Ĝenerala bedaŭro regis la etoson de tiu fako de la Hospitalo Maria el Nazareto. Senŝanĝe nekontentaj, ĝiaj gastoj prezentis la karakterizan signon de la homoj pri cio senrezignaciaj kaj senpaciencaj, kaj kiuj, krom tio, lasis sin regi de la doloro, sen provi ian penon por ĝin venki, prefere ĝin retenante ce si per la troigo de ia malsaneca kaj ridinda sento kaj sercante novajn motivojn de suferado per pezaj memsugestoj, kiuj ilin sencese venenadis.
La interna direkcio de la Izolejo, same kiel tiu de la Turo, estis konfidita al katolika pastro, ne al unu el tiuj ĉarmaj inicitoj, kiujn ni jam kutimiĝis vidi direktantaj la servojn de la Kolonio.
Cetere, la tuta skipo da internaj helpantoj konsistis el katolikaj religiuloj, escepte de la klinikistaro, kiu konsistis el inicitaj psikistoj. Malgraŭ tio, la plej gravan funkcion, nome tiun de direktanto, konsilisto kaj edukisto, okupis sacerdoto, sed li ankaŭ iniciĝis pri la altaj sekretaj doktrinoj, estas eminenta Spirito konkerinta distingindajn meritojn antaŭ la Leĝo, ĝuanta altan estimon ĉe la Legio de la Servantoj de Maria, kaj krome okupanta honoran rangon en la legio de sciencistoj, kiuj estris la Korektan Instituton Maria el Nazareto.
Tie la disciplino estis efektive monaĥa, ĉar estis urĝe, ke tiuj obstinaj nekontentuloj kaj ribelemuloj liberiĝu de sia altiriĝemo al la personaj mondumaj pasioj, al la malpuraj, kapricemaj forlogiĝoj, kiuj ilin ruinigis. Koncernis la institucion, kiu ilin gastigis, eduki ilin por rezignaciado en la malfeliĉo, por la definitivaj decidoj, por la neprokrasteblaj rezignoj, krom ankaŭ ilin repacigi kun la vera kristana kredo, kiun ili ĝis tiam rifuzis koni en la lumo de la ĝusta kriterio.
Ciuj ricevis edukon sur la Tero, bazitan sur la romkatolikaj principoj. En iliaj koroj kaj mensoj, en la religiaj konceptoj direktantaj iliajn pensojn, ne estis loko por aliaj principoj krom tiuj de la Romkatolika Eklezio, kiujn ekde la infanaĝo ili kutimis obei. Fanatikaj kaj kapricemaj sentimentaluloj, mense malvigligitaj pro la neglekta rifuzo rezonadi pri altaj temoj, ili miksis la malsanecajn, al ili esence proprajn antaŭjuĝojn kun la religiaj konkludoj de la katekismoj, pasie sin fordonante al ĉio, kion la katolikaj tradicioj penetrigis en la ne multe maturiĝintan intelekton de la homaro. Multaj eĉ ne havis ian difinitan kredon. Nekredemaj, eĉ malpiaj, ili neniam atentis la flankon religian aŭ dian de la aferoj. Kutimiĝintaj al la Eklezio pro malpenemo kaj tradiciemo, nur en ĝi ili rekonis la rajton gvidi konsciencojn, sufiĉan saĝon por plenumi la servojn de katekizado.
Estus do karitate, ke la reedukado de tiaj mensoj fariĝu en etoso identa al tiu, kiu al ili inspiris konfidon kaj respekton.
Tiucele, la pastro mem parolos al ili pri la Evangelio de Vero, por ke ili lernu, ke super ilia dogmema fanatikeco ŝvebas la eterna lumo de realaĵoj, kiujn ili bezonas agnoski por ĝuste adori la Kreinton! La pastro mem konigos al ili la astralmondan vivon, ilin instruos per observoj kaj eksperimentoj, forbalaante el iliaj cerboj tiujn stultajn supozojn, al kiuj ili malpeneme sin konformigis, kaj forŝirante antaŭ ilia kompreno la vualojn de la vera sciado, por ke ili proprasperte konkludu, ke tiel en la sino de la Religio kiel ankaŭ en tiu de la Scienco povos brilegi la flamo de tiu Fido, kiu kondukas la koron al la Supro, ĝin purigante per la ĉiam vigla Amo de Dio!
Eksciinte nian deziron revidi unu amikon tie internigitan, post la vizito, kies detalojn ni ne rakontos pro ilia simileco kun tiuj de la ceteraj vizitoj, Pastro Mikelo el Santeremo, estro de la komunumo, bonkore kaj ridetante ekkriis kun ĝojo:
"- Bone vi agis, venante ĉi tien, miaj filoj!... Mi vin dankas pro la amika interesiĝo pri iu sortkunulo tiel konsolbezona kiel ĉi tiu. Viziti malsanulon, rekuraĝigi per sia konsola ĉeesto la kompatindan malliberulon, kiu malĝojas pro la angoro el kruelaj rimorsoj, estas meritplena faro, aprobita de la Dia Modelo, amiko de malriĉuloj kaj senhavuloj... Hieronimo ekĝojos... Mi tuj sendos voki lin... "
Dum li parolis, ni en li rekonis la religiulon, kiu konsolis la ekskomerciston de vinoj en la memorinda vespero, kiam ĉi tiu vizitis sian familion antaŭ proksimume tri jaroj! Frato Teokrito, kiel ni certe memoras, kunvokis lin por helpi la ribelemulon, laŭ ties peto mem, kaj ekde tiam Hieronimo restis sub la protekto de tiu kompetenta konsilisto.
Dum ni atendis la ĉeeston de nia malfeliĉokunulo, la direktoro de la Izolejo klarigis:
"- Via amiko eniras transiran fazon, preparan al lia resaniĝo.
La cirkonstancoj, kiuj lin ĉirkaŭas, vidigos al vi la tipon de la ceteraj internuloj de nia edukejo, ĉar la Izolejon interesis tiuj kazoj havantaj plimalpli la saman originon, kiel ja okazas en la ceteraj servoj de nia Institucio.
Venkinte la apation, al kiu lin puŝis liaj senutilaj ribeloj, rezultintaj el korŝiraj elreviĝoj, li estos preparita por ripeti la travivaĵojn, ĉe kiuj li fiaskis.
Li nun sin trovas sub severa prizorgado, kiel ĉiuj al ni konfiditaj, ĉar lia perispirita envolvaĵo, same kiel lia menso, bezonas profundan kuracadon. La kuracistaron komisiitan por servado en ĉi tiu fako koncernas la traktado de la unua, kiu resume konsistas en specialaj magnetismaj aplikoj; sed la duan, nome la menson, ni traktas per procedoj inspirataj de la statuto de nia Legio, kiu ĉi-okaze aplikas la reedukadon, ekskluzive moralan kuracadon, ĉar la malbono, kiu malfeliĉigas Hieronimon, same kiel tiu, kiu vin turmentas, malaperos nur per la individua reboniĝo de la paciento, kaj tion li mem efektivigos en sia interno...
La malsaneca pasio, kiun li malprudente nutris por la edzino kaj la filoj, servis kiel instrumento por la gravaj kulpelpagoj de liaj karuloj, laŭ la debetaj registroj de la Leĝo de Justeco, kiu regas la homajn destinojn! Hieronimo amis egoisme, malmodere, fermante sian koron kontraŭ ĉia ebleco de helpo, kiun al li povus havigi la prudento kaj la klara rezonado... kaj, kiel vi certe scias, ni devas ĉiam konscii, ke eĉ ne siajn proprajn filoj n, la homo devas ami kaprice, laŭ la blindaj impulsoj de la pasio!
Certe lia sindono al la familio havigos al li meriton antaŭ la Superega Leĝodonanto. Sed pli honoraj estus liaj laŭroj se li estus inicinta siajn karulojn en la veran kulton al Devo, anstataŭ esti ilin regalintaj per lukso kaj mondumaj ĝuoj, neglektante ilian moralan edukadon, kio ja devintus esti lia unua zorgo, eĉ se li baraktus kontraŭ la batoj de malfavora malriĉeco, ĉar ĉiuj kreitoj de la Sinjoro estas utilaj kaj ĝuste por helpi ilian progreson kaj bonan edukon Dio havigas la patran aŭtoritaton al la enkarniĝinta homo. Se li tiele agus, plenumante la sanktan devon de honesta kaj antaŭzorgema patro, Hieronimo evitigus al si la amarecon de embarasaj situacioj, pri kiuj li respondecas pro sia drama memmortigo... Jen li alvenas... Li mem rakontos interesajn aferojn..."
Tiel ja okazis. Akompanate de religia helpanto nomata Frato Ambrozio, la ekskomercisto el Porto eniris la cambron, en kiu ni lin atendis, kaj emocie sin ĵetis en niajn brakojn.
"- Dankon, karaj amikoj! - li ekkriis - ke vi tiel ĝentile memo ris mian humilan personon! Via vizito min dolce kortuŝas! Se vi scius, kiel teruraj estas miaj afliktoj!..."
Ni lin korege brakumis, esprimante dezirojn por lia persona felico, car ĝis tiam ni nenion alian kapablis esprimi aŭ deziri al amikoj.
Al ni ŝajnis, ke Hieronimo multe ŝanĝiĝis. Ni renkontis lin serena, kun manieroj penetritaj de carma ĝentileco, kian ni antaŭe ne trovis en li. Kaj ni pensis, ke la Izolejo, sub la direktado de virtoplenaj Spiritoj de malnovaj pastroj, certe havas la mision ankaŭ altigi la nivelon de la societa bonedukiteco, laŭ sia karaktero de morala internulejo!
Ni ardis el la deziro pridemandi la malonovan samsortanon el la Sinistra Valo, rikolti novaĵojn pri liaj malfelicaj filoj, kiuj, envolvitaj en la morno de larmoj kaj suferoj, restis sur la Tero. La timo agi maldiskrete tamen nin detenis, kio plilongigis la silenton post la salutoj. Sed la mentoro Santaremo, konante la sincerecon de niaj motivoj, kondukis nin al felica oportuno.