Выбрать главу

Ricevinte la aprobon de la Templo al la celata reenkarniĝo, aprobon kiun la Templo siavice jam estis ricevinta de la Plejsupro, kie ŝvebas la Supera Direkcio de la legio, la aspiranto sin prezentos en la direktejo de la Departemento. De tie oni lin unue sendos al la Azila Sekcio kie oni enskribos la registrojn pri lia surtera vivo kaj en kies internulejo li estos akceptita sub la patraj zorgoj de gvidantoj, kiuj ekde tiu tago lin fidele subtenos kaj senkondiĉe, senlace akompanos dum lia kulpelpaga "via crucis"[24] en la surteraj scenejoj.

Post tiu unua paŝo, venos la vico por la fakuloj de la sekcio de Analizo, kiuj esploros la karakterizajn inklinojn de tiuj internuloj, ilin detale ekzamenante el psikologia vidpunkto. Ilia animo, ilia memo, la plej kaŝitaj faldoj de ilia konscienco estos profunde esplorataj de tiuj saĝaj laboristoj de la Sinjoro, kiuj, estante ĉiuj superaj incitoj de tiu brila legio, senescepte kompetentas pri la delikata tasko. Tiucele, uzante siajn superajn magnetismajn kapablojn, ili devigas sian pacienton transturni la foliojn de la grandega libro de la Animo, revidi en ĉi tiu sian pasintecon kaj tiel sin montri tia, kia li ja estas, ĉar eksciu nun, - se vi tion ankoraŭ ne scias - ke ĉiuj kreitoj portas sian propran historion skribitan per neforviŝeblaj karakteroj sur la meandroj de la memo, pro kio ili povas, en difinitaj cirkonstancoj, ĝin detale reaperigi kaj elmeti por aliula ekzameno, ĉu li restas ligitaj al la karno, ĉu ili de ĝi liberiĝis...

Sed la internuloj de la Frenezulejo prezentas escepton. Ĉi tiuj bedaŭrinde reenkarniĝos tiaj, kiaj ili statas! Por bonfari al ili, eblos provi nenion alian, krom ilin revenigi al la karno, kiu tiuokaze efikos kiel terapio nepre necesa por korekti la ĝeneralan malordon de iliaj vibroj kaj tiamaniere estigi kondiĉojn por novaj estontaj provoj. Tiu terapio, mildigata de la ĉiutagaj preĝoj, kiujn, de ĉi tie, en simpatiaj, dolĉaj, bonfaraj fluoj, oni faros por ili, prezentas ĉion, kion tiuj malfeliĉuloj povas ĉi-momente ricevi, malgraŭ nia granda deziro vidi ilin serenaj kaj feliĉaj!

Post kiam finiĝis la analiza studo pri la karaktero de ĉiu internulo, tiuj samaj fakuloj ellaboras raporton, plendetalan kaj rigore ekzaktan pri siaj konstatoj, kaj transigas la kazon al la sekcio de Programado de Retravivotaj Provoj.

Laŭ ĉio dirita, vi certe komprenis, ke tiuj analizoj estas nepre necesaj ĝuste pro tio, ke ili liveras la materialon por programado de la estonta ekzistado. La meritoj kaj malmeritoj de la reenkarniĝonto, liaj pli gravaj pasintaj faloj, kiuj ĝuste pro sia graveco postulas urĝan riparadon; la mildigaj favoroj, kiun oni povas konsenti al ili, unuvorte la plektadon de la planita ekzistado oni faros helpe de la dirita esplorado. Sed necesas klarigi, ke tiel grava laboro alprenas du distingiĝajn formojn, kiuj estigas senteble diferencajn procedmanierojn. Ĝi estos malfacila, postulante multajn provojn, suferigajn eĉ por la operacianto mem, se la kondamnito al la karna karcero devenas de la malsupera regiono de la Kolonio, t.e. de la hospitalaj departementoj aŭ de la malliberejoj de la Turo; sed ĝi male konsistos en simpla revizio pro teknikaj kialoj, kontrola konstato nepre necesa al la raportoj, se la aspiranto estis internulo de la Instituto mem, t.e. de la regenera regiono, en kiu funkcias la reedukaj staĝoj, la Inica Lernejo, ktp, al kiuj vi estas baldaŭ sendotaj. Sed en ĉiuj okazoj, tiun laboron multe faciligos la informoj donitaj de la Templo kaj la helpo de la Gvidantoj- misiitoj senditaj de la Superaj Sferoj, sen kies ĉeesto oni faros nenian reenkarniĝcelan provon.

Post kiam oni difinis la programadon, skizis la elaĉetajn aŭ riparajn luktojn de la reenkarniĝonto, laŭ liaj fortoj por morala eltenado - fortoj disponeblaj por la venko -; post kiam oni antaŭvidis la entreprenojn, kiujn li povos efektivigi krom ankaŭ la elaĉetoj; la verkojn, kiujn li kapablos fari; la faciligojn, kiujn li renkontos survoje, ja justajn efikojn de meritoj antaŭe konkeritaj; aŭ la malfacilaĵojn, kiuj, por lia propra bono lin kontraŭstaros dum la ekzistado, kiel justa sekvo de malmeritoj, kiujn li kuntrenas el sia malbona pasinteco; post kiam, fine, oni definitive starigis la scenejon de la vivo, kiu lin atendas en surtera reenkarniĝo, kiu al li tiel konvenas, kaj kiun la pekinto mem forte deziras, skurĝate de pento, - tiam tiun belegan laboron, veran, saĝe planitan epopeon, oni sendos al la ĉefdirekcio de la Kolonio, kiu ĝin ekzamenos.[25]

En iuj okazoj, necesos fari plibonigojn, kiuj povos preskribi, aŭ la malpliigon de provoj, prokrastante ĝis malproksima estonteco la solvon de kelkaj problemoj, kiel aldonon de favorkoreco, aŭ la pliigon de riparoj en malpli longa tempo, depende de la ĝeneralaj fortoj de la zorgato! Sed tiaspecajn preskribojn oni nur ordonos, ec la Templo mem, se oni pro tio estas rajtigitaj de la Plejsupro. Ĉar, tamen, la misiistaj Gvidantoj de la pentinto, krom ankaŭ la fakuloj de la Departemento de Reenkarniĝo estas altrangaj Spiritoj el la virtoplenaj sferoj de la Transmondo, posedantaj vastan sciadon kaj ricevantaj gloran inspiradon por servi al la afero de la homa elaceto, tial iliaj programoj estas ĝenerale aprobataj de la Superega Direkcio de la Legio, al kiu ni apartenas kaj kiu, pere de la Templo, rajtigas la preparon de la surtera fizika korpo cele al la elprovado sur la krusto de la planedo..."

Haltinte sub la foliricaj arboj starantaj laŭlonge de la avenuo, sur kiu ni iradis, ni plenatente aŭdis tiajn instruojn kaj memoris la informojn, entenatajn en iuj antikvaj libroj, pri lecionoj donitaj de Pitagoro, Sokrato kaj Platono al cirkaŭstarantaj disciploj, antaŭ kurteno da platanoj en Atenaj parkoj, lecionoj, kiuj pli-malpli baziĝas sur analogaj principoj.

Enpensiĝa, Belarmino, kiu sorbadis la parolojn de Rozalia kun videbla entuziasmo, intervenis:

"- El viaj asertoj ni sekve induktu, mia sinjorino... mia fratino, ke la dramoj de la homa vivo, la malfelicoj, la tragedioj, kiuj ciutage skuas la mondon, farante el la homaro kvazaŭ ian ludilon de superaj, blindaj fortoj, estas direktataj de neretenebla fataleco?!..."

Kun carme simpla rideto, la klarvida servantino de Maria responde korektis kaj dume mansignis, invitante nin supreniri la ŝtuparon de impona konstruaĵo cirkaŭita de kolonoj kaj prigardata de allogaj puntformaj vicoj de florplenaj arbedoj kaj foliricaj arboj, kaj sur kies portikoj legiĝis ci tiu simpla surskribo: - "Internulejo":

"- Ne, mia amiko! La saĝo montras, ke la homaron de povas direkti ia blinda, abomena fatalo! Vi devus pli ĝuste kompreni, ke tio, kion vi nomas fatalo estas nenio alia, ol efiko de kaŭzo, kiun la homo mem estigis per la implikaĵo el siaj agoj, kiam sur la Tero li vivis malproksime de bono, moralo kaj devo, aŭ en la Transtombo, kiel Spirito deflankiĝinta for de la Leĝo, brutiĝinta en la mallumo, kiun li amasigis ĉirkaŭ si, ĉar ja li mem, per siaj bonaj aŭ malbonaj agoj, difinas la naturon, konsolan aŭ punan, de sia propra estonteco! La fatalo ja regas, se vi tiel preferas, sed ne blinde, reduktante la homaron al nura ludilo; ĝi estas la logika sekvo, inteligente korekta, de kulpaj devojiĝoj, trudita de lia libervolo post kiam li preferis la eraron al la avertoj de la prudento kaj konscienco! Ĉar temas pri punkorektado, tiu situacio ĉesos en la momento, kiam ĉesos la kaŭzo, kiu ĝin originis, nome la malsupera trajto de malico, kiu inspiris la faritajn agojn. Tiel, ankaŭ la programoj, kiujn oni ĉi tie ellaboras, celante la estontecon de la kulpinto, ne enhavos la detalojn, la ĉiutagajn agojn, kiujn li devos plenumi dum la aktivecoj de la surtera vivo, same kiel oni ne pripensos la apartaĵojn al li necesajn por ke li trafu la neeviteblan! Ni nur enskribos la ĉefajn punktojn, nome tiujn, kiuj prezentas riparojn, decidajn travivaĵojn, sinsekvojn, ĝuste respondantajn al la logiko de la antaŭaj okazaĵoj, tio estas, de la Kaŭzo! La kulpelpago tiele radikas en la pekula konscienco, kiel efiko de la rimorsoj, de la bezono progresi post krima pasinteco, ke li mem, sub la impulso de sia libera volo, ĝin efektivigus, se ĝi ne estus programita laŭ la kriterio de niaj raportoj. Konvenas tamen, ke ni tiel procedu, ĉar, lasita al si mem, li glitus al malutilaj ekscesoj, estigante ruinigajn situaciojn.