Выбрать главу

Vesperiĝis, kiam ni silente malsupreniris la herbkovritan deklivon de la tombejo. Mi kiom eble provis rekuraĝigi la karan amikon, kaj dum ni vagadis sur la stratoj, mi rimarkigis, penante montriĝi al li konfida kaj konsola:

"- Estas facile konkludi pri la destino de via respekteginda patrino, mia amiko! Ŝe certe ne kuŝas enfermita en tiu putraĵplena kaĝo el marmoro, diseriĝante kun la lastaj materiaj elementoj, kiuj tie restas... ĉar nek vi mem tie troviĝas!... La prudento montras, ke, ĉar ni estas eternaj, ankaŭ tia ŝi estas... kaj ke ŝi, same kiel ni, sin trovas en loko konvena al ŝia eksterkorpa ekzistado, tute ne en ia tomba fosaĵo..."

"- Jes! mi jam pensis pri tio, Kamilo... Sed kie ŝi estas?...

En kiu loko de la Nevidebla Senfino?... kaj kiakaŭze mi, estante ankaŭ nemortema, neniam, neniam plu renkontis mian karan patrinon?... Kial mi ŝin neniam vidis reflektiĝi en la potencaj aparatoj de nia malsanulejo, per telepatia vizito?... Ĉu mi iam revidos ŝin?... "

"- Pardonon, Belarmino... Iam ŝajnis al mi aŭdi vin sciigi, ke via respektinda patrino same konfesis materialismajn kredojn kiel vi?...

Kiel vi do volus, ke ŝi preĝadu por vi reflektiĝante en la sentivo de iu mezurilo de spiritaj vibroj, se uzi la klarigojn de niaj karaj amikoj el la Kolonio?... Ni prefere demandu D-ron de Canalejas aŭ nian Roberton, kie ŝi troviĝas... Kio min koncernas, mi neniel dubas la eblecon, ke vi ŝin revidos! Se ĉio, kio nin envolvas, de post kiam ni venis en la transtomban vivon, imponas per la justeco de la logiko, do tiu sama logiko kondukos vin al la patrino, pli aŭ malpli frue... "

"- Jes, ni ankoraŭfoje demandu la doktorojn de Canalejas... Kiom da fojoj mi jam faris ĝin, tamen ambaŭ evitis definitivajn respondojn?!... Sed... kie ni ilin trovos nun?... Neniun adreson ili lasis kun ni!..."

"- Ni do atendu, ĝis ni ilin trovos... Ni estu paciencaj... amiko de Queiroz e Souza! Post dek ses jaroj da mirigaj malfeliĉoj, mi kredas, ke mi lernis rudimentojn de tiu sublima virto nomata Pacienco!..."

"- Mi tamen, amiko Kamilo, estus preferinta ne reveni Portugalujon... Mi sentas min maltrankvila kaj malĝoja...'

Malgraŭ ĉio, ni estis lacaj kaj strebis al ripozo.

Kie tamen trovi ŝirmon?!...

La dececo, la respekto al aliulaj hejmoj detenis nin engastiĝi en fremdaj domoj... Koncerne la malnovajn amikojn, ne povante nin vidi, ili tial meritis des pli da respekto, ĉar ni ne volis partopreni ilian intimecon kiel maldiskretaj entruduloj.

Kutimintaj al la komforta disciplino de la Instituto, ni daŭre iradis sur la stratoj de la urbo premataj de la sopiro pri tiu dolca ŝirmo. Neretenebla malĝojo nebuligis al ni la korojn, dum la krepusko cirkaŭen elverŝis nostalgion, plipezigante la ombrojn kaj la impresojn, kiuj nin konsternis.

Belarmino sugestis, ke ni engastiĝu en iu preĝejo, kies navo, plenplena je kredantoj, klare invitis al eniro. Mi tamen ĝin forpuŝis, min fidele tenante je malnova neakordigebleco kun la pastraro. Multaj lokoj pro tio estis memoritaj, sed, ilin proponinte, ni tuj sekve ilin foiĵetis...

Subite, kvazaŭ la frata zorgemo de Teokrito nin observus per tiuj magnetaj speguloj, sekvante niajn paŝojn same kiel li agis kun Hieronimo, savanta ideo prilumis al mi la menson kaj mi plenĝoja ekkriis:

Fernando!...

Jes, Fernando de Lacerda! la neforgesebla protektanto, kies karitataj pensoj pri amo kaj paco, disfluantaj en preĝoscintilado, tiom da fojoj min vizitis en la terura senkonsoleco de tiu malluma rifuĝejo, en kiu mia animo elpagis la trokuraĝan malrespekton antaŭtempigi la decidon de la Justa Leĝo!

Jes, Fernando! la bonega koro, kiu, senlace kaj kompateme, ciam ankoraŭ min allogis per siaj konstantaj mensaj vizitoj, siaj amplenaj brakumoj aliiĝintaj en bonfaran radiadon el novaj preĝoj, ke mi konkeru novajn, pli felicajn tagojn en mia destino!...

Ni ja sciis, kie loĝas tiu malnova amiko, kie li plenumas sian honestan laboron, kaj kie li prefere kunvenas por siaj sciencaj kaj kulturaj eksperimentoj, al kiuj, kune kun ĝentilaj kamaradoj, li oferadis siajn plej bonajn energiojn, car ni jam vizitis lin tiam, kiam la unuan fojon ni malsuprenvenis al la Tero. Ni do direktis nin al lia domo, kie ni diskrete kaj humile engastiĝis, okupante iun subtegmentan cambron, ian "mansardon", speciale adaptitan, por tiel diri, de la Nevidebla Sfero por gastoj de nia klaso.

Kelktaga restado ĉe Fernando kaj liaj kolegoj estis sufiĉa por mia readaptiĝo al la surteraj okazaĵoj kaj alkonformiĝo al la socia vivo. Sed tio fariĝis ne sen grandaj ĝenoj al mi, kiu sincere sopiradis la trankvilan kaj lojalan kunvivadon en tiu nevidebla socio, al kiu mi jam kutimis.

Mi senrezerve faris konfidencojn al tiu altvalora mediumo, tiel amata en nia Instituto. En la dolĉa ŝirmo de tiu "mansardo", mi kolektis ideojn kaj decidis plenumi iun programon, celante efektivigi la rekomendojn de Teokrito. Mi, antaŭ ĉio, revenu al miaj malnovaj amikoj, kolegoj, eldonistoj kaj eĉ kontraŭuloj por al ĉiuj informi, ke la memmortigo ne fortranĉis al mi la vivon, eĉ ne la inteligenton kaj la agpovon. Mi tiam ekskribis, per la cerbo de Fernando, en amikaj konversacioj, kiuj multe konsolis min, kaj uzante lian manon kvazaŭ ganton, kiun mi ŝovus sur mian propran manon, longajn leterojn al iamaj amikoj, kiujn la morto ne forgesigis al mi; sincerajn kaj verajn informon pri miaj impresoj, penante identigi min per tiu literatura stilo de ĉiuj konata. Sed mia iniciato entenis jam nenian vantamon! Mi prefere celis krei kondiĉojn por estontaj, pli ampleksaj raportoj. Mia intenco estis, antaŭ ĉio, anonci al tiu societo, ke mi estas viva, tre viva kaj pensanta, malgraŭ la neimagebla tragedio, kiun la tombo kaŝis al la malfortikaj homaj okuloj! Mia deziro estis montri min al tiu sama socio, kiu iam konis min, reĝojigi ĝin per la feliĉega novaĵo, ke ankaŭ ĝi, kiel mi, estas nemortema; fine, konscience averti ĝin pri la danĝeroj ekzistantaj en la mallumaj kaptiloj forĝitaj de tiu monstro - la Memmortigo!

Sed... malgraŭ la bonvolo, kiu min posedis, kaj la sindonemo de tiu malavara amiko, kiu al mi havigis netakseblan helpon, mi travivis la elreviĝon kaj honton esti forpuŝita de la plimulto el tiuj, al kiuj mi deziris servi, min prezentante al ili kiel pensantan individuon, vivantan inteligenton, normalan kaj sendependan, malgraŭ la fakto, ke mi estis nevidebla. Malgraŭvole mi venigis grandajn ĉagrenojn sur la kompatindan Fernandon, kiun mi kontraŭe deziris vidi respektata kaj honorata pro lia mireginda kapablo facile transsendi la penson de forpasintaj animoj: efektive li fariĝis objekto de tro akraj kaj maljustaj kritikoj, sendankaj insultoj, tro pika mokado!

Ĉagrenite, mi desapontiĝis. Malgraŭ mia bonvolo, al mi ne eblis defendi la noblan amikon, ĉar oni malvolontis aŭdi mian voĉon. Neniom valoris tiom da tre interesaj novaĵoj, kiujn mi portis el la neĝblankaj transtombaj regionoj, celante surprizi malnovajn rivalojn en la literaturo; tiom da tre impresaj dramoj kaj rakontoj, riĉigontaj eldonistojn, kiuj sendube rekonus min laŭ tiu al ili tre konata stilo! Mi vidis min devigita al silento, ĉar tre malmultaj agnoskis mian revenon!

Sed la kunvivado kun Fernando kompensis al mi la malvenkojn sur aliaj kampoj, ĉar grandan edifon mi ricevis de la oftaj konversacioj kun li, al kiu mi esprimis plej grandan amikecon, ĉiam pli kreskantan dankemon pro la simpatio, kiun al mi, same kiel al miaj kamaradoj, li senŝanĝe elmontris.

En iu suna vespero, unu monaton post nia alveno en Portugalujo, kiam la dolĉa aromo de l' oleandroj miksiĝis al la alloga odoro de la riĉaj fruktarbejoj, dissemante vivon kaj ravon en la serena atmosfero, mi, per senpripensa kaj temerara iniciato, revenis, sola kaj enpensiĝa, al la Bieneto de S...

Doloraj rememoroj leviĝis, kvazaŭ obsedantaj koboldoj, ĉe ĉiu paŝo sur la duonvarma, herbokovrita vojo... kaj dume la Pasinteco, iom post iom trudiĝante, forskuadis el mia memoro la cindrojn de la forgeso, kiujn la dolĉaj ĉielaj favoroj disŝutis sur miajn dolorojn, kiuj tiel reviviĝante, denove ŝiradis al mi la koron!

La malnova domego al mi ŝajnis nuda. Ĝiajn ĉambrojn mi eniris, unu post alia, sub la mensa kaŭstikeco de obstinaj angoroj. Ombroj de abomenegindaj amaraĵoj kovris al mi la menson, ĝin regresigante ĉe ĉiu revekiĝo de la rememoroj estigantaj strangan retrospektivon pri mia vivo, tiel riĉa je suferigaj, elrevigaj epizodoj! Reala panoramo de mia ekzistado, kun ties ĉiutagaj luktoj kaj prirespondecoj, mirakle rebildiĝis en mia konscio superekscitita de tiu fenomeno nomata memvola introspekto, nerezisteble devigante min refoje sperti, suferi kaj tute revivigi ĉion, kio antaŭe min afliktis kaj premegis al mi la animon! Kaj agonia ŝvitado elgutadis el la subtilaj internaĵoj de mia astrala memo, vidigante al la konscienco la aboslutan mankon de meritoj, kiuj, en tiu delikata momento, konsolus min per honoraj favoroj! Ŝajnis, ke la epizodoj elvokitaj de la emocioj sorbiĝintaj de la medio, en kiu mi iam vivis, pensis, agis, kaj kiun mi saturis per venenaj mensaj emanaĵoj, pligrandiĝis antaŭ mia ĉimomenta hipersentiveco, aliiĝante en tiranajn fantomojn, kiuj min deprimis, se ili ne povis min akuzi!