Выбрать главу

Mi persistis en la deziro ne plu aŭdi la teruran sonon. Post obstinega penado, mi ekstaris. La strebadon tre malfaciligis mia frostiĝinta korpo kaj la muskoloj, kiuj streĉiĝis pro ĝenerala rigidiĝo. Mi tamen ekstaris. Sed kiam mi ĝin faris, jen ĉirkaŭe haladzis la penetrema odoro de sango kaj internaĵoj putrantaj, kio kaŭzis al mi ĝisnaŭzan abomenon. Ĝi venis ĝuste de la loko kie mi dormis, kaj mi ne komprenis, kiel povis tiel malagrable odori la lito, en kiu mi kuŝis kaj kiu por mi estis tiu sama, kiu akceptis min en ĉiu nokto. Sed tamen, kiom multe da putraj odoroj min surprizis nun! Por iel klarigi al mi tiun strangan, afliktantan fakton, mi ĝin atribuis al la vundo, kiun mi faris celante la memmortigon, al la sango, kiu fluadis makulante al mi la vestojn. Efektive! Mi trovis min kovrita per ia pasteca venenseraĵo, ia kvazaŭa abomeninda koto, elŝvitanta el mia propra korpo kaj ĝene sorbiganta mian vestaĵon, ĉar kun miro mi konstatis, ke mi portas ceremoniajn vestojn, malgraŭ ke mi estis alforĝita al lito de doloro. Sed samtempe kiel mi prezentis al mi klarigojn, mi ankaŭ konfuziĝis ĉe la demando, kiel tio povas fariĝi, ĉar estis ne akcepteble, ke ia simpla vundo, eĉ tia kvanto da verŝita sango, povus elspiri tielan putran odoron kaj ke, ĉe tio, miaj amikoj kaj flegistoj malzorgus la necesan purigadon.

Mi maltrankvile palpis en la mallumo, celante trovi la kutime uzatan elirpordon, ĉar ĉiuj forlasis min en tiel kriza horo. Sed en iu momento, mi stumblis sur rubamaso kaj instinkte alklinis min al la tero por esplori, kio tiel baras al mi la vojon. Tiam senrimeda frenezo subite potencis miajn fakultojn, kaj mi komencis kriadi kaj hurladi kiel rabia demono, respondante per same drama tono al tiu makabra simfonio, kies ĥora blekado senĉese trafis mian orelon laŭ intermitoj de angora atendo!

Tiu amaso da ruboj estis nenio alia, ol la tero de tombofoso antaŭ ne longe fermita!

Mi ne sciis, kiel mi, blinda, povas duonvidi, meze en la min envolvantaj ombroj, la ĉirkaŭan medion!

Mi troviĝis en tombejo! La tomboj, kun siaj malgajaj krucoj el blanka marmoro aŭ nigra ligno apud impresaj figuroj de enpensiĝaj anĝeloj, viciĝis en la majesta senmoveco de la dramo, en kiu ili rolis.

La konfuziĝo kreskis: - kial mi troviĝis tie? Kiel mi venis, se pri tio mi konservas nenian memoron?... Kaj por kiu celo mi tien iris sola, vundita, dolorita, lacekonsumita?... Vere mi "provis" la memmortigon, sed...

Terura flustro, kvazaŭ la konscienco, per neforpelebla averto, klarigus la memoron konsternitan de tiu senekzempla efektivo, tondre reeĥis tra la alarmitaj internaĵoj de mia esto:

"Ĉu vi ne strebis al la memmortigo?... Jen vi havas ĝin..."

Sed kiel do?... kiel tio povas esti... se mi ne mortis?!... Ĉu mi ne sentas min viva?... Kial do mi restas sola, droninta en la funebra izoliteco de mortintejo?!...

Sed la senrimedaj faktoj trudiĝas tiel al la homoj, kiel al la Spiritoj, kun impona simpleco. Mi ankoraŭ ne venis al ia konkludo rilate miajn naivajn kaj patosajn demandojn, kaj jen mi vidas min, - mian propran figuron! - kvazaŭ antaŭ spegulo, mortinta, sternita en ĉerko, en plena putrado, sur la fundo de tombofosaĵo, ĝuste tiu, sur kiu mi ĵus stumblis!

Mi forkuris terurigita, dezirante kaŝi min de antaŭ mi mem, obsedita de la plej abomena hororo, dum tondraj ridegoj de uloj, kiujn mi ne sukcesis vidi, eksplodis malantaŭ mi, samtempe kiel tiu sinistra ĥoro, ke ajn mi rifuĝis, daŭre persekutis miajn turmentatajn orelojn. Kiel ia frenezulo, kia mi efektive fariĝis, mi kuradis, kuradis, dum antaŭ miaj blindaj okuloj bildiĝis la satana abomeneco de mia propra kadavro, putranta en la tombo, pastece tegita per grasa koto, kovrita de naŭzaspektaj vermoj, kiuj voreme luktadis por kontentigi en ĝiaj pustuloj sian neestingeblan malsaton, transformante ĝin en la plej abomenan kaj teruran putraĵamason, kiun mi iam vidis!

Mi volis malaperi de antaŭ mi mem, provante plenumi la agon, kiu min malfeliĉigis, tio estas - mi mense reproduktis la tragikan scenon de mia memmortigo, kiel se mi duan fojon serĉus la morton, por malaperi en tiun regionon, kiun, pro mia nescio pri la transtombaj realaĵoj, mi supozis la eterna forgeso! Sed estis nenio, kio povus malpliakrigi tiun kruelan vizion! Ĝi ja estis vera! Perfekta bildo de la efektivaĵo, kiu refiguriĝis sur mia fizika- spirita organismo kaj kiu pro tio akompanis min ĉie, kien ajn mi iris, persekutis miajn senlumajn retinojn, invadis miajn animajn, ŝoktaŭzitajn fakultojn, kaj trudiĝis al la blindeco de mia pekinta, Spirito, min senkompate turmentante!

Dum mia hastega forkuro, mi eniradis tra ĉiuj malfermitaj pordoj por ie min kaŝi. Sed mi estis ŝtonpelata el ĉiu loĝejo, en kiu mi, en la kirlo de la min reganta frenezo, provis min ŝirmi, ne povante distingi tiujn, kiuj traktis min kun tiela malrespekto.

Kaj mi erarvagis sur la stratoj, jen palpante, jen stumblante, ĉiam afliktita kaj persekutata, en tiu sama urbo kie oni min diigis kiel genion. Koncerne la okazaĵojn rilatajn al mia persono, mi aŭdis komentariojn elverŝitajn en formo de kritikoj mordantaj aŭ nerespektaj, aŭ penetritajn per sincera bedaŭro pro mia lamentata forpaso.

Mi revenis al mia domo, en kies ĉambroj regis surpriza malordo ĉe la objektoj por mia pesona uzo, ĉe miaj libroj, manuskriptoj kaj notoj, jam ne trovataj en la kutimaj lokoj, kio tre kolerigis min. Ŝajnis, ke ĉio dislokiĝis! Mi trovis min fremda en mia propra domo! Serĉante amikojn, parencojn, al kiuj mi korligiĝis, mi surprize konstatis ilian indiferentecon rilate al mia malfeliĉego, kio dolorige min ŝokis kaj pligravigis mian ekscitecon. Mi do iradis al kuracistaj konsultejoj, provis enhospitaliĝi, ĉar mi suferis, febris, mensomalsanis, samtempe kiel ekstrema perturbostato turmentegis mian internaĵon, metante min en bedaŭrindan staton de humiliĝo kaj aflikto.

Sed ĉie, kien mi iris, mi sentis min senhelpa, oni neadis al mi atenton, malzorgaj kaj indiferentaj antaŭ mia situacio. Vane el miaj lipoj eliĝis acidaj riproĉoj, kiujn mi mem akompanigis per la prezentado de mia stato kaj de miaj personaj kvalitoj, rigardataj de mia nekorektebla orgojlo kiel nerezisteble allogaj: - ĉiuj ŝajnis senatentaj al mia insista plendbabilo, ne konsentante al mi eĉ afablan rigardon!

Afliktita, malkvieta, freneza, baraktante en ondoj da malbonaŭguraj ĉagrenoj, mi nenie trovis eblecon por ekvilibriĝi kaj tiel havigi al mi konsolon kaj mildigon! Mankis al mi io ne plu havebla, mi sentis min nekompleta! Mi perdis ion, kies manko lasis min en tiu stato de konsterniteco, kaj tiu perdita "io", parto de mi mem, altiradis min al la loko, kie ĝi mem troviĝis, per la nerezistebla forto de ia magneto; ĝi vokis min al si trudeme, nekontraŭstareble! Kaj ĝi efikis sur min kun tiela altirforto, tiu okazaĵo estigis en mi tian malplenecon, tiel profunda estis la vere vitala aficeco min liganta al tiu "io", ke, neniel povante daŭre resti ie ajn, kien mi iris, mi returnis min al la terura loko, de kiu mi venis: - la tombejo!

Tiu "io", kies manko tiel forte frenezigis min, estis mia propra korpo - mia kadavro! - putranta en la mallumo de tombo![3]

Klininte min, ĝemplorante, super la tombon, kiu entenis miajn mizerajn restaĵojn, mi tordiĝis en timegigaj konvulsioj de doloro kaj kolero, baraktante en krizoj de satana rabio, ĉar mi komprenis, ke mi mortigis min, ke, kvankam enterigita, mi tamen plue vivas kaj multe, multe pli suferas ol antaŭe, supermezure, troe pli multe ol kiel antaŭ la malkuraĝa kaj senpripensa ago!