Ni adiaŭis Fraton Santaremo kun larmoj pendantaj en niaj okuloj. Ni ne havis esprimojn por danki la ĝentilecon de la donitaj klarigoj. Ni brakumis Hieronimon kaj foriris, bedaŭrante la gravecon de tiu lin premanta situacio, ĉar, malgraŭ ĉio, kion ni ĵus eksciis, la kompatinda kamarado estis nenio alia ol soleca malliberulo en la Izolejo, de kiu li ne povus eliri eĉ por viziti siajn gefiloj n, escepte nur por instruiĝi en la limo de siaj kapabloj kaj sub la severa gardado de la mentoroj. Saturita de pezaj, ŝokaj vibroj, li povus, per sia kontakto kun la amataj karuloj, ilin infekti per angoraj sugestoj kaj treni en ruinigajn situaciojn.
"- Vi devas fini ĉi tiun serion da vizitoj per mallonga haltado en la Departemento de Reenkarniĝo - konsilis la maljuna Doktoro de Canalejas -, ĉar post kelkaj tagoj vi realigos vian malnovan revon, nome revidi la Patrujon kaj la iaman hejmon..."
Atendis nin malgranda veturilo. Super ni fermiĝis la grandega levponto kaj ni eliris en la vastegan kampon bunte kovritan de lilioj. Nedifinebla maldolĉo afliktis niajn korojn, kaj mi mem esprimis la impresojn de ĉiuj miaj kompatindaj kunuloj, eldirante:
"- Adiaŭ, kompatinda Hieronimo! Mi ne scias, ĉu ni nin revidos, antaŭ ol nin disigos la granda kaj neevitebla reenkarniĝcela vojaĝo!... La Ĉiela Bonfaranto kompatu vian Spiriton, lumigante per la favoroj de Sia patra indulgemo la vojon, sur kiu vi migrados ĉirkaŭita de dornoj kaj elreviĝoj! Via historio estas ankaŭ nia historio, mi ĝin bone scias!... Kiam la nobla Frato Santaremo ilustris viajn problemojn per sia klariga kaj signifa parolo, mi bone konsciis, ke li karitate celas averti nin pri la malfacilaj momentoj, kiuj ankaŭ nin atendas..."
Ĉapitro V Preparaj paŝoj por reenkarniĝo
"Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio"
"Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj."
JesuoKristo La Nova Testamento[23]
La Departemento de Reenkarniĝo situis en la ekstremo de la Korekta Kolonio Maria el Nazareto, estante samlima kun la ĝustadire spiritaj regionoj, aŭ eduka sfero. Tion oni facile komprenas, se oni konsideras, ke, venante tiel el la malsupera, kiel ankaŭ el la regenera regiono de la Kolonio, ofte frapas je ĝiaj pordoj grupoj da aspirantoj al la gravaj elprovadoj en la karno, t.e., en la surplaneda reenkarniĝo.
Tiu grava fako konsistis el la jenaj sekcioj, kiuj, kvankam interdependaj, plenumis apartajn funkciojn:
- Azilo.
- Analizejo (Sekreta kabineto, nealirebla por vizitantoj).
- Programado de la retravivotaj provoj.
- Esplorado.
- Planado de la surteraj fizikaj korpoj.
- Laboratorio por malgrandigo (Sekreta kabineto, nealirebla por vizitantoj).
Tiam komencis aperi la virina elemento, ĉar granda parto el la laborantoj kaj funkciuloj, kiuj tie oferis siajn fortojn, konsistis el Spiritoj altiĝintaj en la spirita hierarkio tra konstanta reenkarniĝado en virinaj korpoj. Sed la ĉefaj komisioj, kiel ankaŭ la ĝenerala direktado de la Departemento ĉiam ankoraŭ apartenis al inicitoj el tiu brila, al ni jam konata plejado.
Kiam ni transiris ĝiajn limojn, difinitajn de muroj netrapaseblaj por nerajtigitaj vizitantoj, la milda sunlumo havigis al ni agrablan surprizon, vidigante la unuajn kolorajn tonojn, kiujn ni povis percepti post kvarjara hospitaliĝo.
Ni kun miro konstatis, ke temas pri movplena uibo, en kiu staris grandiozaj konstruaĵoj laŭ rafinita hinda stilo. La legenda Hindujo, kun siaj tiel pensaltigaj sugestoj, aperis en tiuj ĉarmaj, pitoreskaj avenuoj, ŝajne invitantaj al meditado, al studo, al la nobla kulturado de la sanktaj aferoj rilataj al la Spirita Mondo kaj al la destinoj de la Animo!
En tiuj palacoj, ĉirkaŭitaj de kolonoj aŭ ornamitaj de tipaj kupoloj, same kiel en la domoj, graciaj kaj elvokivaj, ja ĉarmaj miniaturoj de la palacoj, en kiuj loĝis servantoj sin fordonantaj al la Elaĉeta Afero de la Majstro el Jerusalemo, regis la solena, nepriskribeble bela etoso de tiaj Transmondaj Sferoj, en kiu laboradas elitaj animoj, kies idealo estas la observado de la Superega Leĝo, la servado al Jesuo kaj la protektado al la humilaj kaj malfortaj. Ŝajnis, ke tie troviĝas la vera hinda civilizacio, nome tiu, kiun nur duonvidis en siaj ekstazoj la inicitoj de la antikvaj sekretaj sanktejoj, kiun oni neniam komprenis kaj kies principojn oni ĝuste tial neniam sekvis sur la Tero!
Ni sentis nin bone. Ĝojigaj emocioj komunikis konsolon kaj esperon al niaj animoj. Kaj por akcenti nian ĝojon, brilis la bela Suno, kunligante en la samaj dolcaj esprimoj de beleco parkojn kaj ĝardenojn, lagojn kaj fajrerantajn kaskadojn, la domaron kaj la horizonton etendiĝantan ĝis la senfino, cion karesante per mildaj tonoj, kvazaŭ ĝia orfluideska lumo filtriĝus tra maldensaj vualoj, maldikigante la volumenon de la belega paroramo en tia maniero, ke cio aspektis kvazaŭ farita el delikatega porcelano...
Gvidate de niaj karaj amikoj de Canalejas, ni eniris en la belan konstruaĵon kie sidis la centra administracio de la Departemento.
La boneco kaj la ĝentileco de la emineta inicito-direktoro, Frato Demetrio, decidis havigi al ni ec lokan instruanton, kapablan doni informojn konformajn al nia kompreno, kiel lernantoj pri la spirita vivo. Tiu estis juna virino, kies ridetanta kaj alloga vizaĝo tuj inspiris al ni konfidon. Pri tiu aminda persono, ni povis ekscii nenion pli, ol ke dum sia lasta surtera migrado ŝi nomiĝis Rozalia kaj vivis en Portugalujo.
La kompanio de Karlo kaj Roberto ne plu estis necesa. Ili do nin transdonis al la zorgado de Rozalia kaj adiaŭis por plenumi pli urĝajn taskojn, promesante reveni por nin rekonduki al la Pavilono, en kiu ni loĝis.
La sinjorino kolektis nin cirkaŭ si kaj en la mezo de la grupo ŝi sciigis, dum ciuj malsupreniris la ŝtuparon de la konstruaĵo:
"- Miaj karaj amikoj, mi komencos la malgrandan taskon al mi komisiitan de nia kara cefo, Frato Demetio, asertante al vi, ke al mia koro estos ege place kunlabori por via instruiĝo, same kiel mi farus al amegataj fratoj. Mi sentas, ke en viaj mensoj ekfloras laŭdinda deziro esplori por lerni kaj progresi. Tial mi aŭguras al vi kompensan estontecon en nia institucio, kies celo estas servi por altigi la proksimulon bezonantan amon kaj helpon! Sed mi detenas min de cia gratulo, kiu ja estus antaŭtempa. Mi prefere esprimas la deziron, ke la Supro al vi donu Sian korfavoran subtenon, kiel helpon por ke vi tenu vin je viaj nunaj streboj... "
Ni plej ĝoje dankis kaj plu iris sur unu el tiuj grandiozaj avenuoj borderitaj de tufoj el foliriĉaj kreskaĵoj, tra kiu nin haste preterpasis funkciuloj kaj laboristoj, plenigante la medion per intensa movado.
La juna sinjorino plu parolis, kaj dume ia sentebla fluo de supereco emanis el ŝia persono kaj penetris en nian internon, vekante tiujn plej bonajn esprimojn de respekto kaj estimo, kiujn ni povis prezenti:
"- Kiel vi konstatos, neniu, akceptita en ĉi tiu Instituto kiel kelkatempa zorgato kaj bezonanta retravivi surterajn provojn, povus ĝin efektivigi sen unue interniĝi en nia Departemento por staĝo, kies daŭro varias inter unu kaj du jaroj, laŭ lia stato, antaŭ ol oni faros la necesajn paŝojn rilatajn al la korpo, kiun li devos animi. Ĉiutage venas ĉi tien Spiritoj sopiregantaj pri reveno al la scenejo de siaj propraj faloj, maltrankvile strebantaj al riparado de sia pasinteco, kies rememoro ilin afliktegas, al elpago de siaj kulpoj, al ripetado de sia intima dramo, por sukcesi forskui de si la premegantan rimorson, kiu frakasas ilian konsciencon - ja sangantaj fantomoj, katenitaj al la malhonora sekvo de la memmortigo!