Выбрать главу

"- Jen unu el la timindaj obsedantoj, estro de malgrandnombra bando da ŝtonkoraj kaj malicaj estuloj, portanta multoblajn malvirtojn kaj moralajn degeneraĵojn, krimulo kaj memmortiginto, kiu trenis en sian abismon de malnobleco kaj mizero tiujn senprudentulojn - elkarniĝintajn kaj enkarniĝintajn - kiujn li sukcesis delogi kaj entiri en sian vojon, kaj kies krimoj havas tielan gravecon antaŭ la dia leĝaro, ke nin ne mirigus la senatenda alveno de decidoj el la Altaj Sferoj ordonantaj lian alkondukon al la koncernaj kanaloj por kulpelpaga reenkarniĝo ekster la surtera Globo, en planedo pli malsupera ol la nia, aŭ por restado en ties spiritaj ĉirkaŭaĵoj, kie li povus, dum relative mallonga tempo, elpagi ŝuldon, kies likvido sur la Tero postulus multajn jarcentojn! Sed tia programo ja estus tro severa rimedo, ege abomena por la karitato kaj por la neimagebla amo de nia Milda Paŝtisto, kiu preferos unue elĉerpi ĉiujn logikajn kaj laŭleĝajn rimedojn por persvadi kiel al pento, tiel ankaŭ al regeneriĝo, tiucele uzante la grandan amemon kaj kompaton, kiujn nur Li scipovas apliki!

Maria propetis sian Dian Filon pro tiu ĉi malfeliĉulo, kaj al ni ŝi rekomendis maksimuman paciencon, la plej fekundan karitaton kaj amon, kiujn ni kapablos esprimi, por apliko al lia bedaŭrinda situacio! Tial, kvankam malliberigita, kiel vi vidas, li senĉese ricevas ĉian helpon, moralan, spiritan kaj eĉ "fizikan", se mi tiel povas min esprimi, kiun lia kruda, animala naturo postulas. La kristanan moralon, kiun li tute ne konas, oni al li ĉiutage prezentas, kiel nutraĵon nepre necesan pro lia tiurilate konsterna mizero... Li ĝin ricevas pere de la instruoj de la sankta Evangelio, dum kolektivaj lecionoj, enscenige ludataj, kiajn vi ĉeestis en tiuj surteraj seancoj, kiuj ja estas nenio alia, ol malgrandaj postenoj por helpo al la servoj plenumataj en la Nevidebla Mondo; kaj, kiel la ceteraj lernantoj-arestitoj, li estas helpata ĉe la ekzameno de la plej altaj instruoj de la Elaĉetinto kaj ĉe ilia komparo kun liaj propraj agoj... nome tiu Elaĉetinto, kiu, fidela al Sia misio kiel Majstro kaj Savanto, al li etendis sian kompateman manon, por levi lin el la peko!

Sed niaj metodoj utiligas alispecan instruadon, energian, preskaŭ perfortan, kiun nur la inicitoj povos apliki pro la delikateco de tia procedo, postulanta specialan teknikon... Tial ĝi estas ĉiam komisiata al unu el la plej popularaj specialistoj de nia Kolonio - ia teknikisto - tiu Olivier de Guzman, kiun vi konas kiel la direktoron de la Departemento de Viglado. Tiel li akumulas plej delikatajn taskojn, ne nur pro tio, ke ĝi estas lia devo, ĉar la bona laboristo neniam restos senaga en la Kultivejo de la Sinjoro, sed ankaŭ pro la de mi jam parolita manko de laboristoj. Rigardu, kio okazas en la apartamento de tiu krimulo-lernanto kaj juĝu vi mem... "

Efektive, sidanta ĉe la studotablo, kun la vizaĝo inter la manoj, en teniĝo de senkuraĝeco aŭ profunda maltrankvilo; kun distaŭzitaj haroj, densaj kaj ondaj; mieno turmentata de tumultaj pensoj radiantaj ĉirkaŭ la kapo per pezaj emanaĵoj similaj al plumbogrizaj nuboj, jen tie estis antaŭ ni la malliberulo, kvazaŭ li troviĝus en tiu sama salono kiel ni! Sed surprizite ni en tiu obsedanto rekonis nur homon, simple kaj nur homon - aŭ Spiriton, kiu estis homo! - tute ne ian fabelan estulon! Spirito disiĝinta de la karno, jes, sed portanta la homan formon, krudan kaj pezan, kiel signon de la morala malsupereco, kiu lin tenis malproksima de la spiriteco! Li estis vestita tiel same, kiel en la momento, kiam li pereis, en sia karna envolvaĵo, sub la memmortiga bato: - pantalono el fajna nigralana ŝtofo, montranta, ke sur la Tero li estis altsocieta persono, kaj ĉemizo el blanka silko kun manumoj kaj antaŭo el Flandra punto. Juĝante laŭ la vestaĵoj, ni kredis, ke lia restado en la ombroj de transmonda malbonfarado estas ne malproksima de centjara daŭro, kio estigis en la profundoj de niaj animoj doloran vibradon el kompatemo. Ĉe la koro, malgraŭ la longa tempo pasinta, tragika stigmato perfidis lin kiel anon de la sinistra falango da kulpuloj, al kiu ankaŭ ni apartenis: la sango, viva kaj freŝa, kvazaŭ ĝi estus ĵus ekŝprucinta, elverŝiĝis de larĝa truo, kiun certe malfermis rapiro aŭ ponardo, kruele makulante la fizikan- astralan organismon; malgraŭ la tempo pasinta, ĝi konstante, seninterrompe elverŝiĝadis, kiel se ĝi estus pli ĝuste impreso el la okazintaĵo efikanta sur la halucinitan, malluman menson de tiu mizerulo!

Sed jen eniris la lin gvidanta majstro, kiu kompateme vizitadis la ĉambrojn, unu post alia, lumigante en la krudaj koroj de tiuj mizeraj krimuloj la stelajn lampojn de la Sciado, per kiuj ili sin turnu al pli utilaj vojoj!

La malnova obsedanto ekstaris respektoplene, farante riverencon propran al nobelo. Olivier de Guzman - tiu estis lia majstro - lin afable salutis:

"- La paco de la Sinjoro estu al vi, Agenor Penalva!"

La kulpulo ne respondis kaj restis kun nekontenta vizaĝo. Ĉe signo de la majstro, li denove sidiĝis ĉe la tablo, dum la nobla gvidanto restis staranta.

Gravmiena, kun afabla teniĝo kaj patra parolo, Olivier de Guzman, kiu, same kiel la ceteraj superaj inicitoj, portis la veston de la bela kaj diligenta legio, al kiu li apartenis, ekelvolvis al sia disĉiplo la lecionon de tiu tago, devigante, ke li skribu ĝin en kajeroj, por ke, ĝin analizante kaj primeditante, li ĝin zorge stampu en sia menso. En la sekvanta tago, la disĉiplo devos prezenti detalan raporton pri siaj konkludoj rilataj al la studita temo. Tiu leciono, kiun ni ĉeestis, konsistis el grava tezo pri individuaj rajtoj, tiel en la surteraj kiel en la astralaj socioj, ĉe la lumo de la Grandanima Leĝo de la Kreinto; pri la rajtoj de reciproka respekto, de solidareco kaj frateco, kiujn la homaro ŝuldas al si mem en la harmonia ĉeno de la unuopaj agoj de homo kontraŭ si mem kaj kontraŭ siaj similuloj. La lernanto devos ekzameni tiun delikatan tezon, konsiderante sian konduton dum la lasta surtera ekzistado kaj dum sia ĝisnuna restado en la Nevidebla Mondo, kaj ankaŭ ĝin submetante al la reguloj de la leĝoj regantaj la astralan mondon kaj al tiuj de la kristana moralo, kiuj estas nepre necesaj al la progreso kaj bona stato de ĉiuj homoj, kaj pri kiuj li jam de kelka tempo ricevadas klarigojn. La lernanto havis la rajton kontraŭargumenti, demandi pri eventualaj duboj kaj eĉ konfesi... sed rimarkinda estis la ampleksa kvanto da profundaj klarigoj de la majstro ĉe ĉiu malkonsento de la obstina disĉiplo[17]! Kaj tian penadon, ekskluzive koncernantan la konsciencon, ĉiu malliberulo povus provi sendepende de sia klereco!

Perpleksaj ĉe la intenseco kaj amplekso de la servoj en la Turo, ni demandis la paciencan instruanton:

"- En la okazo, se tiu kompatinda Spirito konvinkiĝos pri la neceso de Bono, kien oni sendos lin?... Kio fariĝos el li?... Kaj kial, malgraŭ lia evidenta malbonvolo, oni al li donas majstron de tia rango, tiajn profundegajn lecionojn, kiajn ni ĉi tie ĉeestas, dum ni, inklinantaj bonvole trairi la estontecon gvidate de viaj konsiloj, apenaŭ duonvidas tiujn al ni tiel karajn inicitojn kaj ne ricevas eĉ ian tekston, kie ni lernu la leĝojn, kiuj de nun nin inspiros, des malpli skribilojn?!..."

Tuja kaj konkludiga estis la respondo:

"- Unue - klarigis Pastro Anselmo - ne forgesu, ke vi estas malsanuloj ĵus ricevintaj forpermeson de la Hospitalo kaj, krome, ke, enirinte antaŭ nur tri jaroj en ĉi tiun ŝirmejon, vi ankoraŭ estas nenio alia, ol ĵusvenintoj, kiuj eĉ ne la psikan ekvilibron sukcesis atingi... Cetere, tiel evidenta estas la diferenco inter viaj kondiĉoj kaj liaj, ke ili ne akceptas eĉ ian komparon por diskutado! Ne miru do, ke tiu, kiun ni tie observas, ricevas tion, kio al vi ŝajnas senrajta... Via horo de spirita instruado eksonos ĝustatempe, kaj pro la atendo vi neniom perdos... Enirinte antaŭ tridek ok jaroj en ĉi tiun Turon, nur nun Agenor Penalva konsentas entrepreni la nepre necesan konadon de si mem, por obei la Leĝon kaj malpligravigi sian propran situation, kiu amare pezas sur li... Aliflanke, ĝuste pro sia morala malsupereco, li bezonas pli grandan vigladon kaj zorgon ol vi, kies inklino konvertiĝi al la Lumo aŭguras favoran estontecon...