Elmontrante plej rimarkindan serenecon, la bonkora mentoro respondis:
"- Se nekonato aŭdus viajn konstantajn plendojn, Agenor Penalva, li supozus, ke oni faras maljustaĵojn en la limoj de tiu loko, kiun lumigas la sanktaj favoroj de la Nobla Direktorino de nia Legio!... Tamen, la longa vico da malfeliĉoj, kiujn vi priskribis, fontis ekskluzive el la pekaj ekscesoj de viaj agoj mem kaj el la sovaĝaj, brutalaj instinktoj, kiujn vi ankoraŭ konservas... De tridek ok jaroj oni vin pacience admonas al intima reformo, kiu certigu al vi malpli dolorajn situaciojn! Sed vi obstine rifuzas ĉian ajn sperton celantan la bonon, restante enfermita en malbonvola orgojlo, kies venena efiko sur vian Spiriton malhelpas vin elpaŝi direkte al la progresoj, kiujn vi de longe jam devus esti farinta! Oni plej tolereme traktas vin ĉi tie, malgraŭ ke vi tion ne konfesas! Vi bone scias, ke via malliberigo sub nia gardo samvaloras kiel protekto kontraŭ la obseda jugo de tiu falango, kiun vi estris, kaj vi ja scias ankaŭ, ke de vi mem dependas la akiro de la libereco, kiun vi tiel forte sopiras! Oni neniam vin molestis ĉi tie. Al vi ni ĉiutage proponas spiritajn trezorojn, ĉar estas nia deziro, vidi vin riĉigita per la lumoj, kiuj el ili radias! Kiel gasto de la Legio de Maria, vi estas de Ŝi mem rekomendita al la direkcio de ĉi tiu Instituto, ke ni rekonduku vin al la karna rondo - al la reenkarniĝo - ne antaŭ ol vi atingos progresonivelon sufican por la bona sukceso de la estontaj surteraj provoj, kiuj ja estos severaj pro la graveco de viaj ŝuldoj antaŭ la Leĝo!
Oni ĉiutage elmetas por via ekzameno la motivojn pro kiuj oni forprenis vian liberecon. Vi scias, ke vi estas kulpa. Vi scias, ke vi trenis en la abismon de memmortigo kelkdekon da nesingarduloj, kiuj lasis sin trompi de la pereigaj sugestoj de la ruzo, kiun vi uzis kiel inteligenta obsedanto... ilin malfeliĉigante pro la nura plezuro fari malbonon aŭ pro la envio, kiun vi iel sentis kontraŭ ili... same kiel vi iam, estante ankoraŭ homo, delogadis kompatindajn fraŭlinojn, enamiĝintajn kaj senprudente konfidemajn, kaj ilin kondukis al memmortigo pro la amara perfido, per kiu vi ilin elrevigis - ja antaŭsignoj, montrantaj vin kiel estontan obsedanton... Sed via orgojlo sufokas la logikajn konkludojn de la rezonado kaj vi preferas, kiel pli komfortajn, la ribelemon kaj la sofismon, evitante la respondecojn kaj tiel prokrastante la akcepton de ŝuldoj, kiuj vin teruras, ĉar vi ja timas tiun estontecon, kiun vi mem preparis per la perversaĵoj, kiujn vi decidis plenumi! Sed nun de pli altaj sferoj venas dispozicioj pri vi: - estas urĝe, ke ni akcelu vian marŝon al la progreso, ŝparante al vi senfinan restadon en tiu erara rondo, kiu plilongigas al vi la suferojn. Por meti finon al tiel bedaŭrinda stato de la aferoj, ni submetos vin al la ekstrema procedo! Pro ĝia dolora karaktero, ni preferus ĝin ne uzi, havigante al vi tempon pli ol tiun necesan, por ke vi mem serĉu la vojon al via rehonorindiĝo. Ni avertas vin, ke de nun vi ĉiutage, trudate de nia volo, faros memekzamenon, malrapidan, grandan, detalan, kiu konvinku vin pri la urĝeco de la intima reformo, kiun vi tiel bezonas... Mi scias, ke tia memesplorado estos suferiga, sed vi mem ĝin provokis per via obstina rezisto kontraŭ la eniro en la vojon de la morala reboniĝo!
Vi do asertas, ke vi estis bona filo al viaj gepatroj?... Des pli bone, ĉar tial vi tute ne timos la elvokon de via pasinteco! Ni do per tiu memesplorado komencos la serion da analizoj necesaj en via kazo, ĉar la devo, kiu unua koncernas la homon plenumi en la socio, aperas en la sankta sino de la hejmo, en la Familio!
Ni do vidu, kiajn meritojn vi havas kiel filo, ĉar ĉiuj senescepte estos rigore kredititaj al vi, por mildigo de viaj estontaj riparoj:
Agenor Penalva! Eksidu antaŭ ĉi tiu spegulo, sub la magneta baldakeno, kiu fotografos viajn pensojn kaj rememorojn! Turnu vian atenton al la tempo, kiam vi aĝis kvin jarojn en via lasta surtera ekzistado! Rememoru ĉiujn viajn agojn kontraŭ viaj gepatroj... aparte kontraŭ via patrino!... Vi spertos la defiladon de viaj propraj faroj kaj estos juĝata de vi mem, de via konscienco, kiun ĉi-momente trafos la potenca eĥo de jam pasinta realaĵo, kaj de tiu realaĵo vi ne povos fuĝi, ĉar ĝi estis fidele kaj rigore gravurita en la nepereemaj internaĵoj de la senmorta animo!..."
Kiel ĉia grandkulpa Spirito, Agenor en la decida momento ekprovis elturniĝi. Alpremiĝinte, per subita movo, kontraŭ angulo de la ĉambro, li terure kriegadis, en paroksismo de aflikto, kun la freneza rigardo de perfekta damnito:
"- Ne, sinjoro, mia majstro, estu bonvola, mi vin petegas!... Lasu min ankoraŭfoje reveni en mian ĉambron por nova sinpreparo! Mi..."
Sed la unuan fojon, de kiam ni eniris tiun gravan edukejon, aŭdiĝis ordona, aŭtoritata esprimo, el la buŝo de unu el tiuj delikataj edukistoj, ĉar Olivier de Guzman energie rediris: "- Eksidu, Agenor Penalva! Mi ordonas al vi!" La pekulo eksidis kaj ne plu diris unu solan vorton. Ekregis religia silento. Oni povus aserti, ke la respekteginda ceremonio ĝuas la benplenan, sanktegan ĉeeston de la Dia Kuracisto de la animoj, kvazaŭ Li dezirus prezidi super la konsciencekzameno de unu plia perdita filo, tuj sin turniĝonta al la pardonemaj brakoj de la Patro.
Nun Agenor ŝajnis tre kvieta. Olivier, kies mieno alprenis profunde gravan esprimon, kvazaŭ li streĉus siajn mensaj n fortojn ĝis ekstrema intenso, lin konvene komfortigis, envolvante lian frunton per rubando el luma strukturo, kies transcenda blankeco elmontris, ke ĝi fontas el la sunlumo mem. Sed tiu bendo, kiu rememorigus diademon, estis ligita al la baldakeno, kovranta la seĝon, per lumaj, samnaturaj, preskaŭ nevideblaj fadenoj, kio igis nin konkludi, ke la baldakeno estas la ĉefmotoro de tiu aparato tiel simpla, kiel grandioza laŭ sia celo. La ekrano, kiu siavice ankaŭ ligiĝis al la baldakeno per multoblaj lumbrilaj strioj, ŝajnis harmonie strukturita per la sama sunluma elemento.
Tiam aŭdiĝis la voĉo de la mentoro, kiu kvankam aŭtoritata, tamen estis envolvita en neesprimeblaj vibroj de kareso:
"- Vi aĝas kvin jarojn, Agenor Penalva, kaj loĝas en la patra domo, en la ĉirkaŭaĵo de Malago... kiel solfilo de honesta, feliĉa edziĝo... kaj viaj gepatroj revas prepari al vi brilan elstaran estontecon!... Profunde religiemaj, ili praktikas noblajn virtojn en siaj ĉiutagaj, ordinaraj agoj... kaj karesas la belan celon konsekri vin al Dio, vestante al vi la pastran albon... Revoku el la faldoj de la animo viajn agojn, kiel filo, kontraŭ viaj gepatroj... aparte tiujn kontraŭ via patrino! Faru tion senhezite! Vi troviĝas en la ĉeesto de la Ĉiopova Kreinto! kiu al vi donis la konsciencon kiel koniganton de Liaj Leĝoj!..."