Post kelkaj minutoj, ni aŭdis, ke Rozalia ekparolas, elperfidante neordinaran emocion:
"- Efektive, miaj amikoj! Temas pri admireginda maŝino!... La surtera homo devus rigardi sin honorita kaj feliĉa, ke li ricevis de la nesuperebla boneco de la Kreinto la favoron fari sian surplanedan progreson uzante tian portilon!... En la Senfina Universo ekzistas materiaj mondoj, en kiuj la tie reenkarniĝintaj Spiritoj devas treniri progresetapojn en pezegaj materiaj korpoj, kiuj, kompare kun ĉi tiuj, estus rigardataj kiel monstraj..."
Ni silentis, konsternitaj, senkuraĝaj por malkonsenti per polemikoj, kiuj tiel plaĉis al ni pro nia nuna senscieco pri la interesega, avangarda temo... Sed la nobla instruanto intermetis, sin turmante al ni kun la kutima rideto:
"- Jes! Ĝi estas pli ol nura maŝino, miaj amikoj! Ĝi estas miniaturo de la Universo mem, kaj en ĝi ĉiumomente ripetiĝas grandiozaj fenomenoj, ĉar per sia naturo ĝi efektive reproduktas multajn kondiĉojn entenatajn en la strukturo de la Universo mem! Ĝi estas ia Templo!... la santktejo, en kiu estos enfermita la sanktega fajrero, emaninta el la Ĉiopova, nome la Senmorta Animo, por ke ĉi tiu per ĝi plibeliĝu kaj perfektiĝu tra sinsekvaj renaskiĝoj...
Rigardu la koron! Sentema kaj heroa organo, nelacigebla gardostaranto destinita al la plej noblaj servoj dum la reenkarniĝo, juvelejo, en kiu la Spirito havas la sidejon de la sentoj, kiuj n li portas kun si jam de la spirita vivo!...
Ekzamenu la cerbon, miregindan aparaton, juvelon, kiun nur la Sublima Artisto povus koncepti, netakseblan trezoron, kiun la homo ricevas ce la naskiĝo kaj sur kiun agos la spirita menso, ĝin utiligante por elklopodi novajn konkerojn! Ĝi ja estas alia miniatura universo, lumturo gvidanta la homan vivon, protekta kompaso meze de la mallumoj de l' surtera fizika enkarceriĝo!
Kaj la vidaparato?!... kiu kondukas en la cerbon la vidimpreson de la bildoj, ilin esprimante per percepto, kompreno, certeco, fakto?!... Ĉu ĝi ne inde egalas la unuajn?... En tiu altvalora lumtrezorejo koncentriĝos la sublimaj potencoj de la spirita vidpovo, harmonie kaj saĝe dozitaj, por ke la homo ilin konvene uzu dum la karna migrado kaj tiel facile efektivigu la entreprenojn, kiuj lin koncernos en la komuncela vivo de la homaj socioj...
Atentu, mi petas, tiujn anguletojn de la aŭdaparato, fantaziajn labirintojn elmontrantajn senduban harmonion kun la ceteraj kaj tiel bone dotitajn, tiel perfekte aranĝitajn, ke ili permesos al la surtera enkarcerigito percepti la plej delikatajn vibrojn, tiujn necesajn al lia progreso, al la plenumo de liaj taskoj kaj ec, en multaj okazoj, la subtilan esprimon de ia aspiro, de ia flustro, venantan de la nevideblaj sferoj!...
Sed ne nur tion. Jen la gustuma aparato, sidejo de la gustumado. Subtila, obskura, modesta, tamen tiu grava funkcio de la karna envolvaĵo, nepre necesa por la homa genro, ci tiun malavare helpas, partoprenante en la nutrado, fidele kunlaborante por la konservado de la altvalora materia korpo! Kiel grandioza ankaŭ montriĝas al la konscienca observanto la laboro de la lango, organo, kiu, krome, esprimas la penson de la enkarniĝinta estaĵo per la magio de la parolo! Ho, kiel la homo respektindiĝus, se tiun subliman aparaton li servigus nur al Bono, al Belo, al Vero! El la kompleksa strukturo de la lango eliĝas la vibroj elsenditaj de la penso, ebligantaj al la homaro interkompreniĝi per la parolo. Dank' al ĝia produktiva laboro aŭdiĝas la plej belaj esprimoj konataj sur la Tero, nome la dolcaj ampromesoj, kiam la entuziasma koro, nobligita de altaj sentimentalaj projektoj, flamiĝas per ardaj aspiroj; la ravaj harmonioj de liaj plej karaj poemoj, krom ankaŭ la teneraj lulkantoj de la patrina amo apud la lulilo, en kiu ekdormas la ridetanta kerubo... kaj la sanktega nomo de la Ĉiopova dum la fervoraj flustroj de la preĝo!...
Nenia senutila peco! Eĉ ne unu sola superflua linio, destinita al senaktiveco! Ĉiuj detaloj, kunmetantaj la grandiozan tutaĵon, estas esencaj, nepre necesaj al ĝia perfekta harmonio; ili sin kompletigas, interkonformiĝas, sin reciproke altiras, kunfratiĝas en majesta belo de sinsekvaj, heroaj aktivecoj, kaj ĉiuj dependas, unuj de la aliaj, por ke la gracia tutaĵo atingu sian subliman celon, favore al la ekvilibro de la Spirito, kiu en ĝi dumtempe loĝos, kvazaŭ sakrala lampo en alkonforma sanktejo!...
La Naturo, miaj amikoj, kiu estas la Volo de Dio manifestiĝanta per la potenca efiko de Lia Dia Magneta Povo, faris el la homa korpo luksan loĝejon de la Spirito Bezonanta reenkarniĝi por la lernado, kiu lin koncernas dum la surtera etapo... ĉar vi devas konvinkiĝi pri tio, ke la reenkarniĝo celas prepari la spiritan estaĵon por lia venko en la senmorteco, ne nur lin submeti al kulpelpago! Ĉi tiu estas nura sekvo de lia deflankiĝo de la vera vojo kaj ŝuldas sian ekziston ekskluzive al la prirespondeco de ĉies memo.
La definitiva stato de la homaj korpoj, destinitaj esti provizora loĝejo de tiu, kiu fontis el dia spiro, la formo naskita de la volo de la Sublima Artisto, pene ellaborita tra la jarcentoj, celas ja la belecon! La ekzisto de misharmonioj en la tuto devenas de tio, ke la Spiritoj, kiuj ĝin modelis por en ĝi ekloĝi, laborante por sia progreso aŭ por alia nobla celado, ja tion deziris, ĉu pro modesteco kaj humileco, ĉu pro oportuneco kaj timo al embarasaj situacioj, ĉar la korpa beleco, tiel admirata sur la Tero, montriĝas tamen kiel danĝera eco en la socia vivo pro la tentoj kaj ekscesoj, al kiuj ĝi elmetas la estaĵon. Ja ofte ĝin evitas, preferante ĝian malon aŭ la vulgarecon de ordinaraj trajtoj, tiuj, kiuj renaskiĝas por elpagi grandajn erarojn de la pasinteco, ĉar vi sendube scias, ke ne estante natura stato, la malbeleco, la nenormaleco de trajtoj, fariĝas abomena, suferiga por tiu, kiu ĝin trenas, kaj pro tio ĝi efikas kiel elprovado!
Rigardu ĉi tiujn naturdimensiajn modelojn!... Por reenkarniĝi, iliaj mastroj ricevis tielajn, perfektajn korpojn el karno: belajn, provizitajn per vitalajn kaj magnetajn fortojn, certigantajn bonegan organan funkciadon, konstantan sanon, kapablecon por la ĉiutaga vivobatalo. Nenio mankis al iliaj okupantoj krom la volforto, la kuraĝo por lukti kaj venki! La helpon, kiun al la Naturo koncernis liveri por ilia venko, la Naturo ja liveris en la formo de karna envolvaĵo konvena al la speco de laboro, kiun ili devis plenumi, ia kvazaŭa armaĵo de alispecaj krucmilitistoj, kiuj celus spiritan venkon! Sed malgraŭ ĉiuj donoj de la Ĉielo, ili tamen ne nur fiaskis, malplenumante la devojn, kiuj ilin koncernis dum la reenkarniĝo, sed ankaŭ eĉ pereigis la altvaloran, tiel bone provizitan portaĵon, kiun ili ricevis kiel posedaĵon, ĝin detruante per la memmortigo!...
La klarigoj de la emineta fakulo de la Planado ĝene impresis al ni la konsciencon. Maldolĉa tristo invadis niajn plej intimajn fakultojn ĉe ĉiu nova eldirita argumento. Malgraŭ tio, ni lin volonte sekvis ĉe lia nova invito, ke ni alproksimiĝu al la tabloj, ĉe kiuj inspirataj anatomiistoj strekis mapojn pri naskotaj envolvaĵoj, kiujn baldaŭ renaskiĝontaj Spiritoj formos al si en la karno.
"- Ĉe ĉi tiuj stabloj - li daŭrigis detaleme - miaj helpantoj ellaboras planoj n de korpoj por sinmortigintoj ŝarĝitaj per grandegaj ŝuldoj. Ĉi tiuj, antaŭ ol fiaski, ricevis materiajn aparatojn bone dotitajn laŭ ties tuta admirinda strukturo.
Ili misuzis sian bonegan sanon. Sano! Netaksebla havaĵo, kiun la homo preteratentas, ŝajnigante ne scii, ke ĝi estas dia helpo, kiun la zorgemo de la Plejalta havigas al la kreitoj, celante kuraĝigi ilin al la nobligaj laboroj, kiuj al ili ebligos konkeri la laŭrojn de la spirita progreso!
Montrante nenian respekton al la aŭtoritato de la Kreinto, tiuj niaj malfeliĉaj fratoj venenis siajn altvalorajn portaĵojn per ĉiaspecaj ekscesoj, ilin malrapide ruinigante per la alkohola trouzado, toksante per tabakfumado, malhonorigante per la seksaj diboĉoj, krom ankaŭ ilin brute traktante per la malmodera manĝegado, kio estigis stomakan misfunkciadon, hepatan ŝvelon, bedaŭrinde difektantajn, pro troa aktivado, la delikatan digestan aparaton, kiun vi tie vidas reproduktita, laŭ ties origina modelo, per tiuj statuoj, kiujn vi tiel admiris! Aliaj, ne kontentaj pri tiu malhonora malrespekto tiel al si mem, kiel ankaŭ al la Malavara Vivodonanto - kio per si mem samvalorus kiel efektiva memmortigo -, senkuraĝaj por elporti la sekvojn de tiom da malmodero, nome ian kanceron, la ofte turmentegan tuberkulozon, ian ulceron, la neŭrastenion, ia mensan malordon, halucinojn kaŭzitajn de la mizera stato de la nerva sistemo, la hipokondrion, univorte malsanojn fizikajn, mensaj n kaj moralajn, kiujn ili mem kaŭzis al si - tiuj ja uzis same riproĉindan perforton... kaj kronis tiun amason da senpripensaĵoj per la kompleta eldetruo, per la bruta mortigo de la portaĵo, kiun al ili donis la patra boneco de Dio, turnante kontraŭ si vivodetruajn armilojn!