Dum ĉirkaŭ du monatoj mi vagis senkonsila kaj perpleksa, en stato de turmenta nekomprenado. Ĉar mi restis ligita al la karna portaĵo, regis en mi ĉiuj nekontraŭstareblaj homfizikaj bezonoj, kaj tiu ĉagreno, kune kun la ceteraj ĝenoj, kondukis min al konstantaj krizoj de malespero. Puŝoj de ribelo kaj blasfemado, krizoj de rabio atakis min, kvazaŭ la infero mem blovus sur min siajn pereigajn inspirojn, tiel kronante la malbonfarajn vibrojn, kiuj ĉirkaŭvolvis min per mallumo.
Malgraŭ mia blindeco mi vidis, ke fantomoj, afliktitaj kaj plorantaj, vagas tra la aleoj de la sankta loko, kaj iafoje neimageblaj teruroj skuis al mi la vibran sistemon ĝis tia grado, ke tio reduktis min al stranga svenstato, kvazaŭ miaj animaj fakultoj malvigliĝis, perdinte la forton por daŭre vibradi!
Malesperigita antaŭ tiu eksterordinara problemo, mi ĉiam pli kaj pli nutradis la deziron formalaperi, forkuri de antaŭ mi mem, por ne plu fari al mi demandojn ne havante lucidecon por al ili respondi, ĉar mi ja ne kapablis rezoni, ke la fizika- materia korpo, formita el la putrema surtera ŝlimo, vere pereis pro la memmortigo, kaj ke kion mi konfuze prenis por ĝi, dank' al la streĉa ligiteco, per kiu ilin kunigis la naturaj leĝoj de afineco, tute nenuligeblaj por la memmortigo, tio estis la fizika-spirita korpo, nedetruebla kaj nemortema, vivanta kaj duonmateria organismo antaŭdestinita por noblaj celoj, por glora estonteco en la kadro de senfina progresado, trezorejo, en kiu estas gardataj, kvazaŭ la kofro entenanta valoraĵojn, miaj sentoj kaj agoj, miaj pensoj kaj faroj, ĉar tiu spirita korpo ja estas envolvaĵo de la sublima fajrero viviganta la homon, nome la Animo! eterna kaj senmorta kiel Tiu, kiu ĝin kreis el Si Mem!
Foje, dum mi palpe iris kaj reiris laŭ la stratoj nerekonebla por amikoj kaj admirantoj, kompatinda blindulo suferanta en la transtombo la humiligan malho no ron pro sinmortigo; mizerulo en la spirita socio, malsatege baraktanta en ekstrema senhaveco de Lumo; afliktita, erarvaganta fantomo, sen ia hejmo, sen ia ŝirmejo en la vastega, senlima mondo de la Spiritoj; elmetita al abomenaj danĝeroj, ĉar ĉi tiuj ekzistas ankaŭ inter la elkarniĝintoj; persekutata de malicegaj estaĵoj, banditoj de la nevidebla mondo, kiuj amas surprizi, per abomenaj embuskoj, estulojn travivantajn la saman doloran situacion kiel mi, por fari ilin siaj sklavoj kaj per ili plimultigi la hordojn de obsedantaj Spiritoj, kiuj turmentas la surterajn sociojn kaj ruinigas la homojn, ilin subigante al la plej hontindaj tentoj pere de fatala influado - ĉe stratangulo mi renkontis ian amason da ĉirkaŭ ducent individuoj de ambaŭ seksoj. Estis nokto. Almenaŭ mi tiel supozis, ĉar la mallumo ĉiam ankoraŭ envolvis min, kvankam ĉion, kion mi nun rakontas, mi vidus pli ĝuste per la sensado, ol per la vidorgano mem. Cetere, mi rigardis min blinda, ne povante ĝis tiam klarigi kiel mi, kvankam senigita je tiu netaksebla senso, tamen kapablis vidi tiom multe da hontegindaĵoj kaj ja ne kapablis eĉ distingi la sunlumon kaj la ĉielbluon!
Tiu amaso estis la sama koncertanta tiun sinistran ĥoron, kiu min teruregis, kaj mi ĝin rekonis pro tio, ke en la momento de nia renkonto, ĝi komencis furioze hurli, ĵetante al la ĉielo tiajn blasfemojn, kompare kun kiuj la miaj estis nuraj ŝercoj!
Mi provis reiri, kaŝi min, timegante fariĝi konata al ĝi. Sed ĉar ĝi marŝis en direkto kontraŭa al la mia, tuj ĝi min envolvis, miksante min en sian tutaĵon por fine sorbi min tutan en siajn ondojn!
Mi estis malgraŭvole turnopelata, puŝata, trenata, kaj tiel multenombra estis tiu amaso ke mi tute perdiĝis en ĝiaj faldoj. Nur pri io mi certis, ĉar ĝuste tion mi aŭdis el la ĉirkaŭa blekado: nin ĉiujn gardis soldatoj, eskortantaj la amason, ĵus kaptitan! Ĉiumomente novaj erarvagantoj, unu post alia, alkolektiĝis al la amaso, de kiu ili, same kiel mi, ne plu povis apartiĝi. Ŝajnis, kvazaŭ senmanka taĉmento da rajdantaj militistoj eskorte kondukas nin al malliberejo. Aŭdiĝis la piedfrapado de la ĉevaloj sur la strataj slaboj, kaj akrepintaj lancoj brilis en la mallumo, inspirante timon.
Kredante min objekto de perfortaĵo, mi protestis kontraŭ ĝi. Laŭvoĉe kriegante, ke mi ne estas ia krimulo, mi konigis min per citado de miaj titoloj kaj kvalitoj. Sed se la rajdantoj aŭdis min, ili tamen ne degnis respondi. Silentaj, mutaj, rekte sidantaj, ili rajdis sur siaj bestoj, tenante nin enfermitaj en netranspasebla rondo! En la fronto, trabatante vojon en la mallumo, la estro tenis bastonon, ĉe kies supro flirtis malgranda flago, sur kiu ni duonvidis ian skribon, sed la ombroj estis tiel densaj, ke ni ne povus ĝin legi, eĉ se la nin vipanta malespero konsentus halton por la manifestiĝo de unu tia deziro.
Longa estis la irado, dum kiu tranĉa frosto glaciigis nin. Miajn larmojn kaj kriojn de doloro kaj malespero mi miksis kun la terurega ĥoro, tiel kunludante la monstran simfonion el blasfemoj kaj lamentoj. Ni antaŭsente konsciis, ke ni estas severe gardataj, ke ni neniam povos eskapi! Ne sukcesante eltiri eĉ unu solan monosilabon el niaj kondukantoj, ni marŝis, malrapide pelate, ĝis ni fine komencis penigan vojon tra profunda valo, dum kiu ni devis iri po du en vico, kaj per la sama aranĝo ankaŭ iris niaj gardistoj.
Kavernoj, ĉiuj numeritaj, ekaperis ambaŭflanke de la stratoj, kiuj ŝajnis pli ĝuste mallarĝaj trapasejoj inter krutaj, ombroplenaj montoj. Temis verŝajne pri ia stranga "vilaĝo", ia "urbo", kie la loĝejoj estis kavernoj pro la mizero de ties loĝantoj, kiuj ne posedus suficajn rimedojn por fari ilin pli agrablaj kaj komforte loĝeblaj. Sed tia estis la realaĵo nome, ke ĉio ankoraŭ restis farota en tiu loko, kiu ja ĝuste bildigis la sidejon de la Malfeliĉo! Anstataŭ grundo, oni nur distingis ŝtonojn, kotejojn aŭ marĉojn, ombrojn, pluvegojn... Sub la ardego de la febro, kiu ekscitis mian malfeliĉon, mi eĉ pensis, ke, se tia loko ne estas malgranda regiono de la Luno, certe tie ekzistas lokoj tre similaj...
Oni internigis nin ĉiam pli kaj pli funden en tiun abismon... kaj ni iradis, pluen, pluen... ĝis fine, en la mezo de vasta placo marĉaspekte inundita, la rajdantoj haltis. Ĉe tio, ankaŭ haltis la amaso.
Meze en la subite ekreganta silento, jen la soldataro turnis sin en la kontraŭa direkto por retiriĝi.
Efektive! Ni vidis, ke ĉiuj, unu post alia, forrajdis en la serpentajn kurbiĝojn de la kotplenaj vojetoj, nin tie forlasante.
Konsternitaj kaj timoplenaj, ni postkuris ilin, deziregante ankaŭ foriĝi. Sed vana estis nia peno! La stratetoj, la kavernoj, kaj la marĉoj sinsekve aperis, unu post alia, miksiĝe formante ian labirinton, en kiu ni vojeraris, ĉar kien ajn ni nin direktis, ĉiam ni trafis la saman scenejon, la saman fizikan konturon. Neimagebla teruro ekposedis la strangan hordon. Miaflanke, mi ne povis eĉ pripensi aŭ prikalkuli por serĉado de ia tuja solvo. Mi havis la senton, kvazaŭ min envolvas la tentakloj de terura premsonĝo. Kaj ju pli da penoj mi faradis por trovi racian klarigon pri la okazaĵoj, des malpli mi ĉi tiujn komprenis, des pli humiligita mi min rigardis ĉe tiu premeganta konsterniĝo!
Miaj kunuloj estis hidaspektaj, kiaj same montriĝis la ceteraj malfeliĉuloj, kiujn ni renkontis en tiu malbenita valo kaj kiuj nin akceptis kun samaj larmoj kaj stertoroj, kiel la niaj. Malbelaj, vidiĝante hororalarmitajn fizionomiojn; palegaj, kripligitaj de la intensa suferado; kun distaŭzitaj vestoj kaj neimageble tragika aspekto, ilin ne rekonus eĉ tiuj, kiuj ilin amas kaj al kiuj ili ja inspirus naŭzabomenon! La normala homo ne kapablas, ne falinte en la kaptilojn de l' frenezo, taksi kion mi eksuferis, de kiam mi konvinkiĝis, ke tio, kion mi vidas ne estas sonĝo, ia inkubo kaŭzita de la bedaŭrinda frenezo de l' ebrieco! Ne! Mi ne estis alkoholmaniulo, ke mi lasus min kapti de la ungegoj de tiel perversa delito! Ĝi ja ne estis sonĝo, inkubo kreanta en mia menso, koruptita de malĉastado, tiun bildon, kiu antaŭ miaj okuloj, alarmŝokitaj de tiel infera surprizo, montriĝis kiel la plej turmenta realaĵo, kiun povus elpensi la infero mem - realaĵo ja kruela, konsterna, abomena! - kreita de legio da damnitaj sinmortigintoj, kies malliberigo en medio konforma al ilia krize grava stato signifis antaŭzorgan protekton kaj karitaton al la homa gento, kiu ne elportus, sen grandaj perturboj kaj malfeliĉegoj, la enmiksiĝon de tiaj mizeruloj en ilian ĉiutagan vivon![4]