Выбрать главу

Jam longedaŭra estas la laboro postulata de la ŝtonkoreco, en kiu sin ŝirmis tiu pekulo, pro lia timo antaŭ la estontaj sekvoj de la ekscesoj, kiuj mallumigis al li la vivon. Por konvinki tiun deviinton, ke li kuraĝu revirtiĝi, estis eĉ necesa la patra persistemo de iu Oliver de Guzman, kutiminta al traktado kun la indiĝenoj de l' Nordo kaj duonbarbaroj de l' Oriento! Li tre baldaŭ reenkarniĝos! Tro difektita estas lia mensostato, por ebligi, ke li sin direktu al efektive progresigaj situacioj! Nur longa, dolorplena surtera ekzistado, kiu estigus definitivajn ŝanĝojn en lia menso ĉar ĝi senbalastigus lian ombroŝarĝitan konsciencon je granda amaso da malpuraĵoj, donos al li okazon por novaj itineroj sur la vojo de la normala progreso... kaj ĝuste por lin inklinigi al tia decido, neniel tamen ĝin trudante; por lin prepari al la akirado de sufiĉaj fortoj por la ardaj bataloj, kiujn li eltenos en la surteraj scenejoj, ni lin ĉi tie retenas, penante lin kiel eble plej moraligi, lin repacigante kun li mem kaj kun la Leĝo! Se ni tiel ne faros, lia venonta kaj neevitebla reenkarniĝo refalos en la saman eraran rondon, en kiu la ceteraj degeneris, kio tute ne konvenas al li nek al ni mem, ĉar pri lia reedukiĝo ni respondecas antaŭ tiu Leĝo!

Sed plu observu tion, kio okazas en lia ĉambro..."

Daŭre tenante plej streĉan atenton, ni estis surprizitaj de rapide sin sekvantaj okazaĵoj, kiuj pro sia alte eduka karaktero meritas aparte zorgan raporton.

Ni vidis, ke, ĉe gesto de la mentoro, la paciento ekstaris kaj lin obeeme sekvis, kvazaŭ pelate de nekontraŭstareblaj influoj. Ili iris, Olivier antaŭe, laŭlonge de granda galerio, kie troviĝis la "karceroj" de la gardatoj. Post ne longe, ili eniris vastan salonon, iaspecan kabineton por scienca eksperimentado. Ĝi ŝajnis ia tabernaklo, kie sanktegaj misteroj senvualiĝis, montrante al la observanto, kiom li devos lerni kaj progresi ĉe la psikaj sciencoj, por meriti la senmortan trezoron, kiun la Ĉielo heredigis al la homa gento.

Tiu kabineto konserviĝis konstante saturita de magnetaj emanaĵoj taŭgaj al ĝia celo, milde disradiantaj bluan fosforeskon, delikategan, subtilan, preskaŭ nepercepteblan por nia ankoraŭ tro nesufiĉa kapablo vidi la spiritajn aferojn, kaj absolute nevideblan por la malakrega vidado de tiu, kiu tien penetris por submetiĝi al la konvena operacio. Sur estrado polurbrila kiel kristalo vidiĝis seĝo strukturita per substancoj ankaŭ kristalsimilaj pro sia diafaneco kaj tra kies interno cirkuladis, kiel sango trafluanta la arteriojn de karna envolvaĵo, ia fosforeska, blua fluidaĵo, se nur oni funkciigis malgrandajn prembutonojn, similajn al steletoj, apartenantajn al la tutaĵo de tiu stranga aparato.

Antaŭ la kurioza objekto, samspeca kiel tiu ekzistanta en la akceptejo de la Hospitalo, - kie ni vidis tiun fenomenon, nome nian disiĝon de la materia organismo, per mensa regreso ĝis la tago de la sinmortigo, sub la direktado de Teokrito kaj la asistado de Romeo kaj Alcesto -, elstariĝis kvarangulo ĉirkaŭ du metrojn alta, brilega kiel spegulo, iaspeca fluide-magneta, ultra-sensiva plato, kapabla registri en sia senmakula pureco la plej etan impreson, mensan aŭ emocian, de iu, kiu tien eniris. Ni vidis, ke pro la eniro de Agenor la plato grade malklariĝis, kvazaŭ malpura spiraĵo estus ĝin senbriliginta.

Atentante la aparaton, mi senpacienca kaj scivola, demandis, forgesante la diskretecon, kiu konvenus konservi:

"- Ŝajnas, ke tio estas ia kabineto por okazigo de transcenda fenomenaro! Por kio ĝi utilas, via Pastra Moŝto?..."

"- Trafa estas via penso! Efektive, mia amiko, temas pri ia sanktejo por transcendegaj operacioj! La aparataro, kiun vi vidas, harmonie strukturita per substancoj ĉerpitaj el la sunradioj - kies altirpotenco efikas kiel la magneto -, estas iaspeca termometro aŭ fotografilo, per kiu ni kutime mezuras, reproduktas kaj movas la pensojn... la rememorojn, la farojn pasintajn, kiuj stampiĝis en la psikaj faldoj de la menso, kaj kiuj, pro la magneta agado, reaperas, kvazaŭ per sorĉo, el la ruinoj de la profunda memoro de niaj disĉiploj, por impresi la platon kaj videbliĝi kiel la realaĵo mem iam travivita!..."

Ektremo de timego trakuris niajn psikajn fibrojn. Nia unua impulso, aŭdinte la respondon mallonga, same kiel profundan laŭ ties kapturna amplekso, estis forkuri, terurigitaj pro la perspektivo ankaŭ vidi niajn pensojn kaj pasintajn agojn tiele konigitaj.

Ni havis intiman suspekton, ke niaj mentoroj plendetale konas ĉion pri ni, ne esceptante eĉ niajn pensojn. Sed la diskreteco, la karitato de tiuj senkomparaj amikoj, kiuj neniam uzis tian povon por nin aflikti aŭ humiligi, lasis nin trankvilaj, ĉar nian internon regis la komforta sento, ke ni restos tute ignorataj. Sed vere alarmis nin ne tio, ke ili nin tute konas, sed ja la ebleco, ke ni mem vidu tiujn fotografaĵojn de la pasinteco; ke ni mem spertu la monstrajn scenojn fatale refiguritajn en tiu fidinda spegulo, kaj ilin mezuru kaj analizu, kio neatendite aperis antaŭ ni kiel malhonora pendumilo nin atendanta kun novspeca torturo!

"- Iluminita estulo - daŭre klarigadis la saĝa instruanto, interna direktoro de la Gardostara Turo -, jam edukita laŭ bonaj principoj de moralo kaj scienco, ne utiligos tiujn aparatojn, en la okazo se li deziros aŭ bezonos elriti el la arkivoj de la memoro siajn pensojn, rememorojn, unuvorte la pasintecon. Al li simple sufiĉos la volo, la mensoforto agigata laŭ inversa direkto... kaj tio pasinta fariĝos estanta, ĉar li travivos tiujn elvokitajn momentojn tiel same, kiel li ilin iam efektive travivis! Sed por la reedukado kiel de la nespertaj animoj, tiel ankaŭ de la malprogresintaj, ili montriĝas utilaj kaj nepre necesaj, tial ni ilin uzas ĉi tie, per kio ni ege faciligas al ni la laboron.

Sed ĉion, kion ni ĉerpas el ĉies menso, ni rigardas kiel sanktan, neniam perfidotan konfiditaĵon, kaj ni eĉ povas sciigi, ke nur la majstro-instruanto de la paciento konas ties terurajn sekretojn, kiujn li zorge konservas por ties instruado, ĉar tiel preskribas la leĝoj de Karitato. Nur sporade, kiel en ĉi tiu momento, ni povas ion ekkoni, ĉar temas pri instruado al la kolektivo, des pli prave, kiam tiu kolektivo lasas sin gvidi de volonta deziro al progreso kaj de tiu kriterio, kiun ni vidas radianta el vi mem... "

Agenor, videble teruregita pro la direkto, kiun la okazaĵoj prenis, provis helpi al si per mistifikado, tute ne konsciante la altnivelan mensokapablon de tiu, kiu al li servis kaj kiu, por esti pli bone komprenata, kompateme sin malaltigis:

"- Ne, moŝta sinjoro, mia majstro, ne! Mi ne estis malbona filo kontraŭ miaj gepatroj!... La notoj, kiujn mi hieraŭ prezentis al vi, koncernantaj tiun apartaĵon de mia vivo, estas ja veraj, mi ĵuras la vi!... Sendube estas ia eraro ĉe tiu detalo, kiu igis vin ilin forĵeti!... Eraro kaj troa rigoro kontraŭ mi!... Vi ordonas, ke mi skribu la devojn de bona filo laŭ la leĝoj de Dio Ĉiopova, kiun mi timas kaj respektas! Vi volas, ke mi ankoraŭfoje ilin lernu, por ke mi morgaŭ elmetu tiujn rememorojn de filo sur la paĝojn de tiu intima taglibro, kiun oni min trudas verki por komparado kun la filaj devoj... Sed se mi estas certa pri la vereco de miaj asertoj rilataj al tiuj rememoroj, por kio do tiel laciga laboro?!... Prefere vi bonvolu adresi al la koncerna aŭtoritatulo mian petegon pri liberigo... Kial vi tiom suferigas min?... Ĉu do ne ekzistas pardono kaj bonvolemo en la leĝo de la bona Dio, kiun mi tiom multe amas?... ĉar mi ja estas profunde religiema... kaj pentis miajn grandajn pekojn... ĉi tie mi restas jam de tiom da jaroj!... Mi restadis en inferaj karceroj tenata de tiu malica hordo, kiu min trude aligis, post la memmortigo, al sia tendaro... Turmentata, mi travagis senhomajn insulojn, antaŭ ol submetiĝi al iliaj abomenindaj deziroj... Mi alfrontis la terurajn furiojn de la oceano, forlasita kaj perdita sur solecaj rokoj... Dum dek jaroj mi restis alkatenita al malpurega fosaĵo de tombejo, en kiun oni enterigis mian naŭzan, kotkovritan, fetoran korpon! Mi estis persekutata de mallumaj bandoj da venĝemaj malamikoj; batata kvazaŭ rabia hundo, forpelata kvazaŭ rampulo, mordata de milionoj da vermoj, kiuj min frenezigis per hororo kaj angoro, sub la superega torturo de konfuziteco ebliganta nenian klarigon, ne povante kompreni tiun tragikan aflikton, ke mi sentas min viva dum mi kuŝas en tombo, putranta kaj formanĝata de abomenegindaj vibrioj!... La maliceguloj trenis min kiel kaptiton, ligitan per fortikaj ŝnuroj, kaj min enfermis ĝuste en tiun tombon, kie kuŝis... bone... mi volas diri... Vi tion ja scias, mia majstro... Kie kuŝis tiu, kiun mi amis... Jes! Kiun mi malfeliĉigis kaj poste murdis, timante revenĝon de ŝia familio, ĉar temis pri aristokrata knabino... Oni neniam identigis la murdinton... Sed tiuj maliceguloj ĉion sciis kaj post mia memmortigo venĝis la mortintinon... Oni min tiele persekutis, ke por liberiĝi de tia jugo kaj evitigi al mi la turmentadon, mi devis aliĝi al la bando kaj fariĝi tia, kiel ili, ĉar nur tiun alternativon ili proponis... Multo da cirkonstancoj do malgravigas miajn erarojn... Krom tio, mi poste estis arestita de lancistoj, malliberigita en la Sinistra Valo, kie mi suferis novan ĉenon da teruraj turmentoj... Kaj nun en ĉi tiu Turo, senigita je mia libereco, ne povante eĉ distriĝi sur la stratoj de Madrido, kiun mi tiel amis, nek spiri la puran, freŝan aeron de la kamparo, kio min tiel plezurigas!... Cu mi estas, aŭ ne, filo de la Bona Dio?!... Aŭ ĉu mi estas frato de Satano mem?!..."