Выбрать главу

"- Jes! Por la celo de kolektivaj studoj aŭ personaj klarigoj, kiuj rezultigus edifajn efikojn, krom ankaŭ kiel premion al la sincereco de intencoj aŭ al la sindono en la laboro, oni permesos certajn malkaŝojn pri tiu delikata afero, eĉ al nefakuloj! Ĉefe al la homoj estas donitaj multe da koncernaj informoj, kiuj servu al ili kiel stimulo al progreso kaj eĉ kiel konsolo dum iliaj akraj riparadoj. Sed nenion pozitivan oni konsentos, ĉu inter ni, ĉu inter la homoj, por nura kontentigo de scivolo. Interniĝinte en la Azilo, la reenkarniĝonto ricevos informojn pri ĉio, kio lin koncernas, kio al li estas utila kaj necesa.

Vi do aludas tiun okazaĵon en la urĝahelpa Fako?... Sed, kiuj estas tiuj personoj?!... Iliaj nomoj?... Iliaj loĝadresoj?... Sole nur la insulo sub la portugala flago!... la regiono en la vastega brazila nordoriento... Ni konfesu, mia amiko, ke la sanktega sekreto ne estas malkaŝita, cu ne?..."

Mi mallevis la frunton, venkita, dum Belarmino, interesoplena, sin turnis al la malnova amiko Hieronimo:

"- Kaj cu vi fidas, ke vi sukcese rehonorindiĝos?..."

"- Sincere, jes! Kvankam afliktas min la penso reprodukti, agon post ago, en pligravigaj cirkonstancoj, tiun ekzistadon, en kiu mi fiaskis! Mi tamen kredas, ke mi estas tiucele preparita car kontraŭe mi ne plu ricevus de miaj superaj gvidantoj la permeson daŭre klopodi ce tiu al mi konsentita oportuno, la sola, kiu povas min rebonigi! Cetere, mi kara profesoro, nenion pli mi sukcesos atingi en la Nevideblo, se mi ne gajnos la triumfan liberiĝon de miaj grandegaj ŝuldoj! Estas al mi nepre necese kompreni, ke mi mem malfelicigis mian familion! Ke mi ĵetis en la pereigajn torentojn de la mizero aliajn familiojn, kies cefoj helpis min per siaj havaĵoj kaj sanktaj laboroj, kiujn mi malŝatis en mia freneza malmodero de ludisto kaj diboculo! Estas ankaŭ necese rememori, ke mi fraŭdis la Patrujon, krimo, kiun abomenas, ciu honesta homo, kaj per kiu mi kompromitis funkciulojn, kiuj bonkore klopodante por helpi min, donante al mi pluan limtempon por mia rekreditiĝo, ne agis laŭdeve, tio estas, ne registris proŝuldajn deprenojn, ne denuncis min ce la tribunalo, ne deklaris mian bankroton! Ĉiuj tiuj malbelaĵoj, ho Belarmino, pezas sur la pesilo de mia konscienco vekita de la pento! car temas pri krimo farita sub la inspiroj de malsincereco, de neglekto, de morkoruptiĝo, de senpripensa nerespondeco, de manko de amo al Bono! Mi tiele enretiĝis en la sinistraj motivoj de memmortigo, ke mi nun sentas min katenita al la pasinteco per tiu insida ceno, kiun, por ion entrepreni en la spiritaj regionoj, mi devas rompi, revenante al la scenejo de miaj kulpoj, por noble ripari kion mi malsaĝe detruis!"

Ĉar neniu el ni kuraĝis lin interrompi, la vizitanto daŭrigis, dum peza malĝojo ombris niajn korojn:

"- Mi ne plu havos filojn kun mi! Ĉar mi ne ĝisfine zorgis pri la familio, forlasante en la mezo de la vojo la honoran komision estri la Hejmon, kiun la Ĉielo al mi donis, celante altigi min per akiro de meritoj, tial mi kreis al mi tiun situacion, ke dum la venonta ekzistado mi ne havos la eblon fondi familion kaj denove esti patro!

Sed malgraŭ tio, celante kompensi la malbelan konduton kontraŭ Zulmira kaj miaj gefiloj, mi promesis al Maria, la bonega patrino de mia Savinto, kies patrina bonvolo regeneris Gretan kaj Albinon, ĉiel klopodi dum la surtera vivo por protekti georfojn, iel ajn konstrui ŝirmejojn por la infanaro kaj fariĝi zorganto de tiuj kompatinduletoj, kiel mi agus kun filoj, kiujn mi mem naskigus! En tio ja konsistos mia idealo dum tiu kulpelpaga ekzistado, en kiun mi baldaŭ eniros... "

"- La Ĉielo volu, ke vi starigu viajn orfejojn, antaŭ ol la financa ruiniĝo baros al vi la estontajn eblecojn, amiko Hieronimo!"- mi interrompis, surprizita de la kuraĝo, kiu montriĝis en liaj asertoj.

"- La Ĉielo volu, amiko!... ĉar antaŭ aŭ post la financa ruiniĝo, kiu min atendas en la surtera kulpelpago, mi nepre fariĝos protektanto de multe da orfoj: la larmantaj figuroj de miaj gefiloj, kiujn mia antaŭtempa morto ĵetis en senprotektecon kaj malfeliĉon, estas neforviŝeble stampitaj en mia konscienco, kaj de mi postulas indan elaĉeton, kia ajn estos mia ofero!..." Frato Ambrozio denove interrompis per zorga klarigo: "- Jes, la Ĉielo volu, ke, ĉu en la apogeo de la financa bonhavo, ĉu en la prosperkrepusko, liaj pensoj kaj lia volo ne dekliniĝu de tiu rehonoriga vojo, kiun li decidis laŭiri. Nun nian pentinton instigas la plej bonaj intencoj. Sed la sukceso de la projektitaj entreprenoj dependos de lia volforto, de lia sintenado ĉe la bonaj decidoj, kiujn li faris. Ordinare la Spirito, reenkarniĝinte, lasas sin iluzii per la trompemaj logoj de la medio, al kiu li estas elmetita, forgesante honorajn devojn, kiujn li prenis sur sin en la Transmondo kaj kiujn al la forgesinto tre multe konvenus plenumi en maniero konforma al ilia graveco... Sed se lin konstante impulsos firma strebado al venko, superreganta la ruinigajn influojn de l' monduma egoismo, li tial nepre starigos harmonian telepatian komunikfluon kun siaj nevideblaj mentoroj, kiuj klopodos lin antaŭenigi pere de noblaj, kvankam diskrete kaŝaj inspiroj, helpante lin laŭ la leĝo de solidareco, kies celo estas la frata unuiĝo de la tuta Universo... "

"- Ni supozu, ke Hieronimo malplenumos la promesojn, kiujn li faris antaŭ la reenkarniĝo... Kio okazos?..."- mi demandis, alkroĉita al la acida kriterio de pesimisma raportisto.

"- La konscienco lin konstante maltrankviligos, kaj poste, reveninte en la Spiritan Mondon, li hontos, ke li ne honoris sian vorton, krome komprenante, ke li nepre devos plenumi ĝin en nova surtera migrado... Sed ni esperas, ke tio ne okazos ĉi- afere. Hieronimo disponas la ĉefan faktoron ebligontan la efektivigon de lia promeso: la bonan volon, teneran amon al la forlasita orfo... "

Subite, meze en la mallonga silento, kiu tuj poste ekregis, Belarmino, kies delikatajn sentojn la leganto jam havis la okazon observi, turnis atentan rigardon al la estonta kapitalisto de la urbo Porto kaj amike demandis:

"- Kiujn sciigojn vi portas al viaj amikoj pri via Greta?... Ĉu ŝi ja transloĝiĝis al Brazilo... Kaj pri Albino?... ankoraŭ en la malliberejo?... ĉu Ŝia Reĝina Moŝto vere interesiĝis pri li?..."

"- Ha jes!... - ekkriis la nekonsolebla sinmortiginta patro, kvazaŭ oni vibrigus afliktajn akordojn ĉe la plej sentivaj fibroj de lia koro. - Mi ja estis al vi dononta ĝojigajn novaĵojn!... Kiel vi scis, mi neniam plu povis viziti ilin, ĉar tion ne permesis mia morala stato pasia kaj tre inklina al maldiskretaĵoj... Sed oni certigis al mi, ke Greta, alveninte en Brazilo, edziniĝis kun samlandano digna kaj honesta, kiu al ŝi proponis lojalan korinklinon kaj bonreputacian nomon! Dio estu laŭdata! Kiel bonfaras al mia animo doni al vi ĉi tiun sciigon!... Koncerne Albinon, li estas komercisto, kvankam modesta, en Lourenзo

Marques, regule korespondadas kun sia amiko Fernando, kiu lin tre edife konsilas, kiu ĉiel klopodis por havigi al li honestajn vivtenajn rimedojn, kaj kiu krome instruas lin pri la Scienco de la Spiritoj, de kiu li estas fidela adepto. Antaŭ iom pli ol unu jaro Albino edziĝis kun bela portugal-afrikana brunulino... kaj nun li estas patro de du ĉarmaj, ĵusnakitaj ĝemelinoj!..."

"- Kvankam vi ilin ne vizitas, tamen vi ilin vidas, ĉu ne?..." - mi demandis, kunsentante la resopiron travidiĝantan en liaj esprimoj.

"- Jes, amiko Boteljo! Mi ilin vidas dank' al la aparatoj de Frato Santeremo. Kaj estas kvazaŭ mi ilin vidus de proksime kaj al ili parolus, ĉar tio estas al mi permesita... Koncerne Zulmiran, malfeliĉan komplicon de miaj senprudentaĵoj, ŝi finas sian mizeran vivon sub la protekto de la du malpli junaj filinoj, kiuj ne rifuzis - dank' al Dio - ŝin helpi, kiam ŝi ilin serĉis. Ŝi provis malhelpi, ke Greta forveturu al Brazilo, sed ne sukcesis. Kompatinda Zulmira! Kiel mi amis ŝin, ho Dio! Mi estis la kaŭzinto de ŝiaj faloj! Ankaŭ al ŝi mi ŝuldas kompensojn, kiujn mi poste prizorgos kun la helpo de la Ĉielo... "

Post du tagoj, Roberto de Canalejas denove vizitis nin kun invito de Frato Teokrito, ke ĉi-nokte ni ĉeestu solenan kunsidon okazontan en la sidejo de la Hospitala Departemento. Temis, laŭ informo de la juna Canalejas, pri adiaŭa ceremonio, dum kiu ni estos malligitaj disde la zorgado de la Departemento kaj deklaritaj kapablaj por sekvi novajn vojojn cele al la riparadoj konstruontaj nian progreson.