Krom tio, ankaŭ registriĝos liaj kapabloj por meritaj faroj, kiujn oni povos eĉ ekspliciti, montri... ĉar al neniu Spirito, enkarniĝinta aŭ ne, nur pro tio, ke li restas sub la jugo de la elprovado, oni rajtas neebligi, ke li konstruu sian progreson, sin dediĉante al noblaj entreprenoj favore al la bono de la proksimulo. Sed en la karno li estos libera efektivigi, aŭ ne, tiujn entreprenojn, kiujn li promesis realigi, antaŭ ol reenkarniĝi, kiam estis difinitaj la linioj de lia estonteco. Li ja estos libera, sed en la okazo se li dekliniĝos de tiu sindevontigo, tiam lin afliktos intensa bedaŭro, kiam transmonde li konscios, ke, ne plenuminte la vorton donitan al siaj Gvidantoj, li foiĵetis la glorkronon de meritoj, kiuj al li povus multe mallongigi la dornan vojon de la retravivotaj provoj... Kiel vi vidas, mia amiko, temas ne pri fatalo, sed ja pri harmonia kunĉenado de "kaŭzoj" kaj "efikoj... "
Ni eniris vastan antaŭĉambron, kies pordojn, neniam fermitajn, kovris, kiel sola baro al la interno, diskretaj kurtenoj el delikatega ĉielblua ŝtofo. Impresa silento daŭre vekis nian atenton, igante nin kredi, ke la impona konstruaĵo dronas en soleco. Sed sugestia, delikata aromo havigis neesprimeblan ĉarmon al ĝia plenalloga interno, en kiun milde blonda lumo penetris tra graciaj ogivoj girlanditaj per blankaj rozoj. Samfloraj bukedoj diskrete ornamis la lokon, vidigante, ke la ornamadon inspiris ina gusto.
En angulo de la salono, elstaris kvazaŭa tribuno, eltranĉita en formo de duonluno. Sinjorino kun nedifinebla aĝo, nin ekvidinte, tuj stariĝis kaj lasante ekaperi bonkoran rideton sur siaj lipoj, salutis nin per ĉi tiu signifoplena esprimo, dum ŝi venis renkonte al ni kaj ĝentile etendis sian dekstran manon: "- Estu kun vi la paco de la Dia Majstro!" Rozalia nin afable prezentis al ŝi.
"- Mi vin atendis, miaj amikoj! Frato Teokrito ĉimatene komunikiĝis kun mi kaj sciigis, ke vi bezonas mallongajn informojn pri ĉi tiu fako... Mi mem akompanos vin tra la interno de nia ŝirmejo... nome ĉi tiu Azilo, kiu iam vin ĉiujn gastigos, ĉar estas neniu, kiu post interniĝo en tiu ĉi Kolonio, ne devus transpasi ĝian sojlon... "
Ŝi estis religiulino. Ŝia neĝblanka vesto, kvazaŭ nuancita de orpalaj forforeskoj, kiujn oni kredus venantaj de la lumo verŝiĝanta sur tiun ĉarman lokon, estis tre bela kaj similis la tunikon de legenda virgulino glorita de rava religia poemo.
Mi ne pensis ekscii, al kiu kongregacio apartenis, dum sia surtera vivo, tiu ĉarma sinjorino, kiu nun, en la spirita mondo, sin montris, por nia surprizo, kiel funkciulinon de helpa Kolonio por regenerado de sinmortigintoj, kunlaborante, apud eminentaj incitoj pri la Sekretaj Doktrinoj, en la servoj de la Kultivejo de l' Sinjoro. Sed mi ja scias, ke ŝi certe honoris sian humilan ordenveston en la plenumado de nobligaj surteraj taskoj, veston, kiun ŝi nun sublimigas en la Transtombo, kiel ano de frata, modela kongregacio, en kiu ŝi merite rajtus direkti, kiel fidela kristanino, kia ŝi ja estas, unu el ĝiaj plej gravaj fakoj, nome tiu Internulejo!
Ĝentila kaj bonkora, ŝi invitis nin al mallonga ripozo, donante al ni, kiel ankaŭ al Rozalia, po unu el siaj belaj rozoj, kaj dume ŝi parolis, ridetanta kaj simpla, kiel gracia knabino:
"- Kiam mi vivis, enfermita kaj kvieta, en la Monaĥinejo de Sankta Maria, en la tempo de mia surtera ekzilo, mi kultivadis rozoj n dum miaj distrohoroj, kiam iu aŭ alia malsanulo ne bezonis miajn servojn trans la muroj, kiuj min izoligis... Tio estis la sola distro, kiun mi ĝuis en la mondo el ombroj, dum mia lasta migrado sur ĝi! Mi alparoladis la rozojn, same kiel la ceterajn florojn! Mi ilin komprenis, edukis, nutradis, kvazaŭ ili estus al mi tre karaj pensohavaj estuloj, kun ili mi amuziĝis kaj al ili mi faris konfidencojn, deponante en iliajn bonodorajn korolojn la larmojn, kiujn el mia koro elverŝigis la suferoj naskitaj de elreviĝoj kaj teneraj resopiroj! En la komunumo ne licis posedi eĉ besteton, ian birdeton, nome ion ajn, kio povus deturni la inklinon kaj la atenton de la internulinoj for de la aŭsteraj devoj, al kiuj ili estis ligitaj, aŭ for de la intima kontemplado, ĉe kiu ili senŝanĝe devus resti, celante purigi al si la karakteron kaj la sentojn por tute harmonii kun la diaj efluvoj... Eĉ tiujn florojn mi kultivis ne por mi, sed por la komunumo... Sed ĉar mi sekvis la regulojn starigitajn de Francisko el Asizo, tial mi estis certa, ke nenion malbonan mi faras, dedicante iom el mia inklino ankaŭ al la delikataj floroj, elkreskantaj el miaj bedoj... kaj de tiam mi kutimis al ili... kiuj tute ne malhelpis min harmonii kun la sferoj de Amo kaj Bono, car mi ja daŭre kultivas ilin en la tuta pleneco de la spirita vivo, neniam ilin forgesante... "
Forte impresita de la carmoj radiantaj el la virga religiulino, Belarmino prezentis demandon, kiun mi opiniis maldiskreta kaj tre nekonvena.
"- Jes - li parolis -, mi vidas, ke vi ankoraŭ kultivas rozojn en ci tiu transtomba regiono... Sed mi sentas min konfuzita... Ĉu do tia afero estas ebla, fratino...?"
"-... fratino Celestina... por al vi servi, kara frato Belarmino! Kiel do?!... Ĉu vi ne vidas la florojn ci tie?... Kiel ĝi do ne estus ebla? Ho! kial oni ne kultivus florojn en la Transtombo, se ĝuste ci tie, kaj ne sur la materiaj mondoj, troviĝas la vera modelo de la Vivo, kiu kun ciu tago fariĝas pli rica pro la progreso de ciu el ĝiaj loĝantoj?!... Ĉu ekzistas io sur la Tero, rilata al la Bono kaj Belo, kio ne estus pala rememoraĵo de la Spirita Patrolando, portita de la kondamnitoj al la karna karcero?... Ĉu la Vivofluidaĵo, kiu ĝermigas la surterajn florojn kaj kreskaĵojn, ilin parfumante, beligante, carmigante, ne estas la sama, kiu fekundas kaj animas la kvintesencon, kaj ties derivaĵojn, de ni utiligatajn en ci tiuj regionoj?... Ĉu la Dia Artisto, kiu ornamis la Teron per tiom da belaĵoj ne estas tiu sama, kiu vivigas kaj beligas la tutan Universon?..."
Ni dankis la delikatan donacon, kiu ŝajnis lumi kaj vibri, saturita per nekonataj magnetaj principoj. Ni enspiris la subtilan aromon, kiu plenigis la salonon, kaj dume ŝi pasigis nin al vasta galerio subtenata de majestaj kolonaroj. Ĝi aspektis kiel klaŭstro. Ambaŭflanke viciĝis klasikstilaj pordoj, kaj de supre la sama heleco, fluideca kaj dolca, lumis per blondaj tonoj, inspirante ce ciu paŝo konfidon kaj ĝojon.
La ĝentila sinjorino nin alkondukis al iuj el tiuj pordoj, kaj enirante ni surprize konstatis, ke ili apartenas al vastaj dormejoj. Ŝi klarigis:
"- Kiam ĉe la internulo de ĉi tiu Kolonio pozitive montriĝas la bezono kaj la tempo por reveni al lernado en la karno, cele al kompletigo de la ekzistado interrompita de la memmortigo, tiam li prezentiĝas en la Departemento de Reenkarniĝo, akompanate de la mentoroj, kiuj lin gvidas, kaj portante la necesajn rekomendojn kaj rajtigojn, elsenditajn de la direkcio de la Departemento, en kiu li staĝis inter ni.
El la kabineto de Frato Demetrio li estos sendita al ĉi tiu sekcio, en kiu li ekloĝos kiel internulo. Ni lin gastigos kun amo kaj ĝojo, penante fari lian staĝon kiel eble plej konsola kaj kuraĝiga... ĉar sinmortiginto ordinare estas tristemulo, kiun nenio ĝojigos, nekonsolebla estulo, kiu, konsciante sian baldaŭan revenon sur la surteran arenon en plej afliktaj kondiĉoj, pli forte angoras post kiam li transpasas la sojlon de ĉi tiu sekcio...
Ĉi tie li restos dum la preparoj por la granda vojaĝo. Liaj timoj, liaj meditoj pri la estontaj travivaĵoj, kiam li estos denove metita en karnaj vestoj, pliintensiĝos kun ĉiu minuto, ĉar, anstataŭ nescio, kontraŭe klaran konscion li havas pri tio, kio lin atendas en la areno, kie li devos ludi la heroan rolon de estulo nepre bezonanta kapabliĝi por la konkero de si mem, por atingi la regionojn de la vera Bono! Tiu korpremateco, kiu pliintensiĝas laŭgrade kiel konkretiĝas tiuj preparoj fariĝas vere angora, verŝigante oftajn larmojn el lia koro disŝirita de pento, timo, resopirado... ĉar ekde la tago, kiam aspiranto al reenkarniĝo transigas la sojlon de la Internulejo, li adiaŭas la Kolonion aŭ la Instituton, la majstrojn, kiuj lin instruis, la kunulojn kaj amikojn, kiujn li tie havigis al si, por ilin revidi nur post kiam finiĝos lia ekzilo... Estas ja vere, ke, reenkarniĝinte, li ne restos apartigita disde ĉi tiuj, kiel oni unuavide povus supozi. Kontraŭe, li ĉiam ankoraŭ estos objekto de la atento de ĉiuj, kiuj lin prizorgis dum la interniĝo en la Kolonio, ĉar lia restado en la materia kampo ne malpliigos ilian respondecon pri li, nek signifas, ke li estas malligita disde la Kolonio. Li ja povos ĉiam ankoraŭ veni ĉi tien por ricevi konsilojn, instruojn, konsolon de siaj iamaj mentoroj, dank' al la dormo, kiu por tio ebligos al li relativan liberecon; kaj tion li nepre faros, ĉar li ankoraŭ restos sub nia prizorgo, kiel internulo en ĉi tiu Instituto, kaj ĉar ankaŭ la travivota reenkarniĝo estas nenio alia, ol unu el la rimedoj, kiujn ni disponas por la edukado nepre necesa al lia reboniĝo kaj al tio, ke li reprenu la normalan vojon al la glora konkero de la Progreso!