Выбрать главу

"- Se via spirita vidpovo estus sufiĉe disvolviĝinta - li plu klarigadis - vi konstatus, ke teruraj emanaĵoj eliĝas el iliaj mensoj, vidigante bildojn kaj scenojn malnoblajn kaj hontigajn, kiel rezulton el iliaj diboĉaj moroj, el iliaj agoj kontraŭaj al la dececo kaj al la moralo, ĉar eksciu, ke tiel la agoj faritaj de l' homoj, kiel ankaŭ la pensoj eliĝintaj el iliaj mensoj, neforviŝeble stampiĝas en ilia spirita strukturo por poste elaperi antaŭ niaj okuloj, per bedaŭrindaj vidaĵoj, kiam ili, spite al la Leĝo, sin ĵetas en ĉi tiun flankon de la vivo! En tiuj litoj troviĝas ĉiaspecaj sinmortigintoj: - ekde tiuj, kiuj ekprenis la fatalajn armilon aŭ toksaĵon, ĝis tiuj, kiuj pereis pro siaj propraj fikutimoj! Ilin unuigas la plej abomena altiriĝemo, nome la malsupereco de karaktero kaj sentoj!..."

Efektive! Kvankam ni ne povis vidi la menciitajn mensajn bildojn, kiel iam en la Sinistra Valo, kiam ni priskribis tiujn rilatajn al la perforteco de la sinmortigo, ni tamen ekvidis nigregajn vaporojn, kiuj, kvazaŭ densaj nuboj, eliĝadis el iliaj cerboj per dikaj ondoj kaj disiĝis tra la medio, kiun ili ja nebuligis, envolvante la ĉambrojn en peza krepuska duonombro, kvazaŭ tie regus eterna nokta mallumo... kaj tio estas la samo kiel aserti, ke por tiuj kompatindaj viktimoj de si mem ankoraŭ ne ekbrilos la konsola aŭroro, kiu antaŭ ni jam bildiĝis ĉe la horizontoj de la estonteco. Cetere, kial ne tiel okazi, se tie kolektiĝis grandaj krimuloj kontraŭ la moralo, turmentistoj kiuj la plej multe koruptis kaj malfeliĉigis la proksimulon, homaj monstroj milfoje satiĝintaj de la afliktegoj, kiujn ili faligis sur la koron kaj la destinon de aliuloj?!... Kiel ne infektiĝi de mallumo la ilin ŝirmantaj ĉambroj, se la mallumo, kiu ilin ĉirkaŭis, fontis de ili mem, ĉar ja ĉe ĝiaj faldoj ili ĉiam plezuregis, ĝin ili estigis kaj ekscitis, per ĝi ili sin regale nutradis dum sia socia kaj intima vivo, kaj ĝin ili faris pli densa per la akrega apogeo de l' sinmortigo?!... Tie ni ilin vidis tiaj, kiaj ili iam estis sur la Tero: galantaj, delogemaj, flatemaj, hipokritaj, mensogemaj, senmoralaj, multfoje levitaj al la plej altaj sociaj rangoj, voluptamaj, drinkemaj, nekredantaj al Bono, nekredantaj al Dio, servantoj de la malbono, sklavoj de la besta naturo, treniĝantaj en la koto de la instinktoj ĉe la nivelo de l' vermoj, forgesintaj, ke ili estas kreitaj de Dio kaj al Dio iam devos prezenti kalkulon pri la misuzo de la libereco, en kiu la Kreado tenas la homan estaĵon! Sed nun, ili restis nuligitaj, stigmatizitaj de hontiga pasinteco, kies bildo ilin persekutadis kiel akuzanta fantomo kaj atestis pri ilia mizera stato, la sola, kiun ili devas elteni kiel rezulton el sia maldeca konduto!

Rimarkinte nian intereson, la klariganto daŭrigis, fidele plenumante la peton de Teokrito, ke oni al ni permesu instruiĝi:

"- La reenkarniĝo estos la sola korektilo sufiĉe energia por kuraĝige stimuli iliajn malvigligitajn fortojn. Ci tie ili nur tre malforte asimilos la tonikajn emanaĵojn senĉese disverŝatajn en la malsanulejoj, ĉar ankoraŭ tre dikaj estas la tavoloj el malpuraĵoj, envolvantaj iliajn fakultojn, por ebligi aliajn bonfarajn helpojn, kiel okazas al aliaj internuloj en nia Instituto.

Same kiel iliaj samsortuloj en ĉi tiu fako, ili ofte estas kondukataj al la Tero cele al rebonigaj kontaktoj ĉe mediumoj morale kapablaj el si mem elradii emanaĵojn, kiuj bonefike kunhelpus por ilia vekiĝo...

"- Kaj kiam ili reenkarniĝos?... Kiaj ili sin montros en la socio, en kiu ili iam vivis?..."- neatendite demandis la ekslernanto de Coimbra, kun la grandaj okuloj flamigitaj de intereso.

"- Kiam malpli intensa fariĝos ilia prostracio, ni ilin kondukos al nova reenkarniĝo, kion ili efektive ne konscios, kaj kio signifas, ke ili ne kapablos ion peti por la nova ekzistado, (car krome al ili mankas koncernaj meritoj), partopreni en la aranĝoj por la grava batalo, en kiu ili ludos la cefan rolon - bonkore klarigis la servanto de Maria. - Tial, nur ni, la direktantoj de la Frenezulejo, krom ankaŭ la fakuloj de la Departemento de Reenkarniĝo, decidos pri la paŝoj, kiuj ilin koncernos, laŭ la justeco de la leĝoj starigitaj de la Kreinto kaj la preskriboj de la amoplena karitato de la Savanta Majstro, kiu ĉiujn malfeliculojn celas helpi, mildigante ilian suferon per Sia nepereema dolceco, al kiu Majstro ciuj servantoj ŝuldas submetiĝon, obeon kaj respektegon!

Kia do funebraspekta legio kulpelpage migros sur la scenejojn de la Tero kune kun miaj kompatindaj pacientoj! Mi ankoraŭ ne povas precizigi detalojn. Sed miaj scioj pri spiritaj aferoj permesas al mi en ci tiuj antaŭvidi intelektajn malfruiĝintojn, frenezulojn, epilepsiulojn, eble surda-mutulojn kaj ec blindulojn - kaj ciuj portos la bedaŭrindajn signojn de la abomenindaĵo, al kiu ili sin donis, en grado konforma al la faritaj krimoj!"

"- Ĉu tiu ci puno ne estas tro severa, respekteginda S-ro direktoro?... se ni konsideras la principon, laŭ kiu la tuta homaro eraras per ĉiutaga pekado?... mi malrezignacie demandis, dum antaŭ mia interna vidado elvolviĝis bildoj similaj al la klarigaj rimarkoj de la eminenta moralinstruisto, bildoj kiujn mi iam ĉiutage konstatis en la surteraj scenejoj."

"- Ne tiel kredu, mia amiko! - li serioze rediris. Vi prefere pripensu, kion mi elvolvis rilate la leĝojn pri kaŭzo kaj efiko, kiujn la Superega Leĝdonanto starigis, celante averti, kiel la homojn tiel ankaŭ la Spiritojn, pri la eraroj, kiujn ili faras kontraŭ la harmonia regado de la ceteraj leĝoj. Konsideru la punon, kiun al si mem trudas la diboĉulo: malobeinte tiujn leĝojn, li falis en tian situacion, ke li suferas ilian resalton, ĉar la radilumajn fakultojn donitajn de la Eternulo al siaj kreitoj neniu makulos pro fia misuzo sen tio, ke neeviteblaj sekvoj lin dolorige atingus! Ĉar Bono estas la superega fundamento de la Vivo, en kian situacion do sin metos tiu, kiu ĝin atencis, sin fordonante al la malbono, sin ĉiutage dekliniĝante de la natura, ascenda vojo al la Perfekteco, trenate de agoj kontraŭaj al tiuj, kiujn la Sinjoro difinis kiel normalan vojon por la nobla irado?... Ĉu vi do forgesas la larmojn, kiujn tiuj kompatinduloj verŝigis al siaj fratoj, al kiuj ili trudis turmentojn naskitajn de la egoismo kaj ceteraj fiaĵoj elfluantaj el iliaj nigraj koroj?... La kalumniojn, per kiuj ili vundis siajn viktimojn, ilin plezure senkreditigante ĉe la bonreputaciaj personoj?... La denuncojn, la malicajn kritikojn, la abomenindaĵojn, per kiuj ili ofte malhonorigis la respektindan personon de la proksimulo, uzante sian rezonkapablon kaj sian intelekton ekskluzive por malfeliĉigi la homojn kaj tiel fosante antaŭ si mem la abismojn, en kiujn ili nepre falegos?... Ĉu vi pensis pri la maldankoj kaj perfidoj truditaj al naivaj virinaj koroj, kiujn ili kaptis en siaj abomenaj ungegoj forĝitaj el sordidaj instinktoj?... pri la infana kaj junula senkulpeco, kiun multaj el ĉi tiuj monstre makulis?... pri la hontegindaj scenoj, kiujn ili ofte kreis kaj ludis dum la surtera ekzistado, portante korupton kaj perversecon al atestantoj de la videbla kaj nevidebla regionoj, malpurigante la fluidec-magnetajn emanaĵojn suprenfluantajn de la Tero en la Nevideblan Mondon kaj nin superŝarĝante per maltrankvilo, ĉar ili tiel devigis nin plenumi lacigajn laborojn por rebonigo kaj purigo de la medio, por eviti la infektadon de niaj kolonioj?...

Ha miaj filoj! Kiel vi nun miregas, ke tiuj ĉi kompatindaj renaskiĝos limigitaj per nevenkeblaj mankoj, se el la ekzistado, al ili donita por progresi, ili faris armilon kontraŭ la sanktaj ordonoj de la kreinto de Ĉiuj Ekzistaĵoj mem, kiun ili tre, tre multe ofendis, ofendante sin mem kaj la proksimulon?!... Cetere, ili ne restos eterne ĵetitaj en tiuj abismoj plenaj de siaj malicaĵoj!...

La anomaliojn, per kiuj ili sin kovris, korektos la eduka doloro, ilin repacigante kun la Leĝo! Ho miaj amikoj, Dio estas la Senfina Pardonemo kaj deziras, ke Liaj kreitoj harmoniu kun la eterna beleco de Liaj leĝoj! Se ni do scias, ke tiuj leĝoj estas neŝanĝeblaj, ni ilin observu kaj respektu, por ne trinki la neeviteblan galon el la sekvoj, kiujn ni memvole estigos per niaj dekliniĝoj de la natura, luma vojo..."