Ĉi-foje mi preĝis, kiel neniam antaŭe mi faris! Mi petegis la amoplenan Patrinon de nia Elacetinto pri helpo kaj korfavoro al miaj filoj! Ke ŝi propetu Jesuon, Nian Sinjoron, ke Li protektu la kompatindajn infanojn, kiujn mi forlasis al la senkompataj batoj de la malfelico! Mi nomis Gretan, mian plej junan filinon, ĵetitan en la koton de la strataj kloakoj pro la orfeco, en kiun ŝin pelis mia memmortigo! Mi memoris Albinon, ĵetitan, ankoraŭ junaĝan, en karceron pro tio, ke li ne havis patron, sufiĉe dignan por malfermi al li vojojn per nobla orientado, ĉar mi! mi! kiu estis lia patro, kiu antaŭ Dio kaj la socio min devontigis al la nobla misio de patreco, mi senhonoriĝis kaj lin senhonorigis per la malbonaj ekzemploj, postlasitaj kiel sola kaj malvirtiga heredaĵo! Mi kripetegis pri ŝia patrina interveno en la afliktan situacion de ambaŭ eĉ se pro tio miaj suferoj devos daŭri nedifinitan tempon! Mi proponis al ŝi, kiel ateston pri mia danko pro ĉia ajn bonfaro, kiun ŝia dolĉa Patrina kompatemo havigus al ili, la rezignon pri ili, ĉar mi bone komprenis, ke mi ne meritas la sanktan mision de patreco! Mi de ili por ĉiam disiĝus, se tio estus necesa... sed kondiĉe ke Greta, sub ŝia patrina protekto, estu forkondukita el la Ribejra Kajo kaj Albino ne konduku sian malesperon ĝis enfalo en memmortigon, ke li prefere rezignacie elportu la karceron, la ekzilejon, kie li poste - kiu scias? - povos rehonorindiĝi!...
Frato Ambrozio, gardisto komisiita kolekti nin ĉe noktiĝo, trovis min banata en larmoj. Plian fojon mi rakontis al li miajn malfeliĉojn, lin sciigante pri la petegoj, kiujn mi ĵus adresis al Maria. Li diris al mi dolĉajn konsolajn frazojn, plenigante per esperoj mian dolorantan koron, kaj dum li min afable subtenis por la reveno al la komunumo, li konklude admonis:
"- Vi devas persisti en viaj petegoj, mia kara Hieronimo! Faru tion fervore kaj kuraĝe, energie altigante, kiel nur eble, la gradon de via vibrado, por ke viaj petoj, kiuj nun estas tre pravaj, harmonie reeĥu en la superaj spiritaj sferoj, kie brilas, elradiante florojn de helpon kaj benoj, la amoplena karitato de la dolĉega Gardistino de nia Legio. Sed mi ankaŭ konsilas al vi la komunan preĝadon, kiu unuigus viajn pensojn al aliaj mensoj, por ke viaj fortoj, ankoraŭ senspertaj, revigliĝu kaj kresku ĉe la fervoro de aliaj koroj... ĉar via nuna preĝado estas tre grava en sia karaktero de mesaĝo adresita al Maria... Pri tio mi informos nian bonkoran konsilanton."
Efektive, en la sekvinta mateno Frato Mikelo el Santeremo faris al mi diskretan viziton, invitante min partopreni, kune kun aliaj afinaj kolegoj, en liaj privataj kunsidoj, por ke ni, en frata unuiĝo, petu la favorojn, kiujn mi deziris koncerne tiujn faktojn min plej afliktantajn, ĉar estas ja juste, ke ili min helpu, ne nur pro tio, ke mi estas disĉiplo en la internulejo sub ilia direktado, sed ankaŭ ĉar, super ĉio alia, estus karitate helpi la suferanton, devo, kiun ili ĝoje plenumos pro la justeco de miaj aspiroj rilate al miaj karuloj.
Kaj tiel ja okazis.
Sub murmurantaj frondaroj, en iu izolita angulo de la vastega parko, kiam la melodioj de la ĉiutaga saluto al Maria envolvis per mildaj sugestoj la harmonian kvietecon de la vesperkrepusko, Frato Santaremo altigis sian fidelan penson kaj humile transsendis per sentoplenaj preĝoj mian peton al la ĉiela Sinjorino. Tiel, mi plurfoje lasis mian animon treniĝi sur la luma vojo strekita de la virtaj mensoj de miaj bonegaj konsilantoj, kaj mi sekvis, kun fervoraj konfido kaj espero, la esprimojn, kiujn el la profundo de siaj koroj ili eldiris por mia bono. Tiuj simplaj kaj dolĉaj kunvenoj, farataj en granda sekreto, sinsekve ripetiĝis, bonfaraj kaj varmaj, kelke da fojoj. La karmemoraj nomoj de miaj filoj tie estis ĉiutage eldirataj! Kaj kiel konsole estis al mia kortuŝita Spirito aŭdi, ke al ili karitate aludis tiuj amemaj sekvantoj de la indulgema Majstro kaj Sinjoro, kiu, eĉ levita sur la malhonora kruco, klopodis por regeneri la pekulojn, kompatante iliajn grandajn mizeraĵojn!... Kaj dolĉa espero, humila pacienco, respektema rezignacio penetris ĉiujn angulojn de mia memo, kiel sunradio anoncanta halelujan en la angoraj mallumoj post ŝtorma nokto!
Post paso de kelkaj tagoj, mi havis la surprizon esti vokita al la kabineto de la Frato Direktoro. Mi prezentis min maltrankvila kaj kortuŝita, ĉar jam de multe da jaroj mi kutimis rigardi ĉion ĉirkaŭan kiel ĉagrenojn. Sed la Direktoro min tuj trankviligis, montrante al mi malgrandan pergamenrulaĵon, ian specon de "papiruso" strukturita per radioj de kunpremita lumo, kaj min samtempe informante pri la afero:
"- Antaŭ ĉio, kara Hieronimo, danku la Sinjoron Ĉioindulgan kaj Ĉiokompateman! Viaj preĝoj al Maria renkontis sukceson antaŭ la eternaj kaj seneraraj leĝoj!... Jen ĉi tie la respondo de nia Aminda Sinjorino kaj Gardistino, kiu, honore al sia Respekteginda Filo, konsentas la intervenon, pri kiu vi petegis Ŝin!... De la templo, kie servas la direktantoj de nia Kolonio, kaj kien venas la instruoj de la Plej supro, niaj gvidantoj sendas ĉi tiujn instrukciojn, iaspecan programon celantan viajn filojn Albino kaj Margareta... Ĉar ĝi jam portas la subskribon de Frato Teokrito, ni ankoraŭ hodiaŭ povos komenci la taskon... "
Konsternita pro la neatenditeco de la novaĵo, mi en tiu momento nenion respondis, sed lasis mian animon tuj esprimi, en la kaŝiteco de la penso, mian dankon al la Dio Bona, al la Dio Korfavora, kiu senprokraste permesis la kontentigon de miaj tiamaj plej fortaj deziroj!
Mi prenis al lumbrilan pergamenon, ĝin plurfoje turnadis en la manoj, ne kuraĝante malruli ĝin. Sed la direktoro mem, per la boneco esence propra al li, donis al mi sian helpon, ĝin zorgeme disvolvante...
Temis pri kvar apartaj folioj, kiuj en liaj manoj stellume scintilis. Per bluaj literoj, kvazaŭ la iluminitoj de l' Templo utiligus filamentojn de la blua ĉielo por transigi la sublimajn inspirojn, kiujn ili ricevis por bonfara helpo al la suferantoj, esprimiĝis la ordonoj de la Grandanima Sinjorino celantaj definitan helpon al mi!
Estis decidite, ke mian kompatindan Gretan, kiel ankaŭ Albinon, oni alkonduku al urĝahelpa servo tenata de ĉi tiu Instituto, sur la Tero, aŭ en ties proksimeco, por ke ambaŭ submetiĝu al speciala magnetisma kuracado celanta la psikan reekvilibron de la nerva kaj mensa sistemoj, ĉar ĉi tiuj streĉe implikiĝis en la dornoj de la malvirta medio, en kiu ili vivis, kaj difektiĝis pro la intenseco de l' batoj en la luktoj, kiujn ili tenadis en la ciutaga elprovado. Ke la kompatinduletoj ankaŭ ricevu konsilojn, admonojn, instruojn, car kion ili la plej multe bezonas, tio estas la lumigado de la propra memo. Kaj ke ambaŭ estu envolvitaj en karitata vibrado de amo, simpatio kaj protekto, car la Superega Spirita Mondo prenos sur sin la respondecon estigi la kondicojn favorajn al la okazaĵoj...
Sed mi devas konfesi al vi, bonkoraj amikoj, ke mi ĝis nun tre malmulte komprenas tiajn aferojn... Mi ilin rekontas, kiel iu, kiu scias pri fakto, car li ceestis ĝin, sen tamen havi kapablon por la necesa analizo...
Koncerne Marietan kaj Arindan, mi trankviliĝu: - ambaŭ estas honestaj, laboremaj, kaj estas alkonformiĝintaj al siaj situacioj. Oni tamen klopodu por helpi la malfelican edzon de la unua - por kiu mi ne preĝis dum miaj fervoraj petegoj, sed kiun ne forgesis la Aminda Patrino de la Sinjoro Jesuo -, car li fariĝis sklavo de malsuperaj forlogiĝoj, kiuj lin transformis en hejman tiranon. Strecan vigladon oni tenadu cirkaŭ li, car li obeeme cedos al cia bonfara influado. La Spiritojn, kiuj lin obsedas, oni malliberigu kaj alkonduku al siaj respektivaj spiritaj komunumoj... kaj cio tio havigos al li novajn helpojn kaj oportunojn..."
"- Ni vidas, ke tre malfacila estas la laboro komisiita al la Izolejo, de ciuj el vi postulanta plej strecajn klopodojn kaj ciam pli grandan bonvolemon - interrompis Roberto de Canalejas, kiu ankaŭ videble interesiĝis pri la afero. - Ĉu vi jam komencis tiun rebonigan agadon?...
Frato Santeremo, al kiu li sin turnis, ridetante alpaŝis kaj kontentigis cies pravan scivolon.