Выбрать главу

Ni do atendas la horon, kiam li estos forsendita en Lourenзo Marques aŭ en iun alian lokon en Afriko..."

Konsiderante, ke la okazaĵoj rakontitaj de la elokventa kaj elvokiva parolo de la konsilanto de l' Izolejo nepre afekcios la afliktitan koron de tiu memmortiginta patro, al li samtempe havigante turmentajn rememorojn kaj revigligajn esperojn, mi lin sincere gratulis pro la bela sukceso de liaj preĝoj kaj ankaŭ ĝoje laŭdis la amoplenan sindonon de la Virgulino el Nazareto, kies interveno rebonigis situaciojn, kiujn oni supozis senrimedaj. Kaj mi konkludis per demando, kies respondo montriĝis al mi tiel interesa, ke mi ne detenos min de la deziro ĝin aldoni al ĉi tiuj notoj kiel finon al tiu ĉi ĉapitro. Lin frate brakumante, mi demandis al Hieronimo, dum miaj kunuloj de la karavano ŝajnis aprobi mian agon per amikaj ridetoj:

"- Kaj nun, kara Hieronimo, post kiam solviĝis la plej urĝaj problemoj, kiuj vian vivon kovris per amataj ombroj, ĉu vi ne sentas vin pli serena por prizorgi vian estontecon, kiu, kiom mi komprenas, jam estas tre kompromitita de la konstantaj afliktoj kaj malbonefika senpacienco, en kiuj vin tenis la resopiro pri la amataj gefiloj?... Ĉu vi ne ĝojegas, sciante, ke la heredinto de via nomo baldaŭ povos honeste servi al la socio, ĉar lia koro enlasis la ĉielan lumon de religia kredo, kiu samvaloras kiel beno de la Ĉiopova, certiganta al li gloran estontecon?... Ĉu vi ne ridetos rezignacie, sciante, ke via blonda Greta estas akceptita en la sino de respektinda familio, tiel respektinda, ke ĝin honore distingis la atento de la Virgulino, de kiu vi petis konduki ŝin al porĉiama rehonoriĝo?... Jes, Hieronimo, vi ja ĝojegas! Kaj pro tio, mia amiko, ni ĉiuj vin gratulas!..."

Nur tiam li levis sian malĝojan vizaĝon, larmotone respondante:

"- Jes, amiko Kamilo! Tiel grandaj kaj profundampleksaj estas la bonfaroj, kiujn mi ricevis pro la helpo donita al miaj plej karaj amatoj, ke el ĉiuj esprimoj de mia koro neniu estos sufiĉe elokventa por pruvi al la Sankta Patrino de mia Savinto la dankon, kiu plenigas mian bruston per tenera emocio... escepte se, pro ankoraŭ pli granda korfavoro, mi fariĝos protektanto de orfoj kaj forlasitoj kaj al ili evitigos la falon en la samajn abismojn, en kiuj mi vidis dronintaj miajn karajn infanojn!

Kuraĝigas min la espero, ho Kamilo, ke unu tia miraklo efektiviĝos! Ĉar mi lernis ĉe miaj sindonaj majstroj en ĉi tiu gastama domo, ke la Spirito vivas sur la Tero sinsekvajn ekzistadojn, ke li naskiĝas kaj renaskiĝas en homaj korpoj tiomfoje, kiom necese, por ke lia animo disvolviĝu sub la beno de Dio! Mi do esperas, ke mi ĝuste tion iam efektivigos sur la Tero, en alia homa formo! Se ni, kiel mi nun varme kaj sincere agnoskas, posedas senmortan animon progrese irantan al Dio, mi elmontros mian dankon al la Ĉielaj Potencoj, fondante, dum mia reenkarniĝo sur la Tero, orfejojn, amoplenajn kaj gastamajn internulejojn, kristanjan hejmojn, kie orfaj infanoj trovu ŝirmon kontraŭ tiuj dramaj situacioj, en kiujn mia memmortigo ĵetis miajn sendefendajn gefilojn!... Jes ja! Konsolita, dankema, esperplena, mi ja estas! Sed ankoraŭ ne ĝojega, ĉar ĝena lavango da pagotaj ŝuldoj ardigas al mi la konsciencon, ĝin bruligante per la senkompata fajro de milmotiva rimorso! Ho, mi ne akuzas Zulmiran, ĉar mi ankaŭ sentas min kulpa pri ŝia abomeninda falo! La senrimeda malriĉeco, la akumuliĝintaj necesbezonoj, la torturanta malsato estis turmentegistoj, kiuj ŝin persekutis kaj vekobatis, ŝin trovante nepreparita por la necesa rezistado ĉe la ĉiutaga batalado kontraŭ la malfeliĉo, ĉar la kompatinda, ricevinte senaman edukadon en la gepatra domo, estis de mi, kiu ŝin tiel multe amis, kutimigita al ekscesa malutila komforto, al la ruiniga senokupeco, kiun ĉiam naskas misuzata mono! Se mi, la viro, kiun koncernis la sankta devo prizorgi la estontecon de la familio, nome eduki la idaron, ĝin defendante kaj honorigante, pereige fiaskis, ĝin forlasante en la malfeliĉego, kaŝante min malantaŭ memmortigo por eviti la honorigan lukton, ĉar mi tute perdis la kuraĝon por elplenumi mision, al kiu eĉ la malsuperaj estaĵoj de la Kreaĵaro sin donas ame, dolĉe kaj ĝoje; se mi, la natura ĉefo, kiu, antaŭ homoj per la Edziĝo kaj antaŭ Dio per la Patreco, devontigis min konduki la familion al la sanktejo de la Honoro kaj Feliĉo, ĝin forlasis en la viva fajro de la mondaj maljustaĵoj, kaŝante min en tombo elfosita de tia malkuraĝula ago, kia la memmortigo - kiu alia do plenumus la devon, kiu nur min koncernis?!... Kion povus fari la kompatinda Zulmira, se mi, agante malpli noble ol ŝi, eĉ min mortigis, por evitigi al mi la plenumadon de netransigeblaj devoj?!... Ho! Por venki la malfeliĉon, defendante kaj honorigante siajn kvar neplenaĝajn gefilojn, Zulmira bezonus esti edukita en la lumo de noblaj principoj, sub la inspiro de alta kristana orientado, kiel ja tiomfoje asertis Frato Santaremo, vidante min suferanta kaj ĉagrenita pro ŝia konduto! Ho kompatinda Zulmira, kiu tamen, kiel mi, eĉ ne sciis, ĉu ŝi efektive estas dia kreitaĵo!... malgraŭ la religia afektado postulata de la hipokrita kaj hereza socio, en kiu ni vivis! Preĝado estas mia konsolo, same kiel la studoj, kiujn mi nun faras kun la intenco ricevi novan surteran korpon... Kaj pro ĉio ĉi, mia amiko, mi dankas Dion, ĉar tio jam prezentas multon por mi, kiu absolute nenion faris por meriti tiom da korfavoro..."

"- Ĉu vi povus, Frato Santaremo, doni al ni kelkajn informojn pri la kondiĉoj, en kiuj efektiviĝos la novaj spertoj de nia kara Hieronimo?"- mi demandis, altirata de la sinsekvaj instruoj rezultintaj el tiuj faktoj.

"- Tio postulos simplan rezonadon, mia amiko, altireblan por ĉiu diligenta lernanto.

Farinte, en la surtera socio, neripareblajn erarojn, ni devos, post la reveno en la Spiritan Patrolandon, prepariĝi por reiri, en postaj reenkarniĝoj, al la scenejo de niaj kulpoj, cele al tio, ke ĉe la ripeto de la pasintaj provoj ni havu konduton kontraŭan al tiu, pro kiu ni fiaskis. Surbaze de tiu regulo, ĉe ĉi tiu kazo ni nepre vidos mian zorgaton denove renkonti la financan ruiniĝon, la komercan malhonoriĝon, kia la mondo rigardas la bankroton de komerca entrepreno; la malriĉecon, la senkreditiĝon - ja la motivojn, kiuj lin iam puŝis en la memmortigon - por ke li pruvu sian penton kaj la moralajn valorojn, kiujn al li akirigis la amara transtomba travivaĵo. Por ke tiel estu, la ruiniĝo nepre devos efektiviĝi, malgraŭ liaj klopodoj por ĝin eviti kaj malgraŭ lia honesteco; sed tute ne pro la senzorgo, kiun li ĵus elmontris, kaj pro kiu li disperdis en ĝuoj kaj mondumaj vantaĵoj la riĉaĵon, kiun la Superega Disdonanto konfide pruntis al li, kiel pli vastan rimedon por lia progreso kaj la progreso de liaj similuloj... Restos ankoraŭ la grava demando rilata al la familio, kiun li forlasis en dorna situacio, deflankiĝinte de la sankta devo lukti por ĝin defendi... La konscienco lin konsilos koncerne la apartaĵojn de tiel delikata riparado, laŭ liaj sentoj mem, ĉar li posedas sian liberan volon. Sed la elaĉetaj luktoj, la amaraj provoj, la dramoj, kiujn li travivos en la kadro de la neprokrasteblaj riparoj, estos intensigitaj de malfortika stato de lia sano, organa kaj morala, de nedifineblaj malsanoj, kiujn la homa scienco ne kapablos forigi, ĉar ilin kaŭzos malsanigaj refrapoj de la vibroj de la perispirito, traŭmatisme trafita de la memmortigo, sur la nerva sistemo de lia estonta fizika-materia envolvaĵo. Estas eble, ke eĉ surdeco kaj parta paralizo, kiu povos afekcii la vidan aparaton, markos lian estontan reenkarniĝon... ĉar li preferis sin mortigi disŝirante sian aŭdaparaton per pulvarmila pafaĵo... kaj vi scias, miaj amikoj, ke la astrala korpo - la Perispirito -, estante, kia ĝi fakte estas, viva kaj duonmateria organismo, nepre sentos la brutalan efikon de memmortigo... kaj tiel li modelos sian naskiĝontan korpon, ankaŭ suferante en la menso la efikon de tiuj samaj difektoj..."