Выбрать главу

... Kaj se vi eble trovos mediumojn, kies vibra strukturo konformiĝas al la via, ne faru al vi zorgojn pri viaj iamaj laŭroj, kiuj aŭreolis vian nomon en la homaj societoj. Tiu gloro enfalis kun vi en la profundegaĵojn de la pasinteco, kiun vi ne sciis laŭdeve honorigi! Evitu la vantan plezuron identigi vin en viaj paroladoj aŭ psikografiaj komunikaĵoj pere de mediumoj. Eĉ asertante grandajn veraĵojn, vi ne estus tiaj samaj, kiaj vi iam estis, kiel cetere vi ĝin nun ne estas! Viaj nomoj kovriĝis per tre glora populareco sur la tero, por ke la Tero senproteste vidu ilin reaperi en la socio tra la mensa filtrilo de humilaj, senfamaj mediumoj!...

Vi do preferu, nepre preferu la sanktigajn procedojn de la Karitato, diskreta kaj humila!... kaj vi frue renkontos, tra la irotaj vojoj, la floradon de tre dolĉaj ĝojoj..."

Ni lin aŭdis plej plezure kaj kun granda intereso. Fernando, eĉ parolante per sia astrala korpo, dum lia karna vestaĵo dormis en Portugalujo, ŝajnis inspirata de iu el nia sopirata Kolonio, kiu interesiĝis pri nia sukceso. Ni eĉ plurfoje rekonis en lia parolo, samtempe energia kaj tenera, la dolĉajn esprimojn de Teokrito, la patran akĉenton, simplan, amoplenan, de la malproksima amiko, kiu nin ne forgesis... kaj larmoj ruliĝis el niaj okuloj, dum profunda resopiro plenigis niajn korojn...

En la sekvanta tago, ni ekdecidis viziti hospitalojn, malsanulojn ĝenerale, prokrastante aliajn iniciatojn rilatajn al servoj por helpo al la proksimulo, kiujn oni proponus al ni. Nia grupo entute konsistis el tridek Spiritoj, kaj ni interkonsentis dividiĝi en tri apartajn grupojn, tiel sekvante la metodojn uzatajn en nia astralmonda ŝirmejo.

Kun miro ni konstatis, ke la kompatindaj malsanuloj, en siaj litoj de suferado, ne nur perceptis, sed ankaŭ ec nin nature aŭdis dank' al la somnolo, en kiu ilin tenis la graveco de ilia malsano, la febro kaj la malstrececo de la fluidaĵoj ilin ligantaj al la korpa portaĵo. Kiom nur eble, ni portis al tiuj animoj, malliberigitaj en la karna kaĝo, la mildigon de nia kunsento, jen inspirante al ili rezignacion pri la nuno kaj esperon pri la estonteco, jen provante, per ciuj disponeblaj rimedoj, malpliigi la moralajn kaŭzojn de multaj el tiuj cagrenoj, kiujn ni vidis duobligantaj iliajn suferojn.

Belarmino, kiun la tuberkulozo puŝis al dizerto el la materia vivo, preferis sin turni al tiaspecaj malsanuloj por inspiri paciencon, esperon kaj kuraĝon al tiuj, kiuj per ĝi forviŝas komplikajn ŝuldojn de pasintaj ekzistadoj aŭ ruinigajn sekvojn de senprudentaĵoj faritaj en la nuno mem. Mi, kiu estis malricega, kiu preferis senŝarĝiĝi el la devo ĝisfine treni la vivon, tra la dornoplena vojo de blindeco, min ĵetante en la satanan aventuron de memmortigo, mi estis malgraŭvole pelita de la pento, sercadi ne nur en la hospitaloj tiujn, kiuj blindiĝis malgraŭ cia kuracado, sed ankaŭ sur la stratoj kaj vojoj kompatindajn blindulojn kaj mizerulojn, por ilin helpi kiel konsilanto, flustrante en iliajn pensojn, kiel al mi tion permesis la renkontitaj malfacilaĵoj, la grandan konsolon de la Radiluma Moralo, kiun mi konis ce tiuj eminentaj amikoj, kiuj min helpis kaj konsolis dum tiu hospitala interniĝo, per kiu min gardis la favoro de la Superega Sinjoro! Kaj mi multfoje konstatis, ke mi sukcesas, ke koroj trafitaj de senkuraĝeco kaj konsterno revigliĝas ce miaj sinceraj kaj ardaj telepatiaj admonoj! Johano d' Azevedo, la kompatindegulo, kiu malnobliĝis en la mallumo de hontindaj spiritaj sekvoj, sklaviĝante al la fikutimo hazardludi; kiu ĉion oferis al la abomena potenco de ludkartoj kaj ruleto: havaĵojn, sanon, dignon, honoron, eĉ la propran vivon, krom ankaŭ la spirita paco, revenis, afliktita kaj korpremata, al tiuj diboĉejoj, en kiuj li morale sin mem difektis, por proponi avertojn kaj prudentajn konsilojn al aliaj kompatinduloj regataj, kiel li iam estis, de tiu pereiga forlogiĝo, ĉiel klopodante por fortiri de la abismo almenaŭ unu el tiuj malfeliĉuloj, petegante la Supron pri fortoj, helpo de la mentoroj, pri kiuj li estis certa, ke ili sin dediĉas al la laboro forturni de la memmortigo tiujn nesingardulojn, kiuj lasas kapti de sennombraj pereigaj cirkonstancoj.

Sed ankoraŭ pli akraj estis la atestoj de la malfeliĉa Mario

Sobral!

Afekciita de la iamaj kutimoj, lia menso trenadis lin en bordelojn, malgraŭ la pento, de kiu li sentis sin penetrita, kaj tiel postulis de li riparojn malfacile plenumeblajn por iu Spirito, heroajn klopodojn, kiuj lin ofte pelis al perfortaj, neesprimeblaj suferoj, verŝigante al li ardegajn larmojn! Ni vidis lin en la maltrankviliga penado por deadmoni la senprudentan junularon de ilia obstinado en la malbona konduto, al kiu ili lasis sin sklavigi, kaj tiucele li rakontadis al unuj kaj aliaj, per paroladoj en nekonvenaj lokoj, siajn proprajn malfeliĉojn, sed oni lin tute ne atentis, ĉar kie malĉasto tenas sian pereigan superregadon, tie ne estas perceptataj la transmondaj intuicioj, kaŭze de tio, ke la ekscitado de la bestaj instinktoj, infektitaj de abomene malpuraj toksoj, materiaj kaj psikaj, efikas kiel baroj, kiujn nenia estulo en lia stato kapablos forigi por tiel sin komprenigi!

Poste ni etendis tiajn provojn al la malliberejoj, ankaŭ sukcesante en la ombra silento de l' karceroj, kie rimorsoj elkoviĝas ĉe la efiko de pripensado... Kaj fine ni invadis privatajn domojn serĉe de suferantoj, inklinaj al memmortigo, kiuj akceptus niajn deadmonajn avertojn en formo de bonfaraj inspiroj. Estis okazoj, kiam la sola disponebla rimedo estis enblovi la penson pri preĝo kaj fido al la Superega Potenco, instigante tiujn, al kiuj ni nin turnis, virinoj ĝenerale, al pli intensa dediĉo al siaj kredoj. Sed ni suferadis, ĉar la laboro estis tro peniga, tro ampleksa por nia malforteco de pentintoj, kies sola merito kuŝis en la sincereco de nia agado, en nia bonvolemo por la revirtiĝa penado!

Tiel okazis, ke ni vojaĝis en la landinternon de Brazilo, provante kiom eble averti kontraŭ tiu pereiga inklino, kiun niaj Gvidantoj malĝoje konstatas en la impulsiĝema karaktero de la brazilanoj, inklino, kiu rezultigis maltrankviligajn statistikojn pri memmortigo!

Ni tiucele vizitis la mornajn etendaĵojn de la kruda Nordoriento, respekte kliniĝante antaŭ la heroa enlandulo, kiu en senĉesa, malfacilega luktado kontraŭ la mizero pro tiea eterna sekeco, neniam malfidas sian Dion nek la estontecon, ĉiam esperante pri la aŭroro de pli bonaj tagoj, de iu kompensa Patrujo, kiun li efektive nur trovos en la Transmonda Vivo!

Dum la tre instruaj migradoj, kiujn ni karavane faris, ni ricevis gravajn lecionojn, kiuj profunde penetris niajn korojn, lumigante niajn mensojn per novaj kaj fekundaj konceptoj filozofiaj. Reprezentantoj de la spirita direktado de la Sanktakruca Lando, kiel la eminenta, bonkorega Bezerra de Menezes, kaj la dolĉa poeto de la Sinjoro - Bittencourt Sampaio - instruadis nin, kune kun niaj mentoroj, pere de fekundaj ekzemploj ĉerpitaj en la ĉiutaga vivo de multaj brazilanoj, super kiuj ni ploris de kompato kaj pento, ĉar ni havis la okazon ĉe ili ekzameni specojn de malfeliĉoj kaj suferoj, kompare kun kiuj, la niaj, nome tiuj, kiuj nin pelis en malesperon, estis nenio alia ol farsaĵoj de sentimentalaj bohemianoj... Tamen, nordorientanoj,