Post tiel bedaŭrindaj sinsekvoj, venis aliaj, ne malpli dramaj kaj ardaj: - malĝustaj faroj de ni plenumitaj dum la enkarniĝo, niaj kulpoj, niaj pekoj, niaj krimoj mem, korpiĝadis antaŭ niaj konsciencoj kiel novaj akuzantaj vizioj neelpeteblaj en la senĉesa kondamno, kiun ili verdiktis kontraŭ ni. Nun la viktimoj de nia egoismo reaperis en hontigaj, obstinaj rememoroj, irante kaj reirante preter ni en konstanta interpuŝiĝado, per kio ili trudis al nia jam tiel konsumita korpo spirita la plej afliktantan nervan malekvilibron, kies kaŭzo estis la konsciencriproĉo!
Sed super tiel bedaŭrinda amaso da malfeliĉoj, super tiela honto kaj tiel krudaj humiligoj viglis, kompatema, la patra favorkoreco de la Plejalta Dio, de la justa kaj bona Patro, kiu "ne volas, ke la pekinto mortu, sed ke li vivu kaj pentu".
En la kadro de la travivaĵoj, spertataj de la sinmortiginto post la pereo, kiu lin antaŭtempe kondukis en la tombon, la Sinistra Valo nur reprezentas kelkatempan stadion. Li tien portiĝas pelata de ia natura impulso, kun kiu li harmonias ĝis forkonsumiĝos la pezaj ĉenoj lin katenantaj al la surtera fizika korpo, detruita antaŭ la tempo difinita de la natura leĝo. Estos necese, ke de li apartiĝu la potencaj tavoloj da vivfluidaĵoj, kiuj envolvis lian fizikan korpon, tavoloj alĝustigitaj, pro specialaj altiriĝemaj proprecoj de la Granda Patrino, la Naturo, al la astrala korpo, nome la perispirito, kaj kiuj en ĉi tiu aglomeriĝas en kvanto sufiĉa por la elplenumo de kompleta ekzistado; estos necese unuvorte - kaj neniel antaŭ tio ĉi - ke malfortiĝu tiuj altiriĝemoj, kio ĉe sinmortiginto fariĝos sub la plej afliktaj malfacilaĵoj, kun impresa malrapideco, por ke li atingu vibran staton povantan havigi al li kvietigon kaj progreson.[2]
Alivorte, kiaj estis la trajtoj de lia karaktero, liaj malmeritoj kaj la grado de liaj ĝeneralaj ŝuldiĝoj - tia estos la graveco de lia situacio, la intenseco de la spertotaj suferoj, ĉar en tiuj okazoj afliktos la animon ne nur la disrevigaj sekvoj de la memmortigo, sed ankaŭ la reverso de la antaŭe faritaj kulpoj.
De tempo al tempo kurioza karavano vizitadis tiun ombrejon.
Tio estis kvazaŭ la inspektado de ia bonfara asocio, la protekta helpado de ia homama institucio, kies abnegaciajn celojn oni tute ne povus pridubi.
Ĝi venis serĉe de tiuj el ni, kies vivofluidaĵoj, malfortigitaj pro la kompleta diseriĝo de la materio, permesis ilian translokadon en la mezajn aŭ transirajn regionojn de la Nevidebla Mondo.
Ni supozis, ke tiu karavano estas ia grupo da homoj. Sed vere temis pri Spiritoj, kiuj pelis la fratecon ĝis la ekstremo materiiĝi en sufiĉa grado, ke ili fariĝu plene perceptataj de nia malforta vidado kaj tiel inspiru al ni konfidon al ilia helpo.
Ili sin prezentis en blankaj vestoj, irante en unuopa vico sur la kotaj stratoj de la Valo, en severe disciplinita kolumno, kaj per atenta rigardo oni distingis sur ĉies brustoj malgrandan ĉielbluan krucon, verŝajne ian emblemon aŭ insignon.
Sinjorinoj apartenis al tiu karavano, kaj la kolumnon antaŭiris taĉmento da lancistoj, kvazaŭa gvidistaro, samtempe kiel aliaj samarmilaj soldatoj kvazaŭ izolkordone ĉirkaŭis la vizitantojn, kio evidentigis, ke ĉi tiuj estas severe ŝirmataj kontraŭ ĉia ajn malamikaĵo, kiu povus veni de ekstere. En la dekstra mano la eskortestro tenis, alte levitan, neĝblankan flagon, sur kiu legiĝis, per same ĉielbluaj literoj, ĉi tiu eksterordinara skribaĵo, kiu havis la efikon trudi neordinaran, nevenkeblan timon:
LEGIO DE LA SERVANTOJ DE MARIA
La lancistoj, portantaj ŝildon kaj lancon, havis bronzkoloran haŭton kaj estis sobre vestitaj, kvazaŭ soldatoj de la antikva Egiptujo. Kiel estro de tiu ekspedicio distingiĝis respektinda viro, portanta blankan kitelon kaj kuracistan insignon krom ankaŭ la supredirita kruceto. Sed lian kapon, anstataŭ la karakteriza ĉapo, kovris hinda turbano, kies faldojn ligis en la fronto la tradicia smeraldo, emblemo de la kuracistoj.
Ili penetradis en la loĝatajn kavernojn, por ekzameni ties okupantojn. Kompatplenaj, ili sin klinis ĉe la strataj kloakoj, levante ĉi tie kaj tie iun malfeliĉulon falintan sub la troa suferado;
elprenis tiujn, troviĝantajn en kondiĉoj ricevi helpon, ilin kuŝigante sur brankardojn portatajn de viroj, kiuj laŭŝajne estis servistoj aŭ lernantoj.
Superreganta, serioza voĉo de iu nevidebla, kiu parolis kvazaŭ ŝvebante en la aero, ilin gvidis en la karitata agado, klarigante detalojn aŭ nuligante momente okazintajn miskomprenojn. Tiu sama voĉo alvokadis la helpotajn malliberulojn, dirante iliajn nomojn, pro kio sin mem prezentis, sen la bezono esti serĉataj, tiuj en pli bonaj kondiĉoj, tiel faciligante la laboron de la karavanuloj. Hodiaŭ mi povas aserti, ke ĉiuj tiuj amikaj kaj protektaj voĉoj estis transsendataj per delikataj, sentivaj ondoj de la etero kun la sublima helpo de magnetaj aparatoj, instalitaj por bonfaraj celoj en difinitaj lokoj de la Nevidebal Mondo, t.e., ĝuste en la regiono, kiu nin akceptis post nia eliro el la Valo. Sed ni tiam ne sciis ĉi tiun detalon, pro kio ni sentis nin tre konfuzitaj.
La brankardoj, zorge transportataj, estis gardataj de tiu jam menciita izolkordona soldataro kaj ŝirmataj en la interno de grandaj veturiloj, similantaj trajnojn, kiuj akompanis la ekspedicion. Sed tiuj trajnoj prezentis interesan, priskribindan apartaĵon. Anstataŭ konsisti el tiuj de ni konataj fervojaj vagonoj ili pli ĝuste rememorigis ian primitivan veturrimedon, ĉar ilin formis malgrandaj, interligitaj diliĝencoj, ĉirkaŭfermitaj per tre dikaj persienoj, kio neebligis al la pasaĝero rigardi la traveturatajn lokon. Blankaj, leĝeraj, kvazaŭ elĉizitaj el specialaj, lerte lakitaj materialoj, ili estis tirataj de ĉarmaj, same blankaj ĉevalparoj, noblaj bestoj, kies unika beleco kaj neordinara eleganteco vekus nian atenton, se ni povus rimarki ion alian, ol la malfeliĉojn, kiuj nin tenadis absorbitaj en la rondo de niaj personaj bezonoj. Temis verŝajne pri ekzempleroj de la plej alta normanda raso, fortikaj kaj inteligentaj, kun belaj, gracie ondiĝantaj kolhararoj, kiuj ornamis iliajn fierajn kolojn, kvazaŭ silkaj manteloj, neĝblankaj kaj rafine franĝitaj. Sur la veturiloj ankaŭ distingiĝis la samaj ĉielblua emblemo kaj respektinda skribaĵo.
La malfeliĉuloj, ricevantaj tian helpon, ordinare troviĝis senkonsciaj, forkonsumitaj, kvazaŭ ilin trafis stranga komato. Sed aliaj, freneziĝintaj aŭ dolorpremataj, vekus ja kompaton pro la ekstrema senkuraĝeco, en kiu ili daŭre restis.
Post skurpula serĉado, la stranga kolumno marŝis returne al la loko kie staris la trajno, same defendata de hinda lancistaro. Silente ĝi trapasis vojetojn kaj stratetojn, foriĝante, foriĝante... ĝis ĝi malaperis for de niaj okuloj kaj ni refoje dronis en la peza, nin envolvanta soleco... Vane kriegadis pri helpo tiuj, kiuj sentis sin flanke lasitaj. Vere ili ne kapablis kompreni, ke tiel okazas ĉar ne ĉiuj troviĝas en tia vibra stato, kiu al ili ebligus transloĝiĝi en malpli suferigajn regionojn. Ili vane petegadis pri justeco kaj kompato, aŭ ribele ektumultis, postulante, ke ankaŭ ilin oni lasu veturi kun la aliaj. La karavanuloj ne respondis per eĉ ia ajn gesto; kaj se iu, pli malfeliĉa aŭ aŭdaca, provis alsalte atingi la veturilojn por eniri, tuj dek, dudek lancoj, barante al li la vojon, devigis lin retropaŝi.
Tiam, abomena ĥoro da sinistraj hurloj kaj ploroj, da blasfemoj kaj satanaj ridegoj, - la grincado de dentoj propra al la damnito, kiu stertoras en la mallumo de l' malbonoj, kiujn li mem forĝis - reeĥis longe kaj dolore tra la kotaj stratoj, pro kio ŝajnis, ke kolektiva frenezo atakis la mizerajn malliberulojn, pliintensigante ties rabion ĝis grado nevortigebla en homa lingvo!
Kaj tiaj ili restis... Kiel longe?... Ho kompatema Dio! Kiel longe?...
Ĝis ilia neimagebla stato de sinmortigintoj, de mortintoj- vivantoj, permesos ankaŭ al ili translokiĝon en malpli sinistran regionon...
Ĉapitro II La Damnitoj