Выбрать главу

Jesuo-Kristo La Nova Testamento.[29]

Pasis du tagoj post tiuj ĵus rakontitaj okazaĵoj, kaj dum tiu tempo ni nin fordonis al seriozaj konsideroj pri ĉio, kion ni vidis kaj lernis dum la vizitoj en la Hospitalaj Departementoj.

Ni komprenis la lecionojn.

Nenian iluzion ni plu povus fari al ni, post kiam ni finstudis tiun spegulklaran kaj saĝoplenan biblion, kiun formis ĉiu el la vizititaj sekcioj!

Angorsento premis al ni la korojn! Kaj en la plumba atmosfero de la Hinda Pavilono, envolvitaj en nostalgio kaj soleco, ni vidis, ke larmoj banas al ni la vizaĝon! En la mateno de la tria tago, ankoraŭ tiu sama Roberto de Canalejas nin helpis forskui la deprimon, en kiun ni ekglitis, invitante nin promeni kun li tra la parko.

Per tiu ĉarma afableco, diskreta kaj senartifika, kiu lin karakterizis, li dum la irado avertis:

"- Senkuraĝeco ĉiam estas malbona konsilanto, kies inspirojn ni devas forpeli per ĉiuj niaj plej bonaj fortoj! Kontraŭstaru ĝin, miaj amikoj, turnante vian volon al la Superega Forto, de kiu emanas la energioj, kiuj nutras la Universon... kaj vi tuj eksentos, ke revigliga humoro revivigos al vi la kapablojn por daŭrigi la iradon...

Kiam vi sentos vin senkuraĝaj kaj malĝojaj antaŭ la neeviteblo, eklaboru! Serĉu en la oportuno de nobla kaj honesta agado la rebonigilon por la krizostataj fakultoj! Ni neniam estos tiel sensignifaj kaj senpovaj, ĉu sur la Tero kiel homoj, ĉu en la Nevideblo kiel elkarniĝintaj Spiritoj, ke al ni ne eblos servi al la proksimulo, kunhelpante por lia konsolo kaj bonstato. Anstataŭ enfermiĝi en ĉi tiu Pavilono, donante liberan kuron al turmentaj, senfruktaj pensoj, kiuj ja pligrandigas viajn suferojn, venu kun mi vizitadi tiujn viajn fratojn, multe pli suferantajn ol vi, kiuj ankoraŭ restas en la Hospitalo, enkarcerigitaj en tiu tenebra dramo, kiu iam ankaŭ vin envolvis... Ni revenu al la Hospitalo por revidi la amikojn, la kolegojn, la flegistojn, kiuj vin bonkore prizorgis kaj konsolis viajn korojn senkuraĝigitajn de la doloro, la kuracistojn, kiuj helpis vin forpeli el la menso tiujn obstinajn impresojn, kiuj malfortigis al vi la kuraĝon..."

Ni konsentis. La tutan tagon, akompanataj de Roberto, ni vizitadis novajn malsanulojn, eldiris solidarajn esprimojn al kompatindaj ĵusvenintoj el la Sinistra Valo, brakumis Joelon kaj la ceterajn sindonajn amikojn, kiuj nin sindediĉe prizorgis dum tagoj kaj noktoj, kies memoro estas plena je angoro, prezentis respekton kaj omaĝon al tiuj emimentaj psikistoj, kiuj tiomfoje sin klinis super niaj litoj, portante al ni karitatan kvietigon per la revigligaj energioj de siaj gloraj virtoj!... Kaj pro ĉio tio milda konsolado envolvis nian maltrankvilecon, lernigante al ni serĉi kvietigon al niaj suferoj en la kvietigado de aliulaj doloroj kaj en la varmo de virtaj koroj kapablaj nin kompreni!

Vespere, kiam ni pretis reveni al nia rifuĝejo, iu sendito de Teokrito komunikis al ni, ke en la morgaŭa tago ni devos atingi la sidejon de la Viglado por kolektiĝi al granda karavano forveturonta al la Tero.

Teokrito ne apartenis al la gvidistaro de tiu karavano, sed lian aŭtoritaton reprezentis la personoj de liaj noblaj disciploj Romeo kaj Alcesto, kiuj zorgos pri niaj interesoj kaj bezonoj dum niaj liberaj tempoj, kvankam ili tion devos fari kaŝite, por ne forpreni de ni la meriton kaj la prirespondecon. Sed Karlo kaj Roberto de Canalejas, Ramiro kaj Olivier de Guzman, Pastro Anselmo kaj aliaj amikoj, kiujn ni kutimis ami, apartenis al tiu multnombra grupo, komisiite, laŭ superaj ordonoj, pri la instrukcioj plenumotaj en la okazo se nia libertempa konduto kuntrenos la neceson de pli ampleksaj aktivecoj.

... Kaj kiam la unuaj pejzaĝoj de la naskolando malprecize konturiĝis inter la pezaj emanaĵoj de la atmosfero, la ploro ruliĝis el la profundaĵoj de mia memo per sanktega spiro de saŭdado, respekto kaj ĝojo!

Pasis jam dek ses jaroj, de kiam la karna portaĵo, kiun mi ricevis de la Patrino-Naturo kaj per kies netaksebla helpo mi devus prepariĝi por la radiluma regno de la Senmorteco, falis en hororaj konvulsioj, disfrakasita en la turpaj ungegoj de la memmortigo!

Dek ses jarojn en mallibereco, plorado, korŝiraj doloroj nepriskribeblaj laŭ ties vera esprimo!

Konfuzita, fremdiĝinta al mia propra naskolando, mi estis ekposedita de la neretenebla timo iradi sola sur la tiel konataj kaj sopirataj stratoj de Lisbono, Porto, Coimbra, kiujn mi tiom multe amis! Mi sentis min korpremita kaj malĝoja, konstatante, ke mi ĝuas liberecon. Niaj amikoj fortiriĝis de nia vidado, kaŝante sin en nevidebleco neatingebla por niaj kapabloj, kaj lasis nin al nia propra gvido, kvankam ili nin ne tute forlasis. Profundajn ŝanĝojn la longa fazo el transtombaj suferoj faris en mia interno, car mi rekonis min timema kaj terurigita, denove starante fronte al tiu societo, kiun mi samtempe amis kaj malŝatis; kiun mi jen skurĝadis en nebrideblaj koleroj, ĉe la konstato de ĝiaj makuloj, jen laŭdegis per kortuŝaj paĝoj elverŝiĝintaj el mia koro ĉiam vundita pro tre dramaj motivoj! Mi tiam memoris la malfavorajn etapojn teksintajn la ekzistadon, kiun ĵus detruis mia malespero kaj kiu, kvankam sen virtoj, kiujn mi ja ne posedis, tamen almenaŭ distingiĝis per la grado de malfeliĉeco, kiun ĝi kuntrenis!

Ĉe la vekiĝo de la subkonscio, kiun tiel dolĉe lulis kaj dormigis la kuracado en la Instituto Maria el Nazareto, vekiĝo kaŭzita de mia reveno en la scenejon de la pasinteco, la dramo, kiun mi travivis, malvolviĝis ĉe mia rememorado same akraguste kiel antaŭe, agitante la internaĵojn de la animo per la iamaj amaroj kaj ĉagrenoj! Mi memoris tiujn, kiujn mi amis, kaj tiujn, kiuj amis min, aŭ, almenaŭ, havis la devon min ami, kaj mi timis serĉi ilin!

La elreviĝoj, kiujn Hieronimo Silvejra suferis, ankoraŭ estis tre vivaj en mia memoro, ke mi malprudente kuraĝus same ekscitiĝi de ili, vizitante, sen sufiĉe da pripenso, la malnovan hejmon, la geamikaron, la parencojn, pri kiuj mi ekhavis nur svagajn informojn kaj de kiuj mi ricevis nenian elmontron de resopiro per bondeziroj envolvitaj en la fervoro de tiu preĝo!

Mi tiam profitis de la amika inklino de Belarmino, kiun mi ekkonis en la tagoj de malfeliĉo, petegante, ke li ne forlasu min, ke ni prefere restu kune dum niaj iroj kaj revenoj... ĉar Mario foriris serĉe de informoj pri la edzino kaj la filoj, pri kiuj li ĝis nun eksciis nenion en la Nevidebla Mondo!

La ekinstrutisto pri lingvoj lasis sin regi de la samaj impresoj. Li restis silenta kaj enpensiĝa, dum mi lasis liberan esprimiĝon al mia penso, ĝin ĉial vortigante.

Kun li mi revenis al la malnova hejmo, kiu vidis lin naskiĝi kaj kreski; kie li ĝuis la aman kunvivon kun la familio, kiu lin tiel estimis; kaj en kies tapetitaj ĉambroj la figuro de lia nekonsolebla patrino ŝajnis ankoraŭ moviĝi en freneza stato, ekde tiu momento kiam ŝi vidis lin mortanta kun tratranĉitaj manradikoj. La ĉarma bieneto jam ne apartenis al la familio Queiroz e Souza, nek tie troviĝis la amoplena oldulineto, kiun li nun, kun rimorsoj elspirantaj el la profundaĵoj de la animo, aflikte serĉadis, nekonsolebla ke li neniam ekhavis sciigojn pri ŝi dum lia tuta esto ardis je sopirado!... Mi tiam vidis la eksinstruiston pri Dialektiko ekplori antaŭ la kameno, genuiĝinta ĝuste sur la loko iam okupita de la balancoseĝo de la maljuna sinjorino, de kiu li nun petegis pardonon pri la kruela ĉagreno kaŭzita al ŝia dolĉa patrina koro; petegis, en aflikta kaj kortuŝa plorado, ŝian resopiratan ĉeeston, eĉ se nur dum momento, por ke en lia brusto mildiĝu la akra doloro de saŭdado, kiu tordadis al li la animon!

Kvazaŭ senkonsola pilgrimanto, li ŝin serĉadis en ĉiuj lokoj, pri kiuj li supozis, ke ŝi tie sin trovas. Sed la amoplena maljunulino, por kiu la vivo, la ĝojo kaj la feliĉo koncentriĝis en li, troviĝis nenie! Sed jen konsterna ideo montris al li la lastan eblecon: li sin direktis al la familia tombo, kie kuŝis la cindroj de liaj prapatroj... Certe tie ankaŭ troviĝos lia patrino...

Efektive! La adorata nomo tie estis, gravurita sur la tombŝtono apud lia propra nomo...

Belarmino genuiĝis ĉe sia propra tombo kaj, banata per larmoj, preĝis por la patrino.