Выбрать главу

Tiel vi komprenos, miaj karaj amikoj, ke ni ĉiuj estas respektegindaj temploj, ĉar ni havas la gloron porti Dion en ni, kaj ke, ĉu sur la Tero kiel homaj estaĵoj, ĉu en la Nevidebla Mondo, kiel liberaj Spiritoj, ni ŝuldas amon kaj respektegon kiel al ni mem, tiel ankaŭ al niaj similuloj, konsciante, ke ĉiuj kreitoj estas perfekte egalaj antaŭ sia Kreinto, tre amataj gemoj en la eterna juvelujo de Tiu, kiu estas la Superega Kaŭzo de la Vivo! De tio certe originas la baza dia leĝo:

"- Ami Dion super ĉio kaj la proksimulon kiel sin mem."

Sekvis longa paŭzo, dum kiu la lojala servanto atentis neprokrasteblajn devojn rilatajn al sia funkcio kaj ni restis penseme silentaj, kiel eble observante la afliktoplenajn figurojn de tiuj kompatindaj internuloj, kiuj montriĝis al nia rigardo. Pli proksime al la mentoro, Mario Sobral, malkvieta kaj interesita, rompis la silenton, milde parolante:

"- Al mi plaĉus, se eble, daŭre aŭskulti viajn teknikajn klarigojn, respekteginda frato..."

La malnova servanto de Jesuo ridetis kaj, konsentante la humilan peton per amika gesto, plu parolis, denove altirante nian atenton:

"- Sed, kiel mi diris, estas okazoj, kiam nia Gardistino ne konsentas la reenkarniĝon tia, kia ni ĝin planis. Tiam ŝi komplezas nin per la favoro de sia inspiro por programado pli ĝusta, konforma al la stato de la koncernato. Sed, kiel ajn la afero estas, la planoj, celantaj la okazaĵojn de unu enkarniĝo, nepre estos rigore studataj, registritaj, provataj kaj reviziitaj, ĉiam konformaj al la plej egalpeza justeco... kaj tiel plenumiĝas la altesprima, senmorta sentenco, kiun la Dia Majstro sankciis kaj kiu ankaŭ klarigas ĉiujn grandajn kaj nesolveblajn problemojn afliktantajn kaj elrevigantajn la homaron:

"- Al ĉiu laŭ lia faro."

Ordinare la aspiranto mem al la reenkarniĝo elektas la travivotajn provojn, la akrajn dornojn, kiuj ŝirpikos al li la tagojn de la ekzistado, dum kiuj al li konvenos ripari la sekvojn de sia kulpa pasinteco. Li mem petegos la Gvidantajn Potencojn pri novaj oportunoj, kiuj al li permesu atesti sian penton kaj deziron komenci regeneran marŝon, kiu al li donus la okazon sin korekti el la malvirtaj impulsoj lin trenintaj al la malbona konduto... kaj tiajn atestojn li povos plenumi kiel en relative sana korpo, en la okazo se lin superregas ekstremaj moralaj suferoj, tiel ankaŭ en korpo kripla aŭ katenita al nekuraceblaj malsanoj, depende de la pligravigaj motivoj de la kulpo, de la akumulitaj malmeritoj...

Tiamaniere, la paciento mem kunlaboros en la skizo de la planoj por sia estonta korpo kaj en la programado de l' ĉefaj, neeviteblaj okazaĵoj, kiujn li nepre travivos kaj kiuj ja estos logikaj efikoj nedisigeblaj de liaj kulpoj. Sed por tio li ĉiam ricevos helpon de siaj sindonaj mentoroj.

Ne tiel tamen fariĝos koncerne la internulojn de ĉi tiu hospitala fako. Miaj kompatindaj zorgatoj ne troviĝas en la kondiĉoj por ion meminiciate provi. Ilia reveno al la karno estos do la plenumo de unu preskribo de la Granda Leĝo, kiu konsentas novan oportunon al la kulpulo ĉiam, kiam li fiaskis en la lasta oportuno... Ĝi estos impulso al la progreso, la decida medikamento, kiu ilin kondukos al la stato de resaniĝantoj kaj signos la aŭroron de elaĉetaj etapoj en iliaj destinoj..."

Konsternita ĉe tiel profunda kiel delikata tezo, kiu, kiel mi klare komprenis, plenigus multajn volumojn, mi ankoraŭ plu demandis, dum ni, pensante pri la reveno, nin direktis eksteren:

"- Pardonu mian insistadon, respekteginda frato direktoro... Sed la ĵus elvolvita temo, pro la intenseco kaj profundeco de la rezonoj, kiujn ĝi elvokas, kaj pro la nesuperebla surprizo, kiun ĝi kaŭas al pensulo, ne nur entuziasmigas sed ankaŭ sincere kortuŝas... Ĉu al ni estus eble ankoraŭ nun ekzameni iujn el tiuj planoj, eĉ antaŭ ol ni preparos tiujn nin koncernontajn?... Kiaj ili estas?... Aŭ ĉu tiel nobla laboro devas resti kaŝita al profanaj okuloj?..."

Kaj mi efketive sentis min kortuŝita, eĉ timigita, memorante, ke ankaŭ mi estas kulpulo, ke mi min mortigis por eskapi el la blindeco, ke laŭ ĉiuj signoj la plano por la estonta korpo de la kompatinda Mario prezentos manmutilon kaj ke io flustradis en mian kapon, ke mi denove fariĝos blinda, iel ajn blinda!

Frato Johano certe perceptis la angoron ombrantan al mi la menson kaj la koron, ĉar, respondante, li prenis esprimon de senkompara boneco:

"- Estas eksterdube, ke tiel gravan servon oni ne faros publike, por amuzi videmulojn, kiuj ankaŭ ĉi tie troviĝas. Sed la ĉambroj povos akcepti vizitantojn, se la koncernaj aŭtoritatoj al tio rajtigos. Mi ne dubas, ke vi iam tien eniros, ĉar tiel postulas la neceso havigi al vi instruadon... Penu ne senkuraĝiĝi antaŭ la perspektivoj de la estonteco, mia amiko! Kontraŭe, konfidu la nesupereblan dolcecon de nia Amata Majstro kaj Sinjoro, kiu estas la senduba Gvidanto de niaj destinoj... Vi ankaŭ memoru, ke Tiu, kiu faris la saĝajn leĝojn regantajn la Universon, ankaŭ scios vin fortigi por la venko super si mem!..."

Ĉio spiris dolcecon cirkaŭ la Hinda Pavilono, en kiu ni ĵus alvenis. Al niaj oreloj sonoris la mildaj invitoj por la nokta meditado. Tio estis la solena horo, kiam la Kolonio sin okupis per la komunikiĝo kun sia grandanima protektantino, Maria el Nazareto...

Miaj rememoroj ankoraŭ registris, ke en tiu vespero niaj preĝoj estis pli mildaj, pli humilaj, pli puraj...

Ĉapitro IV Denove Hieronimo kaj familio

"Ve al la mondo pro la faliloj! ĉar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas!

Jesuo-Kristo La Nova Testamento.[21]

Ankoraŭ frue, Karlo de Canalejas venis al la Hinda Pavilono por nin forkonduki, kaj, post koregaj salutoj, diris al ni:

"- Miaopinie nia hodiaŭa programo devas komenciĝi de la Izolejo. Tie loĝas via amiko Hieronimo de Arauĵo Silvejra, kaj vi profitos la okazon por fari al li la viziton, kiun vi de longe projektas. Li certe sentos sin konsolita de via ĉeesto kaj vi certe estos plenuminta dolĉan devon de solidareco kaj frateco."

La Izolejo situis ne tre malproksime de la ĉefa konstruaĵo, en kies ĉirkaŭaĵo troviĝis nia loĝejo.

For de la vido etendiĝis la altebenaĵo, kie sidis la centro de tiu grava Departemento, envolvita en sia trista mortotuko el nebuloj. Laŭlonge de la irataj vojoj elstariĝis bedoj de lilioj kaj blankaj rozoj, verŝajne la floroj pli konformaj al tia melankolia retiriĝejo. Ni ricevis la impreson, kvazaŭ la Hospitala Departemento kaj tiu de Viglado estus bukolikaj kvartaloj de iu granda urbo, kies eĥojn la distanco al ni ne permesus aŭdi. Kaj ni intime konversaciis, preskaŭ ne konsciante, ke ni ne plu estas homoj sed ja Spiritoj demetintaj siajn karnajn vestojn.

La direktado de la Izolejo, same kiel la traktado havigata al la pentintoj, egalis tiujn de la ceteraj vizititaj fakoj, nome ilin inspiris plej prava justeco, frata kaj amoplena karitato.

Efektive, trans tiuj grandegaj muroj, al kiuj ne mankis ec la baro de levponto, ricevis azilon tiuj niaj kompatindaj kolegoj, ce kiuj la doloroj truditaj de senkuraĝeco aŭ ribelemo superis la suferojn de l' pento pro la farita malbono. Ĉe tiuj afliktitaj, nekonsoleblaj koroj, la pento limiĝis al la neeltenebla, malĝoja konkludo, ke la memmortigo servis por nenio alia, ol plivastigi kaj plilongigi la suferojn, kiujn ili antaŭe opiniis neelporteblaj, krom ankaŭ havigi al ili interalie la senkuraĝigan, elrevigan konstaton, ke ili restas vivaj, sed apartigitaj for de cio, kion ili plej amas. Oni povas ec aserti, ke la Izolejo speciale destiniĝas al la sentimentalaj kazoj... car estas sciate, ke la ekstrema sentimentaleco prezentas gravegan komplekson, estas morala malsano, povanta naski la plej bedaŭrindajn rezultojn. Ni tie efektive trovas la plej diversajn kazoj n de sentimentala memmortigo, ce kiu la kondamniton skuas vera, kvankam senbrida, sento de la koro, ekde la amanto anhelanta pro pasio kaj ĵaluzo pri la felico veninta al la ĝoja rivalo, ĝis la familiestro konsternita pro seneliraj malfacilaĵoj, aŭ la patro premata de malĝojo ce la cerko de tiu adorata estaĵeto, kiu estis la kialo de lia felico!