Выбрать главу

"- Jes - li diris -, kaj kun tre bonaj sukcesoj, car la Patrino de la Patrinoj mem aŭspicias tiajn regenerajn okazojn... kies bonegajn sekvojn ni klare antaŭvidas..."

"- Mi vin petas, Frato Santeremo, klarigojn pri la plenumado de tiel dorna kiel nobla tasko"- rediris la juna doktoro.

"- Plej plezure, mia juna amiko, ĉar ni konstatas, ke ni parolas al sinceraj, noblaj amikoj, kiuj eĉ povos nin helpi per sia frata simpatio...

Kiel nepre devus okazi - plu parolis la nobla religiulo -, mi prenis sur min la direktadon de tiu entrepreno, laŭ la ordonoj de la Frato Direktoro de la Departemento, estante certa, ke la interveno de nia nobla Protektantino, same kiel la grandanima helpo de niaj superuloj en la Templo, ne forlasos nin al la nedecidemo de nia neperfekteco.

En tiu mateno mem, al la direkcio de la Departemento estis sendita peticio pri komisio de volontuloj por la malfacilega entrepreno, ĉar vi certe scias, ke en nia fako la partopreno en tiaspecaj taskoj ne estas deviga. Kiuj laboros en la eksteraj servoj, tiuj sin memvole prezentos, respondante al la anoncata speciala alvoko... ĉar cetere ja ĉiuj servantaj en nia Kolonio estas volontuloj...

Ricevinte senprokrastan konsenton, mi amike traktis kun la altvaloraj kunlaborantoj, kiuj sin prezentis, ĉiuj havantaj intereson kaj bonvolon por la afero de Bono. Estis decidite ke, antaŭ ol pretigi la definitivan planon, ni vizitos la koncernajn personojn por studi ĉiujn flankojn de la afero kaj ilin kompari kun niaj ebloj. Tiele ni agis ĝis la nokto de la tria tago, kiam post la omaĝo, kiun ni en ĉiu tago plej dankeme faras al nia Gardistino, ni ĉiuj kune forveturis direkte al la Tero...

Estis la plenluno. La dolĉa, melankolia lumo de tiu humila fratino de la Tero verŝis mildan helon sur la tristajn vojojn de la malsupera transmondo, kiujn ni devis trairi. Por la vojaĝo ni uzis la malrapidan levitacion, ĉar la pezaj reginoj, de ni trapasotaj, neebligus rapidecon, krom se ni farus grandan penon, kio neniel konvenus, ĉar ni bezonus energiorezervojn por la plenumotaj servoj.

Ho miaj karaj amikoj! - daŭrigis la malnova sacerdoto kun neesprimebla dolĉeco. - Ni ne povis nin deteni de emociskuo, vidante la konturojn de la malnova urbo Porto, envolvita en la vualoj de la atmosferaj ondoj, kiuj faris ĝin kvazaŭ inundita de subtila torento de maldensaj fumnebuloj antaŭ niaj okuloj de Spiritoj, por kiuj la vakuo estas sencomanka vorto!

Nia klera frato, Grafo Ramiro de Guzman, kiu, kiel vi scias, estras la misiajn ekspediciojn ekster nia Kolonio kaj kiu, kiel ĉiam, estis la volontulo kiu unua pretis akcepti nian alvokon al tiu ekstra tasko, regalis nin per eta ekskurso tra la urbo, kiun ni tiel multe amis, ĉar ankaŭ li vivis en Porto, loĝis sub tiuj amikaj tegmentoj, kies firstojn kaj fenestrajn vitraĵojn ni nun distingis, kisataj de la mildaj scintiloj de la lunlumo...

Ni serĉis Margaretan Silvejra en la ĉirkaŭaĵoj de la Ribejra Kajo. La amika Doŭro milde plaŭdis, kaj ĝia poezieco reaŭdiĝis en niaj oreloj de portugaloj, por kiuj la dolĉaj rememoroj pri la malnova naskolando - kiu denove estos nia naskolando en sekva reenkarniĝo - ankoraŭ ne estingiĝis, malgraŭ nia longa restado en la Spirita Patrolando, nome la Spaco!..."

"- Kaj Hieronimo sendube partoprenis en tiu grava ekspedicio, ĉu ne?!..."- mi scivolege demandis.

"- Ho ne! Tio ne estus prudenta! Ni devis evitigi al li la ĉagrenon de kruelegaj realaĵoj... kaj krom tio Hieronimo, anstataŭ helpo, estus al ni vera malhelpo...

Sed mi detenos min, karaj amikoj, priskribi la malĝojigan scenon, en kiu Greta ludis la ĉefan rolon! Vi tamen prezentu al vi unu el tiuj fidomoj por diboĉo kaj malĉastado, da kiuj bedaŭrinde tiom multe ekzistas sur la Tero, klasigitan de la polico kiel lastrangan, kvazaŭ povus ekzisti fikutimoj malpli hontigaj ol aliaj! Imagu la tie regantan senpudoron, la diboĉon, la obscenajn forlogiĝojn de la instinktoj malaltigitaj kaj malnobligitaj de la morperverseco - kaj vi faros al vi palan ideon pri la infero, el kiu ni devus forpreni Margaretan Silvejran - ĉar tion ordonis la Superaj Spiritaj Sferoj kiel respondon al niaj petegoj!

Sed kiel ni tion efektivigu?

Ĉe la bedaŭrindaj scenoj antaŭ niaj okuloj, angorplena abomeno provis superregi niajn animojn, por kio ni bezonis vigladi per mensa komunikiĝo kun niaj direktantoj el la Templo kaj el la Plejsupro, por ke niaj voloj ne malfortigu la mision.

Torturata per kruelaj brutalaĵoj, insultata de l' malhonorado, katenita al la mizera trunko de situacio nesolvebla por ŝia sensperteco, Greta aperis al ni kiel la granda viktimo de iu nova Kalvario, kie ankaŭ mankis la kuraĝigo, la helpo de bonaj koroj, kiuj pretus al mildigo kaj konsolado! Ni vidis ŝin, malgraŭ ŝia intima abomensento, kiun ni ja tuj rekonis, submetita al la fiaj kapricoj de senkompataj turmentantoj, kiuj devigis ŝin drinki glasegojn da vino, ŝin kruele toksante kaj ebriegante! La mizera virino, duonnuda, ĉar ŝiajn vestojn, sorbigitajn de vino, disŝiris la brutalaĵoj trudataj de ŝiaj turmentantoj; kun taŭzitaj haroj kaj freneza rigardo pro la alkoholaj deliroj; kun buŝo ŝaŭmanta, tordita de ridindaj grimacoj, ankaŭ estis devigata danci laŭ la sono de tedegaj gitaroj, kantante plej furorajn kanzonojn por amuzi siajn malnoblajn turmentantojn. Sed ne povante konvene ludi tiun rolon por sia bedaŭrinda stato, ŝi estis senkompate vangobatata de tiu, aŭ alia persono, dum la samaj brutalaj manoj ĉiam ankoraŭ disŝiradis ŝiajn vestojn.

Memorante, ke la instrukcioj, ricevitaj el la Plejsupro, rekomendis, ke ni urĝe forprenu la kompatindan junulinon el tiu fimedio, mi senhezite faris tujajn disponojn, uzante ekstremajn rimedojn.

Al lernanto de la Viglado, kiun mi prenis kun mi, ĝuste unu el tiuj, kiuj komencis sian memregeneran ekzercadon per bonfaraj servoj al la proksimulo, mi montris la mizeran junulinon kaj diris al li:

- Estos necese ŝin forpreni de ĉi tiu loko... La Supera Spirita Mondo rekomendas tujan helpon al ŝi... Dormigu ŝin, mia amiko, utiligante, per forta magnetisma malŝargo, fluidecajn elementojn de la ĉeestantoj... Faru, ke ŝi aspektu grave malsana... kaj senprokraste forpelu tiujn fiulojn, kiuj ŝin kruele traktas...

Tiu lernanto scipovis agi kun ia lerteco, malgraŭ siaj modestaj scioj kaj sia malgranda morala progreso. Antaŭ ne longe li estris legiojn kontraŭajn al Bono kaj Amo. Sed de kelka tempo li konvertiĝis al sincera lernado pri Lumo kaj Vero kaj nun fariĝos obeema laboranto, sub la gvidado de noblaj Spiritoj kapablaj konduki lin al kompleta regeneriĝo. Tiuj Spiritoj helpis lin ne nur instruiĝi sed ankaŭ morale altiĝi, kaj cele al tio ili donis al li la oportunon de rehonorigaj servoj. Li nomiĝas Ozorio kaj memkompreneble ankoraŭ troviĝas sub nia prizorgado. Iam li vivis en la brazila internlando, kie li praktikadis afrikajn ritojn kaj magiojn.

La rezulto el mia ordono senprokraste aperis.

Alproksimiĝinte al la kompatinda fiŝvendistino de la Ribejra Kajo, li cirkaŭbrakis ŝin ce la genuoj, kvazaŭ li lin lazus. La kompatinda junulino ekŝanceliĝis kaj apogis sin sur proksima benko. Preskaŭ seninterrompe tiu sama "emanaĵfluigo" ripetiĝis ce la brusto kaj, tuj sekve, cirkaŭe de la frunto, ce la tuta kapo! Greta peze falis sur la plankon, kaptita de impresaj konvulsioj, kaj, almetante la manon sur la bruston, ŝi plende ĝemadis. Sen interrompi la taskon al li komisiitan, kaj dum mi disdonis aliajn rekomendojn al la ceteraj volontuloj, Ozorio alproksimiĝis al unu el la kunmanĝantoj perpleksigitaj de la incidento kaj flustris ion en lian orelon kun varmo kaj emocio, celante sukcesi en sia tasko. La homo teruriĝis kaj kun timego ekkriis, estigante nepriskribeblan panikon inter la diboculoj:

- Ho ve! La kompatinda mortas pro nia kulpo!... Ni forkuru, antaŭ ol aperos la policanoj!...

Kunpuŝiĝante, ili tumulte elpafiĝis, lasante la malfelican viktimon de tiom multaj brutalaĵoj sub la dependeco de la probablaj karitataj sentoj de la mastro de tiu fidomo.

Efektive, Margareta konvulsie baraktadis, kvazaŭ ŝi agonius. Celante bonfari al ŝi per la tiumomente disponeblaj balzamoj, mi kaj miaj sindonaj helpantoj cirkaŭis ŝin. Necesas tamen rimarkigi, ke nek mi nek miaj helpantoj estis ec perceptataj de ŝi aŭ de la ceteraj ceestantoj en la materia sfero, car nia stato de elkarniĝintaj Spiritoj faris nin nevideblaj por ili.