Выбрать главу

La neelportebla hejma kunvivado, kiun iam ĉeestis tiuj malnovaj muroj; ka konstantaj malpaciĝoj kaj malkonsentoj, kiuj faris el mia vivo ian ŝtorman oceanon; la morna pezo de pensoj, kiujn difektis mania nekontenteco, trenita de neŭrastenia temperamento ĝis absoluta nerva malordo; la konsternaj tenebroj, kiuj konfirmiĝis, estingante la lumon al miaj blindiĝantaj okuloj; la longe intencata decido cele al la fatala finiĝo; la ekstrema malespero; la fina falo en la abismon; ĉio ĉi miregige leviĝis el la internaĵoj de mia memo, sub la pezaj sugestioj de tiu malbeninda medio, kiu vidis la lastajn tagojn de mia homa ekzistado! Kaj - ho grandioza fakulto, kiu tiel premias kiel punas la konsciencon, laŭ la agoj impresintaj ties sentivon! - mi revidis, sentante iliajn efikojn, eĉ la lastajn scenojn, tio estas, la makabrajn stertorojn de la morto detruinta, antaŭ la ĝusta tempo, tiun portaĵon, kiun la dia zorgemo konfidis al mi kiel sanktan deponon, por la honora riparado de ia abomenega, honteginda pasinteco!

Senkonsila, trafita de konsterna krizo, mi perdis la memoron pri la nuno, lasante min interniĝi en la veprejojn de la pasinteco, kvazaŭ min ekposedus infera retrospektiva frenezo, kaj mi damne ekblekis, kiel iam en tiuj sinistraj konvulsioj, ululante kaj ĝemante, blasfemante kaj verŝante la satanan ploron de tiu, por kiu ne plu estos espero pri konsolo, ia halto por ripozi kaj pripensi!... Kaj se iu tie ankoraŭ loĝus, aŭ preterpasus la cirkaŭaĵojn, povante, per disetendo de siaj psikaj kapabloj, percepti la tragedion, kiun mi tiam rememoris, tiu asertus, ke dek ses jarojn post mia morto li ankoraŭ sentis ke mi tie ceestas, plorĝemante kaj tondre blekante pro nebrideblaj doloroj!

Kiam mi rekonsciiĝis el tiu malbeninda kolapso, Romeo kaj Alcesto, per tenera zorgo, verŝadis sur mian frunton kvietigajn emanaĵojn el siaj bonegaj magnetaj fortoj, kiuj revigligis al mi la animon kvazaŭ bonfara roso sur velkinta, malfortika kreskaĵo!

La lunhela cielo montris, ke multajn horojn mi pasigis en tia stato, freneziĝinta en la fajra regiono de la Pasinteco, car jam estis nokto, la foraj steloj trembrilis beligante la firmamenton!

Mi trovis min ripozanta sub la freŝeco de aromaj arbaretoj, kaj la malnovaj brancplektaĵoj de proksima vinberĝardeno sciigis, ke mi ankoraŭ troviĝas en la Bieneto. Nekredebla cagreno ŝiris al mi la koron, dum larmoj ruliĝis, mildigante la premon, kiu sufokis mian bruston.

Mi petegis la eminetajn Gvidantojn pri la aparta favoro min rekonduki al la Hinda Pavilono, car tie mi sentus min sekura, ŝirmita kontraŭ cia kaptilo de mia menso taŭzita de pasintaj malprudentaĵoj. Portugalujo kun siaj amaregaj rememoroj, Lisbono, la malnova Porto - la Tero entute - cio afliktis mian Spiriton, inklinigante lin reveki ombrojn kaj sufefojn, kiujn mi deziris, bezonis forgesi! Sed oni tion ne konsentis, profite al mia morala reboniĝo, car la noblaj mentoroj asertis al mi, ke mi ion devos entrepreni en tiu medio, kiel ateston pri la akiro de la kapablo rezigni kaj abnegacii cele al novaj esploroj en la spiritaj regionoj, kiujn ĝis tiam nek mi nek miaj kamaradoj efektive atingis, malgraŭ la abomensento trudita de tiuj turmentaj lokaj rememoroj!

Ĝislarme kortuŝita, mi tiam eldiris ardan preĝon, timigite antaŭ la pezaj prirespondecoj, kiuj min superŝarĝis:

"- Noblaj kaj karaj mentoroj, bonvolu do montri al mi, kion mi povas provi por malakrigi la moralajn torturojn, kiuj, venenante miajn energiojn, malfortigas al mi la volon! La revekiĝintaj rememoroj, la etoso, la elreviĝoj, la sentimentala forgeso, en kiun mian memoron ĵetis tiuj, al kiuj mi plej konfidis, estas ĉagrenoj, kiuj suferige ŝiras mian koron, superekscitante mian sentemon ĝis konsterna grado!... Helpu, ke mi scipovu ĝuste agi, realigi ion meritan, sufiĉe honoran por al mi permesi la ĝuon de ia faciligo kaj efika konsolo! Konsilu min!..."

Eldirinte tiun petegon, kaj dum la belaj figuroj de ambaŭ junuloj ĉiam pli kaj pli diafaniĝis, maldensiĝante sub la opalecaj radioj de la kreskanta luno, kiu donis romantikan tonon al la pejzaĝo, mi aŭdis, ke oni al mi respondas per demando:

"- Kiajn admonojn Roberto faris al via grupo, en la antaŭtago de via malsupreniro por plenumi ĉi tiujn instrukciojn?..."

"- Ha jes, mi memoras... Ni provu kvietigi la fakultojn taŭzitajn de la suferado... portante balzaman helpon al suferantoj en pli krizaj situacioj... kaj ni serĉu revigliĝon ĉe la bona kaj sinceraj amikoj, kies koroj, prilumitaj de la brilo de puraj virtoj, estus sufiĉe fortaj por de ni forvarmigi la froston de l' senkuraĝeco kaj gvidi niajn pasojn al multpromesaj vojoj..."

"- Vi do faru tiel... Roberto vin plej ĝuste konsilis..."

Mi tiam kolektis ĉiujn al mi disponeblajn fortoj n, trudis serenecon al la sensoj skuitaj de la emocioj, altigis mensajn energiojn, rememorante la petojn al la Nazareta Majstro, kaj ankaŭ preĝis, fervore kaj humile, petnte pri helpo kaj protekto.

La ĉirkaŭa soleco min teruregis. Mi rigardis la sinistran domaron, kaj abomenaj emocioj instigis min foriri tre malproksimen, tien kie al mi eblus forgesi la tragedion, kiun ĉio tio rememorigis al mi! Mi rapidigis miajn paŝojn kaj malproksimiĝis... sed, transpasinte la malbenindajn sojlojn, mi ekvidis, ke al mi estas rezervita kompensa surprizo, certe la respondo al tiu petego adresita al la Dia amiko:

Atendante min, tie troviĝis Ramiro de Guzman kaj Roberto de Canalejas!

"- Dio estu laŭdata!"- mi ekkriis, per elverŝo de profunda dankemo...

Kaj plenkonfide mi iris kun tiel altvaloraj akompanantoj,

kiuj, min karitate rekondukinte al mia modesta surtera loĝejo, senprokraste foriris.

Longe pripensinte, ni ekdecidis agi laŭ la inspiro de iamaj konsiloj, admonoj kaj ekzemploj de niaj gardistoj kaj instruantoj, kaj organizis kvazaŭan "klasasocion", celante plani kaj realigi agadon, kiu kontraŭbatalus la ideojn pri memmortigo, la malsanecajn inklinojn elmontrantajn tiun inferan dispozicion, kiu infektis la diversajn sociajn tavolojn, al kiuj ni nun povis reveni kiel nevideblaj estaĵoj. Sed tiel ampleksa entrepreno levis kontraŭ ni malfacilajn barojn... kaj se ne estus la efikaj helpoj de la luma gvidantaro, kiu nin inspiris, ni certe atingus nenian kontentigan rezulton.

Komence ni volis nin vidigi kaj komprenigi al la homoj, gajni ilian konfidon pere de atestoj, sinceraj kaj detalplenaj, pri la realeco de la mondo, en kiu ni vivas, ĉu pozitive pruvante nian identecon, ĉu per aliaj al ni eblaj apartaj rimedoj. Ni volis starigi kun ili seriozajn amikajn rilatojn, interesajn kaj instruajn konversaciojn, ian konstantan liveradon de novaĵoj, kion ni rigardis plej utila al la tuta homaro, ĉar ĝi celis averti ilin kontraŭ la nekonata danĝero, kiun la memmortigo reprezentas por la surtera socio. Tre malmultaj tamen estis tiuj, kiuj konsentis akcepti niajn tiel sincerajn manifestiĝojn, kaj el ili preskaŭ ĉiuj estis al ni fremdaj, eĉ loĝantaj ekster Portugalujo! Sed plejofte okazis, ke post grandaj, lacigaj penoj en la klopodo krei cirkonstancojn favorajn al la dezirata celo; post sinsekvaj tagoj ĉe penigaj provoj kun mediumoj, kiujn ni kun premata koro trovis tie kaj aliloke, jen oni akceptis nin malagnoske kaj nin krude kaj ŝoke forpuŝis tial, ke nia poezio aŭ prozo transtombaj al ili montriĝis misfiguritaj pro manko de nia iama stilpureco, kvazaŭ ni ne estus devigitaj superi fortorabajn malfacilaĵojn prezentatajn ne nur de tiuj perantoj sed ankaŭ ĉefe de la senkompata kaj postulema sekvantaro, kiu ilin ĉirkaŭas. La kritikoj, per kiuj ili nin akceptis, esprimiĝis per mokoj kaj ofendaj sarkasmoj, nekonvenaj ĉe edukitaj karakteroj, kaj ili nin forpelis kiel senokupulojn kaj nebonvenulojn de la Astrala Mondo, nin malŝate rigardante kiel mistifikulojn kaj malbonintenculojn! Se ni provis rakonti la surprizajn travivaĵojn spertitajn sur la flankvojoj de la memmortigo, aŭ priskribi la transmondan vivon per ĉiuj fortaj koloroj de l' neantaŭviditeco, ĉar ni rigardis kiel solidaran devon admoni senprudentulojn al singardemo, ili tiam forklinis sian atenton de la seriozaj, edifaj temoj kaj permesis al si demandi nin pri trivialaj aferoj, kiuj nur ilin interesis kaj pri kiuj ni, tute ne sciante respondi, hontis peti helpon de niaj noblaj instruantoj, nur por al tiuj homoj montriĝi agrablaj. Ili preferis pritrakti frivolaĵojn kaj malsuperajn temojn, plej ofte maledifajn, kio nin elrevige malĝojigis, ordinare verŝigante al ni larmojn, ĉar la tempo pasadis kaj ni nenion enskribis, noblan kaj meritigan, en la aŭsteran libron de la Konscienco!