Выбрать главу

Sed... tiuj Spiritoj scias, ke, preninte sur sin la pezan ŝarĝon el surtera ŝlimo, ili ne plu ĝuos sian iaman mensklarecon, forgesos la ĉitiean fratan kunvivadon, la bonfaran benplenan ĉeeston de tiuj, kiuj estis al ili kvazaŭaj protektantaj anĝeloj kaj kiuj al ili sekigis la larmojn el malfeliĉo. Ĝuste tial ili angoras kaj suferas!

Mi kaj miaj asistantoj prigardos ilin ĉi tie, en la Azilo, helpante ilin readaptiĝi al la surteraj aferoj, vekante en ili la amon al la ekzistado sur tiu malavara planedo, kiun la Saĝo de la Ĉiokompatema tiel riĉe dotis kaj kiun nur la malprudentaĵoj de la homo, faris malmilda kaj sendanka!... ĉar estas grave ne forgesi, ke la sinmortiginto seniluziiĝis pri la vivo en la surtera socio, li ĝin malamas kaj volus ligiĝi al alia, kiu plibone respondus al liaj intimaj aspiroj! Multaj, terurite de la kulpelpagaj perspektivoj, kiujn nur ĉi tie ili plendetale ekkonas, pentas pri sia intenco kaj, pro senkuraĝiĝo, petas pri ioma prokrasto de la tempo de ilia naskiĝo, kaj tio estas al li konsentita. Plorante, ili estas rekondukitaj al sia deveno, transdonitaj al siaj lokaj protektantoj, kaj tie ili restos senprogresaj ĝis ili decidis fari la solan paŝon kiu al ili povos efektive ebligi pli bonan estontecon: - la reenkarniĝon!

Sed interniĝinte ĉi tie, ili ne restas senokupaj, atendante, ke iu por ili preparu la estontan surteran loĝejon. Kun siaj instruantoj ili klopodas por la preparaj paŝoj al sia reenkarniĝo, kunlaboras en la penigaj esploroj por elekti gepatrojn plej konvenajn al la naturo de la elprovado, al kiu ili devas submetiĝi antaŭ la sanktegaj leĝoj, kiujn ili iam malobeis, ĉar la memmortigintoj ĝenerale reenkarniĝas, por elpagi siajn kulpojn, ne en la rondo de siaj plej amataj estuloj sed ja ekstere; ili studas, sub la orientado de la gvidantoj-misiistoj, la planadon de siaj surteraj aktivecoj, lernante, en iaspeca praktika leciono, pere de inteligente moviĝantaj bildoj similaj al teatraj aŭ kinematografaj scenoj, disvolvi tiujn aktivecojn, ilin realigi, rebonigi kaj konduki al ilia heroa celo, per ĝusta kaj prudenta agado; ili regule vojaĝas al la Tero, ĉiam akompanate de siaj bonkoraj protektantoj, por restado dum kiu ili provos orientiĝi rilate al la kutimoj, al kiuj ili devos adaptiĝi laŭ la medioj, en kiuj ili kuntrenos sian hontindan kondamnon, ĉar al ili ja konvenas rezignacii pri tia situacio antaŭ ol droni en la karnon, por ne senti tro arda la ŝanĝon de la kutimoj alprenitaj dum la kunvivado kun ni; kaj post kiam estas finitaj tiuj esploroj kaj elektita la familia rondo, ili ankoraŭ restos ĉe la estontaj gepatroj, penante altiriĝi de ili, ilin pli funde koni, adaptiĝi al iliaj manieroj, precipe se al ili trudiĝas, kiel puno aŭ necesa kondiĉo de progreso, renaskiĝi en malfavora medio, kie dum ĉiuj tagoj de sia vivo ili havos ĉirkaŭ si nur iamajn malamikojn de pasintaj ekzistadoj, Spiritojn fremdajn kaj pro tio indiferentajn al la malfeliĉoj, kiuj ilin skuos..."

"- Tio signifas, mia fratino, ke la aluditaj esploroj..." mi demandis, profitante mallongan paŭzon de la elokventa kunparolantino.

"-... rilatas al serĉado de iu familio, de iu hejmo, ĉefe de gepatroj sufiĉe karitataj por en sian sinon akcepti fremdan idon, kiu al ili ja estos motivo de konstantaj zorgoj, pro tio, ke li estas kondamnita al la doloraj elprovoj ligitaj al la reenkarniĝo de sinmortiginto! Ekzistas, miaj amikoj, eĉ doloraj, malfacile solveblaj kazoj! Ĉi tiujn prezentas tiaj malfeliĉeguloj, kiujn vi vidis en la Frenezulejo. Ili devas resti ĉi tie, en la Azilo, tiel longe ĝis oni trovos gepatrojn por ili, ĉar, kiel vi scias, tiaj Spiritoj, krom esti nekapablaj por kunlabori kun la mentoroj por sia propra afero, ankaŭ statas tiel malbone, ke al ili eblos renaskiĝi nur en materia envolvaĵo senfortigita de nekuraceblaj malsanoj, nekomprenebla por normalstata enkarniĝinto, kio estos suferiga elprovado por la akceptontaj gepatroj! Kiel oni jam klarigis al vi, multaj el tiuj malfeliĉuloj revenos al la surplaneda vivo kiel paralizuloj, mensdebiluloj, eble surdmutuloj, nekuraceblaj malsanuloj, ktp, ktp, kaj rajtos aliri nur tiujn rondojn, kie gepatroj devas kulpelpagi per akraj elprovadoj. Tiuokaze, iliaj gvidantoj kaj sindonaj mentoroj starigas kun tiuj, kiuj povas fariĝi gepatroj kaj kiuj sin kompromitis per gravaj ŝuldoj antaŭ la Dia Justeco, kortuŝajn interkonsentojn, ekstremajn kontraktojn, kiel jena, laŭ kiu:

"- Ili konsentu akcepti tiujn malfeliĉulojn kiel filojn, ilin subtenante dum ilia kulpelpaga "via crucis", ĉar ĉi tiuj bezonas la reenkarniĝon por rekonsciiĝi el la torporo, en kiun ilin ĵetis la memmortigo, kaj tiel havigi al si pli bonan situacion.

"- Ili faru tiel sanktan karitaton pro amo al la Dia Ŝafido, oferita en la supro de Kalvario pro tio, ke li multe amis la pekulojn kaj deziris rekonduki ilin al la jubilo de la Senmorta Vivo, kaj rekompence la Superega Leĝo de Amo al la Proksimulo aljuĝos al ili la meriton de l' Bonfaro kaj al ili donos honorajn oportunojn por efektivigi negrandajn verkojn sur la vojo de evoluado cele al kompensaj, feliĉaj situacioj.

"- Ili konsentu provizore fariĝi agentoj de la Legio de Maria, ŝirmante en sia amika hejmo iujn el ĝiaj zorgatoj nome tiujn plej malfeliĉigitajn de peka pasinteco, ĝis finiĝos ties necesa elpago, kiu ja estas la sola restaĵo el la terurega aventuro de l' memmortigo!... Ĉar la Leĝo ordonas, ke Karitato kovru amason da pekoj... tial ili, la gepatroj, kiuj ankaŭ pekis kontraŭ la superregado de la Neerarema Leĝo, kvitiĝus el multaj kulpoj per tiu sublima virto, kiun ili ja povus praktiki, servante al la sanktaj decidoj de la Kreinto!

Sed, miaj amikoj, se unuj karitate konsentas plenumi tiel honoran kiel amaran taskon, aliaj tamen ilin rifuzas, preferante elpagi siajn ŝuldojn ĝis la lasta lepto, ol kontribui per siaj penoj por tio, ke unu el tiuj malfeliĉuloj riparu la sekvojn de sia makabra ago sub la ŝirmo de ama kaj digne konstruita hejmo. Konsciante, ke al tio ili ne estas leĝe devigitaj, ili preferas travivi la malglataĵojn de siaj propraj elprovoj havante ĉarman, sanan idaron, ol mildigi ilin per ricevo de kompensaj kaj malavaraj oportunoj tamen kondiĉitaj al tia sublima karitata faro, nome fariĝi gepatroj de malgrandaj nenormalaj monstroj, kiuj al ili havigus nur ĉargrenojn kaj zorgojn... "

"- Kaj kiel do reenkarniĝos tiuj mizeraj malfeliĉkunuloj, ho Ĉiela Dio?!... Kiel ni reenkarniĝos, ni, al kiuj ĉio mankos, eĉ gepatroj?..."- mi demandis, impresita kaj maltrankvila, memorante, ke mi sendube revenos blinda al la karno, Mario sen la manoj, Belarmino malsana kaj malfeliĉa ekde la lulilo..."

"- Vi ricevos novajn informojn, miaj karaj fratoj, en la Sekcio de Esplorado! Sed nun mi daŭrigu la viziton en tiuj ĉambroj, kiuj ankaŭ vin iam gastigos, kiam vi komencos viajn elaĉetajn klopodojn..."

La Azilo similis grandegan internulejon kaj konsistis el kvar tre distingiĝaj fakoj, kvakam ili prezentis inter si nenian diferencon laŭ sia interna aranĝo.