Dume la junulino suferis la nervan efikon de tiu kruda magnetisma malŝargo, ja necesa pro ŝia bedaŭrinda stato. Kortuŝitaj de ŝia suferado, ni aplikis kvietigajn balzamojn. Iom post iom ŝi kvietiĝis kaj perdis la konscion, sed ĉiam ankoraŭ restis sterniĝinta sur la ŝtonplanko de la diboĉejo, kaj dume la drinkejmastro, terurita pro la okazaĵo, sendis voki kuracistan helpon kaj petegis por ŝi liton en la domo, ĉar necesis kaŝi la veron koncerne tiun aferon tial, ke, pro la eksterleĝeco de sia komerco, li ne volis implikiĝi en policajn aferojn.
Kio koncernis nin, la servantoj n de Maria, ni deziris, ke ŝi restu en hospitalo, tute ne en karcero! Tial ni malebligis la ĉeeston de policanoj kaj samtempe klopodis serĉi la helpon de iu kuracisto, kies karitato inspirus al ni konfidon.
Post kelkaj minutoj alvenis la kuracisto, kiu, trovinte ŝin grave malsana pro la forta alkohola toksiĝo, faris homamajn disponojn, ĉar ni lin envolvis en harmonia fluo de kompatemaj sugestoj...
Kaj tiel, kiel ni deziris kaj ja estis necese, post la dramecaj ombroj de tiu decida nokto, la filino de ĉi tiu nia zorgato eniris en modestan hospitalon kie estis sufiĉa kompatemo por gardi ŝin dum la tempo kiam ni, gvidate de la noblaj inspiroj de Maria, klopodos por antaŭzorgi ŝian estontecon..."
"- Se nia Hieronimo ne devis partopreni en la ekspedicio, ĉar oni volis ŝpari al li la ekscion pri tiel doloraj amaraĵoj, kial li estas informita pri la okazaĵoj?!... Ĉu vi, mia amiko, ne sentas vin ĉagrenita, ŝokita de tiuj raportoj?... Ĉefe tial, ke ilin aŭdas fremduloj?..." mi kuraĝe, esplorcele demandis.
"- Efektive mi sentas min ĉagrenita, kaj tiel ne povis ne esti... Cetere, ĉagreno kaj bedaŭro estas al mi konstantaj kunuloj... Malgraŭ tio, la suferado kaj la instruado, kiujn mi ĉi tie ricevas, sufiĉe helpis min por nun pli bone rezoni ol iam ajn... Konvenas konsideri, kara S-ro Boteljo, ke, se Frato Santaremo al vi priskribas tiujn min koncernantajn okazaĵojn, tiel estas ĉar vi ĉi tien venis por celado instruiĝa, krom ankaŭ tial, ke vi estas sinceraj, afinaj amikoj, kapablaj je frataj agoj celantaj ne nur mian bonon sed ankaŭ de miaj karuloj! Ne de hodiaŭ datiĝas nia alligiteco... mi bone memoras, ke kortuŝa amikeco interligas nin ekde la mizeraj travivaĵoj en la Malbenita Valo... "
"- Jes! - interrompis la klarvida instruanto -, li en oportuna okazo devus esti informita pri ĉio, kvakam pro karitato konsilindus lia foresto for de la loko de la okazaĵoj... Li ja povis nenion nescii, ĉar li estis la kaŭzinto de ĉio, kio rezultis el la forlasiteco trudita al la familio, kaj ankaŭ ĉar urĝis pripensi tiujn gravajn okazaĵojn cele al starigo de planoj por la estontaj riparadoj... "
La incidenton sekvis mallonga paŭzo, kiun Hieronimo mem rompis, dirante:
"- Mi petegas vin, respekteginda Frato Santaremo, plu instruadi miajn samsortanojn pri la sinsekvo de mia persona dramo, ĉar mi ĝin opinias ege signifa, kiel vi jam multfoje atentigis, por ankaŭ aliajn personojn edifi kaj instrui..."
"- Jes, mia filo, mi estas certa, ke al iliaj animoj estos plej edife aŭdi la nun rakontatajn epizodojn... - pacience konsentis la pastro, kies bonvolema rideto dolĉigis la ĉagrenon kaŭzitan de mia impertinenteco. - La vivo de ĉiu el ni enhavas grandiozajn, sublimajn instruojn, se nur ni penos ĝin kompreni en la lumo de la diaj leĝoj regantaj la homajn destinojn..."
Li momente eksilentis, kvazaŭ li kunligus rememorojn, kaj daŭrigis:
"- Kiam Margareta Silvejra falis sur la plankŝtonojn de la drinkejo, ni prizorgis forkonduki ŝian Spiriton - duone kaj dumtempe eliĝintan el la karna portaĵo - al la Urĝahelpa Servo, kiun la Instituto tenas en la proksimeco de la surtera globo.
La tieaj servoj estas diversaj kaj konstantaj, kiel en la interno de la Kolonio. Multaj enkarniĝintaj malsanuloj estas tie resanigitaj de la transmonda medicino, multaj homoj forkliniĝintaj de la
Devo estas ricevintaj en tiuj gastamaj ŝirmejoj novaj n fortojn kaj kuraĝon por korektiĝi kaj sekve regeneriĝi, kaj multaj koroj larmantaj kaj afliktitaj tie ricevadas konsolon, konsilojn, estas realproksimigitaj al Dio, savitaj el la memmortigo, remetitaj en la agadprogramon, por kies plenumo ili naskiĝis sed de kiu ili deflankiĝis.
Tien oni kondukis la Spiriton de Margareta, kiu submetiĝis al rigora ekzameno. Niaj fratoj, komisiitaj por tiu tasko, konstatis, ke ŝia fluideca organismo - la perispirito - troviĝas en malbona stato, urĝe bezonanta severan kuracadon. Dume ankaŭ la karna korpo estis ekzamenata de la surtera fakulo, nome la kuracisto asistanta ĉe la hospitalo, en kiun ĝi estis transportita en komata stato.
Ni interkonsente decidis, ke favore al la estonteco de Margareta Silvejra, tiu letargia stato daŭru tiom da tagoj, kiom necese por la urĝega morala helpo, kiun postulis la premeco de la situacio. Ĝuste tial, plej streĉan atenton, plej skrupulan zorgadon ni dediĉis al ŝia fizika-materia korpo, en kiun ni transigis vivofortojn necesajn al konservado de la sano. Cetere, la junulino ne estis ĝustadire malsana sed nur toksita de la deviga alkoholdrinkado. Ŝiaj organoj estis en normala stato, escepte de la nerva sistemo, kiu suferis la sekvojn de la dolora nenormaleco de ŝia vivo. Ŝiaj pli gravaj suferoj, kies naturo postulis sindonan prizorgadon, estis moralaj, kaj pro tio la kuracistoj de la hospitalo en Porto, kies kuŝis ŝia karna portaĵo, tenis ŝin sub observado, konfuzitaj pro tia stranga letargia stato."
Frato Santeremo dummomente sin interrompis, demandante, ĉu interesas nin la daŭrigo de la rakonto. Ni unuvoĉe petegis de li ne ĉesi ne nur pro tio, ke nin forte interesas la sorto de la kompatinda junulino, ĉar dum multe da jaroj aŭdante la patron paroli pri ŝi, ni nun tutkore amas ŝin, sed ankaŭ pro tio, ke nin profunde tuŝas la koncerna moralinstruo, kiu en nian animon penetras kun fortaj reeĥoj. Aliflanke, Hironimo mem instigis lin rakonti la okazintaĵon, kio ja estis la plej bona kuraĝigo al la rakontanto.
La bonkora konsilanto dankis per afabla rideto kaj daŭrigis. dume nia atento fariĝis pli streca.
"- Sciu, miaj amikoj, ke Greta ne nur ne estis malnobla, sed ja nevolonte konformiĝis al malvirto. Ŝi ec ĝin abomenis kaj sopiregis liberiĝi de ĝi. Ŝia dolorplena kazo prezentis teruran kulpelpagon, bedaŭrindan kaj neeviteblan sekvon de arbitraj agoj, kiujn ŝi mem faris en antaŭaj enkarniĝoj, kaj kiuj tra la jarcentoj kriegadis pri justeco kaj riparado, ne nur en la faldoj de ŝia konscienco sed ankaŭ en la harmoniaj kodoj de la Superega Leĝo, kiu tute ne konformiĝas al ia ajn deflankiĝo de la rekta vojo!".
" - Ĉu vi povus resume konigi al ni la agojn, kiujn la Spirito de tiu junulino faris en antaŭaj enkarniĝoj, donintajn kaŭzon al la grava situacio, kiun ŝi nun travivas?"- mi kuraĝis, peti, instigate de la sincera deziro lerni.
"- La studo de la Leĝo de Reenkarniĝo estas profunda kaj delikata, mia amiko, sed ankaŭ simpla kaj facile komprenebla, car ĝi prezentas al ni la ŝlosilon klarigantan multajn problemojn, kiuj turmentas la homaron kaj kiuj laŭŝajne montriĝas nesolveblaj. En la estonteco vi faros ĝin en vi mem, relegante la paĝojn de la libro de l' konscienco... Sed ĝis tiam tute ne estos nekonvene, kontentigi vian naturan scivolon, car vi ja profitos konante unu plian el ĝiaj multoblaj flankoj.
Jes, miaj amikoj! La profundeco de la diaj leĝoj estas kapturna kaj povas ec timegigi la malmulte progresintajn Spiritojn ankoraŭ ne ekzercitajn por ilia kompreno! Sed la justeco elstaranta el tiuj leĝoj elverŝas tiom da saĝo kaj tiel grandan korfavoron, ke la teruro aliiĝos en respektoplenan admiron post pli prudenta kaj detala esploro!
Kiel ajn nekredebla kaj malagrabla tio ŝajnas al vi, miaj filoj, en antaŭaj surplanedaj vivoj, tio estas, en pli ol unu surtera ekzistado la Spirito, kiun vi nuntempe konas sub la nomo Margareta Silvejra, reenkarniĝadis en viraj korpoj! Tiu Spirito, kiel viro - car la Spirito ne estas submetita al la regado de la sekso, kia oni ĝin komprenas sur la Tero - misuzis sian liberecon, la prerogativojn, kiujn la surtera socio konsentas al la viroj malprofite de la spiritaj valoroj, kaj makulatencis sanktajn devojn! Kiel viro, li malhonoris respektindajn hejmojn, malvirtigis konfidemajn virinojn, disverŝis sur sia vojo la galon de prostituo, malfeliĉigis kaj ruinigis destinojn, kiuj ŝajnis rozkoloraj, dolĉe karesatajn esperojn!... Sed... Venis iam la tago, kiam la Superega Leĝo, kiu deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta[22] - detenis lin daŭrigi la abomenegindan malrespekton kontraŭ Ĝia Suverena Povo! Ĝi forprenis lian liberecon, havigis al li favorajn oportunojn por ke li reboniĝu el la anomalio kaŭzita de liaj multaj maljustaĵoj, devigante lin renaskiĝi en inaj karnaj vestoj cele al tio, ke li gustumu la saman galon, kiun li trinkigis al aliaj homoj kaj ankaŭ ŝparu al si mem valoran tempon de la kulpelaĉeta programo, submetiĝante al la severa reĝimo de elpago per punoj samspecaj kiel la turmentoj iam truditaj de lia misuzita libervolo! Li reenkarniĝis kiel virino por lerni, ĉe la malfeliĉo esti perfidita en sia ĉasteco, fifamigita, malhonorigita, forlasita, la impresan lecionon, ke ne senpune oni malobeas eĉ unu solan el la ordonoj preskribitaj en la supro de Sinajo kiel plej alta honorkodo por la homaro, kies ĉefa celo nepre estu la sublima praktikado de amo al Dio kaj al la proksimulo!"