Выбрать главу

Mario, kiel ciam maltrankvila, alproksimiĝis:

"- Ĉu vi bonvolus aŭskulti min dum momento, Frato Teokrito?... "

"- Tute preta, mia filo! Parolu cion kun konfido..."

"- Temas pri tio... mi volas preni decidon... mi jam prenis ĝin... sed mi bezonas helpon... mi sentas min iom senkonsila..."

"- Daŭrigu, Mario, mi tion bone scias..."- kortuŝite kuraĝigis la direktoro de la Hospitalo Maria el Nazareto.

"- Frato Teokrito! Kiu rekte respondecas pri mi en ci tiu Korekta Kolonio, kie mi gastas kiel internulo?..."

"- Mi mem, Mario"..."

"- Des pli bone, car mi tiel esperas renkonti faciligojn por la projektoj, pri kiuj mi entuziasmas... Sinjoro... Frato... Mi vin petegas, kompatu min, mi ne eltenas plu! Konsentu mian revenon en la surteran socion, mi volas denove esti homo! Mi volas senŝarĝigi min el la ofendoj, kiujn mi mem faris kontraŭ mia familio!... kontraŭ mia patrino, ho Dio de l' Ĉielo, kiun mi kovris per ĉagrenoj de l' lulilo ĝis la tombo; kontraŭ mia edzino, kiun mi perfidis kaj forlasis al la ĉiutagaj sortoŝanĝoj! Kontraŭ miaj filoj, kiujn mi forpuŝis kaj forgesis... kaj kontraŭ Eŭlina... Mi volas liberiĝi de la obseda premo, kiun sur mian memoron faras la rimorso pri mia krima konduto kontraŭ tiu kompatinda virino! Mi bezonas forgesi, Frato Teokrito, ho, super ĉio forgesi, por ĝui kelkatempan pacon, serenecon, dum kiu mi disvolvu mildigocelajn klopodojn kapablajn kvietigi la angorojn, kiuj boligas al mi la konsciencon! Ĉion mi volas provi, por ke mi ankaŭ progresu - ĉar la Leĝo instigas la tutan Kreaĵaron al senĉesa progreso, laŭ la instruoj, kiujn ni ĉi tie ricevas. Mi volas kulpelpagi kaj ripari!

La humiligita kaj malfortika bildo de Eŭlina, sendefenda sub mia brutaleco, baraktanta en malhumana strangolado inter miaj manoj, absorbas miajn fakultojn, obsedas al mi la pensojn, frenezigante la plej intimajn fibrojn de mia memo! Kaj mi bezonas forskui de mia menso tiun satanan bildon, por ke la pardono de la Ĉielo povu prirosi per esperoj mian nekonsoleblan konsciencon! Mi volas suferi, Frato Teokrito! La tragika turmento en la Sinistra Valo ne sufiĉis! Mi tie baraktis ne pro Eŭlina sed pro mi mem, travivante la disonancajn fazojn de mia memortigo! Mi surgenue promesis al la dolorplena, agonianta ombro de Eŭlina, ke mi denove estos homo, ke mi trenos ekzistadon, de la lulilo ĝis la maljunaĝo kaj la tombo, senigita je tiuj manoj, kiuj ŝin strangolis!... Mi mem trudos al mi tian punon, kiel pruvon pri mia sincera pento! Ĝin trudas al mi ne Dio, la Sinjoro! Ĝin postulas ne la Leĝo: estas mi, kiu meminiciate petegas la Ĉiokompateman Patron ĝin konsenti al mi, kiel superegan konsolon al mia malfeliĉo de perfidinto kontraŭ Lia Leĝo de Amo al la Proksimulo; kiel ekstreman oportunon por ke mi rehonorindiĝu antaŭ mi mem, ĉar la morto estas ĥimero tromploganta la nesingardulojn, kiuj sin ĵetas en la densejon de memmortigo! Jes! Mi vivos sen la manoj, kiujn mi uzis por murdi kompatindan, sendefendan virinon. Resaltu kontraŭ min la krimon kontraŭ Eŭlina! Kaj mi fariĝu tiel sendefenda, sen la manoj, kiel Eŭlina, en tiu abomeneginda nokto, estis senforta kaj konsternita de mia kruelegeco! Mi kredas, Frato Teokrito, ke nur tiel mi trovos faciligon por poste alfronti la ceterajn ŝuldojn kaj ilin pagi kun la patra helpo de mia Dio kaj Kreinto!..."

La eksbohemiano el Lisbono larmegante paroladis, kiam nia nobla spirita protektanto kortuŝite kaj serioze rimarkigis:

"- Ĉu vi jam mature pripensis la amplekson de la ŝuldiĝoj, kiujn vi alfrontos ĉe tia reenkarniĝo, mia kompatinda Mario?..."

"- Jes, Frato Teokrito!"

"- Mi efektive konstatas, ke vi estas sincera kaj forta por tiu kulpelpago kaj plene pentas vian kulpan pasintecon! Tio sendube prezentas la konsilindan vojon por la solvo de via afero, drastan rimedon, kiu vin malpli lante kondukos al la rehonorindiĝo, kiun via konscienco postulas! Sed pripensu, ke vi ankaŭ estas sinmortiginto kaj ke, pro tio, la malbona stato de via nuna organismo, de via fluideca envolvaĵo, kiu funkcios kiel muldilo de via estonta karna strukturo, nepre trudos al vi, ĉe la renaskiĝo, ian malsanan korpon, debiligitan de malordoj nekuraceblaj en la materia, aŭ surtera, vivo..."

"- Mi ja tion volas, Frato Teokrito!... Ĉio, ĉio estos preferinda al tiu turmentega rimorso, kiu tenas min katenita al la infero, brulkonsumanta mian animon!... Kiel homo, kiam ĉio mankos al mi kaj la malfeliĉoj min skurĝados, mi almenaŭ havos ian konsolon, kiun la Favorkoreco de la Ĉioindulgema konsentos al mi kiel ekstreman almozon pro mia senrimeda situacio: la Forgeson!... "

Kortuŝite, la bela inicito promesis tujan interesiĝon pri lia peto kaj patrece aldonis:

"- Post kiam finiĝos la instruado, kiun ni ci tie havigas al vi, vizitu min, Mario, en mia Departemento, por ke ni interkonsentu pri la preparoj por tiel delikata entrepreno..."

Tuj poste li invitis nin aliĝi al la grupo, kiu, sub lia direktado, esplorsercos rimedojn por la jam ordonita kaj programita reenkarniĝo de iuj el liaj zorgatoj, kiuj tiel submetiĝos al tiu plej bona terapio ankoraŭ sub lia prizorgo, kvankam multaj el ili jam estis ligitaj al la Hospitalo Maria el Nazareto. Sed ni partoprenos kiel simplaj observantoj, car nia stato ne permesis al ni ian ajn kunlaboron.

Ricevinte jam la koncernajn instrukciojn, preta por komenci la dornan komision, la sindona servanto de Maria sin turnis al ni kaj parolis:

"- Ni ankoraŭ disponas multe da tempo, car la min koncernantaj laboroj plenumeblas nur en la nokta silento. Iru do ripozi, miaj karaj amikoj, ĝis mi sendos voki vin, por ke ni aliru la difinitan lokon, car ni revenos nur tre malfrue en la nokto... "

Roberto kaj Karlo alproksimiĝis kun la celo rekonduki nin al la pavilono, en kiu ni loĝis. Rozalia adiaŭis, promesante renkontiĝi kun ni en tiu sama loko, en la sekvanta tago, por daŭre plenumi la rekomendojn de nia tre amata protektanto, Frato Teokrito.

Ĉapitro VI "Al ĉiu laŭ liaj faroj"

"Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton."

Jesuo-Kristo La Nova Testamento.[26]

Kun emocio ni forlasis, ĉirkaŭ la noktomezo, la Hindan Pavilonon, obeante la alvokon, kiun nia patra amiko sendis pere de ambaŭ Canalejas.

Ĝis tiam ni ankoraŭ ne eliris nokte. La severa disciplino de la hospitalaj domoj, kiel vera korekta metodo, trudis al ni la devon enfermiĝi je la sesa vespere, kaj al internulo neniel estis permesite restadi ekster la muroj de sia loĝejo post tiu horo. Escepton povus ordoni nur la direktoro de la Departemento, kiu tre malofte kaj ekskluzive por instruaj celoj tion faris.

La lokoj, kiujn ni trapasos ĝis la kvartalo de la Viglado, same kiel la ceteraj fakoj kaj Departementoj, ne estis mallumaj, kontraŭe heligis ilin ia sistemo de lumigado komparebla kun neniu alia samspeca. Al ni estis nekomprenebla la naturo de tiu lumo, kiu etendiĝis tra la vastaj aleoj inter arboj kovritaj de nebulo. Sed ni poste venis al la konkludo, ke temas pri elektro mem, oportune utiligata en la astrala medio. Sed efektive, tiu heleco, kvankam modera, diskreta, iriziĝis ĉe la vesperroso, estigante kristalecajn efektojn tre rimarkindajn, eĉ belajn, sur la neĝkoloran eksteraĵon de la loko.

Atendis nin veturilo, el tiuj ordinare uzataj de la internuloj por la loka cirkulado. Alveninte en la sidejo de la Viglado, ni vidis, ke multenombra karavano pretas forveturi kaj ke en ĝi partoprenas lancistoj kaj milicianoj certigantaj la ĝeneralan bonordon. Dum kelka tempo ni sentis, ke la veturilo glate glitadas, estigante nenian malkomforton. Kaj tiela estis ĝia ordinareco, ke ni neniel konscius la veran naturon de ĝia movoforto.