Выбрать главу

"- Ĉu la malfeliĉegulo ne povus ankoraŭ plu restadi en la Frenezulejo, ĝis iel ajn malpliakriĝos tiel bedaŭrinda situacio, por ke li dum la reenkarniĝo ne estu elmetata al tiel dramaj kaj suferigaj cirkonstancoj?"- mi konsternite demandis.

"- Ho ne! Tia prokrasto absolute ne konvenus al liaj spiritaj interesoj! - denove klarigis la saĝa estro de la Planado. - Tia procezo estus tro longa kaj suferiga! Li ne posedas nek povos akiri kapablojn por percepti la spiritan vivon dum li restos en tia stato! Li nepre bezonas reboniĝi ĉe la kontakto kun la vitalaj fortoj, kiuj, pro la memmortigo, nekonvene disiĝis en lia fizika- astrala organismo, al kiu ili estis ligitaj per potenca kemi- magneta-psika afineco. El tio rezultis ĉi tiu abomena efiko, ĉi tiu hontinda toksiĝo perispirita kaj mensa, ne antaŭvidita de la leĝo sed ja efektivigebla por tiu, kiu malŝatis la mensajn kaj moralajn leĝojn, inklinigantajn al la vera ideo pri Dio!..."

"- Sed... mia eminenta Frato!... Ĉu tia stato de la aferoj ja elmontrus la altgradan nivelon de la Ĉiela Justeco, pri kiu ni tiom esperis?... konsiderante tion, kion vi ĵus asertis, nome ke la Superega Amo de la Plej Alta Patro akompanos ĉi tiujn malfeliĉegulojn dum iliaj kulpelpagaj reenkarniĝoj?... Sed kion mi diras?... akompanos min, Belarminon, Marion, Johanon, ĉar ankaŭ ni estas ĉenitaj al tiu malfeliĉa legio?... Ĉu estas korfavoro en tio, ke la Providenco konsentas tiun amasiĝon da turmentoj, se la kaŭzo de nia perdiĝo en la densejoj de la memmortigo - ho ve, kiel kompatindaj ni estas! - troviĝas en la multoblaj malfeliĉoj, kiuj jam maldolĉigis al ni la ekzistadon?..." - mi mem esplordemandis, posedite de ekstrema angoro.

Frato Klemento bonkore ridetis, ne konsiderante miajn protestojn. Li simple respondis, per senafekta maniero, kiu nin ĉiujn konfuzis:

"- Ĉu vi forgesis, mia amiko, ke la tuta Universo estas regata de Neŝanĝeblaj Harmoniaj Leĝoj, kiujn ni devas peni koni kaj respekti, havigante al ni honoron per ties nobliga observado? Kial la enkarniĝintaj homoj tiom neglektas la devon sin mem studadi cele al pli ĝusta memkonado, klopodante por la respekto al si mem, donante al si la valoron, kiun ili ja indas kiel diaj kreaĵoj?... Tio, kion ni nun pritraktas, estas nura malobservo de tiuj Leĝoj... nenio alia ol simpla, logika sekvo de misharmonio!... ĝi estas ja tio, nome elpenso de l' homoj, por sin mem turmenti, ne konforma al tio, kion la Kreinto, celante lian feliĉon, preskribis per Siaj Harmoniaj, Neŝanĝeblaj, Perfektaj

Leĝoj... Cetere, cu ne estas ĝuste por malpliakrigi la suferon de la sinmortiginto, forprenante lin el tiu situacio neeltenebla por Spirito, ke la Leĝo lin puŝas al reenkarniĝo?... Kion do, laŭ via opinio, ni devus fari al Vincento aŭ al iu ajn el vi, sub la amoplenaj okuloj de la Ĉiela Kuracisto kaj laŭ la konsiloj de Lia Patrino, kiu nin ciujn gvidas?!... Por Vincento, la reenkarniĝo - laŭ lia stato kaj kiel ĝi ja estos - montriĝas kiel la medikamento konvena en ci tiu kazo! Reenkarniĝinte, li ciam ankoraŭ estos internulo de nia Instituto! kaj same restos hospitaliĝinta en la Frenezulejo, kiel nun! Same prizorgata de la kuracistoj kaj psikistoj de tiu Fako, krom ankaŭ sub la protekta viglado de la direkcio de la Hospitala Departemento, de la Departemento pri Reenkarniĝo, de la Ĝenerala Direkcio de l' Templo, krom ankaŭ de la asistantoj-misiuloj komisiitaj de la Supro! Tiu reenkarniĝo, kiu ŝajne vin terurigas, estos kvazaŭa delikata operacio, la drasta rimedo antaŭvidita de la Granda Leĝo kaj celanta la reagon de l' Plibona sur la malsuperan, rimedo kiu tamen efikos kvietige kaj resanige, revigligante la vibrajn fortojn, reaktivigante fakultojn kontuzitajn de la kruela traŭmato!

Ĉu la Leĝo agas favorkore kaj ame - vi demandas -, permesante la revenon sur la surteran arenon en tielaj kondicoj?!... Ho, kiel vi kuraĝas imagi pli grandajn toleremon, protekton, favorkoron ol tiuj, pro kiuj la Plejalta konsentas novajn oportunojn al la granda pekinto - nomata sinmortiginto - por ke li povu releviĝi el la abismo, en kiu li sin ĵetis, sed releviĝi honore, sub la prizorgo de la Milda Nazareno, per la propra penado, per la nobledifa, fidela plenumado de la Devo?... Ĉu li estas senigita el siaj rajtoj kiel kreito de Dio, kiel Spirito evoluanta al la gloro de la Senmorta Vivo?!... Ĉu, kontraŭe, al li ne estas donataj altvaloraj oportunoj per la reenkarniĝo?... Ĉu li ne estas subtenata hodiaŭ, same kiel li estos morgaŭ, de la prizorgado de Jesuo Nazaretano, patre gvidata de Ties laboristoj, de la legianoj de Maria, kiuj lin helpos sur la dolora vojo al tiu kalvario, kiun li mem forĝis per la freneza ago kontraŭa al la Leĝo de

Dio?... Ĉu Spiritoj ŝvebantaj, kiel la Dia Kuracisto de la Animoj, en ĉielaj sferoj ne sin okupas pri li, petante la Ĉiopovan Suverenon pri novaj oportunoj, por ke li reboniĝu per justaj, noblaj agoj kaj tiel liberiĝu, kiel eble plej baldaŭ, de sia nuna, humiliga situacio?...

Li ja suferas, sed kiu ĝin kaŭzis?... Cetere, ĉu sufero ne estas grandioza leciono, haviganta saĝon per sperto?...

Kiu, sur la Tero, ne scias, ke la memmortigo estas eraro, kiun oni devas ne fari pro tio, ke ĝi kontraŭas la Naturon, la Leĝon kaj la Amon de Dio?!...

Ĉio sur la Tero ĝin malaprobas kaj kondamnas: la religioj, la prudento, la sento, la saĝo, la honoro! Kaj jen la kaŭzo: la komuna saĝo, per la penso, per la intuicio, konscias la bedaŭrindan mizeron, al kiu reduktiĝas la animo de sinmortiginto!

Al Vincento, kiel vi vidas, la Leĝo donis la sanktan rajton vivi sur la Tero en perfekta fizika-materia envolvaĵo, kiel ĉi tiu modelo sur la piedestalo!

Kion li tamen faris el tiu korpo?...

Li ĝin forĵetis, malŝate traktis, brute detruis!... Tiel malrespekte kvazaŭ li ĝin ĵetus kontraŭ la vizaĝon de Dio mem!

Sed tiu ofendo kontraŭ la Leĝo kostos al li tre kare!

Li elpagos la naturajn sekvojn de sia ago, riparos la malbonojn, kiujn li kaŭzis kiel al si, tiel ankaŭ al aliaj, en la okazo se lia malbona faro trafis iun krom li mem; li travivos amarajn sinoferojn kaj larmojn, kiel logikan sekvon de sia frenezaĵo, ĝis li havigos al si sufiĉajn vibrofortojn por ricevi de la Providenco la prunton de nova korpo simila al tiu, kiun li detruis, de alia templo, perfekta kaj sana, kun kiu li rekomencu la normalan evoluan iradon, interrompitan de la falo en la misvojojn de la memmortigo!

Cetere, li suferas. Sed... kiu igis lin suferi?... Kial li suferas?...

Kiu la ĉefa kaŭzinto de liaj suferoj?..."

Malĝoja kaj ĉagrenita, mi mallevis la frunton, preferante la silenton.

Ĉapitro VII Unuaj provoj

"Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi."