Выбрать главу

Ni trairis la ĉambrovicon regataj de intensa kortuŝo, ĉion observante kun plej granda intereso. Krom nia bonkora Rozalia, ankaŭ akompanis nin, donante al ni altvalorajn klarigojn, la inicito respondeca pri la sekcio, nome Frato Klemento, kies klereco kaj progresogrado en tiu mondo, en kiu ni vivis, facile videblus laŭ la respondecoj, pri kiuj li estis komisiita.

"- Jes, miaj karaj amikoj, miaj fratoj! - admonis Klemento, dum li patrece nin kondukis de ĉambro al ĉambro, al ni elvolvante belegajn kaj konsolajn tezojn pri la Suverenaj Leĝoj, de kiuj li estis inda intrepretisto, tezoj kiuj liveris al mia kompatinda animo, nebuligita de la peko, tiom multe da klarigoj, ke mi ne detenos min de la deziro transkribi ilin sur ĉi tiujn senpretendajn, transtombajn paĝojn. - Jes, miaj amikoj, estu laŭdata la Superega Kreinto, Direktanto de la Universo, kies nesupereblaj saĝo kaj boneco levas nin el la miskomprenoj de l' eraro en la sublimajn vojojn de regenerado, tra la senĉesaj laboroj en la surplanedaj renaskiĝoj! Sur la Tero ankoraŭ multe mankas, por ke la homoj komprenu la subliman esprimon de tiu Leĝo, kiun efektive nur la Dia Penso kapablus starigi por al sia Kreitaro ebligi la venkon!

La nescio pri la altaj principoj gvidantaj la destinon de la homaro, la malvolonto ekhavi sciojn, kiuj ilin kondukus al la fontoj klarigantaj pri la Vivo, krom ankaŭ la antaŭjuĝoj esence propraj al la mensoj ankoraŭ sklaviĝintaj al malsupereco, baras al la homoj agnoski tiun vastan kaj gloran fundamenton de sia propra evoluado, de sia spirita emancipiĝo! La scienculo, por ekzemplo, rigardata kiel duondio en la surteraj socioj, de kiuj li postulas ciajn honorojn kaj fikciajn glorojn, neniel ajn konsentos, ke la granda orgojlo, kiun li kuntrenas kune kun sia erudicio, povos lin poste kondamni al obskura, humila reenkarniĝo, dum kiu lia koro, seka kaj senfrukta koncerne la nobligajn virtojn, akiros la dolcajn sentojn de la amo al la proksimulo, la delikatajn esprimojn de la vera frateco, kiun nur la respekto kaj la riverenca sinteno al la kristana idealo povos inspiri, dum la intelekto ripozas... La suvereno, la magnato, la klasoj surtere rigardataj kiel "privilegiitaj", kiuj senpripense misuzis la donojn, kiujn la Superega Sinjoro al ili havigis, celante, ke ili kunlaboru por la protektado al la homaro kaj la progreso de la planedo, ne konsentos, ke iliaj malprudentaj agoj, faritaj kontraŭ la diaj leĝoj, ilin kondukus al malfelicaj renaskiĝoj, dum kiuj ili spertos mizeron, sklavecon, humiligojn, sencesajn, suferigajn luktojn, cele al tio, ke ili, per tiel penigaj provripetoj, kulpelpagu pro la indiferento aŭ pro la malico, kiun ili elmontris en la pasinteco, ne helpante la prematajn klasojn, la ĝeneralan bonstaton de la socio kaj de la lando, en kiu ili vivis, preferante la nenifaran memkomfortemon de egoismo al la frata solidareco, kiun la homoj ŝuldas, unuj al la aliaj! La blankhaŭtulo, ĵaluza pri ia raspureco, kiun la antaŭjuĝa koluzio de orgojlo kun vantamo kredigas al li kiel difavoran privilegion, ne konsentos omaĝi Universan, Dian Leĝon, povantan iam trudi al li la bezonon travivi novan enkarnan ekzistadon, dum kiu li portos envolvaĵon kun haŭto nigra, aŭ flava, bruna, mestizkolora ktp, ktp, kaj ankaŭ lin devigantan agnoski, ke ne lia provizora, cirkonstaca fizika- materia envolvaĵo, sed ja la Spirito bezonas blankpuriĝi kaj brili per sindonemaj virtoj kaj konkeroj mensaj, intelektaj, kiujn li povos akri en la sino de tiu aŭ de tiu alia raso! Ankoraŭ pli: ke nigruloj, blankuloj, flavuloj ktp, devenas de la sama Principo de Lumo, de la sama Eterna Senmorta Fokuso, nome la Superega Patro de la tuta Kreaĵaro!

Sed, miaj amikoj, malgraŭ la konsento aŭ malkosento de ĉiuj tiuj respektindaj surteranoj, malgraŭ ilia, kiel ankaŭ via, abomena sento kontraŭ la imperativo de tiu perfekta Leĝo, tamen ĝi nepre estas neevitebla kaj neŝanĝebla, kaj ĝuste tial ĉiuj homoj mortas en karna korpo por reaperi en iu spirita vivo kaj poste renaskiĝi en novaj homaj korpoj... ĝis al ili estos konsentite, pro la farita progreso, ekloĝi en pli feliĉaj planedoj - ankaŭ reenkarniĝintaj -, en kies socioj ili komencos novan etapon de progreso laŭ la ascenda skalo de la longa kaj glora prepariĝado al la Eterna Vivo! Sed ĉi tio daŭros jarmilojn super jarmiloj!...

Neniu homo do, same kiel neniu Spirito, povos eskapi el la nekontraŭstareblaj efikoj de tiu Leĝo, ĉu li ĝin malŝatas aŭ respektas, ĉar ĝi estas necesa al la tuta kreaĵaro kiel faktoro de ties progreso, de ties ascendo ĝis la Plibona, ĝis la Perfekteco!

En la Vinberejo de la Sinjoro - la Senfina Universo - ekzistas laboristoj specialiĝintaj pri la delikata laboro apliki tiun Leĝon. Koncerne la Teron, ili agas sub la gvido de la Ununaskito de Dio, al kiu estas komisiite la elaĉeto de la homa gento. Kaj kiel la homo ĉiutage rigardas la leviĝon de la Suno kaj ĝian subiron en la horizonto; sentas la blovadon de l' ventoj kaj vidas la plantojn kreski kaj fruktiĝi, la florojn elspiri siajn aromojn kaj la astrojn brilegi en la senfinaj spacoj, tute ne taksante la ampleksan kaj fortokonsuman laboron en ĉio ĉi implicita, kaj des malpli la sindediĉon, la sinoferadon, kiujn tiel sublimaj laboroj postulas de la legioj da nevideblaj servantoj, kiuj en la astrala mondo estas komisiitaj pri la konservado de la planedo, laŭ la altaj decidoj de la Ĉiopova Kreinto; tiel same li vidas milojn da renaskiĝoj de siaj simululoj krom ankaŭ de aliaj vivaj, organizitaj estaĵoj, ignorante la kortuŝan, ĉarman, dian epopeon, kiu al li estas donite rigardadi! Kaj tiel longe la homo kutimis al la vido de la diaj manifestiĝoj, kiuj lin ĉirkaŭas, ke li fariĝis kontraŭ ili indiferenta, ne donante al si la penon ĝui kaj laŭdi ilian grandecon, ilin rigardante kiel naturajn, eĉ ordinarajn aferojn, kiaj ili efektive estas! kaj kiel ne esti tiel, se li mem dronas en la sino de la Dia Universo, kiel ido de la Dia Kreinto de Ĉiuj Ekzistaĵoj?!..."

Ni ĉion aŭdis kun granda plezuro, ne kuraĝante al ia ajn interrompo. Ĉio montriĝis al ni nova kaj tre emocia. Ni sentis nin malaltigitaj, hontigitaj antaŭ socio, pri kiu ni rekonis, ke ni al ĝi ne alkonformiĝas. Kaj ni miris, ke de ĝi ni ricevas tiel ĝentilan traktadon, tiel amikan atenton, kiajn oni al ni donis en ĉi tiu momento!

Ni altiriĝis de unu el la splendaj galerioj, en kiu viciĝis la belegaj mapoj-statuoj. Antaŭ ĉiu staris la tablo de la manipulisto. Pluraj inicitoj tie troviĝis, fidelaj al la nobla devo servadi al fratoj malpli spertaj pri la scienco de la Vivo, malpli progresintaj en la migrado al Dio! Kelkaj atente ekzamenis la detalojn de la bildo sub sia respondeco, aliaj studis notojn kaj instrukciojn, kaj aliaj ekzamenis la fotografion de mortrestataĵoj, skizante planojn por estontaj karnaj envolvaĵoj, sendotaj al la elprovado ktp, ktp. Kaj ĉiu el ili, aplikante por tiu eksterordinara tasko siajn maksimumajn atenton kaj bonvolon, igis nin koncepti la idealan bildon de la perfekta funkciularo, konscia pri la plenumota devo!

Ni alproksimiĝis al la statuoj. Temis pri reproduktoj de korpoj, kiaj ili estis antaŭ la memmortigo. Surprizite, ni rimarkis, ke tiuj senkomparaj modeloj estas animataj de movoj kaj vibroj, kaj tial montriĝis kiel ideala specimento por prezentado. Ni tiel vidis, ke tra la arterioj fluadis, kun la tuta viglo kaj impeto naturaj ĉe homa korpo, strio da lumruĝa likvaĵo, prezentante la sangon kaj ties normalajn funkciojn en surtera, materia korpo. Same kiel al sango, ankaŭ la visceroj konsistis el diafanaj, subtilegaj, lumfluidecaj substancoj, kvazaŭ por ilia formado estus necese kunpremi rebrilojn de la delikata lunlumo... La kartilagoj, la nerva plektaĵo, la karno same konsistis el delikatstrukturaj substancoj, respektive neĝblankaj, helflavaj kaj rozkoloraj, kio al la figuro donis esprimon de granda beleco!

Tie do troviĝis, majstre bildigita de veraj artistoj, de veraj anatomiistoj, laŭ ĉiuj siaj detaloj, la malgranda universo de la homa korpo!

Estis ĉambroj aparte destinitaj al la virinaj modeloj kaj kazoj. Cetere, dum niaj observoj, ni neniam trovis miksitajn servojn en iu ajn sekcio!