Выбрать главу

Por tiu, kiu cedis al la sieĝo de la elkarnulo, la rezultintaj malbonoj estos la sekvo de lia malviglado, de liaj malnoblaj kutimoj kaj sentoj, de la tuto de liaj malsuperaj mensaj sintenoj, de lia indiferenteco kontraŭ la ideo pri Dio, ĉe kio li preferis stagni, ĉar li forgesis, ke la ideo pri Dio estas la nepereema fonto liveranta la elementojn nepre necesajn al la bonfarto, al la venko, kie ajn moviĝas la homa estaĵo! Por la "nekonscia" kaŭzinto de la farita malbono, tio estos unu plia malmerito rezultinta el la memmortigo kaj kies respondeco aldoniĝos al la ceteraj, kiuj pezas sur lin..."

"- Kaj ĉu ne ekzistas sekura rimedo antaŭgardi la homon kontraŭ tiu pereiga danĝero, al kiu li estas elmetata, kvazaŭ li paŝus sur trompaspekta tereno traborita de mortigaj eksplodaĵoj?..." mi enpensiĝe demandis, antaŭvidante multe da surteraj dramoj kies kaŭzo sidus sur klarigoj, kiujn oni tie donis al ni.

"- Jes, ili ekzistas! - vive respondis la klera doktoro. Diversaj rimedoj ekzistas, per kiuj ili estas avertataj, kaj mi povas eĉ aserti, ke la alarmo estas konstanta, senlaca, senhalta, eterna! - kaj celanta ne nur tiun aŭ tiun alian homgrupon sed ja la tutan homaron!

La avertoj, kiujn la homoj bezonas por eviti ne nur tiun pereigan sekvon sed ankaŭ la ceterajn turmentojn, kiuj povas trafi ilin dum iliaj surteraj provoj por progresi, troviĝas en ĉies konscienco mem, ĉar la konscienco estas la koniganto pri la leĝaro, laŭ kiu la homoj devas konduti kaj kiu al ili difinas la plenumadon de Devo kiel ŝirmon kontraŭ ĉia ajn fiasko, kiu povus ilin surprizi tiel en la surtera socio kiel ankaŭ en la spirita! Tiuj avertoj aperas en la preskriboj, kiujn la kredoj kaj sanktaj tradicioj de ĉiuj popoloj disvastigis tra la generacioj, same kiel troviĝas en la lecionoj pri tiu eduka moralo, kiun la Granda Nazareta Majstro postlasis tiel al la homa gento, kiel ankaŭ al la Spiritoj apartenantaj al la Tero. Tia moralo, kiu tute ne estas frukto de la hiperbola mistikemo de pasia kaj fantaziema popolo, kontraŭe montriĝas kiel logika kaj viva normo, kies aplikado al la agoj de la ĉiutaga ordinara vivo certigos al la homo - al la homaro - la feliĉon, pri kiu li de jarmiloj revas, pri kiu li baraktas dum senĉesaj sengloraj luktoj, sed por kies konkero li malŝparadas altvaloran tempon, forĵetante la solajn rimedojn, kiuj povus lin helpi en tiu heroa odiseado, nome la obeon al la leĝoj regantaj la Universon kaj direktantaj lian destinon, same kiel la memreformon nepre necesan kaj de tio rezultantan! Kaj nun, havantaj absolutan efikecon, tiuj avertoj aperas en la lumaj kodoj de la tiel nomata Tria Revelacio, kiu nuntempe direktas la socian transformiĝon konturiĝantan sur la Tero. Ebligante rektajn rilatojn inter la videbla kaj nevidebla regionoj; starigante kaj popularigante la interŝanĝon de ideoj inter ni, la elkarniĝintaj Spiritoj, kaj la homoj ankoraŭ enfermitaj en la karna armaĵo, la Nova Revelacio instruos ĉiujn, kiuj interesiĝos pri la grandiozaj temoj specife apartenantaj al ĝia kampo, tiel ebligante al la homoj ricevi el la Nevidebla Mondo ĉion, kion ili efektive bezonas por sin fortikigi kaj akiri la sciencon pri la Venko. Tiamaniere la homo nepre ekkonos ĉiujn aspektojn de la vivo en la Nevidebla Mondo, kiujn al li permesas lia morala kaj mensa progreso! Ties gloroj kaj belaĵoj estos al li malkaŝataj; la supozataj sekretoj, kiuj enfermas la morton en nepenetreblaj regionoj, estos solvitaj per videblaj kaj klarigaj faktoj, same kiel la lin ĉirkaŭantaj danĝeroj - kiel tiuj ĵus pritraktataj - la abismoj kaj la malfeliĉegoj, per kiuj povus lin trafi la loĝantoj de la ankoraŭ malsuperaj regionoj de la Nevidebla Mondo. Ĉion ajn, kion la Spiritoj povis fari por veki la atenton de la homoj cele al ilia instruado, per admonoj koncernantaj ilian spiritan destinon, tion la Spiritoj ja provis pere de la Nova Revelacio. Sed la homoj volonte aŭskultas nur la ordonojn de la pasioj! Ilin interesas nur la personaj opinioj, la momentaj ĝuoj! Ili preferas kontentigi siajn kapricojn, malgraŭ ties malnobleco, krom ankaŭ la postuloj de la orgojlo, fonto de fatalaj faloj... kaj ĝuste tial ili ofte malŝatas ĉion, kio povus ilin altigi al Dio kaj al ili evitigi malfeliĉegojn kaj seniluziiĝojn - timegindajn eblecojn, kiel tiuj, kiujn mi ĵus menciis -, ĉar ja ne per ĉiutaga malvirtiĝado, lulate de malnobligaj pasioj, ili sin imunigos kontraŭ tiaspeca malbono, kies sola antidoto troviĝas en la praktikado de la veraj virtoj, same kiel en la mensa altiĝado al la regno de la Lumo! Ili volonte restas surdaj al la admonoj de la Dia Protektanto, kies deziro estas gardi ilin, kontraŭ la atakoj de la malbono, en la ombro de Sia Evangelio de Amo same kiel per la parolo de la Nova Revelacio, kiu ĉiujn alvokante, en Lia nomo, por la plej nobla transformiĝo, tiele avertas:

- Ho Homo, estaĵo farita el la radilumaj spiroj de la Dia Fokuso: - memoru, ke vi estas nemortema!... Konsideru, ke ĉio, kion vi vidas, kion vi tuŝas kaj posedas - la hodiaŭajn konkerojn, kiuj naskas la orgojlon en via sino, la vantaĵojn, kiuj flatas vian egoismon, la frenezajn pasiojn, kiuj frakasas vian karakteron, kompromitante al vi la estontecon, la fiktivajn surterajn glorojn, kiuj vin lulas kaj flatas vian vantemon, vin sklavigante al la materio - ĉio forpasos, iam malaperos, konsumiĝinte en la neelpetebla fajro de la realo, ĉar ĉio ja dronos en la forgeso de la nekonserveblaĵoj, kiuj ne povos resti en la sino de Perfekta verko. Sed vi restos por ĉiam! Vi staros por rigardi la bedaŭrindajn ruinojn de viaj propraj eraroj, timeme atendante la aŭroron de novaj estontaj okazaĵoj! Memoru, ke la mondoj ruliĝantaj en la senfina lazuro, tiuj fokusoj de lumo kaj energio, kiuj dolĉigas al vi la pensojn, kiam nokte, ĝuante la merititan ripozon post la tagaj laboroj, vi vin fordonas al la kontemplado de ilia lumo, brileganta je nesondeblaj distancoj; ke la malproksimaj planedoj, kiuj en la multaj sideraj regionoj de la Senlima Universo kreskas, progresas kaj ĉiam pli brilornamiĝas dum sia jarmila vojirado, portante sur sia malavara dorso aliajn homarojn, viajn fratojn, en konstanta ascendo al la Eterna Disdonanto de Vivo, kaj trenante en sia ĉarma orbito plejadojn de aliaj juvevoj el la neimitebla juvelujo de la universo; ke la Astro Reĝo mem, kiu vidis vin naskiĝi kaj renaskiĝi tiom multe da fojoj sur la Tero, subtenante al vi la vivon, vin gvidante kaj varmigante al vi la iradon, ridetante ĉe viaj venkoj de marŝanta Spirito, zorgante pri via sano kaj vin protektante en la nokto de l' jarmiloj, kunlaborante kun vi ĉe la penigaj lernadoj necesaj al via edukado kiel diheredonto - vi, Homo, memoru, ke ankaŭ ili forpasos, mortos, por cedi lokon al aliaj novaj, pli bonaj ekzempleroj, kiuj siavice vojos al la sama sorto! Sed vi ne forapsos! Vi transvivos la sinsekvadon de l' tempoj same kiel Tiu, Kiu vin kreis kaj faris vin eterna kiel Li mem, dotante vin per la esenco de la Vivo, kiu ja estas Li mem, de kies Sino vi originis!

Tial do, Homo, gardu vin! Estante, pro heredaj rajtoj, destinita al la dia gloro en la sino de la Eterneco, vi ne povos eviti la laborojn de la evoluado, kiun vi nepre bezonas konstrui, de la ascendaj streboj esence propraj al via naturo, por ke vi iam atingu tiun orbiton, de kiu vi devenas!... kaj dum tiu nepre necesa vojiro, kiomfoje vi malobeos la preskribojn regulantajn la harmonian gradiĝon de via altiĝado, tiom same vi suferos la efikojn de la disonanco, kiun vi estigis per kontraŭstaro al Leĝo, al kiu vi estas submetita kiel kreito de Perfekta Estaĵo!... Zorgu pri vi dum ankoraŭ estas tempo!... dum vi iras sur la vojo de la normala itinero, kiu de vi postulas nur bonfarajn realigojn... Evitu la viziton de Doloro, kiu, pro via neglekto en la plenumado de Devo, trudos al vi suferigajn provtempojn, vin devigante lesivi la konsciencon per nenuligeblaj riparoj krom la suprediritaj realigoj!... Lernu de Via Plejalta Patro, kiu vin plej bone dotis por la gloro de Sia Regno, la amon kaj la respekton al Bono, la solan bazon, por ke vi akiru tiun grandiozan venkon, al kies efektivigo vi estas alvokata cele al via propra honoro, ĉar, laŭ la Leĝo, tiu feliĉo estas heredaĵo de via senmorta Spirito!... Vi do klopodu por perfektigi vian karakteron, ornamante per virtoj tiun animon, kiu, en iu tago de la Eterneco, devos respeguli laŭ simileco la bildon de Sia Kreito!