Выбрать главу

"- Ni parolis pri vi, kara Hieronimo... Viaj amikoj deziras ekscii, cu vi sentas vin pli bonfarta kaj konsolita en la amo de Dio, car ili baldaŭ forveturos en alian regionon de nia Kolonio. Veninte por adiaŭi vin, ili tre dezirus kunporti la impreson, ke ili lasas post si amikon sur la vojo al vera reboniĝo...

Ni aplaŭdis, konfirmante tiujn asertojn per la instigo, ke al li mem ni nin montras rezignaciintaj kaj esperplenaj por la estonteco, kaj ni aldonis:

"- Protektate de amikoj tiel sindonaj kiel tiuj, kiujn ni trovis ekde kiam oni venigis nin ĉi tien, ni sentus nin eĉ feliĉaj, se ne kruelaj estus la suferoj, kiuj nin persekutas pro la malhonoro, per kiu ni malnobligis al ni la animon... "

La malnova kunulo mallevis la frunton kun kortuŝa humileco kaj denove parolis:

"- Vi pravas, miaj karaj amikoj! Ja estos eble! Al ni estos eble atingi la kompletan kvietiĝon per submetiĝemo kaj fido, kiuj nin kondukos al rezignacio... Sed mi ne kredas, ke ni povos frue fariĝi feliĉaj, ĉar ne per memmortigo la homo renkontos tiun diinon Feliĉo, kiu des pli malproksimiĝas ju pli grandaj estas la ribelemo kaj la necedemo de la koro, kiu ĝin aspiras! Mi ja deziris, ke la memmortigo por eterne estingu mian memon. Sed tiel ne estis!... Kaj ĉar tiel ne estis, mi komprenis, ke al mi restus nur kurbiĝi antaŭ la neeviteblo alfrontante rezignacie kaj kuraĝe la amaran situacion, kiun mi mem estigis! Mi ŝuldas al la bonvolemo de Frato Santaremo, al liaj konsiloj kaj al la vere providencaj reguloj de ĉi tiu edukejo, la aliiĝon, kiu en mi fariĝas. Kiel vi, ankaŭ mi trinkis el la suferkaliko, englutis multajn amaraĵojn elkriante blekojn de malespero kaj blasfemojn de damnito! Sed hodiaŭ mi sentas, ke mi estas alia persono, kiun la fido al la amo de la Superega Estaĵo relevis el la ruinoj de plej pereiga nekredemo, ĉar tia nekredemo portis la maskon de la hipokrita falsa fido, de la ŝajna virto, kiuj sin esprimis per konvencia parademo, kiu, kvankam plaĉa al la socio, tamen ne utilas eĉ por konvinki tiun, kiu ilin ŝajnigis, des malpli por fari lian animon merita antaŭ la Kreinto!...

Mi iel povus esti feliĉa, miaj amikoj, sub la prizorgado de tiuj noblaj, bonegaj instruistoj, konsolita, kia mi efektive estas, de ilia senlaca karitato, konvinkita ke min koncernas luktoj kaj devoj, preta ilin konscie alfronti. Sed el mia krimo rezultis doloregaj sekvoj, sekvoj de vasta amplekso, kiel por mi tiel ankaŭ por la miaj! Mi vidas min superŝarĝita per neperfektaĵoj... tial mi tute ne povas senti min ĝoja ie ajn, ĉar viva kaj arda pento turmentas miajn horojn, postulante tujan elpagon por ke sereneco denove regu mian koron kaj tiel permesu al mi fari novajn, honorajn kaj noblajn entreprenojn... nome ĝuste la malon de iamaj faroj!

Mi devas konfesi al vi, ke, kiel komercisto bankrotinta, ruiniĝinta, trompinta la konfidon de honestaj firmaoj, kun kiuj mi tenis rilatojn, de bankaj institucioj, kies honorindecon mi ne sufiĉe ŝatis, kaj eĉ de la urbaj aŭtoritatoj, ĉar grandajn malprofitojn mi kaŭzis kiel al fisko, tiel ankaŭ al la dogano, pro tio, ke mi ne malofte kontrabandis - mi devas konfesi, ke pro ĉio ĉi mi forte hontas, ĉar mi faris nenian klopodon por honore eliri el tia reto el malnoblaĵoj; mi tiel hontas, ke mi likvidis tiajn ŝuldojn, min kaŝante sub la makabra iluzio de la memmortigo, ke ruĝeco malaperos de sur mia vizaĝo nur tiam, kiam mi povos denove esti komercisto, por ilin elpagi persone, digne kaj honeste! Ho miaj amikoj, kielan hontegindaĵon mi faris antaŭ la socio! Mi ŝuldas kaj ne pagis! Mi fraŭdis la sanktegajn rajtojn de la Patrujo, de la benata lando, en kiu mi vivis! Mi havas ŝuldojn nelikviditajn, pagotajn pruntojn, kaj multajn, tre multajn debetojn kaj bilojn!... kaj nenion mi ĝis nun elaĉetis! La pezo de tiu malhonoro faris el miaj tagoj senĉesan turmentadon, sen paroli pri la malfeliĉoj, kiuj pro mia malzorgeco trafis miajn filojn!..."

"- Sed feliĉe la Leĝo de Saĝa Providenco havigas al la erarinta Spirito honorajn rimedojn, por ke li liberiĝu de tiel ĝenaj kaj hontigaj situacioj, kiel ĉi tiu, kaj Hieronimo, en ne malproksima estonteco, povos elpagi siajn ŝuldojn, reakiri la aprobon de sia konscienco, travivante novajn spertojn kaj oportunojn dank' al la reenkarniĝo, kiu al ĉiu estas donita kiel rimedo de progreso kaj rehonorindiĝo... kaj li sentas sin tre kuraĝigita por la nova migrado..."- interhelpis frato Santaremo, haltigante tiun korelverŝon humiligan por la parolanto.

"- Mi estas tre ĝoja, ke mi vidas vin konsolita kaj preta elbatali honoran venkon, kiu forkaŝu de vi la sengloran vidon de tiu gravega falo, kiu ankaŭ vin trenis en la malfeliĉon, amiko Hieronimo!... La ĉielo voju, ke centobliĝu la fortoj de via animo, same kiel la miaj multobliĝas ĉe ĉiu nova frapo de mia doloro... ĉar ankaŭ mi sentas min kuraĝigita por la plej krudaj travivaĵoj, se nur formalaperos de miaj intimaj vidaĵoj la tragika fantomo de la rimorsoj pro mia monstra krimo"- vibre parolis Mario Sobral, kiun ekskuis impresa tremo, pro kiu liaj manoj agitiĝis, kvazaŭ li penadus por forskui de ili ion, kio lin ĉagrenus kaj afliktus.

"- La preĝado, kiun mi lernis praktiki, el ĝi farante bonfonton nepre necesan al mia kompatinda animo, gvidate de la fekundaj admonoj de Frato Santaremo - daŭrigis la ekskomercisto el Porto -, la fervoraj petegoj, kiujn mi lernis adresi al Maria - nia Patrino kaj Gvidantino - havigis al mi la bezonan paŭzon por rekolekti la pensojn dispelitajn de la malespero kaj ilin fikse teni ĉe klara rezonado... kaj tio estis la ora ŝlosilo por solvi multajn problemojn, kiujn mi rigardis nesolveblaj...

La antaŭvidita sorto de miaj malfeliĉaj filoj, kiuj mi tiel multe amis, la konduton de Zulmira, kiu sin prostituis kaj senhonoriĝis - nekapabla, kiel mi, sinoferi al Devo, por honeste venki la malfacilajn cirkonstancojn de la mizero - estis faktoj, kiuj min konsternis ĝis frenezo kaj blasfemado, aliigante mian animon en sovaĝan, rabian kondamniton, kian ne egalus afrika sovaĝbesto! Sed la preĝo, humila kaj konstanta, kiel rekomendis la bona konsilanto, korektis tiun anomalion; kaj, iom post iom, mi reakiris prudentoklarecon, kaj al mi ŝajnis, post kiam mia animo sereniĝis, ke mi restis dum jarcentoj droninta en la abisma mallumo de la neprirespondeco! Sed eĉ tiel, la situacio de miaj filoj, kiel vi certe memoras, kaŭzis al mi nekonsoleblan suferadon!..."

Ĉe la flamo de tiuj elvokoj, Hieronimo revigliĝis. Nia grupo restis tre atenta, en agordita vibrado kun la rakontanto. Kaj tiel vivaj kaj sugestiaj estis la koloroj, per kiuj li sciis priskribi la lin koncernantajn okazaĵojn, tiel ardaj estis la esprimoj elsenditaj de la vibroj, per kiuj li tradukis la subtilaĵojn de la memoro, ke ni kredis revidi kun li la rakontatajn epizodojn. Kaj ni ilin prezentos al la leganto, kvazaŭ ni ilin estus efektive ceestintaj.

"- Iun tagon, ce vesperiĝo, - plu diris la malliberulo de la Izolejo -, mi troviĝis preskaŭ tute sola, malĝoje vagante sur la melankoliaj stratoj de tiu vastega parko, kiun vi nun vidas... Proksimiĝis la dolca, emocia momento de la Anĝeluso. La religia pieco - konsolo kaj espero de l' senrimedaj malfeliculoj - subtile penetris la plej profundajn angulojn de mia memo, portante mian penson al la patrina sino de Maria, plej bonkora Patrino de l' pekuloj kaj afliktitoj... Vi certe scias, ke la momento, kiam oni salutas Marian, estas fidele respektata de ŝiaj legianoj, memorata per sinceraj elmontroj de danko en tiu ci Kolonio, kiu fondiĝis, kreskis kaj donis bonegajn fruktojn de amo kaj karitato, - por tiel uzi la esprimojn, kiujn mi aŭdas de miaj bonkoraj instruistoj -, sub la nobla ŝirmo de ŝia protektado.

Ankaŭ strebante al enmemiĝo, mi eksidis sur la herbotapiŝo. Kun la koro pulsanta je fido, mi atendis la solenan momenton de la preĝo, kiun tuj anoncis dolcaj melodioj, etendiĝantaj de la Templo ĝis la plej foraj lokoj de ci tiu loĝejo - eĥoj de la vibroj de la plej altaj estroj de ci tiu Kolonio, komunikiĝantaj kun la superaj spiritaj sferoj - por tiel ankoraŭ uzi la esprimojn de la mentoroj de ci tiu domo...