Выбрать главу

Malsato, soifo, glaciiga malvarmo, laceco, maldormado; turmentaj fizikaj bezonoj, facile imageblaj por la leganto; la naturo akrigita ĉe ĉiuj siaj deziroj kaj apetencoj, kvazaŭ ni ankoraŭ portus la karnan envolvaĵon; la komunaĉa vivado, tre hontiga, de Spiritoj, kiuj estis viroj, kun aliaj, kiuj animis inajn korpojn; konstantaj tempestoj, eĉ inundoj, koto, fetoro, ĉiama mallumo, la senespero pri liberiĝo de tiom da amasigitaj turmentoj, la ekstrema malkomforto, fizika kaj morala - jen la, por tiel diri, "materia" panoramo, kiu kadris niajn ankoraŭ pli akrajn moralajn suferojn![1]

Eĉ revi pri la Belo, sin doni al korfaciliga meditado aŭ al bonfaraj rememoroj ne estis permesite al tiu, kiu okaze kapablus tion fari. En tiu medio superplena de malbonoj, la penso restis enfermita en la ĝin ĉirkaŭantaj fajroj, nur povante elsendi vibrojn, kiuj agordus al la insido propra al tiu loko... Kaj, pro la envolviteco en tiel frenezigaj flamoj, estis neniu, kiu povus havigi al si ian momenton da kvieteco kaj konsiderado por ekpensi pri Dio kaj petkrii Lian patran favorkorecon! Oni ne povis preĝi, ĉar la preĝo estas bono, estas balzamo, estas suferpaŭzo, estas espero! Kaj al la mizeruloj, kiuj tien sin ĵetis en la torentoj de la sinmortigo, estus neeble ekhavi tiel altajn favorojn!

Ni ne sciis, ĉu lumas la tago aŭ refalas la nokto, ĉar ĉiamaj ombroj ĉirkaŭis la horojn de ni travivatajn. Ni estis perdintaj la ideon pri tempo. Regis nur, por vipadi al ni la demandojn, ia premeganta sento pri malproksimeco kaj longatempeco rilate al ĉia pasintaĵo, kaj al ni ŝajnis, ke de antaŭ jarcentoj ni estas aljungitaj al tiel akra kalvario! Ni ne esperis el tie eliri, kvankam tiu deziro estis unu el la mordantaj obsedoj, kiuj nin frenezigis... ĉar la Senkuraĝeco naskinta la malesperon, kiu armis nin por la sinmortiga bato, asertis al ni, ke tia stato daŭros eterne!

La kalkulado de la tempo, por Spirito droninta en tiu abismo, ĉesis en la ĝusta momento, kiam li por ĉiam pereigis sian karnan armaĵon! De tiam estis nur - teruro, konfuzo, trompaj induktoj, insidaj supozoj! Ni ankaŭ ne sciis, en kiu loko ni troviĝas, la signifon de tiu konsterna situacio, el kiu ni afliktite provis eskapi, ne komprenante, ke ĝi estas produkto de nia flameganta menso mem, de niaj propraj vibroj interfrapiĝintaj pro milo da nepriskribeblaj malbonoj! Kaj ni penadis fuĝi el tiu loko, celante reveni al niaj hejmoj, kion ni faris blinde, per furiozaj kuregoj, kvazaŭ rabiaj frenezuloj! Sed kiel malbenitaj Ahasveroj, ni nenie trovis konsolon, pacon, ripozon... samtempe kiel nekontraŭstareblaj fluoj, kvazaŭ potencaj magnetoj, nin altiris returne al nia malluma loĝejo, trenante nin meze en nigra kirlego el sufokaj svenigaj nuboj!

Aliajn fojojn, palpe erarante en la ombroj, ni iradis tra interkrutejoj, stratetoj kaj vojetoj, ne sukcesante trovi ian indicon pri elirejo... Kavernoj, ĉiam kavernoj - ĉiuj numeritaj -; aŭ vastaj marĉoj similaj al kotaj lagoj, ĉirkaŭitaj de apikaj krutaĵoj, kiuj al ni ŝajnis faritaj el ŝtono kaj fero, kvazaŭ ni estus entombigitaj vivaj en la profundaj tenebroj de ia vulkano! Tio ja estis ia labirinto, kie ni perdiĝis, neniel povante atingi la finon! Iafoje okazis, ke ni ne scias reveni al la deirpunkto, nome al la kavernoj servantaj al ni kiel loĝejoj, kio devigis nin resti senŝirme tiel longe ĝis ni trovos ian malplenan rifuĝejon, por ke ni denove nin ŝirmu. Nia plej ordinara impreso estis, ke ni troviĝas enfermitaj sub la grundo, en karcero elfosita en la sino de la Tero, - kiu scias, en la internaĵoj de ia montaro, al kiu ankaŭ apartenus ia estingiĝinta vulkano, kiel ŝajne pruvis tiuj nemezureblaj kotejoj kun elhakitaj muroj, memorigantaj pri pezaj mineraloj?!...

Terurite, kvazaŭ bando da rabiaj ŝakaloj, ni tiam komencis ĥore, furioze blekadi, ke oni nin forprenu de tie kaj redonu al ni la liberecon! Postsekvis la plej krudaj terurmanifestiĝoj, kaj ĉio, kion la leganto povas imagi, kiel ian konfuzan bildon de tragikaj scenoj elpensitaj de l' Hororo, restos tre malproksime de la realo, kiun ni tiam travivis kaj kiun kreis niaj pensoj mem, apartiĝintaj for de la Lumo kaj de la Amo de Dio!

Kvazaŭ fantaziaj speguloj obsede persekutus niajn fakultojn, jen tie rebildiĝadis la terura vidaĵo: la korpo malkomponiĝanta pro la atako de la malsategaj vibrioj, la abomeninda aktiveco de l' putrado iranta la naturan vojon de la organa ruiniĝo, formanĝanta nian karnon, niajn viscerojn, nian sangon difektitan de l' fetoro, unuvorte nian korpon, kiu por ĉiam malaperis en la naŭza bankedo de miliono da voremaj vermoj, nian korpon, kiu estis malrapide detruata antaŭ niaj konsternitaj okuloj!... kiu mortis, tio ja estis la vero, dum ni, la mastroj, la Memo sentema, pensokapabla, inteligenta, kiu ĝin uzis kiel nuran provizoran vestaĵon, restis plu vivanta, sentema, pensokapabla, inteligenta, desapontiĝinta kaj timplena, spitante la eblecon ankaŭ morti! Kaj - ho terura magiaĵo, superanta nian tutan povon pripensi kaj kompreni! ho neforigebla puno, suferiganta la dizertinton, kiu aŭdacis insulti la Naturon, antaŭtempe plenumante tion, kion nur al la Naturo koncernis decidi kaj efektivigi: - Ni, vivantaj en spirito, sentis, antaŭ la putra korpo, ke ties ruiniĝo nin atakas!... Nian astralan korpon doloris la monstra pikado de la vermoj! Ĝisfreneze kolerigis nin tiu tortura reefiko, pro kiu nia perispirito, ankoraŭ animaligita, portanta abundan provizon da vitalaj fortoj, refletis tion, kio okazis al ĝia iama ŝlima envolvaĵo - kvazaŭ la eĥo de bruo resendiĝanta tra inter la krutaĵoj de monto, laŭlonge de la tuta valo...

Tiam nia malkuraĝeco, tiu sama, kiu nin brutigis kaj kondukis al sinmortigo, devigadis nin iri returne.

Kaj ni reiris.

Sed la sinmortigo estas kvazaŭ ĉirkaŭvolvanta araneaĵo, en kiu la viktimo - la sinmortiginto - baraktas nur por tio, ke li ĉiam pli kaj pli embarasiĝu, implikiĝu, enretiĝu. Jen superregis la konfuziĝo. Nun la persistado de la malbona memsugesto rememorigis al ni la superstiĉajn legendojn, aŭskultitajn dum la infanaĝo kaj longe tenatajn en la subaj tavoloj de la konscio; ili korpiĝis en ekstravagancaj vizioj, al ĉi tiuj donante kompletan realecon. Ni kredis nin starantaj antaŭ nenio alia, ol la Inferaj tribunaloj!... Jes! Ni ja vivis en la plena interno de la mallumaj regionoj!... Kaj Spiritoj el la plej malaltaj klasoj de la Nevidebla Mondo - obsedantoj, kiuj svarmas en ĉiuj malsuperaj sferoj, tiel de la Tero kiel ankaŭ de la Transtombo; tiuj samaj, kiuj nutris niajn mensojn per la sugestoj al memmortigo, por amuziĝi per niaj afliktoj, profitis el tiu nenormala situacio, en kiun ni enfalis, por kredigi al ni, ke ili estas juĝistoj, komisiitaj nin juĝi kaj puni, sin prezentante al niaj fakultoj, malordigitaj de la suferado, kiel fantastaj estaĵoj, tragikaj kaj impresaj fantomoj. Ili elpensis satanajn scenojn por nin turmenti, submetis nin al nepriskribeblaj humiligoj, trudis al ni hontindaĵojn kaj malĉastaĵojn, nin perforte devigante partopreni en iliaj abomenegindaj obscenaĵoj! Junulinoj, kiuj la sinmortigon pravigis per amaferoj, forgesante, ke la vera amo estas pacienca, virta kaj obeema al Dio; malŝatante, per efektiva ampasia egoismo, la sanktegan amon de la patrino, kiu restis nekonsolebla; malrespektante la honorindajn blankajn harojn de la patro - kiuj ambaŭ ja neniam forgesos la baton al iliaj koroj donitan de sendanka filino, kiu preferis la morton al pluvivado en tiu sanktejo, la patra domo, - havis nun, tiuj junulinoj, sian koron kaj sian pudoron ofendataj de tiuj fiaj bestiaj estaĵoj, kiuj al ili kredigis la devon fariĝi iliaj sklavinoj, ĉar al tiuj apartenas tiu regno de mallumo, kiun ili preferis al la forlasita hejmo! Sed vere tiaj estaĵoj estis nenio alia ol Spiritoj de iamaj homoj, vivantaj en krimado: - voluptamuloj, drinkemuloj, diboĉuloj, intriguloj, hipokrituloj, mensoguloj, perfiduloj, delogistoj, kruelaj murdistoj, kalumniuloj, satirusoj - unuvorte, tiu malbonfara legio, turmentadanta la surteran socion, kiu ofte havas pompajn funebraĵojn kaj solenajn enterigojn, sed kiu en la spirita mondo simple konsistigas tiun ĵus menciitan abomenindan kanajlaron... ĝis reenkarniĝoj kulpelpagaj, mizeraj kaj malŝatindaj ĝin pelos al novaj progresigaj provoj.