Por la atingo de tiel glora celo la Grandanima Ĉielo donis al vi - la Idealan Modelon, la Nesupereblan Instruanton, kapablan konduki vin al la pinto de la destino al vi asignita: - Jesuo el Nazareto, la Kriston de Dio!
Amu lin! Sekvu lin! Imitu lin!... kaj vi atingos la Regnon de la Plejalta Patro!...
Tiel admonas la Nova Revelacio, kiun la Nevideblaj Estaĵoj proklamas sur la Tero.
Sed kiuj ja volontas atenti ĝin kun respekto, penante akcepti la sublimajn invitojn kiujn la Cielo per ĝi sin malkaŝante, faras al la homoj?...
Prefere ja la filoj de l' malfeliĉo! Tiuj, kies animoj, batitaj de l' ekstremaj seniluziiĝoj surteraj, akceptis en la koron la revivigan influon de la ĉielaj veraĵoj, kiujn ĝiaj altvaloraj instruoj permesas duonvidi! La bonkoraj idealistoj kun animoj sentemaj kaj humilaj, allogitaj de l' Bono kaj Belo, la pensuloj ne infektitaj de nedigesteblaj teorioj fontintaj el personaj eraremaj opinioj, kaj kies mensaj streboj transsaltis la surterajn barojn ĉe la nebridebla, nobla dezirego agordiĝi kun la harmoniaj vibroj radiantaj el la Perfektulo!... Sed la granduloj kaj potenculoj, la superranguloj trolaŭditaj pro siaj komfortaj surteraj pozicioj, kies bone provizitaj kasoj kaj abunde kovritaj tabloj spitas la zorgojn: unuvorte tiu sennombra amaso, kiu nur al si mem kredas kaj nur sin mem adoras, ĉar ĉiajn kapricojn ĝi povos aĉeti, ĉiajn pasiojn sukcesos ĝissate kontentigi, distrante sin ĉe la logo de la malnoblaj plezuroj, kiuj trompas la sentojn kaj samtempe venenas la animojn - tiuj preferas nenion kompreni, turnante la dorson al ĉio, kio povus deteni ilian marŝon en la abismon... ĝis ili tien efektive falegos, malgraŭ la avertoj dise ripetataj dum jarmiloj tra la tuta mondo... kie ili enretiĝas kaj reduktiĝas al tia bedaŭrinda stato... Cu vi volas konstati?...
Dirinte tion, li ekpaŝis kaj direktis sin al balkono rigardanta al vasta korto, iaspeca pitoreska klostro, kie graciaj arbedoj donis agrablan aranĝon al la limigita pejzaĝo. Kelke da artaj benkoj ornamis la malgrandajn aleojn, kie imprese malĝojaj figuroj de suferantaj estaĵoj, kiuj, kiel ni, iam estis homoj, sidis en silenta ripozo.
Frato Johano invitis nin kliniĝi super la balkono, alta je unu metro super la korto, kaj daŭrigis:
"- Tiuj strangaj figuroj, kiujn nur de tie vi rigardos, ĉar ne estas bone, ke vi al ili alproksimiĝu, venis, same kiel vi, el la Valo de la Sinmortigintoj. Sed dum vi reakiris la serenecon kaj atingis sufiĉan kondiĉojn por esperigaj provoj, tuj kompatindaj fratetoj nur sukcesis liberiĝi de la ekscitego, kiu ilin turmetegis, por fali en apation, kio evidentigas, ke tre malsamaj estas via morala nivelo kaj la grado de via respondeco ĉe la memmortigo. Ili restas konsternitaj, stuporigitaj sub impresoj tre ŝokaj kaj dume nevenkeblaj! Ili ne povas rezonadi kiel dezirinde ĉe elkarniĝinta Spirito; ne kapablas pripensi laŭ la pleneco de sia prudento, kaj konscias la ĉirkaŭantajn okazaĵojn nur tiel, kvazaŭ ili vidus la realon el la fundo de ĉerko!
La dramaj puŝegoj, kiuj ilin surprizis en la tempestoj de iliaj malprudentaĵoj, kaj la kruelegeco de la malbonoj, per kiuj ili de longe sin mem ĉirkaŭis, altiĝis ĝis tiela grado, ke al ili febliĝis la vigleco esence propra al la Spirito, tiu konscia estaĵo origininta el dia ekvolo!
Ĉi tie, en la morna izoliteco de tiu ĉi korto, pri kiu la eterna korfavoro de la Sinjoro de Ĉiuj Ekzistaĵoj permesis, ke ĝi estu provizita per komforto kaj agrablaj aspektoj, troviĝas, kun granda morala necesbezono, multe da estaĵoj, kiuj sur la Tero estis famuloj, pri kiuj sindonaj admirantoj publikigis elokventajn nekrologojn en gravaj ĵurnaloj kaj memore al kiuj oni celebris pompajn funebrojn; kiuj posedis ĉion, kion plej bonan ekzistas sur la Tero... sed kiuj bedaŭrinde forgesis, ke ne ĉio en la Senlima Universo estas plezuroj, lukso; ke ne ĉiam la altaj sociaj rangoj aŭ la materiaj riĉaĵoj estos ŝirmo al tiuj, kiuj ilin ligis al siaj eraroj; ke ne ĉiam la farado de perversaĵoj aŭ la senprudentaĵoj de l' malmoraleco, same kiel la abomenindaj egoismaj agoj, restos senpunaj dum ties aŭtoroj forgesiĝos en sia fatala descendo en la mallumon!
Ĉi tie kolektiĝas fieruloj kaj sensamuloj, kiuj kredis, ke ili povos senprudente uzi siajn karnajn korpojn, sin fordonante al diboĉaj moroj, satigante la sensojn per multego da koruptaj pereigaj ĝuoj. Ili tamen sciis, ke ili tiel malbonigas al si la sanon kaj iros en la tombon antaŭ la tempo difinita en la leĝoj de la Kreado - ĉar ĝuste pri tio ilin avertadis la kuracistoj, al kiuj ili sin turnis, kiam ĉiaspecaj ekscesoj sin elperfidis per organaj misfunkcioj ĉe iliaj karnaj armaĵoj -, se ili ne ĝustatempe sin detenos, korektante la perturbojn per modera konduto.
Ili ĉiuj tion ankaŭ sciis! Tamen ili daŭre krimadis kontraŭ si mem! Ili sentis la deprimajn efikojn, kiujn la abomenaj, malnoblaj kutimoj estigis kiel en la fizika, tiel ankaŭ en ilia morala strukturo. Sed ili daŭrigis, sen ia ajn penso por sin korekti! Ili do malrapide, konscie sin mortigis, sen ia dubo pri sia ago, ĉar ili havis tempon por ĝin pripensi! Ili malvarme kaj malnoble sin mortigis, obsedate de siaj malvirtoj, konsciante, ke ili sin mem turmentadis, malŝatante tiun netakseblan donacon, kiun ili ricevis de la Eternulo, nome la korpon, per kiu ili povus fari novajn progresojn!
Vi rimarkos, miaj karaj amikoj, ke el ili multaj volus forgesi premajn malfeliĉojn per dormigo de la menso en drinkado; ke ili, nekonsoleblajn, premate de nerebonigeblaj angoroj, serĉus superegan konsolon ĉe ebrieco, kiu eble havigus al ilia sufero la deziratan faciligon. Sed tiu ŝajna malgravigo estas sofismado esence propra al la ribelema obstinulo, ĉar la invito por malpezigo de la ĉagrenoj, kiuj afliktas kaj persekutas la homaron, vibradas de antaŭ du jarmiloj, en ĉiuj anguloj de la Planedo, kaj mi povas ja aserti al vi, ke eĉ ne unu sola homo, depost kiam tiun inviton eldiris la Plej Alta Esprimo de Amo sin oferinta sur la supro de la Kalvario, ne aŭdis pri ĝi, ĉu dum li portis la karnan vestaĵon, ĉu dum li restis en la Nevidebla Mondo, atendante la reenkarniĝon. Tial ankaŭ ĉi tiuj kompatinduloj certe ĝin aŭdis ie sur la Tero aŭ en la Spirita Patrolando:
"- Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos..." [19]
... Kial ili do volis forgesi akrajn ĉagrenojn kaj malfeliĉojn, ĉe diboĉa, malhonora kaj malnobliga drinkado, kiu krom ne povi helpi ilin, eĉ pligravigis ilian situacion, farante el ili sinmortigintojn centfoje pli respondecajn?!... Ĉar, sciu bone, tiaspecaj kulpuloj havas multe pli grandan respondecon ol la malfeliĉulo, kiu, perfide vundita de intensega pasio, en momento de ekstrema senkuraĝeco lasis sin engluti de la abismo!
Sed atentu ĉi tiun novan specon: - tio estas kokainmaniuloj, opiomaniuloj, ĉiaspecaj toksikomaniuloj, kiuj pro sia miskutimiĝo lasis sin fali ĝis la plej malsupera stato de dekadenco atingebla por Spirito, kreaĵo de Dio! Ili troviĝas en bedaŭrinda stato de vibra deprimo, kiel veraj mensdebiluloj, idiotoj de la spirita regiono, malhonoriĝintaj morale, mense kaj spirite, ĉar iliaj monstraj malvirtoj ne nur deprimis kaj mortigis la materian korpon sed ankaŭ komunikis al la fizika-astrala organismo la pereigajn sekvojn de ilia abomeninda malmodero, infektante ĝin per malpuraĵoj, per pestaj influoj, kiuj akrege makulis ĝin - tiun delikatan kaj impreseblan strukturon, teksitan per fajnaj scintiloj, kiun la homo devos plibeligi per la akirado de ĉiam pli aktivaj kaj meritaj virtoj, nobligi kaj altigi per puraj pensoj elsendataj en noblaj impulsoj proksimaj al la diaj spiroj - sed kiun li neniam! neniam malnobligu per farado de tiel bedaŭrindaj fiaĵoj!...
Ni efektive vidis, sekvante per atenta rigardo la indikojn de la eminenta moralisto, estaĵojn misfiguritajn de la malbono, kiun ili en si mem portis, kiel malfeliĉegajn sekvojn de la malmodero - ili montriĝis idiotaj, ploremaj, suferplenaj, senkuraĝigitaj, kaj iliaj vizaĝoj misformitaj, malbelaj, deprimitaj, ankoraŭ rememorigis la tragikajn scenojn de la Sinistra Valo. Treege da makuloj montris, sur iliaj astralaj eksteraĵoj, la stigmatojn de la malvirtoj, al kiuj ili sin fordonis. Unuj eĉ aspektis kvazaŭ lepruloj, dum aliaj elspiradis naŭzajn haladzojn, kvazaŭ ia miksaĵo el la tabako, alkoholo kaj toksaĵoj, kiujn ili trouzis, fermentus per putraj fetoroj, kies reefikoj infektus ilajn proprajn vibrojn, kiuj tiel, pezaj kaj difektitaj, esprimus la viruson, kiu venenis al ili la materian korpon!