Выбрать главу

Ĉu vi volas tuj reveni al la Tero por surmeti novan karnan veston, vi, kies prudento, konvene instruita, rigardas la reenkarniĝan kuracadon imperativa, nepre necesa, ja la sola kiu vin kondukos al la definitiva resaniĝo el tiuj kompleksoj, kiuj vin tenas dronintaj en marcoj de senrimedaj cagrenoj?...

Vi ĝuas liberecon por tiel agi, car por tio vi ja estas preparitaj!

Ĉu vi preferas resti kaj dum kelka tempo kun ni kunlabori, prokrastante la tempon de la neevitebla reveno al la terglobo, cu por lerni servadi kiel ano de nia milicio, cu por disvolvi amokapablojn ce la lernado de frata katekizado al obsedantaj legioj, kiuj turmentas la Teron kaj la malsuperan Nevideblan Mondon, aŭ ce komplezema servado en niaj hospitaloj, vin dedicante al flegado, nome al karitata bonfarado, frata konsolado, viglado, ktp?...

Vi ja rajtas ci tion elekti!

Nia kampo de agado estas intensa kaj tre vasta, kaj en la vicoj de nia institucio estos bonvena la volontulo, kiu amante la Sinjoron, respektante Liajn leĝojn, strebante al laborado kaj servado, kaj, se ankoraŭ nesperta, submetiĝante al niaj principoj kaj al nia direktado, deziras kunlabori por la gloro de Bono kaj Justeco!

Observu Joelon, kiun vi tiom multe amas: ci tien li eniris en samaj kondicoj, kiel vi. La amo de Jesuo transformis lin en pacaman ŝafidon. Kaj malgraŭ la granda amplekso de tio, kion li devos travivi sur la Tero, kiel sekvon de sia malfelica ago dum la migrado, en kiu li devus triumfi, tamen kiom da amo li kapablas doni al siaj suferantaj fratoj, kiom da noblaj, meritplenaj bonfaroj li disdonas al tiuj, kiujn oni konfidis al lia gardado!...

Ĉu vi deziras resti ci tie, nenion provante por via propra bono, vagante de unu Departemento al alia, observante faktojn, fermitaj en senelira rondo de neproduktiva rigardado, aŭ vivi inter la malsupera Nevidebla Mondo kaj la Tero, riskante danĝerajn tentojn, senokupaj kaj senutilaj, kiel astralaj almozuloj, ne entreprenante ion ajn meritan, kvankam nekapablaj fari malbonon, car malbonaj vi ja ne estas?...

Tion ni ankaŭ ne oponos, kvakam ni, per ciuj fortoj de niaj animoj kaj la tuta sincera deziro de niaj koroj, al vi konsilas, ke vi tiel ne agu, ĉar tio rezultigus tre gravan difekton al via situacio, nenecesajn afliktojn, kiuj, kreskante ĝis neelportebla intenseco, superŝarĝus vin per amaraj malbonoj, per necertecoj kaj respondecoj, kiujn al vi tre konvenus eviti!...

Aŭ, alie, ĉu vi deziras plilongigi vian restadon inter ni, celante iniciĝi en la superan sciencon pri la Vivo, vizitante preparajn kursojn pri la Vera Inicado, kiun al vi eblos akiri nur post la kulpelaĉetoj, al kiuj vi vin devontigis antaŭ via Konscienco?

Estu bonvenaj, amikoj! Kaj lernu de la Majstro super la majstroj la bazan instruadon, kiu mankas al vi! Akceptu, en Lia Nomo, la elementojn, kiuj vin fortigos, por ke vi plenumu la idealojn de Amo, Justeco kaj Vero!

Multaj el vi, ĉeestantaj ĉi tiun kunvenon, kapabliĝis por tiu prepara kurso. Sed por aliaj la horo ankoraŭ ne venis. Iliaj konsciencoj flustre montros al ili la irotan vojon, tiel evitigante al ni la ĝenon eldiri iliajn nomojn. Sed neniu estos devigita akcepti la ĵus faritan inviton, eĉ ne tiuj, kiuj kapabliĝis. Ili akceptos se ili volos, libere kaj spontane... "

Diskreta murmuro trakuris la ĉeestantaron. Ĝi esprimis nian admiron al la karitata subtileco de la aplikita procedo, kiu ne permesis al iu ajn el nia falango sin opinii posedanta ian ajn superecon, ĉar ni ja ne povis reciproke taksi la admonojn de niaj konsciencoj. Tiu procedo ankaŭ forigis la supozon pri ia prefero flanke de la mentoroj. Post paŭzo, Teokrito daŭrigis:

"- Al vi estos donita limtempo de tridek tagoj, por ke vi meditu kaj decidu pri tio kion vi ĵus aŭdis; ĉar, kvankam vi de longe ricevis detalajn klarigojn kaj instruadon por mem preni la decidon, kiu al vi konvenas, tamen la toleremo ordonas, ke ni vin antaŭgardu, donante al vi ankoraŭ kelkan tempon por meditado pri la estontaj provoj.

Dum tiu tempo vi rajtos ĉiutagan akcepton en la sidejon de la Departemento, en la okazo se vi deziros informojn, pliajn klarigojn, kiuj aparte koncernos vin... kaj vi povos sen ia ĝeno elverŝi vian koron antaŭ tiu, kiu ĉi tie vin akceptos, ĉar li parolos en la nomo de la Dia Paŝtisto kaj ankaŭ ĉar li vin konas laŭ ĉiuj viaj apartaĵoj kaj subtilaĵoj de viaj karakteroj, povante legi en via animo kvazaŭ en facila libro! Krom tio, vi estas invititaj al la kunvenoj, kiuj por vi efektiviĝos en tiu sama loko, kaj en kiuj ni pritraktos ĉion, kio ĝenerale povas vin eduki, instrui kaj revigligi por tiu estonteco, al kiu vin pelas viaj personaj altiriĝemoj. Post la fino de tiu limtempo, vi komunikos viajn decidojn al la estraro de la fako, al kiu vi estas ligitaj, kaj ĉi tiu siavice, sub nia kontrolo, prizorgos konduki vin al tiu destino, kiun vi memvole elektis!"

Tiel simplan, kiel gravan parolon, sekvis la unua elvolvo pri la devoj, kiuj nin koncernos kiel Spiritojn pentintajn kaj strebantajn al revirtiĝo. Ĝi estis la unua el tiu serio da prelegoj, al kiuj ni estas invititaj. Teokrito mem estis la preleganto. Li parolis patre kaj konsileme, sen pasiaj oratoraj ekzaltiĝoj, sed penetrigante ĝis la kerno de niaj animoj profundajn konsiderojn pri al malsuperaj trajtoj de ĉiu el ni. Oni povus aserti, ke li, profunda konanto de la kompleksoj, en kiuj nia memo implikiĝis, havas la celon helpi, ke ni ilin rekonu, mezuru, detale esploru, por tiel nin kuraĝigi al kontraŭbatalo. Kaj en tiu memorinda nokto ni de tie foriris konsolitaj, fortikigitaj de bonfara espero... Tien ni multfoje revenis por aŭdi lin disvolvi la plej altajn konceptojn, kiujn ni povus kompreni, pri la Vivo, la Leĝoj de la Universo, la plej grandiozaj moralaj rezultoj el la plenumado de Devo, el la observado de Justeco, el la farado de Amo kaj Frateco, el la obeado al Prudento, al Moralo, krom ankaŭ al ĉiuj ceteraj principoj de Bono!

Post la fino de la limtempo difinita de la internaj regularoj, granda movado ŝanĝis la kvietan mienon de la Hospitala Departemento kaj de la Turo. Grupoj da internuloj transiris la neĝkolorajn aleojn de l' parko, akompanataj de siaj mentoroj, direkte al la sidejo de la Departemento, por komuniki al la plej alta aŭtoritato en tiu nobla institucio siajn definitivajn decidojn, faritajn post plej profundaj pensoj kaj analizoj pri sia propra situacio, kun la helpo de la sindonaj konsilistoj kaj edukistoj kaj sub la gvidado de Teokrito mem.

Agenor Penalva, same kiel pluraj aliaj arestitoj en la Turo, sinmortigintoj-obsedintoj, kiuj iam, ĉu kiel enkarniĝintoj, ĉu poste kiel malsuperaj Spiritoj, semis malordon, larmojn, sennombrajn malfeliĉegojn; krom ankaŭ Hieronimo de Arauĵo Silvejra, Mario Sobral kaj aliaj, deklaris preferi tujan reenkarniĝon, ĉar tre pezaj estis la ĝenoj de la rimorsoj, la afliktaj perspektivoj de la pasinteco, kiuj obsedis iliajn mensojn per neelteneblaj turmentoj, ilin senpovigante por ĉia ajn alia provo. Ili urĝe bezonis la kulpelaĉeton, por havigi al si ripozon ĉe la provizora forgeso en la klopodoj por sia surtera reedukiĝo. Nur poste, jam pli serenaj, ili pensos pri pli ampleksaj entreprenoj. Multaj aliaj strebis al provtempo en la aktivecoj de la Viglado, kie ili povus ion lerni kaj tiel gajni iom pli da forto, ĉar estante senkuraĝaj kaj hezitemaj, ili ankoraŭ timis la kontakton kun la karno, suspektante la proprajn malfortaĵojn. Kelkatempa partopreno en la heroaj karavanoj, ĉe la taskoj por helpo tiel al la mizeruloj de la Sinistra Valo, kiel ankaŭ al tiuj de la Tero, dum kiuj ili praktikus la bonfaradon, - pli sekure, laŭ sia propra opinio -, preparus ilin kaj al ili montrus pli vastajn horizontojn en la kampo de Frateco! Mi, Belarmino, Johano d' Azevedo krom iuj malmultaj al ni tre afinaj, ĉiuj el la Hospitalo Maria el Nazareto, altirate de la grandiozaj instruoj de la eminenta direktoro de la Departemento, okaze de liaj admirintaj lecionoj, kaj post multe da zorgaj esploroj en nia memo, nin prezentis al li kaj komunikis, ke, se ni meritus la honoran favoron daŭre sekvi la vojon preparan al la Inicado, malgraŭ la malmeritoj, pri kiuj ni scias, ke ili ŝarĝas al ni la konsciencon, ni tion preferus, ĉar logis nin la perspektivo atingi tiun Scion, kiun li antaŭvidis al ni.