Выбрать главу

Ĉe tio ni adiaŭis la ĝentilan florkultivistinon kaj, forlasinte la sekcion pri Programado de Retravivotaj Provoj, ni direktis nin al tiu pri Esplorado.

Grandnombra funkciularo tie donis sian kunlaboron, sub la direktado de unu estro kaj pluraj subestroj, car la tieajn taskojn devis plenumi komisionoj el du ĝis kvar personoj krom unu direktanto, kiuj estis komisiitaj prepari eblecojn por la renkarniĝo de difinita grupo da enaziliĝintoj.

Sed, kiel sciate, mankis laboristoj. Tiel ni tie trovis, donantajn sian altvaloran helpon ankaŭ al tiu Departemento, iujn personojn, kiujn ni jam konis en aliaj lokoj, nome Teokriton mem, kiu gvidis malgrandan esplorkaravanon konsistantan el liaj disĉiploj Romeo kaj Alcesto, kies laboroj disvolviĝas, kiel ni scias, sur la krusto de la Tero; la Grafon Ramiro de Guzman, estrantan alian komisionon, al kiu apartenis la du Canalejas; Olivieron de Guzman, la eminentan edukiston ĉe la Turo, kune kun Pastro Anselmo; Frato Johano, respektegindan pro sia impresa orienta teniĝo, krom multaj aliaj efike prudentaj kaj kleraj por la plenumo de sia grava komisio.

Ni kortuŝe rekonis la nenegeblan bonvolemon de tiuj servantoj de la Milda Nazaretano, kiuj laŭ la ekzemplo de la tre amata Majstro - kiu ne disdegnis aperi sur la Tero en homa formo, celante la instruadon de la kreitoj konfiditaj de la Superega Patro al Lia Prizorgo - ankaŭ malplialtiĝis, retenis siajn vibrojn, materiiĝis, fariĝis densaj kaj preskaŭ homnaturaj por servi al la afero iniciatita de Tiu neforgesebla kaj nesuperebla Majstro! Mirigis nin la fakto, ke de ili ni ricevadis tre esprimoplenajn elmontrojn de frateco, dum niaj animoj, kortuŝitaj, murmuretis al nia komprenado, ke ni devas respondi al tiel amaj zorgoj per deca obeema sintenado kontraŭ tiel noblaj instruantoj. Frato Teokrito deturnis nin de tiaj pensoj venante al ni kaj nin salutante, kaj tuj poste li kun rideto demandis:

"- Laŭ mia observado, amikoj, vi multe profitas el la instruoj, kiujn oni al vi havigas ĉi tie... Mi estas informita, ke vi pri ĉio interesiĝas, kio min bonege impresas, ĉar ĝi antaŭvidigas kompensan ŝanĝon en viaj destinoj... Kion vi induktas el ĉio, kion vi ĝis nun observis?... "

Nun estis Belarmino de Queiroz e Souza, kiu esprimis la ĝeneralan opinion:

"- Ni induktas, plej eminenta frato - li varmosente diris -, ke se ni, kiel homoj, sciintus tiajn aferojn, ni tre probable estus evitintaj la memmortigon, lasante nin konduki laŭ reguloj kontraŭaj al tiuj, kiuj nin ruinigis!... Kio min aparte koncernas, mi konscias, ke mi estos forta antaŭ la sekvoj, kiujn mi devos alfronti laŭlonge de mia destino... ĝis mi kovros la deficitojn, kiuj makulas al mi la konsciencon! Ho kara Frato Teokrito! Kvankam mi suferas, mi tamen sentas, ke mi nun estas alia homo... tio estas, alia Spirito! En mia memo eklumis torĉoj de neestingeblaj esperoj, kiuj min potence fortigas kaj rekuraĝigas, instigante min ekmarŝi cele al la estonteco, kia ajn ĝi estos! Pozitive scii, ke mi Ekzistas, ke mi Estas, ke mi Estos, konvinkita pri tio, ke eĉ ne unu solan el miaj plej sanktaj inklinoj, el miaj aspiroj kaj idealoj, el miaj klopodoj por riĉigi miajn intelektajn kaj moralajn provizojn, mi iam ajn perdos disfrakasitajn inter la fina punkto de ĉia ekzistaĵo; certa pri tio, ke la Eterneco estas mia sankta heredaĵo, kiun mi laŭleĝe plenrajtas pro tio, ke mi, kiel Spirito, havas dian originon; kaj konvikita pri tio, ke mi devos trapasi la sinsekvon de l' tempoj progresante senĉese, riĉigante miajn fakultojn per atributoj, kiuj min honore kondukos al grandiozaj sferoj de la Spirita Vivo, per la konkero de mi mem cele al la konkretigo de la dia idealo - jen por mi raveganta feliĉo, kiu igos min forgesi sinoferojn kaj larmojn, venki lacecon, alfronti ĉiujn krimajn sekvojn de la pasinteco, kaj nur zorgi pri la konkero de la estonteco, eĉ se mi por tiu celo devos supreniri dolorajn, afliktoplenajn kalvariojn! Kiel homo, mi neniam konceptis la eblecon, ke mi iam fariĝos la heroo de tiel sublima epopeo! Mi estas preta por lukti, Frato Teokrito! Lukti kaj suferi, por lerni, konstrui kaj venki! Mi scias pri tio, kio min atendas ĉe la batoj de la ekzistadoj sinsekvontaj dum mia irado! Mi scias pri la amaraj horoj, kiuj skuos la potencojn de mia animo en la daŭro de la jarcentoj fluontaj dum mia evolua marŝo. Sed tio ne gravas! Ne gravas! Mi estas nemortema! Kaj se iu Ĉiopova Dio destinis min al la Eterneco, tio celas ja la efektivigon de sublima idealo, kies reala perfekteco nealireblas por la ankoraŭ mallarĝa kompreno de kondamnito en Korekta Kolonio; sed tute ne porĉiaman pekadon kaj suferadon, ĉar la Ĉiopova Kreinto ne sin kontentigus havigi al sia idaro tiel nesufiĉajn agrimedojn!... Ho respekteginda Teokrito! Mi ankoraŭ sentas min tre malprogresinta! Mi ankoraŭ ne liberiĝis eĉ de la baciloj, kiuj formordis mian lastan animalan organismon, de mi detruitan antaŭ ol la viruso de la terura tuberkulozo ĝin tutan putrigis, ĉar mi senkuraĝiĝis vidante ĝin naŭzaspekta kaj abomeninda! Mi scias, ke al la Tero mi devos tre baldaŭ reveni, malriĉa, orfa, ankoraŭ tuberkuloza, premota de ĉiutagaj elreviĝoj, kiel kondamnito, kiu ne ĝuos la varmon de eĉ unu sola iluzio! Mi scias tion! Sed mi estas preta por ĉion venki! Mi eĉ ĝojas pro la severeco de tiu Superega Justeco, ĉar la nerefutebla logiko, kiu ĝin proklamas, ankaŭ montras, ke ĝi fontas el saĝo imponanta per la forto de la Rajto! Kaj pro tio, mi klinas min antaŭ ĝi, rezignacie kaj respektoplene!... "

Teokrito ridetis, bonvoleme almetis sian desktran manon sur la ŝultron de la parolinto kaj diris kun patra tono:

"- Vi havas brilan, flaman parolon, mia kara Belarmino!... kaj dum vi paroladis, mi pensis pri tio, kiel admirindaj estis la prelegoj, kiujn vi faris dum viaj klasikaj lecionoj pri Dialektiko!... Persistu ĉe tiel belaj kiel edifaj decidoj - jen mia plej sincera deziresprimo... ĉar tiamaniere la vojoj de la progreso, kiun vi nepre devos efektivigi, estos ebenigitaj kaj facile trapaseblaj!... Sed ne lasu vin tro entuziasmiĝi pro la brilego de la dia panoramo de la Vivo, kiu jam multajn antaŭ vi blindigis... La evoluado de la Spirito direkte al la Lumo estas sendube bela kaj grandioza. La vivo de l' homo, laŭ ties senĉesa celado al la plibona ĝis la dia supro, estas glora epopeo honoranta tiun, kiu ĝin travivas! Sed peniga estas tiu irado, mia amiko! La vojo estas semita per dornoj kaj erikoj, kiuj postulas de la migranto al la Lumo la plej aktivajn energiojn, la plej edifajn sinoferojn! Mi konstatas, ke vi estas sincera idealisto instigata de nobla bonvolemo, kaj tio multe ĝojigas min! Sed la sola entuziasmo kondukos neniun al efektiva venko, sed ja al riskoplena aventuro! Konsideru la neceson, ke vi provizu vin per solidaj moralaj armiloj por la tumulta vojaĝo, kiun vi devos fari por supreniri la unuan ŝtupon de tia senmezura evolua spiralo, kia estas via destino, kaj kiu ŝtupo estos nenio alia ol via proksima ekzistado en la surtera scenejo... En via lasta enkarniĝo vi estis la unuenaskito de bonreputacia familio, en kies sino ne mankis al vi protektaj zorgoj kaj respekto! Vi estis klera homo, vivanta senzorge meze de diversaj ĝuoj kaj komfortaĵoj, kiujn al vi havigis la oro kaj la sendubaj prizorgoj de tenera, sindona patrino... Malgraŭ cio tio, vi tamen fiaskis, ne eltenante ec la suferojn de fizika malsano, elprovado komuna al la tuta homaro! Pensu nun, mia kara Belarmino, pri tio, kia estos via vivo se vi, kiel vi deziras, fariĝos orfa, malrica, malsana, se vi ĝuos nenian konsolon, nenian esperon kaj estos persekutata de neforigebla malfelico!... Ĝi ja estos ia epopeo, ne malgranda nek senigita je sublima grandiozeco, kiun vi travivos kaj venkos - car vi volas venki! - jes, ia epopeo, car ĝi estos elaceta kalvario, kiun vi irados digne kaj rezignacie, sen ribeloj nek blasfemoj kontraŭ la Providenco, kiuj ja paligus vian venkon aŭ ec ĝin nuligus!... Necesos, Belarmino, tre necesos ia alia, krom la entuziasmo!... kaj konvenas, ke vi prepariĝu, antaŭ ol komenciĝos la batalo... "