Выбрать главу

Horora defilo de abomenindaj kulpoj, de pereigaj eraroj, de malrespektaj, bedaŭrindaj faroj eliĝis el la profundaĵoj de la konscienco de tiuj kompatinduloj, kiuj reenkarniĝis celante la rehonorindigajn elprovojn kaj kiuj nun, kiel aldonan korfavoron de la Ĉiopova, ricevas la malavaran inviton helpi sin mem per la tre bonfara ago servadi kiel surteraj gepatroj al aliaj kulpuloj, kiuj, kiel ili mem, bezonas evolui kaj morale progresi! Kaj tiela estis la intenso de la revivigitaj scenoj, ke korŝiraj krioj aŭdiĝis en la salono, en kiu ni troviĝis, kio nin forte kortuŝis kaj surprizis.

Post kelka tempo denove regis silento. La pordoj remalfermiĝis kaj tra ili eliris ĉiuj, kiuj troviĝis en la sekretaj kabinetoj. Malĝoja, sed rezignacia, preta por plenumi sian bonfaran mision, la portugalino paŝis apud la edzo, kiu kunsentis ŝian submetiĝon al la neeviteblo. Dume, la brazilaninon, kiu ploradis ardantajn larmojn, rekondukis, per frata helpo, la maljuna de Canalejas kaj lia nedisigebla filo Roberto.

En la sekvanta tago, oni venis, jam en malfrua horo, forkonduki nin por daŭrigo de tiu instrucela vizito, kiun ni devis efektivigi antaŭ ol malligiĝi de la Hospitala Departemento.

Rekondukite al la centra sidejo de la vizitota Departemento, ni tie renkontis Rozalian, kiel ŝi mem promesis, kaj kiu nin servoprete atendis.

"- Hodiaŭ ni faros nian lastan ekskurson - ŝi informis. Frato Teokrito deziras konduki vin al la Tero, kiel kulminon de via instrucela promeno. Ĉar vi jam havas ideon pri tio, kio estas ia "Esplorlaboro" celanta elekti medion favoran al la kondicoj, en kiuj ciu el vi enkarniĝos, tial mi vin kondukos al la Sekcio por Planado de Fizikaj Korpoj.

Vi certe scias, miaj amikoj, ke, antaŭ ol via reenkarniĝo estos definitive decidita, oni jam studis ne nur la medion sed ankaŭ la fiziologian staton de la estontaj gepatroj, nome ilian sanon, demandojn pri fizika heredeco ktp, ktp, cefe en tiuj okazoj, kiam la kulpa Spirito devas sperti kriplaĵojn, seriozajn, nekuraceblajn malsanojn, ktp. Nur post kiam cio ci tio estos difinita, oni skizos la planojn por la estontaj korpoj, kiujn planojn oni tute ne aranĝos sen la partopreno de la reenkarniĝonta Spirito nek, des malpli, de la scienculoj, komisiitaj de la Sinjoro kontroli tiun gravan entreprenon.

"- Estu bonvenaj en ci tiun domon, miaj amikoj! - ekkriis la sinjorino, kiu nin akceptis kaj al kiu nin prezentis nia ĝentila akompanantino. - Eniru konfide... Fratino Rozalia vin akompanos... "

Tuj poste ŝi kondukis nin en salonon de grandiozaj proporcioj, kiun cirkaŭis pordoj, kies arkadoj, ellaboritaj laŭ rafinita arto, estis vualitaj de longaj kurtenoj, lumbrilaj kaj simplaj kiel plej altkvalita silko.

Ni penetris en la internon tra unu el tiuj pasejoj, kaj tuj alpaŝis nin ridetanta, simpatia inicito.

Surprizite, ni konstatis, ke ni eniris lokon, kiu al niaj okuloj aspektis kiel Artkunvenejo, ia carma kabineto, se ni tiel povas nomi atelieron de eminentaj artistoj, en kiu majstroj de la plastiko plenumis sublimajn taskojn, konsciante la respondecon, kiun al ili trandonis la Dia Providenco.

Pluraj cambroj viciĝis laŭ bela ronda perspektivo kaj ciuj rekte komunikiĝis inter si per grandiozaj arkadoj, kiujn desegnis altinspiraj arkitektoj laŭ la plej pura hinda konstruarto. Krom tio, ciu cambro komunikiĝis kun la ekstero per aparta enirejo, same kiel ce la antaŭcambro antaŭ kiu viglis la gardisto.

En la unua fako de tiu mirinda vico da rondaj ĉambroj vidiĝis laboristoj klinitaj super notfolioj kaj gravaj dokumentoj necesaj por la efektivigotaj komisioj. Ilin liveris aliaj sekcioj, nome tiuj de Analizo kaj de Esplorado, krom ankaŭ de la Templo, kaj ĉiuj koncernis la plurajn aspirantojn al reveno en la materian, fizikan mondon.

Tio estis longa vico da stabloj por studo kaj laboro, aranĝitaj laŭ la formo de la ĉambro, tio estas, ronde, sub la impresa orblua helo, kiu malsuprenvenis de majestaj kupoloj memorigantaj pri malnovaj katedraloj. De la fenestroj, veraj perfektaĵoj de la arkitekturo, elstaris la vasta panoramo de la Departemento kun siaj ĝardenoj, kiuj koloriĝis je la milda lazuro de la ĉielo pompanta pro la helo de l' Suno, kiu, tien disverŝante la sanigajn elementojn de sia magnestismo, ŝajnis inspira beno lumiganta la menson de la artistoj.

Por la studado de la notoj venintaj de ekstere, instrukcioj estis sendataj al la sekcio por Modelado, instalita en la sekva ĉambro, cele al skizo de la estonta korpo tia, kiel ĝin difinis la instrukcioj, nome:

- mutilita ekde la naskiĝo;

- mutilota dum la ekzistado, pro malsano aŭ akcidento;

- trafota de seriozaj, nekuraceblaj malsanoj;

- normala.

kio do antaŭvidigis, ĉe ĉi tiuj lastaj, decidajn faktojn el la planado de la vojo irota de la paciento, kiuj alkonformiĝus al ĉiu kazo kiel kulpelpagoj aŭ elprovoj, ĉar estas grave ne forgesi, ke multaj el tiuj mizeraj enaziliĝintoj, niaj sortkunuloj, eble reenkarniĝos en normalaj materiaj envolvaĵoj, eĉ belaj kaj sanaj, ĉar tion postulis iliaj novaj spertoj, ĉe kiuj elstaros neeviteblaj, ekskluzive moralaj luktoj kaj suferoj.

En la sekva kabineto vidiĝis ankaŭ la skizoj de la antaŭaj korpoj, nome tiuj, kiujn la memmortigo malorganizis, detruis antaŭ la normala tempo. Ili okupis oportunan lokon, facile alireblan por la observanto, kaj staris sur konvenaj piedestaloj, ĉar tiuj skizoj estis moveblaj statuoj, ja tre belaj, kiuj pro sia natureco kaj perfekteco sugestis la realan ĉeeston de la jam detruita envolvaĵo mem. Ili viciĝis laŭ jena lerte aranĝita ordo:

- la sendifekta envolvaĵo, kia ĝi estis antaŭ ol ĝin detruis la memmortigo.

- apude, sur fosforeska plato, informoj pri la stato de tiu envolvaĵo en la momento de la fatalaĵo, nome: - sanstato, kvanto da vivoforto, grado de la vibroj, mensa stato, grado de socia instruiteco, medio en kiu ĝi vivis, dato de naskiĝo, dato en kiu ĝi normale forpasus, dato de la memmortigo, loko de la fatalaĵo, speco de sinmortigo, ties kaŭzoj, nomo de la kulpinto;

- la organo trafita de la atenco, kies difekto kaŭzis la estingiĝon de la vivoforto provize tenata en la envolvaĵo, prezentis, en tiu skizo, la saman lezon, kiu difektis la materian korpon;

ĉ) - specialaj kazoj: sindronigo, mueliĝo pro dispremego, falego. Plastika reprodukto de la restaĵoj de la korpo, kia ĝin reduktis la memmortigo.

La impresa perfekteco de tiu ĉi reprodukto ŝokus ĉiun ajn alian observanton ne spertan kiel tiuj majstroj aŭ ne hardigitajn de l' doloro kiel ni.

Ĉi tiun ĉambron, kiu estus la plej bela kaj impresa, se tie ekzistus ia loko malpli interesa ol la ceteraj, sekvis tiu, en kiu oni preparis la skizojn de la generotaj korpoj kaj ties reenkarniĝo. Temis pri la sekcio de Modelado. Kvankam simila al la aliaj, ĝi tamen ekstaris pro la intenseco kaj delikateco de la tie plenumata laboro kaj pro la granda nombro da laborantoj. La desegnado de la petitaj mapoj aŭ skizoj severe observis la ricevitajn instrukciojn. Oni poste ilin sendis, por revizio kaj aprobo, al la Templo, al la sekcioj de Analizo kaj Esplorado kaj eĉ al la Azilo, kie la aspirantoj, kun la helpo de siaj mentoroj kaj apartaj

Gvidantoj, ilin longe ekzamenadis. Ne malofte la reenkarniĝontoj ilin aprobis ĉe angoraj larmokrizoj, sed ankaŭ estis okazoj, kiam ili petis pri prokrasto de la lastaj preparoj, celante ankoraŭ iom pli da fortoj kaj kuraĝo por alfronti la neeviteblan! Sed se la stato de la pentinto, ankoraŭ tro mizera, ne ebligis al li mensklarecon por la konvena ekzameno kaj aprobo, tiam la Templo kaj liaj Gvidantoj-misiistoj plenigis liajn mankojn, zorgante liajn interesojn kun justeco kaj amo, kiel konsciencaj advokatoj rilate al siaj klientoj.