Выбрать главу

Ankaŭ la "distranĉitoj" konsistigis la malfeliĉegan legion internigitan en la Frenezulejon. Ili ankoraŭ konservis sur si la impresan kovron el sangaj vundoj. Iam kaj iam doloregaj spasmoj ilin skuis, kvazaŭ ili konvulsius pro la rememoro de la pasinteco. Pezaj kaj lantaj estis iliaj movoj, kaj nur penege ili paŝis, vidigante mankon de vibrofortoj por agigi la menson kaj utiligi tiujn kapablojn, kiuj estas naturaj propraĵoj kiel de homoj, tiel ankaŭ de Spiritoj. Ŝajnis, ke ili estas reŭmatuloj, malsanuloj, kiujn kvazaŭ ligus bandaĵoj rigidigantaj al ili la artikojn...

Malĝojaj antaŭ tiel akraj suferoj kaj tiel konsterna morala dekadenco, ni angorplene demandis:

"- Kaj kio fariĝos el tiuj kompatindaj estaĵoj?... Kia estonteco ilin atendas?...

Per rapida gesto kaj sama tono, la eminenta estro de tiu neordinara fako kontentigis nian angoran scivolon, esprimante la senduban malĝojon, kiu, ĉe tiel bedaŭrindaj elmontroj de morala malsupereco, kompatigis lian noblan animon de disĉiplo de la Evangelio:

"- Ho ve! Ilin atendas drama estonteco ĉe la elaĉeta kirlo de proksima, neevitebla reenkarniĝo! - li respondis. - La ekzemploj, kiujn mi nun prezentas, estas senrimedaj en la spirita vivo! Nenio ĉi tie povos kuraci la kruelajn angorojn, kiuj ilin premegas, nek ŝanĝi la komplikan situacion, kiun ili al si mem preparis per siaj sovaĝe malmoderaj agoj kaj malpia nesingardemo, ĉe kiuj ili plezure plensatiĝis, donante liberan kuron al la malvirtoj, kiuj ilin malŝatindigis! Ja ili, kaj sole nur ili peros korfavoron al si mem, ĉar ili volonte fariĝis la kaŭzintoj de la eraroj, kiujn ili ne volis evitigi al si! Sed tio kostos al ili malĝojon, korpremon kaj senfine amarajn dolorojn, antaŭ kiuj estulo en normala situacio restus konsternita! Por ke ili konvinkiĝu pri la propra situacio kaj submetiĝu pli malpli rezignacie al la venontaj sekvoj de la pasintaj malprudentaĵoj, estas necese, ke ni, dum ili ĉi tie restos, faru penigan katekizan laboron, senlacan aplikadon de speciala terapio morala kaj fluideca, kaj al ili havigu karesan subtenon de sankta respondeco. Sed ofte okazas, ke multaj el tiuj kompatinduloj portas en la koro ribelemon, obstinan koleron pro la malfeliĉego, rilate al kiu ili rigardas sin kiel viktimojn kaj ne kiel respondeculojn. Ne akceptante la evidentecon de la nuna realo, ili malrezignacie ekprenos novan surteran envolvaĵon, pligravigante sian situacion per la malbonvolo, en kiu ili enfermiĝas, per malsubmetiĝo kaj senpacienco, senkuraĝigitaj de la antaŭsentoj pri la turmentataj interfrapiĝoj de la neevitebla kulpelpago! Kiaj ili sin montras ĉi tie, ĉi tiuj antaŭvidigas nenion alian ol etan bandon da estontaj lepruloj, renaskiĝontaj en la amaraĵojn de la ombraj surteraj regionoj, en la mizerajn tavolojn de la surplaneda socio; krom ankaŭ kanceruloj kaj paralizuloj, mensdebiluloj kaj idiotoj, nervozuloj, konvulsiuloj, neresanigeblaj malsanuloj, portontaj kompleksojn, kiuj konfuzos la surteran medicinon kaj spitos ĉiujn bonfarajn provojn de tiu nobla scienco... Krom tio, ili ankaŭ malagrable pezos sur la homan socion, ĉar ja de ĉi tiu, de ties eraroj ili estas frukto, al ĝi ili apartenas, pro kio estas juste, ke ĝi mem ilin gastigu kaj subtenu tiel longe ĝis tio estos necesa... ĝis tiu malfeliĉega situacio malakriĝos!

Ili baldaŭ reenkarniĝos. Kun ni ili restos nur la tempon necesan por reboniĝi el la plej severaj krizoj sub la prizorgo de tiuj niaj sindonaj kunlaborantoj, komisiitaj por ilia gardado. Ili foriros en la reenkarniĝon tiaj, kiaj ili nun statas, ĉar ne alia kuracilo kapablos malgrandigi la profundecon de ilia malsano. En la estontan korpon, kiun ili modlos laŭ sia nuna, makulplena figuro, ili kunportos ĉiujn malbonojn naskitajn de la diboĉaj kutimoj, al kiuj ili senbride sklaviĝis... kaj en tia situacio, kiel jam klarigite, ili estos malfeliĉeguloj, kiuj sin peze trenados tra stacioj de mizeroj kaj larmoj...

Sed tiel ardaj suferoj liveros al ili riĉan rikolton da estontaj gajnoj. Ĉe la elaĉetaj fajroj de la malfeliĉo, la malpuraj tegaĵoj, neebligantaj brilon al iliaj astralaj korpoj, maldikiĝos, dum akceliĝos ties vibroj, kiuj, venkante la inercion, reakiros taŭgan movon por la spiritaj riparoj. Iliaj koroj, impulsate de la eduka doloro, ascendos en streboj de ardaj preĝoj al la Superega Kaŭzo de la Vivo, per konstanta kreskado de fervoro kaj fido, ĝis ili atingos la lumajn tavolojn de la Spirita Mondo, kie ili reeĥos kaj agordiĝos al bonfaraj, superaj vibroj, kiuj malrapide, reefike korektos ilian malsuperan vibradon... Tiamaniere la malbona fokuso iom post iom estingiĝos ĝis ili fine, post la diseriĝo de la karna envolvaĵo, estos kvietigitaj kaj en kondiĉoj por ion lerni ĉe ni cele al sia reedukiĝo, post kiam ĉesos ilia kuracado en nia fako... "

"- Se mi bone komprenis, tio signifas, ke la kulpelpaga reenkarniĝo, atendanta tiujn malfeliĉegulojn, estas al ili trudata de ĉi tiu Departementa sekcio kiel nura hospitala kuracado?... Temas do pri antidoto... ia medikamento?..."- mi demandis, skuate de suferiga desapontiĝo.

"- Jes! - malĝoje respondis la klera konferencisto. - Nura medikamento! Iaspeca kuracado trudata de la urĝeco kaj graveco de la malsano! Dolora operacio, kiun ni faras kun bedaŭro, sed al kiu ni senhezite submetas la pacientojn, kun la certeco, ke nur post ĝia efektiviĝo ili ekresaniĝos. Ĝi do ne estos ĝustadire ia puno, kiel vi ĝin rigardis, ĉar ja neniu trudis punon aŭ eldiris verdikton, kaj kontraŭ tio atestas la fakto, ke ĉiuj el ni ĉi tie servantaj al la Leĝo klopodas, kiom nur eble, por mildigi ilian turmentan situacion. Ĝi estos pli ĝuste - jes ja! la efiko de la kaŭzo, kiun la paciento mem estigis per al ekscesoj, ĉe kiuj li plezuradis... Sed, kiel vi havis la okazon ekscii, la patrina zorgado de Maria, sub la inspiro de la ora leĝo de Frateco, preskribita de tiu Senlaca amiko nin kondukanta al la elaĉeto, havigas al ili konstantan, sindonan helpon. Dum la reenkarniĝo, droninte en la ondoj de la surtera kulpelpago, ili daŭre restos sub nia dependeco, tiel same enhospitaligitaj kaj enskribitaj en nia Departemento, vizitataj kaj kuracataj de niaj kuracistoj kaj gardistoj, kiel se ili ankoraŭ ĉi tie loĝus... kaj ĝuste ĉi tien ili revenos post la fino de tiu terura ekzilo, al kiu ni ilin preparis."

Plu daŭris nia vizitado al la kuracistaj kabinetoj interne de la konstruaĵo. Sed dumire Frato Johano enirigis nin en tiujn malsanulejojn, kie restis tiuj, kiuj ekde sia eniro en la Sinistran Valon, daŭre restis poseditaj de impresa prostracio. Deprimite de ĉiaspecaj ekscesoj, ĉefe tiaj de seksa naturo, iliaj animaj fakultoj degeneris kaj ilin reduktis al tia neordinara situacio - senduba atesto pri la kvalito de la instinktoj, de kiuj ili lasis sin regi!

Kuŝantaj en litoj, kiujn la superega boneco de Jesuo al ili permesis okupi, laŭ la amoplenaj dispozicioj de la leĝoj de Karitato, kiuj inspiradis ĉiujn servojn en la Kolonio, ili restis izolitaj de la ceteraj en vastaj, plenplenaj ejoj, kaj apartenis al ĉiuj sociaj klasoj kaj naciecoj sub la jurisdikcio de la Kolonio. Turmentaj inkubsonĝoj tenadis ilin en konstanta maltrankvilo, sed malgraŭ tio, ili ne sukcesis vekiĝi el sia angora apatio. Nekapablaj moviĝi kaj sin esprimi, por vortigi la turmentojn, kiuj kirliĝadis en iliaj cerboj, nur malfortajn ĝemojn ili eligadis mikse kun naŭzaj tordiĝoj, kvazaŭ ili estus infektitaj de nekonata viruso.

Kortuŝite, ni preterpasis inter la litovicoj, ilin rapide rigardante laŭ la indikoj de nia klera mentoro, kiu ilustris la impresan prezentadon per la alloga parolo, kiun li tiel bele scipovis uzi.