Выбрать главу

Intertempe, eniris la kuriozan kabineton du kompatindaj internuloj de la Frenezulejo, kiujn subtenis asistantoj de Frato Johano. Ili malĝoje preterpasis, senatentaj al ĉio ĉirkaŭa, kun svaga, sencela rigardo, treniĝaj paŝoj kaj esprimo de nedifinebla angoro! Kondukite al la parolejo, ili tien eniris kun Teokrito kaj malaperis el nia vidado. Forfluis kelke da minutoj. Dume la asistantoj de Frato Johano, en respekta teniĝo, atendis novajn ordonojn en tiu salono mem kie ni troviĝis. Ni ne kuraĝis eldiri eĉ ian nuran silabon. La silento superregis la vastan, kuriozan Fakon, kaj ia neklarigebla timo detenis nin de plua interparolo.

Subite ia movado ekestis ekstere, kvazaŭ fariĝus io tre grava... kaj Romeo, Alcesto, Karlo kaj Roberto, kune kun aliaj helpantoj, eniris la salonon kondukante du sinjorinojn, du virinojn de plej humila socia rango, kiujn lancistoj skortis kvazaŭ gravajn arestitojn!

Ni ilin scivole ekzamenis. Unu, maldika, delikata, ŝajne malsanema kaj malfortika, rebildiganta en sia astrala organismo la vestojn kutime uzatajn ĉiutage en la materia ekzistado, estis portugalino, aĝis ne pli ol dek ok jarojn, kaj la ĝenerala aspekto supozigis, ke temas pri ĵus edziniĝinta virino. Ŝin akompanis, humile kaj respekteme, la edzo: iu fiŝkaptisto! La alia, bruna, vigla, timema kaj nervoza, videbla estis la brazilanino, memoriganta la klasikan egiptan tipon, kun la nigraj kaj glataj haroj surŝultre disliberigitaj, elstaraj vangostoj, enigma esprimo sur la belaj, kavaj kaj lumaj okuloj, en kiuj pendantaj larmoj ŝajnis signi nekonsekvencajn afliktojn! Ŝi venis sola, ne estis edzino! La trompo de deloginto lasis ŝin sub la kapricaj sekvoj de malfeliĉa amsento, miskondukita kaj profanita de vira perfido - en socio, kiu ne pardonas al virino, ke ŝi lasis sin trompi de la viro, al kiu ŝi konfidis! - ĉion tion ni poste kompatoplene eksciis!

La tri estaĵojn kvazaŭ ŝirmis ia maldikega envolvaĵo ŝajne el kristalo, kies formo ekzakte respondis al ilia silueto, kaj el ĉiu pendis mallarĝa luma strio, kiu fore etendiĝis kvazaŭ ĝi estus ligita al ŝtipo de netrarompebla prizono[27]!

Teokrito ilin bonkore akceptis kaj traktis plej tenere, kaj enkondukis ĉiujn en la kabinetojn de la parolejo, kie jam troviĝis la zorgatoj de Frato Johano. Tuj sekve ni surpriziĝis de la ĉeesto de Frato Johano mem, kiu ridetante alproksimiĝis. Kortuŝite kaj respektoplene ni ekstaris je lia preterpaso, kaj de li ni ricevis afablan saluton. Kune kun Teokrito li penetris en la parolejon... kaj la silento denove regis en la salono.

Kvankam ni tie troviĝis por instruiĝo, ni tamen ne ceestis ion, kio sekrete fariĝis inter la laboristoj de Jesuo kaj tiuj kulpuloj bezonantaj elaceton. Sed hodiaŭ, skizante ci tiujn memoraĵojn - post kiam super tiuj scenoj pasis tridek jaroj - mi povos informi la leganton pri la drama epizodo okazinta en tiu respektinda loko, kiun ni tiam ne rajtis eniri, car dum tiu longa tempo ni akiris solidan sciadon, ebligantan ke ni nun ĝin rakontu.

"- Ne, mia sinjoro, mi ne povas esti patrino, mi prefere elektus la morton! Kiel mi trenos tian honton antaŭ miaj gepatroj, la najbaroj, miaj karaj amikinoj?!... Ĉiuj min certe malŝatus... kaj eĉ "li" mem, mi bone scias! Paralizulon, kiel filon!... Ho Dio en la ĉielo, kiel lin eduki, lin elteni?... "

Sed elpaŝis Teokrito, helpata de Frato Johano, logika kaj serioza, inda defendanto de tiu Elaĉeta Idealo, kies ĉefo, mortinte sur kruco, montris al la homoj la subliman vojon de la abnegacio:

"- Se vi, kiel virino, eraris, neglektante la sesan ordonon de la Superega Leĝo, kiu preskribas al virgulino la respektindan devon teni ĉastecon ĝis la sanktega ligiĝo per Edzeco, vi do nepre bezonos rehonorindiĝi per abnegacia sinoferado, fidele observante aliajn preskribojn de tiu sama Leĝo, kiuj, pro la amplekso de sia efiko, povos nuligi vian malobeon al la supredirita ordono! Jen vi havas la oportunon, kiu nature sekvis el viaj agoj mem! Se vi neeviteble fariĝos patrino, ĉr la patrineco ja estas natura funkcio de la virino fekundigita por la dia tasko de reproduktado de la homa genro, vi do akceptu, por animi la argilon, kiu de vi naskiĝos, iun kompatindan, kulpan Spiriton, kia vi ankaŭ estas, kaj same kiel vi ankaŭ bezonantan rehonorindiĝi! Helpante lin releviĝi el la abismo, en kiun li sin ĵetis, vi akiros vian propran elaĉeton, kaj mi asertas al vi, mia fratino, en la nomo de la Dia Mesio, ke, se vi plenumos viajn patrinajn devojn sub la malŝatado kaj humiligado far la homoj, punante vin mem pro via eraro, la Ĉielo fortigos vin, por ke vi kontraŭstaru ĉiujn batojn kaj venku la elprovadon, akirante spiritan gloron pro viaj heroaj oferoj kiel patrino de mizera malsanulo, de kompatinda iama sinnmortiginto, bezonanta homon sufiĉe karitatan por lin ami kaj protekti, malgraŭ lia mizerego, homon, kiu, plenumante la favorkorajn decidojn de la Sinjoro, lin prizorge konduku tra la kulpelpagoj en nova karna migrado! Klinita super la malriĉa kaj humiligita lulilo de via filo, kiun malŝatos ĉiuj, sed ne vi nek la Dia Providenco; ame ridetante al la eta paralizulo, kiu sin tiros al vi kun malĝojaj, plenkonfidaj okuloj, rekonante vian voĉon inter milo da aliaj kaj kvietiĝante ĉe viaj amoplenaj flustroj, vi, mia filino, ekhavos la bonfaran akvon, forlavontan la malhonoran makulon, per kiu vi malpuriĝis... "

Sed la alparolatoj kalcitris. Malgraŭ tio, Johano kaj Teokrito daŭre elmontris la avantaĝojn de tia sinofero, la meritojn, kiujn ili akiros antaŭ la Superega Leĝo, la ĉielan helpon pri kiu ili rajtos, la triumfan honoron, kiun al ili poste donos la Legio patronata de Maria, kiel plej altan premion pro la karitato farita al ŝiaj kompatindaj zorgatoj!

Dume, ĉi tiuj zorgatoj, kiuj ĉeestis la gravan interparolon kaj malfacile duonvidis tion, kio tie okazas, sentis strangan altiriĝon al la du sinjorinoj, agordiĝis kun la vibra tono produktata de iliaj mensaj kaj sentaj radioj, kaj oni eĉ povas aserti, ke la magneta altiriĝo, nepre necesa por la perkoncipa enkorpiĝo, ekde tiu momento ricevis la dian impulson ĝin firmigontan! Sed ĉar tiuj tri homoj, ploremaj kaj senrezignaciaj, ne kuraĝis veni al definitiva akordo, la du senlacaj instruantoj, petinte Romeon kaj Alceston pri kunlaboro, decidis utiligi pli drastan rimedon, kiu povus inklinigi ilin al volonta, akceptebla interkonsento.

Sub la efiko de la volo de tiuj du abnegaciaj laborantoj de l' Frateco, la du virinoj komencis revidi la scenojn de siaj pasintaj, surteraj ekzistadoj, arkivitajn en la nedifekteblaj tavoloj de la perispirita organismo: la nekonfesindajn agojn faritajn kontraŭ la Suverena Leĝaro malprofite al la proksimulo kaj sekve al si mem; la nigrajn krimojn, kies sekvoj postulis riparadojn kaj memkorektadon dum jarcentoj, ĉe larmoj fontantaj el milo da elrevigaj doloroj!

La portugala paro revidis sin kiel riĉaj nobelojn, kiuj, migrinte en Brazilon, ĝuadis de sklavigitaj brakoj la bonhavan staton, pri kiu ili fieris, malesperige turmentante mizerajn afrikanojn, kiuj kurbiĝis, malsamaj kaj lacegaj, sub la krudeco de ekscesaj laboroj, kaj kiuj ĉiutage spertis brutaĵojn pro novaj decidoj, kapricaj kaj senkompataj! La malfeliĉa nordorienta brazilanino rekonis sin kiel virinon orgojlan pro sia beleco, kia ŝi ja estis en antaŭa surplaneda ekzistado, nerespekteman kaj vantan, kiu profanis la geedzajn devojn, rompate la ĵurojn konsekritajn sur la altaro de l' Edzeco kaj cetere rifuzante sian tributon al la sublimaj leĝoj de la Naturo, kiuj de ŝi postulis la plenumon de la Patrina Misio, rifuzo, kiu eĉ ŝin pelis al infanmurdo!