Выбрать главу

Jen tamen la rezulto, kiu ilin timegigas!

Ili ne mortis, ĉar la vera estaĵo ne estis tiu detruita sanktejo, sed ja la animo, kiu en ĝi loĝis! Kaj nun, pentantaj, turmentataj de la neevitebla doloro pro la konsciencriproĉoj, konvinkitaj pri siaj eraroj, ili revenas al la scenejo de siaj malprudentaĵoj por animi korpajn argilojn ne plu samajn kiel tiuj, kiujn ili memvole detruis, sed ja konformajn al la speco de kulpelpago, kiun ili mem difinis, kiel naturan sekvon de siaj pekoj... "

Ĉe tiu punkto ni sentis nin kvazaŭ lacaj de afliktiĝo, profunde melankoliaj. La konsterna realo radianta el tiuj planadoj, la etoso mem, envolvita per sugestoj aludantaj kulpelpagajn reenkarniĝojn, penetrigis en niajn koroj n angoran premsenton, kiu nin senkuraĝigis ĝis aflikta maltrankvilo! Sed la stato de korpremo kaj angoro fariĝis tiel ordinara en nia memo, ke ni eldiris nenian plendon, prefere silentis enpensiĝaj.

Frato Klemento invitis nin plue lin aŭskulti, ripozante sur komfortaj foteloj, kiujn li proponis al ni. Prenante lokon apud ni, la diligenta Frato rekomencis:

"- Vi sciiĝis de Fratino Celestina pri tio, kiel efektiviĝas via internigo en ĉi tiun Departementon, tial mi ne longe priparolos la aferon. Mi nur aldonos, ke ni respondecos pri vi dum la daŭro de via surplaneda ekzistado, tiu ja nenormala ekzistado, kiun vi trudis al vi mem ekster la programo difinita de la Dia Providenco; ni helpos vin en la malfacilaj momentoj de via arda kulpelpago; ni sekigos viajn larmojn en la kulminoj de via elprovado, enblovante novan kuraĝon en viajn korojn pere de bonfaraj sugestoj, kiujn ni ne ŝparos al vi; ni flustros, tra via intuicia senso ekscitita de la insida suferado, inspirojn por mildigo de la afliktoj, kiuj trafos vin; ni prizorgos vian sanon, vian fizikan staton, necesan al via restado en la surtera elprovado; ni viglos, ke ne pligraviĝu la provoj, kiujn vi nepre travivos, konsiderante la egoisman sintenon de la socioj, en kiuj vi devos atesti vian penton, socioj, kiuj povus tro malfaciligi al vi la venkon, amasigante ekscesajn dolorojn sur vian vojon jam mem prisemitan per erikoj kaj dornoj... Kaj ni rigardos elplenumita tiel ampleksan kiel dornan mision nur tiam, kiam, pro la fino de via kulpelpaga riparo de la memmortigo, ni tranĉos la fluidecajn ligilojn, vin katenantajn al la nature kadavriĝinta portaĵo, kaj vin rekondukos ĉi tien, en la Departementon, kiu vin iam transdonis al ni kaj kiu siavice atendos ordonojn de la Templo por vin sendi al novaj lokoj, kiuj al vi konvenos laŭrajte kaj laŭ natura altiriĝemo...

Sed neniam - ni ripetu - la reveno al la fizika-materia kampo efektiviĝos kontraŭ via volo. Pli longe vi povos daŭrigi vian restadon en ĉi tiu Kolonio, ĉar kontraŭ via volo vi ne reenkarniĝos. Eĉ ne la Suverena Leĝo trudos al vi novajn provojn en la surtera areno, ĉar unu el ĝiaj plej sublimaj dispozicioj estas ne trudi al iu ajn la plenumadon de la Devo, sed al ciuj faciligi la eblecojn ĝin volonte observi! Kion ni nepre faros, celante kuraĝigi vin al la nobla entrepreno, tio estas vin konsili, penante konvinki vin pri la renaskiĝo, per rezonado kaj ekzameno de l' faktoj. Sed tiuj klopodoj efektiviĝos dum via restado en tiu Departemento, kiu vin akceptis, ne en ci tiu, kiel vi jam havis la okazon rimarki dum via instruiĝado.

Ĝenerale la sinmortiginto tamen troviĝas en tiel malbonaj kondicoj, cu fizikaj-astralaj, cu moralaj kaj mensaj, ke tre malofte ni devas penadi por decidigi lin al reenkarniĝo! Li mem ĝin sopirege deziras, klopodas por plifruigi ĝin, ec petegas ĝin de la Ĉiokompatema per ardaj preĝoj kaj, ne malofte, en maloportuna tempo, kio devigas nin malkonsenti kaj al li trudi prokraston, kiu ja ebligos pli grandan probablecon de sukceso... "

Nia respektinda instruanto permesis al si mallongan paŭzon, dum kiu li kontentigis kelkajn disciplojn, kiuj lin konsultis pri gravaj disvolviĝantaj servoj.

Ni plej atente lin observis dum la nemultaj minutoj de lia konversacio kun tiuj. Al ni ne prosperis distingi, kion ili pritraktis, sed ni rimarkis, ke li senŝanĝe konservas sur la delikata vizaĝo tiun carman rideton, kiu verŝajne ja estus la karakteriza trajto de lia poreterne afabla estaĵo! Krom tio, Frato Klemento estis juna kaj dotita per granda pureco de linioj, kaj aspektis kiel tiu ideala modelo, kiu al la statuistoj de la antikva Grekujo inspiris tiujn cefverkojn, kiajn la homoj poste neniam plu kapablis produkti! Ŝajnis, ke li ankoraŭ ne havas tridek jarojn, kio nin forte surprizis pro la grava prirespondeco, kiu al li estis komisiita, car tiam ni ne sciis, ke la Spirito estas libera de la aĝoefiko, ke li povas montriĝi kun la fizionomia aspekto, kiu plej karas kiel al lia koro, tiel ankaŭ al liaj rememoroj. Ni vidis lin vere aspektanta kiel homo, dignoplene vestita per la legia uniformo. Sed io, por ni nedifinebla, radiis el lia memo, atestante lian altegan spiritan rangon, malgraŭ lia karitata bonvolo tiel dense materiiĝi por nin konsoli kaj servi.

Reveninte al nia grupo, li daŭrigis, pacience kaj serioze:

"- El la tuta legio da pentantoj, kiuj ĉi tien transsojlis, mi esceptas el ĉi tiuj klarigoj la internulojn de la Frenezulejo. Ekscese afekciitaj, sub tre limigita vibropremo, ili reenkarniĝos sub la imperativo de la Leĝo, sed ankaŭ protektataj de la Patra Zorgo de tiu, kiu estas la Superega Amo por ĉiuj kreitoj! Ĉar ilia situacio ne ebligas, ke ili sin mem helpu, tial iliajn mankojn kovros iliaj Superaj Gvidantoj krom ankaŭ ĉiuj ceteraj sindone interesiĝantaj pri ili, kiuj rekte decidos pri ĉio, kio plej bone konvenos al la koncerna kompatinda zorgato, nekapabla uzi sian rezonadon kaj sian libervolon!... "

Li proponis al ni por ekzameno iujn mapojn, kiujn li prenis de unu el siaj disĉiploj kaj kiuj balanciĝe pendis inter liaj manoj. Temis pri skizoj por la estonteco, miniaturoj projektitaj por la venonta enkarniĝo, dum la naturdimensiaj statuoj vere prezentis tion, kio ankoraŭ devus esti funkcianta, ĉar ili bildigis la karnan figuraĵon detruitan de la memmortigo. Preninte tiujn miniaturojn, ni rimarkis, ke en ili ne troviĝas, eĉ desegne, imitaj trajtoj de la unuaj, sed ja pale malfortikaj figuroj, torturataj de impresaj simptomoj pri profunde intima malĝojo, karikaturoj signitaj per kruelaj malsanoj, kiel la paralizo, la blindeco, la demenco, ktp - kiuj tiom afliktas la homojn en ĉiuj surteraj sociaj klasoj!

Li irigis nin kun si ĝis unu el tiuj klasikaj modeloj, kiuj vidiĝis laŭlonge de la admirinda statu-galerio, kaj klarigis, ne sen vidigi signifoplenan esprimon de malĝojo, dum ni, konsternitaj, legis sur la piedestala plato ĉi tiun kuriozan surkribon:

"Vincento de Siqueira Fortes[28].

Reenkarniĝinta la 10an de Oktobro 1868.

Devus reveni en la Spiritan Hejmon sepdekkvarjara, tio estas, ĉirkaŭ la jaro 1942.

Mortigis sin en la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, en 1897, sin ĵetante antaŭ fervojan vagonaron kun la aĝo de dudek naŭ jaroj".

"- Ĉu vi vidas ĉi tiun miniaturon? - daŭrigis Klemento, elstarigante unu el tiuj, kiujn ni ekzamenadis. - Ĝi reproduktas, per siaj misformaj linioj, la mensan kaj vibran staton, al kiu Vincento reduktiĝis pro sia malespera ago! Ĝi estas modelita laŭ la nuna stato de lia fizika-astrala organismo, kio samvaloras, kiel diri, ke li tiele statas ĝuste tial, ke li tia sin mem faris, ĉar la Leĝo kreanta la Belon ne trudas ĉi tiun draman, malbelan situacion al siaj kreitoj! Nun la kompatinda Vincento, same kiel multaj aliaj, kiuj troviĝas ĉi tie, nepre devas repreni novan karnan korpon, denove naskiĝi, por kompletigi la tempon, kiu mankis, por ke ĝisfine daŭru la vivo, kiun li mem ĉesigis! Estas ja urĝe, ke li reenkarniĝu post nur naŭjara restado en la Nevidebla Mondo, ĉar tiel grava estis la ŝoko, kiun al lia astrala organismo trudis la infera decido mortigi la karnan korpon, ke por havigi al si tiun komprenkapablon, kiu al li ebligus konvenan progreson, li nepre bezonas la ekzistadon en la karno, ja la solan terapion, kiel vi jam scias, sufiĉe efikan por revenigi lin al pli milda stato! Sed por reveni, li modelos la karnan argilon laŭ la perispirita muldilo, kiun li nun kuntrenas, kio signifas, ke li renaskiĝos malsana, turmentata de kruelegaj doloroj, nekuraceblaj en la materia vivo, nedifineblaj ekster la kampo de la psikaj leĝoj; skuata de nenormalaj vibroj, kiuj neebligos al li la ĝuon kiel de bona sano, eĉ se li heredos de siaj gepatroj fortikan korpan konstitucion, tiel ankaŭ de ĉia sento de paco kaj ĝojo! Kaj se lia konstitucio devenos ekzemple de gepatroj anemiaj, alkoholdrinkemaj, ktp, ktp, li eble estos paralizulo, aŭ mensdebilulo, aŭ tuberkulozulo ktp, ktp!"