Subite la veturilo haltis kaj unu gardisto afable invitis nin eliri, kion ni faris kun ĝojo kaj scivolo.
Ni troviĝis en vasta korto ĉirkaŭita de potencaj muroj, kiu, malgraŭ la malfrua horo, prezentis viglan cirkuladon de piedirantoj, elkarniĝintaj kaj eĉ enkarniĝintaj. Ĉi tiuj sin montris en siaj astralaj envolvaĵoj, dum la materiaj korpoj restis en la litoj, ripozante ĉe reboniga dormo. En la fundo, la konstruaĵo grandega, riĉe lumigita, tute blanka kaj brilanta ĉe la heleco de potenca lumilaro, ŝajnis al ni ia hotelo aŭ publika oficejo destinita al nokta funkciado. Vere temis nur pri iu fako de la Kolonio, kvartalo necesa pro la diverseco de servoj plenumataj de tiu grava institucio, ia translokebla krizokaza fako, pri kiu al ni parolis la estro de nia Departemento kaj kiu al ni ne estis tute fremda, ĉar pri ĝi ni aŭdis aludojn, kiam ni eksciis la aferon de Greta Silvejra. Milicianoj de la Leĝo gardostaris ĉe la enirpordegoj kaj ankoraŭ etendis la vigladon al la ĉirkaŭaĵoj.
Ĉiu grupo da karavanuloj disponis en tiu konstruaĵo apartajn fakojn, en kiuj ili instalis laborkabinetojn. Alveninte la lokon destinitan al Teokrito, ni konstatis, ke ĉiu fako, ja estis ia laborkabineto kun ties diversaj aparatoj, ankaŭ ekzistantaj en la Kolonio, kaj sekreta parolejo.
Teokrito venigis al si Romeon kaj Alceston kaj dum li invitis nin sidiĝi sur la komfortaj foteloj, per kiuj estis meblita la antaŭĉambro, li transdonis al ili du adresojn, kun jena instrukcio:
"- Antaŭ ĉirkaŭ du horoj la sinjorinoj, kies adresojn mi al vi konfidas, dronis en reboniga dormo. Alportu ilin ĉi tien, sed ne antaŭ ol provizi ilian fizikan korpon per magnetaj rezervoj... Penu kune alkonduki ankaŭ iliajn edzojn aŭ konkubojn... Ĉi tiu rekomendo tamen ne estas nepre plenumenda... "
Teokrito disponigis al ili helpantojn prenitajn el la gardantaro mem de la Fako krom ankaŭ milicianoj por la necesa sekureco, kaj ilin ambaŭ forsendis kun kuraĝigaj vortoj. Tuj poste li sin turnis al ni kaj, sidiĝinte apud ni, komencis viglan konversacion.
Ni sentis nin tre feliĉaj. La ĉeesto de tiu alloga persono, kies demokrataj sintenoj nin tiel multe ĝojigis, efikis sur nian memon per tiel dolĉaj kaj bonfaraj impresoj, ke ni sentis nin revigligitaj kaj ravitaj. Ia natura timemo malhelpis, ke ni lin alparolu antaŭ ol li sin turnus al ni, sed li, konstatinte la sciavidon naĝantan en niaj pensoj, nepetate ĝin kontentigis, bonvoleme kaj ridetante, per tre utilaj klarigoj:
"- Mi bone konscias la demandemon, kiu ekde la hodiaŭa antaŭvespero ekscitas vian scivolon, ja laŭdindan ĉe tiu okazo, ĉar mi rekonas, ke el viaj pensoj radias la nobla strebo la lernado. Dum ni atendas la revenon de miaj karaj disĉiploj el sia misio, ni profitu la okazon por malgrandaj rimarkoj. Do demandu min, mi estas je via dispono."
Estis Mario, kiel ĉiam, kiu la unua kuraĝis, ĉar, kiel ni scias, li agitiĝis ĉiufoje kiam li aŭdis aludojn pri la Tero kaj la renaskiĝo en ties scenejoj:
"- Jes, mia amiko! Mi ne venigus vin ĉi tien, krom por liveri al vi kelkajn informojn pri nia esplorlaboroj. Romeo kaj Alcesto iris al la insulo Sankta Mikelo kaj al iu vilaĝeto en la brazila Nordoriento - lokoj kie la malfeliĉo pro necesbezonoj atingas amplekson neimageblan por la feliĉaj loĝantoj de la civilizitaj regionoj - serĉe de du niaj fratinoj, kies nomoj estas enskribitaj en niaj registroj kiel respondecaj pri grandaj krimoj en la pasinteco, kaj kiuj nuntempe klopodas morale releviĝi pere de ekzistadoj kun severaj elprovoj pri pento, rezignacio, humileco kaj pacienco... Miaj disciploj kondukos iliajn Spiritojn ci tien, car pro la malfrua horo iliaj materiaj envolvaĵoj dronas en profunda kaj reboniga dormo. Ĉi tie ni provos interkonsenti kun ambaŭ pri la ebleco, ke ili fariĝu patrinoj de du kompatindaj internuloj de la Frenezulejo, por kiuj la sola rimedo mildigi sian situacion estas reenkarniĝi en familio obskura kaj suferanta, car nur tiel ili sukcesos liberiĝi de la hontigaj ombroj, de kiuj ili lasis sin infekti... "
"- Laŭ niaj observoj, tiuj malfeliculoj renaskiĝos en tre malfacilaj kondicoj, cu ne?..." impresite intermetis Belarmino.
"- Efektive, frato Belarmino! - li daŭrigis. - Ili troviĝas en tiel malfavora situacio, ke antaŭ ol sin submeti al la ĝustadiraj elprovoj, kiujn ili nepre ripetos car de tiuj provoj ili sin fortiris per konscia kaj tute respondeca memmortigo, ili povos animi nur malsanan, difektitan karnan envolvaĵon - al kiu ili altiriĝas pro siaj agoj -, kaj vivos dum la tempo, kiu kompletigus ilian lastan surteran ekzistadon, interrompitan de la memmortigo antaŭ la difinita momento. Tiamaniere ili malakrigos siajn vibrajn malordojn kaj havigos al si kapablon kaj trankvilon por ripeti la fiaskintajn provojn... sed tio postulos duan surteran travivaĵon, nome novan reenkarniĝon, kiel oni facile konkludos... Ni jam antaŭe konsultis plurajn sinjorinojn, en aliaj similaj regionoj, cu ili volonte inklinus al la karitato akcepti malsanajn filojn pro amo al Bono kaj respekto al la sublimaj principoj de la Universala Frateco. Sed bedaŭrinde neniu el ili lasas sin gvidi de moralaj principoj sufice altaj por konsenti servi al la Dia Afero volonte kaj abnegacie! Tial la reveno de tiuj suferantoj en la mondon de kulpelpagoj prokrastiĝis, kvankam estis nepre urĝe mildigi ilian situacion per tiu ekstrema rimedo! Tiam la cefdirekcio de la Instituto sendis al ni informojn pri tiuj du menciitaj sinjorinoj, kiuj ambaŭ estas kapablaj alfronti la dornan komision tial, ke ili ŝuldas grandajn riparojn al la Leĝoj de la Kreaĵaro!..."
"- Ni supozu, Frato Teokrito, ke ambaŭ rifuzos?..." mi demandis, fidela al la acida pesimismo, kiu min ankoraŭ ne forlasis.
"- Ĝi ne estos probabla, mia kara Kamilo, ĉar temas pri du animoj, kiuj forte pentas sian malbonan pasintecon kaj kiuj nun, humilaj, obskuraj, nur strebas al rehonorindiĝo per sinofero kaj abnegacio! Mi ricevis la komision konvinki ilin volonte akcepti la delikatan kaj heroan taskon. Sed se ili rifuzos, la Dia Providenco, enkorpigita en la Leĝo reganta la kampon de la Kaŭzoj, rajtos trudi al ili tiun komision, kiel elprovon, cele al riparado de iliaj malbonaj faroj, ĉar ambaŭ estas Spiritoj, kiuj, en antaŭaj surteraj ekzistadoj, miskondutis kiel patrinoj, krime malŝatante la sublimajn funkciojn de la Patrineco, senvivigante, en sia propra ventro, la karnajn envolvaĵojn destinitajn al Spiritoj, kiuj devus per ili renaskiĝi, - kelkaj por plenumo de brilaj misioj -, kaj bedaŭrinde neglektante la protekton kaj prizorgadon al tiuj samaj filoj, kiujn la Providenco al ili iam konfidis... Nun, dronintaj en la mallumo de l' krimoj, kiujn ili faris kontraŭ la Dia Leĝaro, malŝatante la Naturon, la Moralon, la Edzecon, la aliulajn rajtojn kaj ankaŭ sin mem; malliberigitaj, unu en la soleco de insulo, kiun ŝi neniam povos forlasi, kaj la dua en la krudeco de rigorklimata internlanda regiono, ambaŭ, anstataŭ ricevi filojn misiohavajn, inteligentajn, rigardatajn de la Astrala Mondo kiel noblaj kaj dignaj kaj, ĝuste pro tio, utilaj kaj estimataj - kiaj ili nepre estus en la surtera socio - devos kontraŭe elpagi la faritajn infanmurdojn, klinante sin super mizerajn lulilojn, en kiuj ĝemos, per grincado de la dentoj, aliaj Spiritoj, kulpaj, rigardataj kiel grandaj krimuloj en la Spirita Mondo, aliiĝintaj, pro la renaskiĝo, en naŭzajn monstraĉojn, sed al kiuj ambaŭ devos sin dediĉi kiel patrinoj: amoplenaj, paciencaj, rezignaciaj, pretas por sinofere defendi la frukton de siaj ventroj kiel ajn misformaj ili estas!..."
Post ĉagrena silento, dum kiu, per aflikta rezonado, ni ĉiuj perdiĝis en konfuzaj konjektoj, Belarmino ankoraŭ alparolis, pravigante sian malnovan renomon kiel profesoro pri dialektiko:
"- Bonvolu diri al ni, Frato Teokrito: ĉu la Leĝo trudas al ni reenkarniĝi inter fremduloj?... kiel filoj de gepatroj, kies Spiritoj estus al ni tute fremdaj?... Ni opinias, ke tia korekta rimedo estos ekstreme dolora!..."
"- Jes, mia amiko, ĝi sendube estas dolora! Sed ne pro tio ĝi ne estos justa kaj saĝa! Tio ĝenerale okazas ne nur al sinmortigintoj, sed ankaŭ al tiuj, kiuj kulpis kontraŭ la familio, iel ajn suferigante la koron de tiuj, kiuj ilin amis! Kaj la memmortiginto, malrespektinte sian propran familion, kontraŭ kiu li, per sia ago, kaŭzis akran doloron, ofendinte per efektiva malŝato la sanktan Hejmon, kiu lin amis, kaj tiel perdinte la meriton ricevi novan, afinan familion, ja kreis al si la doloran bezonon repreni korpan ekzistadon ekster tiu familia rondo, kiu al li estis kara. Estas tamen okazoj, kiam li povas reveni en amprotektan medion, nome se iamaj malnovaj karuloj denove travivas la surterajn elprovojn en la sama tempo, kiam li devos reenkarniĝi, kaj se ĉi tiuj konsentos lin akcepti por helpi en lia kulpelpago... Kiel ajn tamen, li renaskiĝos en medio konforma al la speco de lia travivota elprovado. Estas aliaj, ne maloftaj okazoj, ja la plej doloraj, kiam ili devas rekomenci la lernadon en la karno, kiun ili evitis, inter malamikaj Spiritoj, kio estos multe pli suferiga, ol se li ĝin farus inter nuraj fremduloj... Cetere, ni konsideru, ke ĉiuj kreitoj estas fratoj pro sia spirita origino kaj tial necesas, ke tiaj aferoj fariĝu laŭ la sublima leĝo de Amo, kiu devas altiri kaj nedisigeble unuigi ĉiujn filojn de la sama Kreinto kaj Patro!..."