En la unua kolektiĝis Spiritoj devenintaj de tiuj malpli malfeliĉaj regionoj de la Kolonio, nome la internuloj kaj lernantoj en la Instituto, jam inicitaj pri la ĝustadira Spirita Scienco. En la dua restis la internuloj de la Hospitalo Maria el Nazareto krom ankaŭ tiuj de la Izolejo, kiuj preferis tujan reenkarniĝon. La tria gastigis la malliberulojn de la Turo kaj la kvara estis destinita al tiuj de la Frenezulejo. La saman loĝadon oni havigis al la virinoj sed en aparta konstruaĵo situanta sur tereno apuda al la nia.
Celestina ebligis al ni ĉion plendetale esploradi. Tie oni faras registron pri la reenkarniĝonto: lia nomo, la loko de reenkarniĝo, la naskiĝdato, la nomo de la lando, la tempo de lia surplaneda ekzistado ktp, ktp; ĉio pri li tie restas modele arkivita!
La internuloj tie ligiĝas per samaj zorgoj, estas orientataj de senlacaj asistantoj, kiuj ĉion provas por ilin venkigi en la luktoj de la surtera elprovado. Kien ajn ilin alvokus iliaj bezonoj, - cu al la Tero, cu al la kabinetoj por Analizo, en kiuj ili submetiĝas al la jam priskribita delikata operacio; cu al la sekcioj de Programado de Retravivotaj Provoj aŭ de Esplorado -, ciam ili nepre devas reveni al la Azilo, cies komuna koncentriĝa punkto ĝis la fino de ilia preparado kaj kien ili denove revenos post la fino de la planita korpa ekzistado. Tiu preparado ofte daŭras iom pli longe, escepte por la zorgatoj de la Frenezulejo, kiuj revenas al la materia kampo post mallongaj klopodoj limiĝantaj ekskluzive al la esplorado.
Post la fino de tiuj penigaj preparaj paŝoj, komenciĝas la etapoj de efektivigo. Tiam la direkcio de la Departemento elsendas ordonojn al la direktoro de la Laboratorio por Malgrandigo, ke ci tiu komencu la magnetan operacion necesan al la renaskiĝo kaj la koncernan altiriĝon al la feto, kies biologiaj elementoj jam disvolviĝas en la fekundigita ovolo, en la sanktejo de la patrina ventro. Ĉi tiu fariĝas do nenio alia ol kontinuaĵo de tiu Laboratorio, iaspeca provizora aŭ krizokaza fako de la Departemento de Reenkarniĝo, super kiu vigladas la teknikistoj komisiitaj por tiu grandioza servo kaj la spiritaj gvidantoj de la Spirito, kiu sub tia premo kaj kun la normalaj vibroj reduktitaj muldas sian korpon proporcie kiel progresas la gravedeco. Oni ankaŭ klarigis al ni, ke la ideala muldilo difininta la formon de la elkreskanta feto estas ĝuste tiu astrala korpo, kiun ni tiam portis sur ni - nome la perispirito -, kio donis al ni vastan komprenon pri la stato de nia estonta korpo, strukturota sub la malsaneca magnetismo de vibroj fontantaj el grandaj malfeliceguloj, kiaj ni estas. Tiujn klarigojn ni efektive jam pli frue ricevis de niaj paciencaj mentoroj!
Oni ne permesis al ni eniri en la "Laboratorio por Malgrandigo" nek en la kabineton de Analizoj, sed oni informis al ni, ke la interniĝo en la Laboratorion ne sekvigas, ke la kondamnito restus ligita al ĝi. Kontraŭe, potencaj magnetaj fluoj, fontantaj el la diaj, nemezureblaj fortoj, kiuj subtenas la Universon, peladas lin al la korpo, kiun li devas loĝi, estigante inter ambaŭ reciprokan altiriĝemon kaj samtempe harmoniigante lian perispiriton al la perispirito de tiu, kiu konsentis, volonte aŭ devigite de iu dispozicio de la Granda Leĝo, fariĝi lia patrino kaj tiel kun li suferi kaj plori pri la dramaj kaj neeviteblaj sekvoj de memmortigo, de gravaj kaj malhonoraj kulpoj! Ke dum la tempo de tiu sinaltirado, kiu fariĝas malrapide, laŭgrade kiel progresas la gravedeco, la kondamnito iom post iom perdas la kapablon rememori sian pasintecon pro tio, ke lia astrala korpo suferis malgrandigon necesan al la muldado de la feto, kio ankaŭ fariĝas dank' al la vibracia kaj magneta efiko de la psikistoj, sin okupantaj pri la delikata operacio, sur la volon kaj la mensajn vibrojn de la paciento. Ke, proporcie kiel antaŭeniĝas la gravedeco en la patrina ventro, liaj vibroj, ĉiam pli premitaj, plej profunde enpuŝas en la astralan organismon liajn pensojn kaj rememorojn, la vivajn impresojn de la doloraj dramoj de li travivitaj en la pasinteco, el kio rezultas la Forgeso, vera aldono de Favorkoreco trudita de la Superega Leĝdonanto, kiu kompatoplene konsideras la malfeliĉegojn, kiuj okazus, se la homoj kapablus libere rememori la verajn kialojn de sia renaskiĝo sur la Tero en bedaŭrindaj kondiĉoj, ofte luktante kaj plorante de la lulilo ĝis la tombo! Ke, tien enirinte, li ekspertas en sia afliktita memo ian antaŭagonian staton, facile kompreneblan pro la konfuziteco reganta ĉiujn liajn fakultojn, lian menson, liajn vibrojn! Ke tia stato, tre dolora por iu ajn Spirito, fariĝas abomeneginda por memmortiginto, ĉar lia astrala organismo troviĝas turmentege skuita de la ŝoko, kiun al li trudis la violento de la memmortigo kaj kies muldiĝon li spertos nur multajn jarojn poste, kiam okazos la natura, malrapida malligiĝo el la magnetaj katenoj lin kuntenantaj la la korpo, al kiu li estas ligita ekde tiu operacio en la Laboratorio. Ni ankaŭ eksciis, ke tiu tuta epopeo, inda je la Dia Kreado, havos sian plenumon faciligita kaj siajn perspektivojn malakrigitaj, se la paciento elmontros sinceran penton pri sia malbona pasinteco krom ankaŭ bonvolon kaj humilecon por ripari faritajn erarojn kaj progresi celante la honoran aprobon de sia konscienco, ĉar tiam lia volo fleksibliĝos sub la protekta agado de la sindonaj Gvidantoj, kiuj tutcerte klopodos por elirigi lin venkinta kaj rehonoriĝinta el iu malbela implikaĵo el faloj kaj krimoj kontraŭ la Neerarema Leĝo de la Ĉiopova!
Tiel vizitinte ĉiujn fakojn, ĉiam ricevante, ĉu de Fratino Celestina, ĉu de Rozalia, ĉu de unu aŭ alia estro de kabineto, altvalorajn klarigojn, ni alvenis al la ĉambroj destinitaj al la Programado de Retravivotaj Provoj, kies celon ni kontentige prezentis en ĉi tiu ĉapitro. Ni nun aldonos, ke, enirinte la komfortan konstruaĵon, en kiu funkciis tiu sekcio, ni estis kaptitaj de agrabla surprizo: ĝia funkciularo konsistis el sinjorinoj, el kiuj unu estis junaj, eĉ tre junaj, apenaŭ elirintaj el la infaneco, dum aliaj troviĝis jam en plena matureco aŭ eĉ atingis respektindan maljunaĝon! Aktivaj, klarmensaj, perfekte kapablaj por la alta komisio al ili konfidita, ili konsultadis notojn venintajn de la kabinetoj de la Analiza sekcio kaj la ordonojn de la Templo kaj kompetente skizis la fekundan planon de la ekzistado, kiu konvenus al ĉiu zorgato de la Kolonio revenonta al la Tero en karnaj vestoj. Sed ilin direktis inicitaj saĝuloj kaj la spiritaj Gvidantoj de ĉiu el ili, kiujn ili obeadis kvazaŭ filoj. Kiel jam dirite, ni vidis, ke multaj el la aspirantoj mem kunlaboradis en la farado de tiuj planoj, kiuj prezentus nenion alian ol ekstreman ĉenon de liaj kulpelpagoj, la angorplenajn tagojn, kiuj el iliaj premegataj koroj eltiros ardegajn larmojn; la decidajn atestojn, kiujn ĉiu kulpulo bezonas prezenti al si mem por senpezigi la konsciencon el la malhonoro, kiu ĝin mallumigas, ĉefe sinmortiginto, kiu pli ol ĉiu alia, restas nekonsolebla antaŭ la abismo de li mem elfosita.
Mi ne povis min deteni. Antaŭ ekzemplero de tiuj planoj - vera savogvidilo, kiu el la pekulo, se ĉi tiu ĝin observos, faros idealan homon, konvertiĝintan al la sublima scienco pri la Devo -, mi demandis, min turnante al unu el la kompetentaj teknikistoj, kiuj direktis la gravan fakon:
"- Kaj cu ni ciuj, la sinmortigintoj, perfekte plenumos, reenkarniĝinte, unu tian programon?..."
La eminenta psikisto, ne malkaŝante ian melankolian esprimon, ridetis kaj samtempe respondis:
"- Se cio al vi ĵus prezentita, mia amiko, devenas de ia kaŭzo, estas memkompreneble, ke ci tiun kaŭzon oni devas korekti, por ke la respektivaj efikoj harmoniu kun la neerarema leĝo reganta la kreaĵaron! Se estas plenumenda programo, tio signifas, ke la Supera Justeco povis ĝin proponi kaj ke, pro tio, ĝi estos observata malgraŭ ciuj interesoj kaj sinoferoj! La leĝaro, kiu fundamentas la principojn de ci tiu institucio, estas la sama, kiu movas la Absolutan Universon! Tio estas la kaŭzo, kial niaj decidoj konformas al la plej perfekta justeco, kio estas la samo kiel diri, ke la pentinto ne povos ne rigore plenumi tian programon, car ĝi ekzistas ĝuste tial, ke li mem ĝin estigis per sia malbona konduto! Ĝi do kunekzistas kun li! Ĝi troviĝas en li, kiel konsista parto de lia personeco! Li nepre bezonos plenumi ĝin por liberiĝi de la multego da ombroj, kiujn ĝia malobservo verŝas sur lian animon! Cetere li povos ĝin observi, car li tiucele disponas ciujn eblecojn! Se li ne ciam tiel agas, tio estas tial, ke li denove deflankiĝis de la bona vojo! Tiuokaze li trenos sur sin novajn respondecojn kaj ripetos du, tri, kvar fojojn sian surplanedan migradon, por ke li povu elpagi, ĝis la lasta cendo, siajn ŝuldojn kontraŭ la Superega Leĝo, laŭ la averto de la Eminenta Majstro!..."