Dum tiu klopodado por atingi la revatan celon, jen ekposedis nin la arda deziro translokiĝi al Brazilo. Ni sciis, ke tiu frata lando prezentas vastan kaj oportunan kampon por tiu ekzerciĝado, kiun ni intencis efektivigi, kaj en ĝi ni certe renkontos multe malpli da antaŭjuĝemo ol kiel ni spertis en nia Patrolando. Ankoraŭ eĥis en nia memoro la bela seanco, kiun, en iu nokto, ni ĉeestis en la postregionoj de la ŝtato Minas Gerais, kien nin ope kondukis la sindonaj edukistoj de la Instituto. Kaj nun, ni volis provi la kontakton kun la brazilanoj, ĉu ni atingos ion pli pozitivan. Sed kiel procedi, por iri tien?!...
Estis ĉiam ankoraŭ tiuj senlacaj legianoj, kiuj respondis al la ardaj helpopetoj, adresitaj de niaj sopiregantaj mensoj, per komuna preĝado, al la Sublima Karitato, de kiu ili estis indaj reprezentantoj. Per facila transportado sub sia protekto, ili nin kondukis al la dezirata loko, helpante nin per novaj instrukcioj en sekura ŝirmejo, kiu nin gardus kontraŭ malagrablaj surprizoj. Temis pri honormerita institucio, registrita en la Spirita Mondo kiel deponejo de superaj inspiroj, servanta kiel modelo por ciuj ceteraj, kiuj strebus disvolviĝi en la lando de la Sankta Kruco, sin dedicante al la studado kaj praktiko de la sekretaj doktrinoj kaj al la bonfaraj agoj karakterizantaj la verajn kristanajn inicitojn.
Ni do komencis nian malfacilan, penigan agadon.
Ĉiujn disponeblajn rimedojn ni tiam ekprovis, celante utiligi la brazilajn mediumojn por efektivigi la deziratan, respektindan kaj sanktegan projekton! Humilaj, obeemaj, afablaj, amemaj, sinceraj en sia strebo al servado, multaj el ili povintus esti cirenanoj por nia suferado, mildigante nian kalvarion el viparoj kaj spertoj. Ni cion faris por utiligi iliajn kapablojn en literaturaj laboroj, per kiuj ni volus pruvi al Dio nian penton pri la malobeo al Liaj Leĝoj.
Sed, ho ve, la torturo de la idiomo!
Kial la brazilanoj, ho Dio en la Ĉielo, idaro nia, samgentaj, ec samsangaj kiel ni, tiom dekliniĝis de la kulto al la nacia lingvo?!... Kaj kial la homoj ne provus almenaŭ kapabliĝi por la uzo de iu universala idiomo, kiu tiel al ni, Spiritoj, kiel ankaŭ al ili, ebligus brilajn komunikiĝojn?!... kion do ni povus produkti, utiligante tiajn mediumojn, kiaj ekzistas en Brazilo!...
Mi memoris, ke Roberto iam avertis min pri la baroj, kiujn mi renkontus provante komunikiĝi kun la homoj, kaj mi nun ilin agnoskis sendubaj, veraj!
Invadis min senkuraĝeco, kaj profunda malĝojo minacis renovigi deprimajn cagrenojn, malvigligante al mi la animon, kiam en iu nokto, dum ni kunvenis en nia ŝirmejo ce tiu grava brazila institucio, konsiderante tion, kio nin tiel maltrankviligis, jen ni estis surprizitaj de la vizito de Fernando, kies karna vestaĵo profunde endormiĝis en lia domo en la malnova kaj amata Portugalujo, car jam estis malfrua nokto. Enlitiĝante, li preĝis por ni, impresite de niaj oftaj aperoj al sia eksterordinara mediuma kapablo. Kaj certe impulsita de karitataj inspiroj el la eterecaj regionoj, li baldaŭ nin trovis por ankoraŭfoje nin kompateme helpi per sia senŝanĝa servemo.
Ekestis tiam amika kaj utila konversacio ĉe la favora silento de tiu grava asocio. Li invitis nin al pli ofta utiligo de la bonfara rimedo de preĝado, por tiel starigi, per li, pli rektajn komunikkanalojn kun niaj mentoroj, por de ili pli pozitive ricevi la inspiron permesatan en la koncerna okazo, ĉar ni estis kvazaŭ lernantoj, kiuj elmetus al provado la ricevitajn instruojn, celante novajn estontajn oportunojn. Li ree proponis sian komplezan helpon por niaj projektoj, vidante nin maltrankvilaj antaŭ la malfacilaĵoj, kiuj leviĝis kontraŭ ni. Li ankaŭ admonis, ke ni ĉiam ankoraŭ ion diru al la mondo pere de lia kapablo kaj neniel venkiĝu de la tumulta voĉbruado de kontraŭuloj kutimintaj al malsaĝa kritikado. Por tio li, kiel ĉiam, disponigis al ni siajn purajn psikajn kapablojn, en kiuj ni reflektiĝis kvazaŭ en spegulo! El sia bonfara koro li sukcesis elĉerpi konsilojn kaj admonojn, per kiuj li malakrigis la angoran teruron, kiu nin korpremis ĉe la penso pri fiasko en la malfacilaj ekzamenoj, al kiuj ni estis laŭdeve submetataj. Kaj li aldonis, sincere kaj kortuŝite, dezirante puŝi nin sur la rektan vojon:
"- Se, anstataŭ viaj ĝisnunaj vanaj iniciatoj, vi serĉus rimedojn por labori kiel agantoj de la vera Frateco, kiun tiel fruktodone ekzemplis la Dia Modelo de Amo, vi certe jam estus venkintaj, disdonantaj feliĉigajn bonfarojn, kiuj neniel tenus viajn animojn en tiela stato de morozo kaj tempesta angoro.
La Karitato, miaj amikoj - permesu, ke mi tion rememorigu al vi -, estas la bonfara elaĉetanto de tiuj, kiuj dekliniĝis de la vojo strekita de la Providenco! Ĝuste tial la saĝa Rabeno el Galileo ĝin prezentis kiel superegan instruon al la homaro, kiun Li vidis apartiĝinta de la Lumo, ĉar ĝi ebligas pli facilan kaj rapidan aliron al regeneriĝo!
Estas jam tempo, ke vi abnegacie pripensu la Dian Mesaĝon, portitan de Jesuo, kaj saturu la profundojn de via estaĵo per kelkaj gutoj el ĝiaj senmortaj, senkomparaj esencoj!
Riparante la momentan agon, kiu vin ĵetis en la abismon, vi povos ĝin plenumi, servante samtempe al vi kaj al via proksimulo.
Svarmas en la surteraj sociaj tavoloj, kiel ankaŭ en la transmondaj, doloraj nepre solvendaj problemoj, kvietigendaj perturboj, senfine diversspecaj malfeliĉoj, akregaj suferoj, kiuj, afliktante la homaron, postulas la fratan kunhelpon de ĉiu bonvolema koro por esti elpagitaj, konsolitaj!
En la hospitaloj, en la karceroj, en la modestaj domoj, kiel ankaŭ en la luksaj palacoj, ĉie troviĝas mensoj mallume premataj de nekompreno kaj malespero, koroj renversitaj de la perforta intenseco de la elprovoj kaj de la nesolveblaj, ĉi-jarcentaj problemoj! Ĉie ajn, kie nekredemo embuskis, kie pasio ekregas kaj kie malfeliĉo kaj doloro miksiĝas kun ribelemo aŭ senkuraĝeco; kie honoro, moralo kaj respekto al si mem kaj al aliulo ne gvidas la konduton, kaj kie fine la vivo fariĝis fonto de besteco kaj egoismo, latentas la ebleco de falo en tiujn mallumegajn abismojn, en kiuj vi baraktadis, kaptitaj de rabiaj konvulsioj!
Klopodu por ilin lokalizi: ili troviĝas ĉe ĉiu paŝo! Admonu la pekulon, en nomo de via sperto, ke li sin detenu!... kaj montru al li, kiel balzamon al liaj ĉagrenoj, tiun saman, kiun vi iam, kiel homoj, disdegnis, kaj kiun vi hodiaŭ agnoskas kiel la solan kvietigilon, la solan forton kapablan relevi la homon el la malfeliĉo, por lin honorindigi je la mireginda lumo de la rezignacio ĉe tiuj nobligaj luktoj, el kiuj li eliros kiel venkinto, kiaj ajn estos la lin skurĝantaj elreviĝoj: la Amon al Dio! La submetiĝon al la Neevitebla! Fariĝu konsolantoj, klopodante praktiki Bonfaradon, flustrante kuraĝigajn kaj konsolajn sugestojn al la koro de afliktitaj patrinoj, de junuloj senesperiĝintaj pro antaŭtempaj disreviĝoj, de malfeliĉegaj virinoj ĵetitaj en la koton, kies suferoj tre malofte renkontas aliulan kompaton, kiuj suferas izolitaj en la dornejo de siaj propraj senprudentaĵoj, ne kuraĝante elpeti por si mem la patran amemon de Dio, pri kiu, same kiel la ceteraj homoj, ili havas sanktegan rajton! Ĉiuj ĉi kreitoj bezonas la protektan kuraĝigon de la sentemaj, bonintencaj koroj, eĉ se nur per la luma donaco de ia preĝo! Vi do havigu ĝin al ili, ĉar vi ankaŭ ĝin ricevis de servemaj, amoplenaj animoj, viam vi dolorkrie baraktadis en la mallumo, kiu vin surprizis post tiu tragedio, en kiun vi lasis vin enretiĝi! Rakontu al ili tion, kio okazis al vi kaj admonu ilin travivi ĉiujn bedaŭrindajn situaciojn, kiuj ilin deprimas, kun la pacienco kaj kuraĝo, kiuj mankis al vi, por ke ili ne trasuferu tiujn dramajn okazaĵojn, kiuj vin frenezigis trans la limoj de la materia vivo!