Выбрать главу

Sekvis mallonga silento. Ni estis ravitaj, surprizitaj pro la neatenditeco de tiu elvoko, kiu vere samvaloris kiel alterudicia leciono! Anselmo el Sankta Maria dolĉe fiksis sian rigardon sur niaj vizaĝoj, absorbitaj pro la atento vekita de lia parolo, kaj mallaŭte konkludis, kvazaŭ li etendus sian penson tra la florplenaj vojoj parfumitaj de la senkompara esenco de l' Evangelio de la Grandanima Edukanto:

"- Jes, miaj filoj!... Tiele ĝi devas okazi, ĉar la Nazaretano mem asertis, ke la bona paŝtisto lasas la obeeman ŝafaron ŝirmitan en la paŝtejo, ekiras por serĉi la perditan ŝafon, kaj ripozas nur post kiam li revenigas ĝin libera je la danĝeroj, kiuj ĝin minacis!... Kaj Li aldonis, kiel pravigon kaj glorigon de niaj klopodoj por kunlabori kun Li:

"- Ne estas la voko de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu..."

Ĉapitro II

La arkivoj de la animo

"Respektu vian patron kaj vian patrinon." (Dekalogo)

ELIRO, 20: 12

Vesperiĝis. La ombroj plidensiĝis sur la plumba horizonto de la peza regiono. Ni malsupreniris al la tuj sekvanta etaĝo kaj dumire mi riskis fari demandon:

"- Indulgu min, Respekteginda Pastra Moŝto, pro la deziro detale esplori aferon, kiu tiele plaĉas al miaj kristanaj sentoj kaj al mia intereso de lernanto: - Kiamaniere la direktoroj de ĉi tiu eminenta Institucio ekscias, ke Spiritoj, malfeliĉigitaj de la memmortigo, malaperis, kaptitaj de malamikaj falangoj?..."

"- Se ni devontigis nin antaŭ Jesuo kiel kunlaborantoj por lia elaĉeta idealo, aniĝante al ia Legio patronata de Lia respekteginda Patrino - li tuj respondis -, ni do devas teni en ĉi tiu Turo teknikistojn, kies ekskluziva rolo estas serĉi la malaperintojn helpe de la senerara efikeco de tiuj aparatoj, kiujn vi ĵus ekvidis... Al ĉiu oni destinis regionon kun difinitaj limoj por sondado... Malnovaj turmentistoj siavice, regeneriĝintaj sub nia zorgo kaj aliĝintaj al la taĉmento de milicianoj, volonte sin prezentas, tuŝitaj de pento, por indiki lokojn de ili konatajn, en la Nevidebla Mondo aŭ sur la Tero, kie estas kolektitaj la viktimoj de la obseda opreso kaj kie estas farataj la plej grandaj kruelaĵoj.

Post kontrolo de la lokalizo, tiujn lokojn oni vizitas kaj rebonigas... Sed la informoj kaj ordonoj ĝenerale venas de la Plej Altaj Regionoj... de tie, kie ŝvebas la karitata protektado de la kompatoplena Patrino de la homaro, la Guberniestrino de nia Legio... Se la koncernataj animoj ne klasiĝas kiel rektaj zorgatoj de la Gardistino, la Gvidanto de la falango, aŭ legio, al kiu ili apartenas, rajtas elpeti ŝian favoron por la devojiĝintoj, ŝian aman kunhelpon por tiu celado, ĉar frata solidareco ligas la diversajn instituciojn de la Sidera Universo, senmezure pli perfektajn ol tiuj ekzistantaj en la materiaj, surteraj regionoj... Krom tio, kiel ajn mizera kaj forgesita estus kulpulo, ĉiam troviĝos iu, kiu lin amas, pri li sincere interesiĝas, kaj kiu pro tio adresos fervorajn petegojn por li al Maria, eĉ rekte al la Dia Majstro aŭ al la Kreinto mem! Se do la sinmortiginto lasas sur la Tero neniun, kiu kompatus lian enorman malfeliĉon kaj al li sendus mildajn, karesajn esprimojn de karito per la bonfara preĝo, nepre certe estas, ke en la transtombo ekzistas iu, kiu ĝin faros: - korinklinaj ligoj de malproksima pasinteco, malnovaj amikoj kelkatempe forgesitaj pro la enkarniĝo; amataj estuloj, kiuj lin akompanis dum pasintaj migradoj sur la Tero; lia protektanto, la amoplena Gardanĝelo, kiu konas ĉiujn liajn paŝojn kiel ankaŭ liajn plej kaŝitajn pensojn; ĉiuj zorgos pri li per veraj atestoj de la frata amo, kiun ili kulturadas sub la inspiro de la amo al Dio! Se la petego estas adresita al Maria, tiam instrukcioj estas tuj sendataj al ŝiaj kurieroj, kiuj siavice ilin dissciigas al la pluraj postenoj kaj organizoj de helpo kaj ŝirmado al sinmortigintoj, tenataj de la Legio. Tiuj instrukcioj indikas al la servantoj la momenton de la agado por helpo al la nova suferanto, lian nomon, naciecon, la daton de la akcidento, la lokon kie ĝi okazis, la specon de memmortigo elektitan. Se, ekzemple, la koncernata animo troviĝas en regiono apartenanta al nia kampo de agado, tiam la serĉadon, kiel jam dirite, plenumos la servistoj de Viglado. Kie ajn li troviĝos, oni lin lokalizos, malgraŭ ĉia sinofero! Se la perversaj kaj obsedantaj hordoj, kiuj lin dekomence persekutis, ne forturnis lin de la kondiĉoj normalaj, tiam la klopodado ordinare estas facila. Se tamen la laboro montriĝas tre dorna kaj peniga kaj pro tio necesigas la kunhelpon de aliaj rimedoj, apartenantaj al nia Legio aŭ fremdaj al ĝi, ni rajtas ilin elpeti kaj ja estas tuj kontentigitaj. Estas okazoj, kiel ni jam klarigis, kiam ni bezonas eĉ alvoki malpli progresintajn grupojn, nome peti la helpon de falangoj malsuperaj al ni laŭ moralo kaj scioj!

Se la petegon oni tamen adresos al alia eminenta Spirito, ĝi estos prezentita al Maria, kaj fariĝos la samaj disponoj, ĉar Maria estas la sublima gastigantino de la kulpeguloj sin ĵetintaj en la timegindajn abismojn de la memmortigo... Ĉio tio tamen ne signifas, ke nia Plej Alta Direktorino devas atendi petegojn kaj alvokojn de kiu ajn por fari siajn kompatemajn disponojn! Ĉi tiuj, kontraŭe, estas konstante farataj, per tenado de specialaj organizoj destinitaj al observado kaj helpo al memmortigintoj; per tenado de tiuj, kiuj, kvankam ne specialaj, tamen ilin ankaŭ akceptos en oportuna okazo, estante dissemitaj ĉie, en la Nevidebla Mondo kiel sur la Tero; kaj per la dispozicioj mem de la leĝo de amo kaj frateco, kiu al ni preskribas plenumi ĉian eblan bonon, farante al la proksimulo tion, kion ni dezirus, ke la proksimulo faru al ni, leĝo amoplene kaj rigore observata en la spirite progresintaj rondoj de la Nevidebla Mondo!

Kiel ajn tamen, la Preĝo, kiel vi vidis, eldirita kun amo kaj fervoro por la bono de sinmortiginto, estas la sanktega vehiklo portanta, en ĉiu tempo, netakseblajn konsolojn, ĉielajn favorojn al tia malfeliĉulo, ĉar ĝi estas unu el la helprimedoj, kiujn la supredirita leĝo starigis favore al la suferantoj, instrumento, kiun la leĝo disponas por agigi balzamajn vibrojn necesajn al la kuracado postulata de la bezonoj de tiu turmentita animo. Ĝuste pro tio, grave eraras la surteraj homoj, rifuzante plenumi tiun agon de solidareco, intereso kaj bonfaro pro la nejusta supozo, ke ĝia apliko restus senutila, ĉar senrimeda estus la malfeliĉa situacio de la memmortigintoj! Kontraŭe, la Preĝo efikas tiel laŭdinde kaj utile, ke tiu, kiu preĝas por iu el vi, ja volonte kunlaboras kun la servistoj de la Legio de Maria, kunhelpante iliajn penojn kaj sinoferojn ĉe la klopodado por malplisuferigo kaj reedukado, al kiu ili sin fordonis!

Kiel vi konstatis, per tiu ĉi pala bildo, nia laboro estas ampleksa kaj intensa. Se la homoj, kiuj atencas kontraŭ tia sankta dono, la enkorpa vivo - kiun la Ciopova konsentas al la kulpa animo kiel benatan kaj nobligan oportunon por rehonorindiĝo - mezurus la intensecon de la suferoj kaj sinoferoj, kiujn ni afrontas por ilia bono, ili certe sin detenus ĉe la rando de la abismo kaj pripensus la gravan respondecon, kiun ili prenos sur sin, se ne pro amo aŭ kompato al si mem, almenaŭ pro konsidero kaj respekto al ni, iliaj spiritaj gvidantoj kaj sindonaj amikoj, kiuj tiom da penigaj luktoj, tiom da ĉagrenoj eltenas, tiom da larmoj ankoraŭ mem verŝigos el niaj koroj, ĝis ni povos ilin konduki al la konsolaj regionoj protektataj de la espero!