La afabla ĉiĉerono informis, ke en unu el tiuj ombraj fakoj ĉirkaŭantaj la centran turon, simple nomatan - la Turo - troviĝas tiaj timindaj obsedantoj, ĉefoj aŭ anoj de mallumaj, perversaj bandoj, kiuj, krom esti sinmortigintoj, ankaŭ respondecas pri abomenegaj krimoj, punindaj, laŭ la sublimaj leĝoj de la Eterna Leĝodonanto, per akregaj jarcentaj riparadoj. Ni esprimis la deziron vidi ilin, kaj ni prezentis al ni, ke temas pri nenormalaj estaĵoj, tute ne koncepteblaj por nia imagemo, eble iaj apokalipsaj monstroj, inferaj fantomoj, kiuj eĉ ne havus homan formon. Kun patreca rideto, la maljuna doktoro de Canalejas demandis al la eminenta instruanto, kiu nin gvidis, ĉu estos eble, ke ni konu iun el tiuj Spiritoj, ĉar tio nin utilos, ke ni gardu nin dum la proksima vojaĝo al la surteraj regionoj, kie svarmas multenombraj samspecaj bandoj. Pastro Anselmo afable konsentis, sed ne sen malgranda limiga kondiĉo:
"- Mi estas informita de la direkcio de via Hospitalo pri la interesoj, kiuj konvenas al la ĉi tie ĉeestantaj lernantoj. Tial mi konsentos al vi ne vastan rigardon al la loko, kie ni loĝigas tiujn kompatindajn zorgatojn respondecajn pri tiom da krimoj, kiu loko estas ĝuste tiu frontestaranta Turo. Tie troviĝas la tiel nomataj karceroj, kie ili estas tenataj sub konstanta gardo tiel, kiel oni neniam gardus surterajn arestitojn!
Mi devas konigi al vi, ke tiaj obsedantoj jam ekiris la vojon de regenerado. La afliktaj batoj de la unuaj rimorsoj jam skuas la pezan torporon, en kiu ili tenadas siajn konsciencojn. Timuliĝante antaŭ la fantomo de l' estonteco, ili bone konscias tion, kio atendas ilin en la korprema regiono de kulpelpagoj, sub la ardegeco de la diversaj riparadoj, kiujn ili, frue aŭ malfrue, devos travivi. Timigitaj de la malhonora amplekso de siaj kulpoj, ili supozas, ke tiel longe dum ili rezistos kontraŭ la ĉiutagaj admonoj al regenerado, ili restos liberigitaj je tiuj ŝuldoj... El ĉi tie ili tamen ne sukcesos eliri por regajni la liberecon, ĝis la pento montros novan vojon al iliaj konsciencoj nigrigitaj de la blasfema pekado... eĉ se por tio ili devus resti malliberigitaj dum jarcentoj - kio estas tre malprobabla.
Ho miaj karaj amikoj, farantaj la unuaj n paŝojn sur la savantaj vojoj de tiu Dia Scienco, kiu elaĉetas kaj nobligas la karakteron de la kreito, ĉu homo, ĉu Spirito! Ho vi, kies vizito en mia humila posteno de laboristo en la kultivejo de la Sinjoro min tiom honoras kaj feliĉigas! Kunlaboru kun mi kaj kun miaj helpantoj en ĉi tiu fako de la Departemento de Viglado! Kunlaboru kun la direkcio de ĉi tiu Instituto, sur kies respondeco pezas tiom da destinoj de kreitoj devantaj marŝi al Dio! Kunlaboru kun la Legio de la Servantoj de Maria kaj kun la afero de la Elaĉeto, iniciatita de la Dia Majstro, fervore preĝante por tiuj perditaj ŝafoj, kiuj obstine preteratentas la dolĉan alvokon de sia Milda Paŝtisto! Estu do la unua ago, per kiu vi ekiros la longan vojon de la farendaj riparoj - la sublima karitata servo, elspironta siajn senmortajn aromojn el bonfaroj en la amoplena sino de la Kristo de Dio - la Preĝo por la revirtiĝo de tiuj malfeliĉaj leĝorompintoj, kiuj sin ĵetegis, temeraraj kaj frenezaj, en la plej malluman kaj tragikan abismon, en kiu povas droni kreito havanta prudenton kaj libervolon! Preĝu! Kaj al vi mi certigas - kredu tion! - ke vi tiamaniere bele komencos tiun agadprogramon, kiun vi devas plenumi por firmigo de via progreso!
Sed ĉi tie - li plu parolis, post paŭzo, kiun per nenia maldiskretaĵo ni aŭdacis profani - ilin helpas sindonaj prizorgantoj. Prenante en kalkulon la fatalan sensciencon, kiun ili montris, inklinante al malbonfarado, ja la solan malpligravigan cirkonstancon, kiu al ili meritigas helpon kaj protekton, la korfavoro eksplicita en la nin reganta leĝo preskribas, ke al ili ni havigu instruadon kaj klarigojn, efikajn rimedojn por ke ili rekapabliĝu denove eniri la normalajn vojojn de evoluo kaj progreso, rimedojn per kiuj ili disbatu la mallumon, kiun ili mem amasigis ĉirkaŭ si. Tiucele, ilin retenante, senigante je la libereco, kiun ili ege misuzis, ni al ili donas konvenajn konsilantojn kaj instruantojn, nome tiajn longe spertiĝintajn pri la katekizado de sovaĝuloj kaj indiĝenoj de barbaraj surteraj regionoj en Afriko, Hindoĉinujo, Amerikoj kaj la malproksima, preskaŭ neloĝata Patagonujo...
Venu... kaj vi vidos pere de televidaj aparatoj tion, kio okazas en la frontestaranta Turo...
Li aliris al vasta salono, verŝajne direktora kabineto por ĝenerala kontrolado. Sobraspekta meblaro, studilaroj kaj abunda aparataro por transsendo de parolo kaj bildoj cele al rapida interkomunikiĝo kun la tuta Kolonio: jen ĉio, en kio konsistis la aranĝo de tiu soleca ĉambro. Li sidigis nin kaj starante, en la karaktero de majstro, kiu tiam li ja estis, daŭre elvolvis siajn ĉarmajn klarigojn:
"- Jen en kio konsistas la "karceroj" en ĉi tiu ombra loko de la Instituto Maria el Nazareto..."
Proksimiĝinte al la televidigaj aparatoj, li ilin lerte funkciigis... kaj jen ni mirakle troviĝis en longa galerio, kies arkadoj, memorigante malnovajn klostrojn, esprimis la klasikajn, al ni tiel karan, portugalan stilon.
Mi ne scias, ĉu la fluidecmagnetaj ondoj, servantaj kiel vehiklo de tiuj aparatoj, havis la povon penetri la fibrojn de nia fizika-astrala organismo, agordiĝante al nia propra animradiado; mi ne scias, ĉu ili, elradiante la efikojn de siaj nekonataj proprecoj tra la ĉambro antaŭenigis niajn mensojn al la alta fenomeno de la maldorma sugestio, aŭ ĉu tio estis la potenca efiko de la mensa forto de tiuj majstroj pri psika magnetismo, kiuj nin akompanis ĉiam, kiam oni kondukis nin por spekti la televidajn elsendojn. Sed certe ja estis, ke en tiuj momentoj ni havis la impreson, ke ni efektive iradas tra tiu galerio tute envolvita en peza duonlumo, kio al niaj nespertaj Spiritoj transigis korpremajn sentojn de angoro kaj timo.
Lokitaj en ambaŭ flankoj de la galerio, tiuj "karceraĉoj" montriĝis al niaj okuloj kiel malgrandaj ĉambroj pri studado kaj loĝado, nome kiel lernoĉambro, manĝoĉambro kaj dormoĉambro, tiel havigante sufiĉan komforton por ne ŝoki la malliberulon per la humiligo de nekontentigebla bezono, kio lin inklinigus al malkonfido kaj ribelemo. Ili ja similis malgrandajn apartamentojn de modela internulejo, kie la lernantoj loĝus unuope, ĉar tiuj ĉambroj destiniĝis al gastigo de po unu sola malliberulo!
Mi ne povis deteni min kuraĝe vortigi miajn impresojn, kaj min turnis al Pastro Anselmo:
"- Kiel do?!... Ĉi tie mi vidas edukejon, ne malliberejon!... Ĉirkaŭitaj de larĝaj fenestroj kaj belaj, impresivaj balkonoj, tra kiuj penetras sanigaj aerfluoj, tiuj ĉambroj, sen kradoj kaj gardistoj, prefere invitas al enpensiĝo, al meditado kaj al utila studado, dank' al la nerompebla, ĉirkaŭreganta silento... Ho, mi ĉi tie klare vidas la bonfaran influon de saĝaj misiulaj edukistoj, spertaj pri direktado de edukejoj, ne provosoj, kiuj sin trudus per forto!..."
"- Jes - ridetante respondis la nobla estro de la Turo -, ni obeas la dispoziciojn de la leĝoj de Amo kaj Frateco, laŭ la esence edukaj normoj de la Plej Alta Majstro. Efektive, ne koncernas nin puni iun ajn, kiom ajn krima li estus, ĉar eĉ la Majstro ne tiel agis! Nia devo estas instrui kaj eduki, revigligante la kuraĝon, la ŝanceliĝantan karakteron per edifaj klarigoj, cele al regeneriĝo per praktikado de Bono!... ĉar la punon, la turmenton, la krimulo portas en si mem ĉe la infero, en kiun aliformiĝis lia konscienco senĉese flamigata de miloj da malsanaj afliktoj... kio ne necesigas lin turmenti per kromaj punoj kaj repagoj! Li mem sin juĝos kaj al si mem aplikos la merititajn punojn... Cu vi volas konkretan ekzemplon, el tiuj plej impresaj?... Rigardu..."
Li alproksimiĝis al unu el tiuj aparatoj ornamantaj la salonon, lerte funkciigis alian luman prembutonon, kaj dum sur la magneta ekrano bildiĝis vira figuro en la viglo de siaj kvardek jaroj, per ĉio simila al ni mem, li ĝentile daŭrigis siajn klarigojn: