amazonianoj kaj eĉ indiĝenoj de la necivilizita regiono de la lando ĉion rezignacie elportis, eĉ la indiferentecon de siaj pli feliĉaj sampatrujanoj, per la kuraĝa sintenado de tiu, kiu scias kredi, kiu scias esperi!
Sed ni konstatis, kun bedaŭro, ke Mario Sobral iom post iom malproksimigis la eblecon de alia tuja estonteco, krom tiu, kiun li mem elektis, cetere la solan, al kiu li sentis sin altirata: la senprokrasta reenkarniĝo por pezaj kulpelpagoj en familia medio konforma al lia mensa stato!
Mario ofte malatentis la devon partopreni en la instruaj kunvenoj kaj karavanoj preziditaj de la asistantoj, ne ĉeestis la karitatajn ekspediciojn por vizitado al suferantoj, forgesante sanktajn devojn, kiujn al li konvenus plenumi favore al sia propra reboniĝo! Ŝajnis, ke ĉe la kontakto kun la surtera socio li lasis sin brutigi de la malnovaj mondumaj allogoj, forgesante la Hospitala Departemento. Li sentis sin altirata de tiuj filokoj, por kiuj li iam havis preferon. Kaj je preteksto provi konverti delogitojn kaj senprudentulojn al bonmora konduto, li grave kompromitiĝis antaŭ la observantaj Gvidandoj, tiele reagordiĝante al la pasinteco, ke ni antaŭsentis ĉirkaŭ li la eblecon de renaskiĝo en la brutaj sferoj de la malvirto! Jam plurfoje lin kompateme avertis Alcesto kaj Romeo, provante konvinki lin pri la danĝereco de tiu prefero por siaj elaĉetaj taskoj.
Bedaŭrinde, la pasia amo al Eŭlina, kiu lin malfeliĉigis sur la Tero kaj perturbis en la Tansmondo, alkroĉis lin al la pretenda deziro provi, memore al ŝi, antaŭtempe relevi el la kotejo de l' malvirtoj aliajn homojn defalintajn de la piedestalo de la Devo!
Nia staĝo sur la Tero estis kvazaŭa ekzameno por kapabliĝo al novaj kursoj. Ni ĝuis liberecon de agado, malgraŭ la fakto, ke ni ne laboris senprotekte kaj tre relativa estis la libereco al ni permesata.
Ni sukcesis en la ekzamenoj sed Mario donis motivojn por malaprobo.
Ĉapitro VIII Novaj direktoj
"Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj."
Jesuo-Kristo La Nova Testamento.[30]
Antaŭ du monatoj finiĝis nia staĝo en la surteraj regionoj. Reveninte al la Instituto Maria el Nazareto, ni denove enloĝiĝis en la pavilono apuda al la Hospitalo, kie ni loĝis depost nia forpermeso. Sed ankoraŭ ne prosperis al ni intervidiĝi kun Frato Teokrito por ekkoni lian opinion pri la maniero, kiel ni kondutis memstare, kaj ja tio nin plej zorgigis, krom ankaŭ la decidoj de la ĝenerala direkcio pri nia estonteco.
Kien ni iros?... Kio fariĝos el ni, post kiam ni disiĝos de Teokrito, de Roberto, de Karlo, de Joel, de tiu afabla elito de la Hospitalaj Departementoj?... Ĉu ni tuj reenkarniĝos, en la okazo se ni ne havigis al ni meritojn por pli longa spirita lernado?...
En iu el tiuj tagoj de maltrankvila atendo, nin surprizis la vizito de la malnova amiko Hieronimo de Arauĵo Silvejra.
Li alvenis en la Hinda Pavilono dum la mateno, akompanata de la asistanto Ambrozio, al kies bonkoreco li tiom multe ŝuldis. Li jam vizitis la Hospitalon por adiaŭi Teokriton kaj liajn helpantojn, en kies koroj li ĉiam trovis solidajn inklinojn, kaj nun li serĉis nin por reciproki niajn iamajn vizitojn kaj ankaŭ adiaŭi, ĉar ĝuste en ĉi tiu semajno li sin direktos al la Azilo por aranĝi la preparojn por sia proksima reenkarniĝo. Oni vidis, ke amarsento stampiĝas sur lia vizaĝo, donante al ĝi aspekton de evidenta malĝojo. Hieronimo neniam estis rezignacia! Ekde la Sinistra Valo ni lin konis, kiel unu el la plej senekvilibraj el nia misharmonia falango! Kortuŝite, mi sugestis, taksante laŭ la miaj la dornojn, kiuj lin pikvundas:
"- Kial vi ne iom prokrastas la revenon en la scenejon de la malfeliĉoj, kiuj iam ŝiris vin, amiko Silvejra?!... Kiom mi scias, la reveno, ĉe certaj kazoj, ne estas deviga... kio min koncernas, mi kiel eble plej longigos la restadon ĉi tie... escepte nur se postaj decidoj igos min ŝanĝi ĉi tiun direkton..."
Sed la decidoj, kiujn li faris post nia lasta vizito en la Izolejo estis sendube tre seriozaj kaj gravaj, ĉar li respondis kun ardega viveco:
"- Absolute ne konvenas al miaj personaj interesoj pli longe prokrasti la plenumon de la devo... kion mi diras?... de la verdikto, kiun mi mem eldiris en la tago, kiam mi komencis dekliniĝi de la Suverena Leĝo reganta la Universon! Mi estas plene preparita de miaj noblaj mentoroj, Frato Santeremo kaj Frato Ambrozio, por tiu entrepreno, kiu al mi trudiĝas pro miaj ĉi-momentaj krizaj bezonoj. Post longa konsiderado, mi venis al la konkludo, ke mi efektive devas kiom eble plej frue preni novan homan ekzistadon, ĉar miaj eraroj estis gravaj, multnombraj estis miaj ŝuldiĝoj, kiuj nun, ŝarĝinte mian maltrankvilan konsciencon per ekscesaj kulpoj, devigas min el ĝi forviŝi la malhonorajn makulojn, kiuj ĝin nigrigas, kio povos efektiviĝi nur tiel, se mi revenos en la scenejon de miaj dekliniĝoj de la leĝo por denove entrepreni - sed en honora maniero - tion saman, kion en la pasinteco mi ruinigis, inkluzive de mia materia korpo!"
"- Ĉu vi per tio volas diri, ke vi renaskiĝos en la urbo Porto mem?..."- ni ĥore demandis.
"- Jes, amikoj! Dio estu laŭdata!... Mi renaskiĝos en Porto mem, kiel antaŭ nelonge... Mi reaperos por la materia vivo en biendomo! Mi denove estos bonhava persono, administros financajn kapitalojn, miajn kaj aliulajn, duan fojon alfrontos la neflekseblajn tentojn blovotajn de fiero, vantamo kaj egoismo!... Mi altiĝos en la opinio de miaj proksimuloj, kiuj rigardos min kiel honorindan gravan personon... Mi fariĝos tia sama, kia mi estis hieraŭ!... Sed oni ne plu konos min sub la malhonora nomo Hieronimo de Arauĵo Silvejra, ĉar alian mi ricevos ĉe la naskiĝo por kaŝi la honton, kiu sekvas miajn paŝojn... Kaj ĉion ĉi mi faros kiel kulpelpagan provon, la teruran provon posedi riĉaĵojn, pli danĝeran kaj timigan ol la mizero, ĉar ĝi la plej malfacile havigas meritojn al la kompatinda, kiu ĝin travivas!
Ĉe la rando de nova lulilo por ankoraŭfoje esti homo kaj elpagi malonovajn kulpojn, mi ĝislarme kortuŝiĝas konstatante la patran bonecon de la Ĉiopova, kiu konsentas al mi la favoron reveni sub la protekto de l' Forgeso, de la naskovesto de nova karna armaĵo, kun nova nomo, por ke mian iaman malhonoron ne rekonu kaj malbenu la socio, en kiu mi vivis kaj por ke mi, konfidplena kaj fortigita, povu provi rehonorindiĝi antaŭ la Universa Leĝo, kiun mi ĉiel malobeis, kaj antaŭ mi mem!... Ĉar estu certaj pri tio, amikoj: la honto pro la malhonoro ankoraŭ ruĝigas al mi la spiritan vizaĝon, kiel en tiu fatala tago, kiam mi, intencante liberiĝi de tiu malhonoro, ĵetis min en la memmortigon!... "
"- Impresas min via argumentado, Hieronimo! Kun ĝojo mi konstatas, ke ne vanaj estis la klopodoj de Frato Santaremo kaj Frato Ambrozio rilate al via situacio..."- intervenis Johano d' Azevedo.
' - Jes, - mi interhelpis, kortuŝita kaj avidanta elfosi novaĵojn, kiel notojn por miaj projektitaj memoraĵoj. - Mi rimarkas, ke seriozaj ŝanĝoj mirakle efikis sur vian pensmanieron... Sed de kiu familio vi renaskiĝos?!... Ni ankoraŭ memoras multajn riĉajn familiojn tie ekzistantajn..."
"- Eĉ se mi scius, mi kara S-ro Boteljo, mi tion ne povus malkaŝi al vi! Miaj zorgantoj informis al mi, ke tiu tre subtila entrepreno efektiviĝas en sanktejo de nepenetreblaj sekretoj, ĉar la Grandanima Leĝo ne permesas, ke ia ajn maldiskretaĵo perturbu la bonan iradon de la plenumiĝonta aranĝo... Laŭ klarigoj de Frato Ambrozio, ni maksimume nur ekscios pri la loko, kien ni migros... ĝis nia interniĝo en la Azilo, kiam ĉio klare montriĝos al ni..."
"- Sed mi iam ĉeestis rendevuon de du reenkarniĝontoj el la Frenezulejo kun iliaj estontaj gepatroj... kaj mi aŭdas de iuj el niaj gardistoj, ke multajn detalojn koncernatajn la aferon oni povos liveri, eĉ al la homoj... " mi kolerete objektis, rememorante viziton en la Urĝahelpa Fako de la Kolonio, kiun mi faris kun la ekspedicio de la Departemento de Reenkarniĝo.
Interhelpis Frato Ambrozio, aŭtoritate konfirmante la asertojn, kiujn ni aŭdis de tiu jam nun estonta kapitalisto de la urbo Porto: