Tiam ekaperis antaŭ niaj miregitaj okuloj tio nepriskribebla por la homa lingvo! La penso, la rememoroj de la mizerulo, lia pasinteco, liaj kulpoj, eĉ liaj krimoj, de filo kontraŭ siaj gepatroj, ekmoviĝis per vivaj scenoj sur la sensiva, senmakula spegulo, pentrante al li lian propran moralan bildon, por ke li, ĉion spektante, sin mem revidu en la tuta abomeneco de siaj faloj, kvazaŭ lia Konscienco estus la tenejo de ĉiuj liaj faroj, kiuj nun, elprenitaj el la fundo de la dorminta memoro pere de transcendega magneta altiro, tumulte leviĝis, lin dispremante per la neeltenebla pezo de malluma realaĵo!
La bedaŭrinda historio de tiu persono - murdinto, sinmortiginto, deloginto, obsedanto - ampleksus profunde draman volumon. Ni ne cedos al la deziro ĝin rakonti. Sed kiel kompletigan aldonon al ĉi tiu ĉapitro ni prezentos mallongan resumon de tio, kion ni ĉeestis en tiu memorinda transtomba vespero, niaopinie ne tute seninteresan por la leganto... ĉar bedaŭrinde, eĉ nuntempe ne estas oftaj la modelaj filoj en tiu respektinda institucio, nome la surtera Familio!
Ekde la unuaj jaroj de sia junaĝo Agenor Penalva montriĝis kiel filo malobeema, malinklina al kareso kaj respekto al la gepatroj. Neniam li danke konfesis la zorgojn, kies objekto li estis: - liaj gepatroj estus prefere sklavoj, kiujn koncernus servadi al li kaj por li prepari decan estontecon, ĉar ja li, la filo, estis la sinjoro!
Interne de la hejmo, liaj sintenoj estis senŝanĝe despotaj, malamikaj, malrespektaj, kruelaj! Ekster la hejmo li tamen malŝparis komplezojn, afablaĵojn, ĝentilaĵojn!
Ribelema kontraŭ ĉia ajn provo celanta lian korektadon.
Dezirante certigi al li estontecon liberan de la troa laborado ĉe la agrikulturaj okupoj, kiujn ili tiel bone konis; kaj krome sciante, ke li estas ambicia kaj nekontenta pro sia obskura deveno, la heroaj gepatroj sin fordonis al senmezuraj memoferoj por lin vivteni en la Regna ĉefurbo, pagante por li la rajton akiri lokon ĉe kompanio de la reĝa armeo, ĉar nenian alvokiĝon li montris por la eklezia kariero, frue elŝirante la patron el lia revo. Li prefere strebis al la militista kariero, pli konforma al la mondumaj aspiroj, kiuj lin entuziasmigis, kariero kiu cetere faciligus al li la eniron en tiujn, de li enviatajn, aristokratajn rondojn.
Li hontis la humilan situation de tiuj, kiuj lin generis kaj abnegacie zorgis pri lia vivo kaj bonstato ekde la lulilo; li forĵetis la honorindan patran nomon, Penalva, kontraŭ alia fiktiva, kiu pli pompe sonus ĉe
aristokrataj oreloj, sin mensoge proklamante ido de Krucistaj generaloj kaj noblaj kavaliroj, liberigintaj Hispanujon de la araba jugo.
Pro la forpaso de la maljuna patro, kiun li ne vizitis dum la necedema malsano, kiu lin viktimis, li malhumane forlasis la propran patrinon! Ŝiajn havaĵojn, la rimedojn, je kiuj ŝi kalkulis por trapasi la maljunaĝon, li forprenis de ŝi, forgesante ŝin, sen vivteno, en la Provinco.
Li verŝigis al ŝi la nekonsoleblajn larmojn de seniluziiĝo pro la sendanko, per kiu li ŝin regalis, kiam, vidante ŝin pli bezonanta protekton kaj kareson, li lasis ŝin sur dolorplena via crucis el humiligoj pro loĝado ĉe malproksima parencaro, kiuj rigardis la mizerulinon kiel netolereblan ĝenon!
Li rifuzis gastigi ŝin ĉe si en Madrido - kompatindan krudmanieran maljunulinon, kun simpla parolo kaj maleleganta eksteraĵo -, ĉar lian domon frekventis elstaraj personoj de la altranga burĝaro kaj etnobelaro, en kies klaso li edziĝis, sin ŝajnigante nobeldevena.
Li kaŝe irigis ŝin al Portugalujo, ĉar la malfeliĉulino insiste petadis lin pri protekto ĉe la senrevena mizero, en kiu ŝi estis dronanta. Li sendis ŝin al unu sia patroflanka onklo, kiu jam de longe transloĝiĝis al Porto. Sed li agis malzorge, sen certiĝi pri la ĝusta loko de ŝia celo. Tiel, lia patrino, ne sukcesinte trovi la bofraton, kiu ne plu loĝis tie, perdiĝis en la teroj de Luzitanio, kie kompatemaj sampatrujanoj ŝin karitate gastigis.
Tiuj samaj sampatrujanoj skribis al li, sciigante lin pri la suferiga situacio de la patrino, kiu refoje petegis lin pri helpo. Li ne respondis, senkulpigante sin antaŭ la konscienco per la baldaŭa entreprenota vojaĝo.
- Efektive, nutrante senlime ambiciajn idealojn, li transloĝiĝis al la malproksima Ameriko, forlasinte eĉ la edzinon, kiun li trompis per iluziaj promesoj, celante eviti la sekvojn de indigniga amintrigo, en kiu li ankoraŭvoje ludis la rolon de turmentisto, delogante, senhonorigante kaj eĉ kondukante al memmortigo malfeliĉan, simplaniman fraŭlinon el la rondo de siaj konatoj. Tiele, tute forgesinte sian patrinon, li ŝin por ĉiam forlasis, kaj la kompatinda maljunulineto falis en tiun ekstremon, ke ŝi devis mizere treniĝi sur la stratoj, vivante el aliula kompatemo, dum li prosperadis en la libera, multpromesa Ameriko!
Tio estis dramaj, naŭzaj bildoj, kiuj sin sekvadis per scenoj de kortuŝa realeco, premante al ni la korojn kaj ĉagrenante la ĉeestantajn mentorojn, kiuj malĝoje klinis siajn kapojn malsupren.
Sed Agenor, kiu komence ŝajnis trakvila, grade ekzaltiĝis ĝis malespero; kaj nun, konvulsie plorante, li blekpetegadis, per alarmaj krioj, ke oni lin indulgu, ke la mentoro lin kompatu, kaj dume, kun kongeste ruĝa vizaĝo, freneza pro ekstrema angoro, atakata de la centoble turmenta fobio de la rimorsoj, li forpuŝadis de si la vidaĵojn kvazaŭ la infero mem minacus lin formanĝi!
"- Ne! Ne, mia majstro, milfoje ne! - li blekadis en larmoj kaj per dramaj gestoj de malespera abomeno. - Sufiĉe, pro amo al Dio! Mi ne povas! Mi ne povas! Mi freneziĝas de doloro, mia bona Dio! Patrino! Mia kompatinda patrino, pardonu min! Aperu al mi, patrino mia, kaj certigu al mi, ke vi ne malbenas la sendankan filon, kiu vin forgesis, por ke mi tiel povu senti ian faciligon! Helpu min per la almozo de via pardono, ĉar iri al vi por ĝin petegi mi ne povas, mi, damnito, vivanta en la infero, kondamnita de la saĝa leĝo de Dio!... Mi ne povas plu elteni la vivon sen via ĉeesto, patrino mia! La plej turmentaj resopiroj konsternas mian koron, en kiu via bildo, humila kaj de mi ofendita, gravuriĝis per neforviŝeblaj trajtoj sub la forkonsumanta fajro de la rimorso pro la malbono, kiun mi faris al vi! Ho venu via malĝoja figuro verŝi lumon sur la tenebran malfeliĉon en kiu mia mizera animo perdiĝis, galvenenita de tiom multe da krimoj! Almenaŭ en sonĝoj, almenaŭ en miaj halucinoj, aperu al mi, por ke mi almenaŭ ĝuu la konsolon provi sendi al vi ian geston respektan, kiu mildigus la neelteneblan doloron de tiu dispremanta torturo, ke mi ofendis vin! Aperu al mi, por ke Dio, per vi, povu min pardoni pri ĉiuj malbonoj, kiujn mi amasigis sur vin!... Pardonon, mia Dio, pardonon! Mi ja estis, ho Dio, abomeneginda filo! Mi scias, ke mi estas nemortema, Dio mia! kaj ke Vi estas senlime saĝa kaj favorkora! Konsentu do al mi la gracon reveni al la Tero por elpurigi la konsciencon je la abomenaĵo, kiu ĝin difektas! Lasu min, Sinjoro, ripari tiun monstran kulpon! Havigu al mi la suferadon! Mi volas suferi pro mia patrino, por meriti ŝian pardonon kaj tiun amon, kiu estis tiel sankta kaj kiun mi tamen malŝatis! Punu min, Sinjoro Dio! Mi pentas! Mi pentas! Pardonu min, patrino mia! Pardonu min!...
La saĝa instruanto deprenis de lia frunto la lumbrilan rubandon.
"- Leviĝu, Agenor Penalva!"- li aŭtoritate ordonis.
La malfeliĉa obeis, ŝanceliĝante, kun frenezaspekta rigardo, kvazaŭ li estus ebria.
La vidaĵoj ĉesis aperi.
Sed li, nekonsolebla, kompatinda konscia frenezulo - sin ĵetis sur la genuojn, kovris al si la konfuzitan vizaĝon per la kunstreĉitaj manoj kaj daŭre ploradis, venkita de la plej impresa senkuraĝeco, kiun mi ĝis tiam vidis en nia Instituto...
Olivier de Guzman ne interhelpis per provo konsoli lin. Li nur starigis lin kaj, lin patre subtenante, rekondukis lin al la apartamento. Tie alveninte, li sur la tablo reordigis grandan albumon, kies paĝoj ŝajnis ĉifitaj; kaj sur blanka folio li skribis titolon kaj subtitolon, kies profundeco skuis nian animon per ektremo de granda, suferiga emocio:
TEZO: La 4a Ordono de la Leĝo de Dio: - "Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi."