Выбрать главу

Kiel ĉiam, mi mallevis la frunkton ĉe la nerefutebla logiko de tiu alia disĉiplo de la Nazareta Majstro...

En la galerioj kaj antaŭĉambroj proksimaj al la sanktejoj, nome la kuracistaj kabinetoj, kie oni kompetente kaj karitate aplikadis la mildigajn emanaĵojn, ni vidis, ke flegistoj iris kaj reiris, subtenante malfortikajn kaj timigitajn malsanulojn venintajn de tiu korto, kiun ni ĵus vizitis, kaj de aliaj lokoj, por ricevi la bonefikan kuracadon. Ni rimarkis, ke la "distranĉitoj" estas objekto de speciala kompato, pro tio ke ili povis nur tre pene moviĝi. Laŭ la informoj de Frato Johano, kiu donis gravajn klarigojn pri ĉio, kio aperis antaŭ ni, tiuj estos paralizuloj, denaskaj malsanuloj, kiuj ekde la infanaĝo prezentos impresajn nenormalaĵojn.

Efektive! Iliajn teniĝojn malhelpis ekstremaj perturboj ĉe iliaj vibroj, kiujn la terura memmortiga ŝoko disigis; iliaj gestoj estis pezaj, seninteligentaj, kvazaŭ ilin senmovigus la ombroj de la batoj kaj rebatoj, tragike refiguriĝintaj en la spegula sentivo de ilia astrala korpo! Ili ploradis senĉese, kvazaŭ plorado estus degenerinta en kruelan kutimon truditan de la intenseco de ilia turmento. Kvankam ĉiam malkvietaj pro la dolorega aflikto de konstanta malbonfarto, ili tamen estis obeemaj, ne inklinaj al blasfemado kiel ordinare okazas ĉe tre malfeliĉaj sinmortigintoj.

Forlasinte la sanktejojn, kien ni efektive ne eniris, ni atingis vastan salonon, ian specon de simpla kaj impresaspekta aŭditorio, kie moralinstruaj lecionoj estis donataj de juna servanto, kiu en antaŭlonge pasinta ekzistado tre digne portis la malbelan, franciskanan ordenveston, sed kies animo lumiĝis per la virtoj lernitaj ĉe la elaĉeta instruoj de la Testamento de l' Dia Sendito, al kiu lia patrono tiel fidele servadis.

Uzante tiun karakterizan dolĉecon, ja distingiĝan trajton de la karakteroj formitaj de la vera kristana inicado, tiu nova legiulo simplavorte prezentis, kiel iu konsilanta aŭ instruanta ĝian observadon, la ideon pri Dio kaj Lia patreco super la tuta kreaĵaro, krom ankaŭ la misio de Lia Sendito kaj ties vastaj sekvoj bonfaraj al la homaro.

La invito al preĝado, al interna individua memekzameno, estis ĉiutage ripetata kaj kontentige pravigata, antaŭ ol oni eniris en la kabinetojn por la fluideca purigado aplikata de la sindonaj psikistoj. Ci tiuj estis la ĉefaj rimedoj tiam provataj por kuracado de la malsanuloj, ĉar ili celis la mensan reedukiĝon, estis ekzercoj kondukontaj la pacientojn al posta starigo de fluoj harmoniaj kun la bonfaraj fortoj de la Supro; kaj tiel transcenda instruado estis simplamaniere donata, sub la gvido de metodoj kompreneblaj por tiuj perturbitaj mensoj kaj sub la inspiro de dolĉa, frateca karitato, kies parfumo penetris ĝis la fundo de niaj animoj kortuŝitaj ĉe la vido de tiel noblaj koroj, kiuj sin fordonadis al amoplena helpo al la proksimulo!

La juna laboranto, sincera, humila en sia netaksebla karitata klopodo, ne vidis en tiuj naŭze malbelaj kondamnitoj, al kiuj li servadis, estulojn makulitajn de hontindaj kulpoj, nek en ili atentis la abomenan astralan korpon de iamaj diboculoj, kiuj metis siajn noblacelajn sensojn sub la regadon de malpuraj ĝuoj. Kion li vidis kaj kompateme amis, kun la deziro servi kaj altigi, tio estis fratoj malpli aĝaj ol li, pri kiuj la Devo ordonis, ke la pli aĝaj ilin helpu surgrimpi la krutaĵojn de la progreso; tio estis animoj destinitaj al gloriĝo en la Lumo, bezonantaj gvidon sur la longa vojo, en kiu ili faros la dornan ascendoj al la Sublima Fokuso, generanto de la Vivo!

"- Ĉu ni povas informiĝi ankaŭ pri la dйmarches[20], koncernantaj tiujn kamaradojn kaj celantajn tiun gravan okazaĵon, nome ilian revenon al materia korpo?!... - denove petis la doktoro el Coimbra, kiun tre forte interesis ciaj aludoj al tiel delikata temo kiel la reenkarniĝo sur la Tero, car sencese afliktis lian konsciencon fortaj intuicioj pri la urĝega bezono, ligita al lia kazo, ree loĝi en homa korpo por liberiĝi, per la kulpelpago, de la krimo farita kontraŭ la sendefenda persono de tiu, kiun li amis.

"- Jes, mia juna amiko - pozitive respondis la afabla gvidanto -, estos eble kaj ec nepre necese informi vin pri ciuj klopodoj koncernantaj tiun gravan temon, kiu vin tiel profunde interesas. Sed ne koncernas ci tiun sekcion liveri al vi pli vastajn klarigojn, car en la Instituto funkcias Departemento komisiita por la ĝeneralaj servoj rilataj al la reveno al la korpaj ekzistadoj. Certe vi iam vizitos ĝin.

En tiu Departemento, vi vidos, ke pro sia neordinara graveco elstaras la laboratorioj, en kiuj estas farataj planoj por la grava okazaĵo, desegnoj kaj mapoj rilataj al la korpoj, kiujn estonte loĝos la kulpuloj, kies protekto estas al ni provizore konfidita. Se iu bezonas renaskiĝi kun difektita envolvaĵo, aŭ ekhavi dum la ekzistado ian malsanon, ekzemple la blindecon, aŭ ankoraŭ dum ĝia kurso suferi akcidenton kaj fariĝi kripla, tiucele la desegno de lia mapo prezentos la necesajn indikojn, ĉar la signo de lia estonta kriplaĵo jam stampiĝis sur lia perispirita organismo. Kaj tiel okazas, ĉar lia mensa, vibra stato, sub la premo de la konsciencriproĉoj, sugestie stampis en la potenca sentivo de tiu subtila organismo la volon fariĝi kripla, blinda, muta, ktp., cele al la elaĉeto de la pasinteco, same kiel okazas al vi mem, kara frato Sobral, kiu nun tiel forte impresiĝas pro la afero de viaj propraj manoj...

Memkompreneble, pri la preparo de tiaj skizoj nepre sin okupos teknikistoj konsciantaj la gravecon de la tasko al ili komisiita, kio atestas, ke temas pri Spiritoj meritantaj la plenan konfidon de la direktoroj de tiu ĉi Kolonio.

Elfinite, la skizoj estos senditaj al la direkcio de la analizaj kabinetoj, kiuj plenumos siajn servojn en konformeco kun la elaĉetaj urĝbezonoj de la koncernato, pesante la justecon de liaj meritoj kaj sin subigante al la devigaj malavantaĝoj de la malmeritoj, ĉio en akordo kun la konkludoj antaŭe faritaj de la sekcio "Programado de Provoripetoj". Kio permesos malpliakrigi la mizerojn de la elprovado, tio estos laŭleĝe konsentita al la kulpulo renaskiĝonta sur la Tero. Ankaŭ en tiu alia flanko de la vivo liaj moralaj fortoj kaj lia rezistkapablo same estos kompensitaj.

Konvenas akcenti, miaj karaj amikoj, ke la reenkarniĝo estas plej alta oportuno, kiun la Superega Patro donas al Siaj Kreitoj, por ke ĉi tiuj progresu kaj nobliĝu, sin preparante por la heredaĵo, kiu al ili estas rezervita en la gloro de Lia regno. Tiel preskribas la leĝo. Kaj neniu atingos sian senmortan destinon, ne paŝinte sur la ŝtupoj de la renaskiĝoj, sur la Tero aŭ aliaj planedoj! Sed en la okazo, se ribelema animo malŝparis longan tempon, misuzante tiun donon per evidenta malobeo al la Milda Leĝo, kiu al li tiomfoje konsentas tiun saman oportunon, tiam ĝi fariĝas dono ankoraŭ pli valora, ĉar ĝenerale tiaj okazoj fontas el la propeto mem de la Elaĉetanta Majstro, kiu la Superegan

Kreinton petegas pri novaj etapoj de elprovado, por ke la ribelulo povu rehonorindiĝi..."

"- El viaj klarigoj, respektinda frato, mi devas konkludi, ke, ĉar la surtera fizika korpo estas sanktega konfiditaĵo, ja vera ĉiela donaco, la enkarnuloj do agus multe pli inteligente, se ili kondukus sian vivon konforme al la valoro de la ricevita donitaĵo, kondutante kun respekto, pripensemo kaj prudento dum la tempo, kiam ili devus profiti la moralajn avantaĝojn, kiujn al ili havigus la estado sur la planedo?... kaj ĝuste tial, ke ili evitigus al si ripetadon de kulpelpagaj ekzistadoj, nepraj kaj dolorplenaj, rezultantaj el la malobeado al tiuj respektegindaj leĝoj, al kiuj estas submetita la Universa Vivo?..."- mi intervenis iom nekontenta.

"- Ja tiel estas, mia amiko! Tiel oni povus evitigi al si multajn dolorojn! - rediris la direktoro de la Frenezulejo. - Kaj se la surtera fizika korpo estas sanktega konfiditaĵo, kiun la homo devas respekti kaj protekti, ĝin kiel eble gardante kontraŭ malpuraĵoj kaj difektoj, do la fizika-astrala, nome tiu, kiun vi nun portas, tia ne malpli estas!... kaj nia Animo-Intelekto, Konscienco, Prudento, Sento, unuvorte la Memo, estas esenco mem de la Kreinto, ero de Li, sparko eliĝinta el Lia Superega Esto!