Neretenebla angoro pezis sur ŝia koro. Ŝi tute ne kapablis rememori tion, kio okazis al ŝia Spirito dum tiu sestaga magnetisma dormo. Nur svaga tenersento vibrigis en la fundo de ŝia memo dolĉan kaj misteran, por ŝi nedifineblan resopiron...
Post kelkaj tagoj en angora atendado, ŝi decidis forveturi al Lisbono serĉe de sia fratino Arinda, pri kiu ŝi scias, ke ŝi servas en bonreputacia hotelo.
Sed la situacio de la malfeliĉa junulino montriĝis malfacila. Ŝi ne disponis rimedojn por fari la vojaĝon. Ŝia makulplena pasinteco, ŝia malbona reputacio malpermesis al ŝi dungiĝi ĉe honestaj domoj kiel servistino. Sed ĉirkaŭ la malfeliĉuloj ĉiam troviĝas anĝeloj-protektantoj pretaj por ĝustaokaze interhelpi kaj rebonigi situaciojn, kiujn oni rigardas nesolveblaj. Koncerne Gretan, la Ĉiela interveno, por havigo de la necesaj veturrimedoj, manifestiĝis pere de ŝiaj kompatindaj kunulinoj en la malsanulejo, kiuj, vidante ŝin ofte ploranta eltiris de ŝi la konfeson pri la dolora situacio. Malriĉaj, humilaj, bonkoraj, suferantaj, kaj, ja ĝuste pro tio, en la plej bonaj kondiĉoj por kompreni la aliulajn malfeliĉojn, tiuj bonaj virinoj kotizis inter si, postulis helpon de siaj edzoj kaj parencoj kaj, post nemultaj tagoj, Margareta ekhavis tion necesan por translokiĝi al la Regna ĉefurbo.
Arinda gastigis la fratinon, pardonis al ŝi la pasintajn malprudentaĵojn, fine komprenante ke tiel bedaŭrindan dramon naskis pli ĝuste nescio kaj mizero, ol vera malico, ĉar Arinda ne havis filozofian klerecon por duonvidi, en la okazaĵoj travivataj de la pli juna fratineto, tiujn spiritajn antecedentojn, kiujn mi ĵus malkaŝis al vi.
Ŝi dungigis Gretan en la hotelo, tenante ŝin proksima al si. Ŝi tiamaniere provis kapabligi la fratinon por la hejma mastrumado, celante trovi por ŝi, en la estonteco, lokon en familia medio. Sed efektive, miaj amikoj, la filino de Hieronimo vojaĝos al Brazilo pli frue, ol oni atendis... En tiu hotelo nuntempe gastas portugala familio, kiu loĝas en San-Paŭlo, la granda brazila industria centro. Vizitante sian naskolandon, ili ekskursas en la ĉefurbo, kiun nur nun ili havis la okazon ekkoni... Margareta, sub la gvido de sia fratino, ilin servas kompleze kaj bonvoleme... Ekestas simpatioj de ambaŭ flankoj... La junulino estis ĵus invitita forveturi al Brazilo kun la familio, kiel servistino... Arinda intervenis, komprenante la profitojn, kiuj el tio rezultos... Greta plezure konsentis... kaj post kelkaj tagoj definitive finiĝos tiu nigra paĝo de ŝia ekzistado kaj ŝi komencos novaj n spertojn per novaj oportunoj de progreso kaj realigoj... "
Ni korpremataj nin rigardis, unu la alian, kvazaŭ ni spertus neordinaran kormalŝarĝon, kaj kortuŝite longe rigardis Hieronimon, kiu partoprenis en la turmentoplena, ĵus aŭdita odiseado, kun la terura prirespondeco, antaŭ la dia leĝo, ke li mem ĝin kaŭzis per tia malprudenta ago, kia la sinmortigo! Sed la eksa vinkomercisto, kun mallevita frunto, enmemiĝis en profundajn pensojn.
Subite, meze en la solena silento sekvinta la kortuŝan rakonton, iu kompatema voĉo, elmontranta karesan tonon, demandis kun sincera interesiĝo:
"- Kaj Albino, Frato Santaremo?... La Ĉielo kompreneble ankaŭ rezervis por li ian donacon, ĉu ne?..."
Tio estis Belarmino, kies bonkora animo, inklina al la revirtiĝo, jam prezentis la plej bonajn kaj plej solidajn sentojn de frateco inter ĉiuj el nia grupo.
"- Albino?!... - ridetante respondis la nobla sacerdoto, kvazaŭ absorbita de agrabla rememoro. - Albino statas tre bone, multe pli bone ol la fratino!... La izolo en karcero inklinigis lin al meditado, igis lin mature pripensi, instigante lin al serĉado de Dio helpe de la elaĉetaj flugiloj de la suferado!
Same kiel ni agis kun lia fratino, ni en nia ripozdomo havigis moralinstruon al Albino, kiu facile akceptante niajn admonojn, baldaŭ rezignaciis pri la dolora situacio, komprenante, ke li suferis justan punon, ĉar li ja kulpis en la socio! Li sin fordonis al legado kaj edukaj studoj, sub la rekta gvidado de elita animo, al kiu ni havas plenan konfidon kaj kiu nun vivas enkarniĝinta sur la Tero - unu nia fidela agento kaj sincera peranto - t.e. iu mediumo, kristana inicito pri la Tria Revelacio, kun la nomo Fernando...
Nu, ankoraŭ dum la servoj plenumitaj en la jam menciita Urĝhelpa Fako, al tiu nia kara peranto estis donitaj instrukcioj pri tio, kion li devos fari por nin helpi ĉe la afero de la junulo, ĉar la sindona Spirito de Fernando al tiu loko estis forkondukita dum lia korpo restis en profunda dormo. Tiucele, Fernando, kiu profesie laboras en la polica inspektejo, kiom nur eble klopodas, kiel adepto de la Tria Revelacio, por praktiki la instruojn de la Dia Misiisto. El inter la multenombraj bonfaroj, kiujn li efektivigas kiel spiritisto-kristano, ni elstarigas lian intereson pri prizonuloj kaj kondamnitoj, kiujn li klopodas por helpi kaj servi kaj al kiuj li portas, en ĉiu sia vizito, radion de amo. Li enverŝas esperon en iliajn senfortiĝintajn korojn kaj kvietigas ilian internan ribelemon per la frata kaj bonfara dolĉeco de sia inspirita parolo, el kiu ŝprucas edifaj klarigoj mildigantaj ilian soifon al justeco kaj protekto!
Albino sentis sin altirata de tiuj mildaj esprimoj, kiuj al li malkaŝis la dolĉecon de la Evangleio de la Dia Regno kaj anoncis ian novan mondon, ian novan eraon ekaperontan en lia vivo de senprotekta junulo! La grandaj, revemaj okuloj de Fernando, kvazaŭ ili reflektus la fonton de Lumo, kiu heligis lian animon de elektito de la Ĉielo, forte impresis la filon de Hieronimo, kiu konfuzita kaj regata de neordinara simpatio, konfidis al li la turmentoplenan historion de sia vivo! Nia kara agento sincere kortuŝiĝis kaj, konsolante la junulon, donis al li, laŭ niaj rekomendoj, moralreligian edukon sub la inspiro de la Tria Revelacio, kio ŝparis al ni grandajn klopodojn rilate al la juna malliberulo...
Tiel Albino, en la soleco de sia karcero, povis rekte ricevi niajn kuraĝigojn, ĉar, dank' al la kompatemaj klopodoj de tiu servanto de la Sinjoro kaj al la bonvolemo de la pentinto mem, ci tiun ni povis senpere alparoli, prenante lian manon kaj al li diktante edukajn instuojn, kiujn li tiel multe bezonis por fortikiĝi cele al la elaceta vojirado! Kaj Albino mem, banata en larmoj kaj intime promesanta konstantan bonvolon en la estonteco, skribadis, kion ni intuicie flustris al li en la penson!
Sed ne limiĝis al tio la vera frateca sindono de nia kara Fernando.
Li havis rilatojn de socia amikeco ce la Palaco de la Bezonoj. Per siaj klopodoj li altiris la atenton de Ŝia Moŝto, la Reĝino Amelia, al la malfelica filo de nia sinmortiginto. Li komprenigis al ŝi, ke temas pri senprotekta orfo, kiun nesperto kaj malicaj delogoj malfelicigis sed kiun oni ankoraŭ povos helpi, farante el li homon utilan al la socio, per iom da protekto kaj frata subteno.
Ĉi tie, en la Instituto, oni scias, ke la Spirito de tiu nobla damo estas grandanima, kompatema, ciam strebanta al senerara konduto. Aliflanke, laŭ la instrukcioj de la Plejsupro, al la morala kaj spirita progreso de Albino ne estus necesa la karcera elprovado ankoraŭ daŭronta tri jarojn. Tial ni nuntempe kunhelpas en la klopodoj de Fernando, kiu fidele agas sub nia inspiro, celante kiel eble plej frue atingi la projektitan translokiĝon de la malliberulo en Afrikon, kie, kiel decidite, li vivos en libereco... "
"- Pardonon, respekteginda Pastro Santaremo! Miaopinie preferindus, ke Albino estu sendita eksterlanden... Ekzemple, en Brazilon, la duan patrolandon de la portugaloj, kie al ni tiom placus vivi kaj ankaŭ morti, se ni forlasus Portugalujon... Kompatinda Albino! En Afrikon!... Negastama kaj kruda lando!..."- naive kuraĝis malkonsenti Mario Sobral, ne taksante la nekonvenecon de sia parolo.
"- Ne, mia juna amiko! Albino ankoraŭ bezonas resti sub la gardado, cu surtera-polica, cu spirita, de tiuj, kiuj prizorgas lian estontecon. En Brazilo li renkontus tro da faciligoj, kiuj povus lin ellogi el la pieco, en kiu li konserviĝas ekde kiam li konis Fernandon kaj akceptis la grandiozan Spiritan Sciencon! Li ĝuus troan liberecon, tial la granda brazila demokratio ne estas la loko por li konvena en la nuna tempo... Tie li lasus sin treni de malutilaj forlogiĝoj ĝuste tiam, kiam, komencante sian regeneradon kaj sub la pezo de tiom da ŝuldiĝoj, li ankoraŭ troviĝas tre malforta por venki la multajn kaj tre grandajn tentojn, kiuj antaŭ li leviĝus en tiu malavara lando. La sovaĝa Afriko estos pli favora al liaj spiritaj interesoj! Estos pli karitate sendi lin tien, ol en mediojn malfavorajn al la revirtiĝo, kiun li devas provi profite al siaj senmortaj destinoj!