Выбрать главу

Maltrankviliga ĉagreno estigis sentojn de teruro en nia menso surprizita de tiu sciigo. Ni ektremis kaj sentis, kvazaŭ glacia ŝvito elgutus el nia haŭto. En tiu momento ni vive rememoris, ke ni estis viroj, ke niaj konsciencoj vidigis al ni ne nur anĝelajn agojn koncerne tiun gravegan aferon. Malgraŭ tio, fidele konservante enradikiĝintan disputemon, miskutimon, kiu timige obstine akompanis min eĉ en la transtombaj regionoj, mi ardvoĉe parolis, konfuzita kaj senrevigita:

"- Se tiel okazis, kiamaniere Hieronimo fariĝis respondeca pri la malfeliĉoj de la filino?..."

"- Ha mia amiko! Sufiĉus eta dozo da rezonado por kompreni, ke eĉ tiel la konscienco de la kompatinda patro ne ĉesos lin severe akuzi!..."- vespiris la sacerdoto inicito. - "La faliloj venos, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas"- asertis nia Saĝa Majstro kaj senkompara edukisto, ĉar se li tiel agis, tio estis tial, ke li efektive ne harmoniis kun la justaj ordonoj de la Superega Leĝo! Margareta Silvejra certe devis plenumi iujn riparojn, sed malfeliĉe la memmortigo de ŝia patro, kiu metis ŝin en forlasiteco, estis la provilo, kiu ŝin ĵetis en tiun bedaŭrindan situacion! La teruran ŝuldon ŝi povus elpagi kun la paso de l' tempo, ne nepre en la nuna ekzistado, sed en oportuna okazo. La libervolo de ŝia patro, kiu lin kondukis al tiu fatala eraro, nome la memmortigo, akcelis okazaĵojn, pri kiuj li ja ne bezonus respondi por ne suferi la efikojn de konsciencriproĉo! Kion vi diros, kara amiko, pri homo, kiu, kaŭzinte la tragikan morton de amata estulo, tamen ne intencis murdi lin kaj eĉ abomenegis la ideon vidi lin morta?!... Ĉu li ne suferus?... Ĉu li ne pasigus la reston de sia vivo mordata de rimorsoj, suferanta, por ĉiam malĝoja?!... Greta sendube devis elaĉeti la pasintecon. Sed ne necesus, ke la falilo sur ŝia vojo naskiĝu el la sekvoj de ago farita de la neantaŭzorgemo de ŝia patro mem!... "

Desapontita, mi silentis, kaj dume Frato Santaremo daŭrigis:

"- Ĉar la juna fiŝvendistino ne plezuris ĉe la malvirto, sed kontraŭe suferis pro sia humiliga situacio, sopiratendante la savan horon por liberiĝi, estis al ni facile helpi ŝin releviĝi, konvinki ŝin regeneriĝi, ŝin direktante al sekura celo.

Dum la sestaga restado en la ripozdomo de tiu Spirita Servo, mi tenis longajn konversaciojn kun ŝi, ĉar cele al la solvo de tiu ampleksa dramo mi estis komisiita funkcii kiel konsilanto kaj hierarkia peranto de la veraj Spiritaj Gvidantoj, kiuj laboras favore al la regeneriĝo de la pentanta junulino.

Tie interniĝinte, ŝi estis kondukita al ia kabineto konforma al la naturo de la konversacioj, kiujn konvenus tenadi kun ŝi. Tio estis iaspeca parolejo, en kiu magnetaj ondoj de plej alta kvalito faciligis la retenadon de miaj vortoj en ŝia konscienco, ĝustacele efikante sur ŝian memoron kaj tiamaniere farante, ke ŝi kolektu, en la delikataj tavoloj de la subkonscio, ĉiujn miajn rekomendojn, kiujn al ŝi konvenus, post vekiĝo, rememori en la oportuna okazo. Tiel efektive fariĝis, sed ŝi ne konsciis, ke ŝi simple plenumis rekomendojn donitajn al ŝia Spirito dum la letargio, en kiu dronis ŝia fizika korpo, ĉar vekiĝinte ŝi memkompreneble ĉion forgesis!

Mi unue admonis Margaretan al preĝado. Mi igis ŝin preĝi, kion ŝi faris banata en larmoj! Mi konatigis al ŝi la preĝon kiel savrimedon, elaĉetan lumon kapablan forpreni ŝin el la mallumoj, en kiuj ŝi baraktis, kaj konduki ŝin al rehonoriga situacio. Kiom al mi permesis la mallonga disponebla tempo krom ankaŭ la neordinara cirkonstanco, kiun mi devis estigi, mi havigis al ŝi rudimentojn de moralreligia edukado, kiujn ŝi neniam antaŭe ricevis, al ŝi parolante pri la devoj truditaj de la Superega Kreinto en Liaj Leĝoj kaj ankoraŭ al ŝi rememorigante, ke en la amo de la Dia Krucumito ŝi ne nur trovos animfortecon por deloki la montojn el maljustaĵoj, kiuj tenadis ŝin sklavigita al la malsupereco, sed ankaŭ balzamojn sufiĉe efikajn por mildigi la galon, kiu malfeliĉigis ŝian vivon. Mi inspiris al ŝi esperon, novan viglon, kuraĝon por dua etapo nepre necesa en ŝia destino, konfidon al la Ĉiela Amiko, kiu ĉiam etendas kompateman kaj protektan manon al la pekintoj, ilin subtenante; por ke ili sin mem renovigu... kaj mi konvinkis ŝin pri tio, ke, se ŝi, kiel virino, estis malfeliĉa, tamen ŝia animo enhavas valorojn, kies dia origino postulas de ŝia volforto noblajn kaj heroajn agojn, kapablajn konstrui ŝian rehonoriĝon antaŭ ŝia konscienco kaj antaŭ Tiu, kiu el Si mem eltiris lumerojn por al ni doni la Vivon!

Fidele plenumante la rekomendojn, kiujn de la Templo ni telepatie ricevis, mi admonis ŝin klopodi por forlasi Porton aŭ ec Portugalujon! La restado en la naskiĝloko neebligus al la volo reagi cele al ŝia korektiĝo... car ŝi bezonis ec forgesi, ke ŝi iam vivis en la Ribejra Kajo! Ŝi devis elfosi, per heroa peno de sia bonvolo, ian abismon inter si kaj la nigra pasinteco, por komenci novan etapon en sia vivo. Estis nepre necese, ke ŝi fidu sin mem, rigardante sin bona kaj forta por venki la batalon kontraŭ la malfelico!... car la Ĉielo ja havigos al ŝi favorajn okazaĵojn por ŝia reboniĝo! Brazilo estas gastama lando, amika al malfeliculoj, kaj tiel ĝiaj havenoj kiel ankaŭ la koro de ĝiaj filoj estas sufice grandanimaj por ŝin akcepti sen konsideri apartaĵojn de ŝia pasinteco... Ŝi do preferu la ekzilon en la brazila lando, car la ekzilejo poste transformiĝos en hejman komfortejon... kaj ankaŭ tial, ke la Spirito estas universala civitano, havanta la infiniton kiel veran patrolandon, pro kio li komprenos, ke la homo, kie ajn li troviĝos, ciam estos en sia Patrolando, kiun li devas konstante ami kaj servi, ĝin honorante kaj glorigante por ĝin konduki ĝis altaj moralaj celoj! Ŝi forgesu la pasintecon! Kaj, kun animo kaj koro turnitaj al la Kompatema Eternulo, atendu la agadon de l' tempo, la donacojn de la estonteco: - ne mankos al ŝi la ciela prizorgado en ŝia regenera elprovado!"

Ni kortuŝite aŭdis, taksante la valoron de tiu tezo, ja sufice vasta por ampleksi ciujn, kiuj implikiĝis en la samaj eraroj. Sed ni tenis nin silentaj, dum la nobla edukisto, kies parolo fariĝis pli kaj pli milda laŭgrade kiel li entuziasmiĝis en sia carma prelego, daŭrigis post momenta paŭzo:

"- Konvenis veki Margaretan, tio estas, revenigi ŝian Spiriton al tiu sankta templo, nome la karna aparato, lin rekonduki por ke li daŭrigu la taskojn al li truditajn de la ekzistado.

Ĉar ŝi efektive ne estis malsana, ŝia vekiĝo fariĝis nature kaj milde sub nia zorgema protekto, kvazaŭ ŝi rekonsciiĝus post longa kaj bonfara dormo. Kuracistoj kaj flegistoj konfesis sian konsterniĝon. Sed la junulino elmontris bedaŭron, ke ŝi revenis al la materia vivo, kaj pro tio verŝadis abundajn larmojn.