Выбрать главу

Listo de la devoj de filoj al siaj gepatroj.

Li poste foriĝis, ne dirante eĉ unu plian vorton. Atendis lin alia disĉiplo. Nova tasko postulis liajn sindonajn zorgojn...

Pastro Anselmo turnis la etan butonon de la aparato. Ankaŭ ĉesis por ni la vidaĵoj!

Mi ne povis min deteni kaj, preskaŭ malbonhumora, mi demandis:

"- Ĉu oni do lasas la malfeliĉulon tiele senhelpa, droninta en tiel senespera situacio?... Ĉu tiela ago sufiĉe elmontras la karitaton de la laboristoj de tiu nobla, nin gastiganta Legio, komisiitaj por lia protektado?... "

Karlo kaj Roberto svage ridetis, ne respondante, dum la maljuna inicita pastro bonvole kontentigis mian maldiskretan scivolon:

"- La mentoroj plendetale konas siajn disĉiplojn kaj siajn taskojn. Agante, li nepre scias, kion ili faras!... Cetere, kiu asertis al vi, ke tiu pentanto restos sola kaj senprotektaj!... Tute male, ĉu li ne troviĝas sub la patrina protekto de Maria el Nazareto?... "

Kiam la pordegoj de la fortikaĵo fermiĝis post ni, signante, ke ni devas ekiri returne, ni ankoraŭ aŭdis, korpreme resonantan en niaj konsternitaj mensoj, la kriegadon de la malbona filo en la rabiaj konvulsioj de l' rimorso:

"- Pardonu min, patrino mia! Ho mia Dio, pardonu min!".

Ĉapitro III La Frenezulejo

"Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en la eternan fajron."

Jesuo Kristo La Nova Testamento[18]

Ni ne detenos nin de la deziro rekonti la sensaciajn impresojn, kiuj sur ni faris la dua el la vizitoj zorge programitaj de Frato Teokrito cele al nia instruado, en la vespero de la tago sekvinta tiun, en kiu ni vizitis la Turon.

Larĝe malfermiĝis la imponaj pordegoj de la Frenezulejo, enlasante nin kvazaŭ ni estus eminentaj personoj.

Kiel tre ĝuste montris ĝia nomo, la Frenezulejo akceptadis tiajn estaĵojn, kies mensa stato, tro deprimita pro la refrapoj de la memmortigo, nekapabligis al ili normalan rezonadon.

La direktoro de la Frenezulejo estis malnova psikisto deveninta de la antikva Hindujo - originejo de la surtera spirita saĝeco - profunde konanta la esoteran sciencon pri la homa animo, klarvida kaj sperta alienisto, kies neĝblankaj haroj, elŝoviĝe pendantaj ĉirkaŭ blanka turbano, aspektis kiel ĉarma laŭrokrono, atestanta liajn meritojn konkeritajn en laboro kaj sindono al siaj malfeliĉaj fratoj. Lia nomo - kristana nomo -, adoptita post lia iniciĝo en la elaĉetan lumon de Kirstanismo, estis Johano, la sama de tiu respekteginda apostolo, kiu al li malkaŝis la arkanojn de la Pura Doktrino, al kiu li de tiu tempo por ĉiam sin fordonis. Kaj ja simple kiel Fraton Johanon ni konis tiun ĉarman personon, sur kies ŝultroj pezis la timeginda respondeco pri la plej seriozmalsanaj internuloj de la tuta Kolonio! Sufiĉe materiiĝinta, por ke ni lin pli bone komprenu, Frato Johano havis brunan haŭton kiel ĝenerale la hindoj; grandajn, penetremajn okulojn, vastan kaj inteligentan frunton, tute blankiĝintajn harojn kaj altan staturon. Smeraldoj, kuŝantaj unu sur la maldekstra ringa fingro kaj alia alte sur la turbano, atestis, ke li estas kuracisto, ĉar vere eĉ ne unu solan el tiuj saĝaj inicitoj ni vidis, kiu ne estus vestita same kiel la ceteraj kolegoj, escepte de la pastroj, kiuj preferis uzi, pro cirkonstancaj devoj, la sacerdotajn vestojn.

Forte simpatiante tiun respektegindan figuron, ni lin tute senceremonie ĉirkaŭis, kvazaŭ ni delonge konus lin, altirataj de la bonegaj, al li esence propraj vibroj, dum li estis eniranta en tiun gravan institucion, kiu al nia rigardo konstateble montriĝis aranĝita laŭ la postuloj de Frateco, inspirata de la dia kristana amo, kiel ankaŭ laŭ tiuj de la psiko-kuraca scienco.

"- Antaŭ ol pritrakti ĉian ajn interesan temon - li klarigis, ĝentila kaj atentema -, mi devas certigi al vi, ke miaj karaj zorgatoj, estuloj afekciitaj de la suferado, estas sendanĝeraj. Kelkaj ankoraŭ troviĝas en halucina stato; aliaj estas dronintaj en impresa prostracio, bezonantaj, kiel vi vidos, nian zorgon kaj specialan flegadon. Sed mi asertas al vi, prenante por komparo surteran frenezulejon, ke ili estas sendanĝeraj, ĉar miaj kompatindaj zorgatoj konscie ofendus neniun ajn; ili ne agresus, ne atakus, kiel ofte okazas kun malsanuloj de l' surteraj frenezulejoj. Sed ili portas en si plej pereigajn danĝerojn - ne nur kontraŭ enkarnuloj sed eĉ kontraŭ Spiritoj, kiujn ankoraŭ ne imunigas la sanaj, viglaj mensaj sintenoj -, pro kio ni ilin apartigas de vi, tenante ilin en izolo. Ilia bedaŭrinda vibrostato, malaltigita ĝis la ekstrema nivelo de deprimo kaj malsupereco, havas tielan nocivon, ke se ili alproksimiĝus al enkarnulo kaj restus apud li dudek kvar horojn, kaj se tiu homo, nenion scianta pri psikaj aferoj, mense similus al ili, pasive cedante al la efiko de sugestiado, tiam povus ja okazi, ke ili nekonscie kondukus lin al memmortigo aŭ faligus lin grave malsana, halucinita aŭ eĉ freneza! Apudiĝe al infano, ili povos ĝin mortigi pro subita malbonfarto, en la okazo se proksime al la etulo ne troviĝos iu, kiu, pro natura dispozicio, al si altirus tiel danĝerajn emanaĵojn, aŭ ia tuja spirita terapio, kiu ĝin gardus kontraŭ la pereiga kontaĝo, kio, en tiu okazo, montriĝos kiel logika sekvo de disvastiĝinta pesto... "

Impresite, Belarmino, kun kuntirita vizaĝo, demandis:

"- Kiel unu tia grava okazo povus fariĝi, Frato Johano?!... Ĉu do ekzistas tiaj eblecoj sub la Saĝa Leĝo de la Kreinto?... Kiel mi ilin komprenu, sen difekti la respekton, kiun mi havas al tiu Leĝo?!..."

La kunparolanto, farinte geston de nedifinebla malĝojo, saĝe respondis:

"- La Leĝo de la Dia Providenco, mia filo, preskribis kaj ordonis Bonon kaj Belon, kiel superegan normon por la harmonio en ĉiuj fakoj de la Universo. Dekliniĝante de tiu grandioza principo - ja neŝanĝebla vojo de evoluado - la homo respondos por ĉia malordo, en kiu li enretiĝos! Tiaj okazoj, kiel la ĵus pritraktitaj, povas fariĝi kaj rezultas de leĝmalobeoj kaŭzitaj de nia morala malprogreso, estante ja suferigaj malbonoj esence propraj al la malsupereco de la koncerna planedo. Mi devas tamen rimarkigi, ke mi ne asertas ilian oftecon, sed ke ili povas okazi kaj ja estas okazintaj! Kaj tiel ili nepre okazos, kiam estos simileco de inklinoj - afineco - ĉe ambaŭ flankoj, tio estas, inter la elkarniĝinto kaj la enkarnulo. Koncerne la infanon, delikatan kaj plej impresiĝeman estaĵon, ni konfesu, ke ĝi estas vundebla per plej sensignifaj agantoj, kondiĉe nur ke ĉi tiuj ne harmoniu kun ĝia delikata naturo. Ni ja scias, ke ektimo, ia forta impreso, ia superreganta sento kiel la resopiro pri tre amata persono ankaŭ povas igi ĝin malsani kaj forlasi sian etan karnan portaĵon!

La sama Leĝo, kontraŭ kiu tiuj eblaĵoj povas sin teni, ankaŭ havigas la la homoj efikajn defendrimedojn!

Purigante la menson per harmoniigo de l' sentoj al la farado de la vera Bono, kiel ankaŭ al la plenumado de Devo; ĉar la harmoniaj vibroj naskitaj de la komunikiĝo de la menso kun la Lumo, kiu de la Supro disradias per bonfaraj tonoj sur tiujn, kiuj ĝin serĉas, la enkarna estaĵo povos imunigi sin kontraŭ tia kontaĝo, same kiel la homo imuniĝas kontraŭ la surteraj epidemioj pere de la profilaktikaj substancoj konformaj al la karna organizaĵo, nome la vakcinoj... Ĉar temas pri psika viruso, la antidoto nepre estos samnatura, strukturita per energioj kontraŭaj, ankaŭ psikaj... De nia flanko, ĉar la Leĝo reganta la nevideblan Regionon nenuligeble preskribas, ke tielajn malfeliĉegojn oni kiel eble plej evitigu, ni tial ĉiamaniere klopodas por tion plenumi, kaj estas al ni sankta devo antaŭgardi la homojn ĝenerale kaj la infanojn speciale kontraŭ tiaspecaj akcidentoj.

Bedaŭrinde oni ne ĉiam nin komprenas kaj helpas por tiu celado, ĉar la homoj volonte sin ĵetas per malpiaj, tute senbridaj sintenoj, en tiajn situaciojn, kiuj, kiel ni asertis, kvankam nenormalaj, povas ja estiĝi...