Выбрать главу

El la kvartalo apudaj al la Hospitalo venis malnovaj zorgatoj por ĉeesti la gravan eventon, kiu ĉiujn profunde interesis. Facile kompreneblas, ke tie la movado estis intensa, dum tiu krepusko, kiam ĉiuj fakoj de la granda Departemento sendis grupoj n da Spiritoj, kiujn oni rigardis jam kapablaj alfronti aŭ bezonantaj la terurajn luktojn de kulpelpaga reenkarniĝo pro tia krimo, kiu prezentas la plej gravan kulpon de kreito antaŭ sia Kreinto!

La unuan fojon ni eniris la sidejon de tiu Departemento, kie Teokrito tenis kabinetojn por direktado kaj laborado, kaj tie nin surprizis ĝia majesta interno, kiu, kiel la ceteraj, prezentis la klasikan portugalan stilon, de grandioza, sobralinia beleco.

Alveninte, ni estis ĝentile kondukitaj al vasta kaj modela kunsidocambro, simila al tiuj parlamentaj. Kiel en amfiteatroj, la lokon de la paroladtribunoj okupos al granda publiko, tio estas, ni mem, la zorgatoj, dum la direktoroj lokiĝos plankonivele. Super tiu scenejo, al kiu ankaŭ ne mankis grandiozeco, svebis neordinara lumpaleco, kiu ŝajne enverŝiĝis de la ekstero, irizante la medion per mirindaj blankbluaj gradiĝoj.

La cambro iom post iom pleniĝis. La lokoj rezervitaj al la sekcioj estis rigore apartigitaj per dividlinioj, pro kio la benkovicoj, aŭ tribunoj, fariĝis kvazaŭ grandaj loĝioj destinitaj al malsamaj sociklasoj. Se tie tamen la diferenco ne estis socia, ĝi sendube estis morala kaj vibra, kio signifas, ke la grupoj, okupantaj la loĝiojn, perfekte harmoniis, prezentante la saman gradon en la skalo de respondecoj, de meritoj kaj malmeritoj.

Dume la estroj de la diversaj fakoj en la granda Departemento staris apud sia direktoro, nome Teokrito, ce la honortribuno lokita sur la planko de la salono. Asistantoj kaj gardistoj siaflanke akompanis la internulojn en la loĝioj, al ili frate egaliĝante kiel modestaj spektantoj.

Tiel ni rimarkis, inter la unuaj la ceeston de Pastro Anselmo, edukisto de la legio el sinmortigintoj-obsedantoj arestitaj en la Turo; de Frato Mikelo el Santaremo, la abnegacia konsilisto de la Izolejo; de Frato Johano, la respekteginda maljunulo, pacienca kaj karitata gvidanto de la malgaja legio el la Frenezulejo. Ĉiuj sidis apud la direktoro de la Departemento, kiu mem respondecas pri la Hospitalo Maria el Nazareto. Sed liaj asistantoj restis kun ni, escepte de Romeo kaj Alcesto, kiuj, kiel inicitoj, okupis pli altan ŝtupon en la spirita hierarkio, malgraŭ sia rango kiel disciploj de Teokrito.

De malproksime ni povis klare distingi, ĉe la arĝenta helo verŝiĝanta de majesta volbo, kelke da malnovaj kamaradoj, kiel Hieronimo, kapkline enpensiĝa; kiel Agenor Penalva, kiun Pastro Anselmo kaj Olivier de Guzman konvertis, post tridekokjara pacienca penado, kaj kies peza, severa mieno kvazaŭ esprimis malkonfidon, angoran, ombran antaŭvidon, nedifineblan timegon.

Sed la grava ceremonio disvolviĝis en sublima simpleco. Nenia signo aŭ trajto de neantaŭviditeco surprizis nian scivolon avidan je la surtera, maledifa sensacio. La Ĉielo volu, ke iam la enkarniĝintaj homoj, respondecaj pri la gravaj problemoj, maltrankviligantaj la homaron, lernu de la Spiritoj tiun simplecon, kiun ni tiam havis la okazon observi, kaj al ĝi inkliniĝu, kiam ili kunvenos por festi aŭ decidi! Temis tamen pri gravega kunsido, en kiu oni decidos pri la destino de centoj da kreeitoj, kiuj nepre devos forlasi la vojon de eraroj por rekte direktiĝi al Dio!

Efektive, Teokrito ekstaris, lasante elradii el sia delikattrajta, preskaŭ diafana vizaĝo, amoplenan rideton al siaj zorgatoj, kvazaŭ tre fratan saluton, kaj post afabla mansigno, li komencis enblovi novajn vivstrebojn en niajn animojn, rejunigajn fortojn por la estonta batalado, kiun li baldaŭ antaŭvidigos al ni:

"- Ni vin salutas, plej amataj disĉiploj! karaj fratoj en Jesuo- Kristo! Kaj en Lia altega nomo ni al vi deziresprimas la gloran konkeron de la Paco!"

La voĉo de la eminenta direktoro aŭ la vibroj de lia nobla, al ni bonfara penso, kiun ni komprenis kvazaŭ lian voĉon mem, atingis nin dolĉe kaj flustre, preskaŭ sekrete. Sed la multenombra ĉeestantaro lin klare aŭdis sen perdo de eĉ unu sola vortero. Hispanoj poste asertis, ke en tiu nokto la oratoro parolis en ilia patra lingvo kaj eĉ uzis esprimojn kutimajn en iliaj hejmoj, de ili konatajn ekde la infanaĝo, kio ilin forte emociis. Sed ni, la portugaloj, malkonsentis, ĉar kion ni aŭdis, tio estis la bona, klasika portugala lingvo de Coimbra; dum la ĉeestantaj brazilanoj asertis, ke ili aŭdis mildan, dolĉan parolmanieron de sia lando, kun ties propraj akĉento kaj prononco, kiu tiom malplaĉas en Portugalujo[31]...

Kaj sincera raviĝo plenigis la tutan ĉeestantaron per mildigaj emocioj...

Dume li daŭrigis:

"- Al vi ne fremdas, miaj amikoj, la motivo de ĉi tiu kunsido. Ĉi tie skiziĝas via estonteco, la vin atendanta destino estos aranĝita laŭ plano, kiun vi devos ne nur koni sed antaŭ ĉio prepari kaj aprobi!

Depost la tago, kiam la pordoj de ĉi tiu Korekta Kolonio, laŭ ordonoj de la supro, malfermiĝis, por ke ni vin akceptu kaj gastigu, vi vivas inter la alternativoj de iu hospitalo-prizono. Sed ja viaprofite ni tiel agis, por ke viaj malfeliĉoj ne estu pli fundaj, ne pli akraj fariĝu viaj kompromitiĝoj pro mispaŝoj sur la vojo de pereigaj malprudentaĵoj, kiuj vin fatale trenus en jarcentojn da gravegaj kulpoj, se ne estus la kompatoplena interveno de la Senmakula Paŝtisto, kiu ekiris por vin serĉi, sopirante revenigi vin al Sia ŝafejo. Kaj hodiaŭ mi venas al vi por komuniki, ke tiuj samaj pordoj, kiuj fermiĝis post vi, vin malliberigante pro imperativoj de severa protektado kaj gardado, nun malfermiĝas, redonante al vi la liberecon! Vi estas liberaj, miaj fratoj, je la zorgado de la Hospitala Departemento! Ĉio, kion ĉi tiuj hospitaloj kaj malliberejoj devis provi por vin helpi en la kriza situacio, en kiun vi implikiĝis, estas farita! De nun novaj provoj trudiĝas al vi dum via irado, novaj laboroj kaj vivkondiĉoj postulas de vi klopodojn kaj strebojn, pri kiuj ni sincere deziras, ke vi ilin disvolvu sen malfervoro nek timo... ĉar vi jam bone komprenis, ke neniam! neniam vi mortos! neniam vi povos malaperi de antaŭ vi mem, aŭ de antaŭ la Kreaĵaro aŭ de la Universo! Kaj tiel okazas, ĉar vi emanis el la Eterna Fluidaĵo de la Dia Menso, en vi pulsas la Eterna Vivo de Tiu, Kiu al vi donis la gloron, ke Li vin kreis similaj al Li, kio signifas, ke vi estos tiaj, kia Li estas: vivantaj tra la tuta Eterna Tempo!

Konsciu, ke, havante la Eternan Vivon, vi estas vokitaj al glora celo en la sino de la Eterna Patrujo, kie la Superega Sinjoro de la Universo tenas la brilon de Sia Gloro!

Kial do kalcitri kontraŭ via dia origino?! Kial malaltiĝi ĉe obstinega malobeo al la neŝanĝeblaj leĝoj de la kreado, se ĝuste ĉe ties observado la homo trovos ne nur la verajn motivojn por senti sin honorigita, sed ankaŭ la feliĉon, por kies posedo li tiom klopodas kaj revas, kaj la ĝojon, la pacon, la senmortan gloron?!... Por kio utilis via memmortigo?... Nur por evidentigi al vi mem la gradon de via nescieco, de via malsupereco, dum vi pretendis posedi vastan sciadon kaj sciencon; nur por etendi viajn ĉagrenojn ĝis amplekso netaksebla por via penso, kiam al vi estus pli milda, ĉar ja merita, la submetiĝo al la ordonoj de la leĝo, kiu permesas la ĉiutagajn ĉagrenojn kiel instigon al la Spirito, ke li progresu kaj disvolvu tiujn sublimajn fakultojn, kiujn li latente posedas.

Tiu amara leciono, miaj amikoj, servu al vi kiel sperto! La larmoj verŝitaj de viaj animoj, nekonsoleblaj ĉe tiu realaĵo, kiun vi mem daŭre travivas, neforviŝeble stampiĝu en viaj konsciencoj kiel edifa averto por la venontaj tagoj, kiam vi, refarante spertojn, en kiuj vi fiaskis, efektivigos viajn sublimajn provojn por rehonorindiĝi!

Parolante al vi pri la libereco, kiu al vi estas laŭleĝe donita, ni aludas la rajton, kiun vi havas memstare zorgi pri viaj interesoj, tio estas, direkti proprainiciate la vin atendantan destinon! Jes! Vi estas liberaj por elekti tion, kio viaopinie plej konvenas al vi! Dum via restado ĉi tie, vi ricevis taŭgajn instruojn, kiuj al vi ebligas kriterian elekton: