Выбрать главу

Kiuj sin ĵetas en la memmortigon, tiuj ordinare esperas liberiĝi de malfeliĉoj rigardataj kiel neelteneblaj, de suferoj kaj problemoj, kiujn ili opinias nesolveblaj pro la malvigleco de misedukita volo, ofte senkuraĝiĝanta antaŭ la honto pro senkreditigo aŭ malhonoro, antaŭ la humiligaj rimorsoj, kiuj makulas la konsciencon kiel sekvo de agoj plenumitaj ekster la leĝoj de Bono kaj Justeco.

Ankaŭ mi tiel pensis, malgraŭ tiu aŭreolo de idealisto, kiun pro vanteco mi kredis glorkronanta al mi la frunton.

Sed mi trompiĝis, kaj luktoj senfine pli vivaj kaj krudaj atendis min en la tombo, por plenjuste skurĝi al mi la animon nekredantan kaj ribeleman.

Dum la unuaj horoj sekvantaj la brutalaĵon, kiun mi faris kontraŭ mi, mi efektive perdis la memkonscion. Mia Spirito, krude perfortita, kvazaŭ svenis posedita de abomena kolapso. La sentoj, la fakultoj eksterigantaj la racian "memon", paraliziĝis, kvazaŭ nepriskribebla kataklismo disbatis la mondon. Sed super tiuj ruinoj regis forta konscio pri la prostracio, kiu falis sur mian estaĵon. Estis kvazaŭ tiu malbenita krako, kiu ĝis hodiaŭ sinistre reeĥas en miaj mensaj vibroj -, ĉiam, kiam, forŝovante la vualojn de la memoro, kiel nun, mi revekas la abomenegindan pasintecon - disĵetus unu post alia la molekulojn, kiuj en mia estaĵo konsistigis la Vivon!

La homa lingvo ankoraŭ ne bezonis elpensi vortojn sufiĉe ĝustajn kaj kompreneblajn por difini la absolute neimageblajn impresojn, kiuj ekinfektas la "memon" de sinmortiginto, tuj en la unuaj horoj sekvantaj la malfeliĉegan okazaĵon. Tiuj impresoj leviĝas kaj pliintensiĝas, envolviĝas en kompleksoj, radikiĝas kaj kristaliĝas, en kresko esprimanta ian mensan kaj vibran staton, kian la homo ne povas kompreni, ĉar ĝi neatingeblas por la kreito, kiu dank' al Dio tenis sin for de tiu anormalaĵo. Kompreni kaj ĝuste mezuri la intensecon de tiu tragedia surprizo povas nur la Spirito, kies fakultoj brulis en la bolado de sama doloro!

Dum tiuj unuaj horoj, kiuj per si mem bildigus la abismon, en kiun li sin ĵetis, se ili ne prezentus sole nur la preludon al la diabla simfonio, kiun li kontraŭvole devos interpreti pro la logikaj dispozicioj de la naturaj leĝoj, kiujn li rompis, la sinmortiginto, duonkonscia, en torpora stato, svenigita, sed, por lia pli granda turmento, ne tute senigita je siaj sensokapabloj, sentas sin dolore kontuzita, diserigita en siajn milionojn da psikaj filamentoj, kiujn violente trafis la kruela okazaĵo. Paradoksoj kirliĝas ĉirkaŭ li, suferigante lian feblan perceptopovon per turmentegaj fajraĵoj el konfuzaj sensacoj. Li perdiĝas en la vakuo... sin mem ne konscias... Sed li tamen teruriĝas, malkuraĝiĝas, konscias la timegigan profundecon de la eraro, kontraŭ kiu li albatiĝis, deprimiĝas ĉe la pereiga certeco, ke li transpasis la limojn de al li permesitaj agoj, senorientiĝas, duonvidante, ke li iris tro malproksimen, trans la linion strekitan de la Prudento! Tio estas la psika traŭmatismo, la pereiga ŝoko, kiu, lin disŝirinte per siaj neeviteblaj tenajloj, postulos de li, por malpliintensiĝi, vojon plenan de dornoj kaj larmoj, jardekojn da severaj elprovoj, ĝis li estos rekondukita al la normalaj vojoj de la progreso, interrompitaj pro tiu arbitra kaj kontraŭefika ago.

Iom post iom mi sentis, ke el la konfuzaj ombroj, en kiuj mi dronigis mian malfeliĉan Spiriton post la falo de la karna korpo, releviĝas la plej supera el la atributoj, kiuj la Dia Patro donis al la homoj kiuj tra la jarmiloj devos Lin respeguli laŭ Lia bildo kaj simileco: - la Konscienco! la Memoro! la dia kapablo de pensado!

Mi sentis, ke mi glaciiĝas de malvarmo, ja frostotremas! la ĝena impreso kvazaŭ vestoj el glacio algluiĝus al mia korpo, kaŭzis al mi netakseblan maltrankvilon. Krom tio, mankis al mi la aero por la libera funkciado de la pulmoj, kio igis min kredi, ke, ĉar mi deziris forkuri el la vivo, tio estas do la morto, kiu proksimiĝas kun sia sekvantaro el disŝirantaj simptomoj.

Putraj, abomenaj odoroj krude naŭzis al mi la flarsenton, kaj akra, intensega, freneziga doloro subite atakis mian tutan korpon, lokiĝante aparte en la cerbo kaj radiante el la aŭda organo. Skuata de nepriskribeblaj kovulsioj de fizika doloro, mi almetis la manon al la dekstra orelo - la sango fluadis el la truo, kiun boris la pafaĵo de la pulvarmilo, uzita por la menmortigo, makulante al mi la manojn, la vestaĵojn, la korpon... Sed mi nenion vidis. Ni rememoru, ke mia memmortigo rezultis el la ribelo, ke mi fariĝis blinda, kion mi rigardis kiel suferon superan al miaj fortoj, kiel maljustan punon de la naturo kontraŭ miaj okuloj, kiuj ja bezonis vidi, por ke mi povu digne kaj noble perlabori la propran vivtenon.

Mi do ankoraŭ sentis min blinda, kaj, por pliintensigo de mia senorientiĝo, ankaŭ vundita, ne mortinta! ĉar la vivo plu daŭris en mi, kiel antaŭ la sinmortigo!

Malgraŭvole mi komencis kolekti la pensojn. Mi retrospektis mian vivon ĝis la infanaĝo, ne preterlasante eĉ la dramon de la lasta akto, ekstra programero de mia ekskluziva respondeco. Sentante min viva, mi konsekvence konstatis, ke la vundo, kiun mi faris al mi mem, serĉante la memmortigon, estis nesufiĉa, kio ja pliakrigis tiujn jam tre grandajn suferojn, kiuj de antaŭ longe turmentadis mian ekzistadon. Mi supozis min alforĝita al ia lito en hospitalo aŭ en mia propra hejmo. Sed la neebleco rekoni la lokon, ĉar mi tute ne povis vidi; la ĉagrenoj, kiuj min afliktadis, la ĉirkaŭanta soleco, ekmetis min en profundan angoron, samtempe kiel sinistraj antaŭsentoj avertis min pri la konfirmo de senrevena efektivaĵo. Mi krie vokis al miaj familianoj, al amikoj, kiujn mi sciis sufiĉe korligitaj por helpi min en krizaj momentoj, sed daŭre kolerekscitis min la plej konsterna silento. Mi galhumore demandis pri flegistoj, kuracistoj, kiuj povus helpi min en la okazo, se mi, ne estante en mia domo, restus tenata en iu hospitalo; pri servistoj, ĉambristoj, pri iu ajn, kiu povus helpi min, malfermante la fenestrojn de tiu ĉambro, kiun mi supozis okupi, por ke la puraj aerfluoj revigligu al mi la pulmojn; kiu komplezus al mi per varmaj kovriloj, bruligus la kamenfajron por mildigi la froston, kiu rigidigis al mi la membrojn; kiu havigus kvietigilon por la doloroj turmentantaj mian organismon, kaj ankaŭ nutraĵon kaj akvon, ĉar mi malsatis kaj soifis!

Anstataŭ la amikaj respondoj, kiujn mi tiel forte sopiris, kion post kelkaj horoj mia aŭdosento kun mirego distingis, tio estis surdiga voĉbruado, kiu, estante en la komenco svaga kaj malproksima, kvazaŭ ĝi reliefiĝus el premsonĝo, iom post iom pliklariĝis ĝis preciziĝi en konkludigaj detaloj. Tio estas sinistra ĥoro el multaj voĉoj, parolataj en interpuŝiĝa konfuzo, sen interligo, kiel okazus ĉe grupo da frenezuloj.

Sed tiuj voĉoj ne sin turnis unuj al aliaj, ne konversaciis. Ili blasfemis, plendis pri sennombraj malfeliĉoj, lamentis, protestis, hurlis, kolerkriis, ĝemis, stertoris, ploris senkonsole, elverŝante ploron ja abomenan pro ties malespera tono; rabie petegis pri helpo kaj kompato! Teruregita, mi sentis, ke strangaj puŝoj, kvazaŭ nekontraŭstareblaj frostotremoj, transigis al mi abomenajn influojn, kiuj, venante de tiu tutaĵo kaptata de la aŭdosento, estigis afinan fluon inter mia superekscitita esto kaj tiuj, kies voĉojn mi distingis. Tiu ĥoro, izokrona, manifestiĝanta per rigora kadenco laŭ siaj intervaloj, kaŭzis al mi tielan teruron, ke, kolektante ĉiujn fortojn disponeblajn en tiel aflikta situacio, mi ekmoviĝis, celante foriĝi de tie en alian lokon, en kiu mi ne plu aŭdus ĝin.

Palpante en la mallumo, mi provis ekiri. Sed ŝajnis, ke potencaj radikoj alnajlis min al tiu malseka kaj glacia loko. Mi ne povis dekroĉiĝi! Jes! Tio estis pezaj ĉenoj min senmovigantaj, plensukaj radikoj, kiuj, min kateninte al tiu stranga lito, neebligis al mi la deziratan foriĝon. Cetere, kiel forkuri, se mi estis vundita, konsumiĝanta pro internaj hemoragioj, kun sangomakulitaj vestoj, kaj ja blinda, efektive blinda?! Kiel min montri al la personoj en tiel abomena stato?!...

La malkuraĝeco - tiu sama hidro, kiu logis min en tiun abismon, kie mi nun rabiis - ankoraŭ plilongigis siajn nesatigeblajn tentaklojn por senrimede kapti min. Ankoraŭ duan fojon mi forgesis, ke mi estas homo! ke necesas lukti por atingi la venkon, kiel ajn suferiga estos ĝia prezo! Mi do reduktiĝis al la mizero de l' venkito! Kaj rigardante tiun situacion kiel nesolveblan, mi cedis al la larmoj por angorplene ploradi, ne sciante, kion provi por havigi al mi helpon. Sed dum mi verŝadis abundajn larmojn, tiu frenezula ĥoro, restante ĉiam la sama, tragika, funebra, regula kiel horloĝa pendolo, akompanis min per stranga similtoneco, altirante min kvazaŭ ĝi posedus magnetajn, nekonstraŭstareblajn afinecojn...