Выбрать главу

"- Estu bonvenaj, amikoj! - jen lia respondo. - En la morgaŭo mem vi povos preni vian novan direkton... Kial plu prokrasti?... Vi tamen ne plu restos sub mia dependeco... Elplenumiĝis la misio, kiun pri vi oni al mi konfidis, ĉar vi devos antaŭeniĝi sub la gvidado de novaj mentoroj... Sed nin ĉiam ligos la dolĉa inklino, kiu naskiĝis en niaj Spiritoj dum la tempo, kiun vi pasigis ĉi tie... "

Ĉar ni estis certaj, ke en la tuj sekvanta tago ni forlasos la Hospitalan Departementon kaj disiĝos de la bonkoraj amikoj, kiuj nin tiom konsolis en nia malfelico, tial profunda malĝojo ombris al ni la korojn. Sed ni ciuj sciis, ke restado en hospitalo estas provizora, ordinare mallonga.

Ni ekpaŝis al la adiaŭoj, komencante per la Hospitalo mem, najbara al ni. Joel, brakumante nin kun rideto dum unuminuta paŭzo en la taskoj, kiuj cimatene montriĝis multoblaj pro la alveno, post ne multaj horoj, de nova aro da kondamnitoj prenitaj el la Valo, parolis al ni, ankoraŭfoje nin konsolante:

"- Ne pensu, ke vi estos disiĝintaj de ni... Ni nepre intervidiĝos multajn fojojn... Paciencon, miaj amikoj, paci- encon... "

Karlo kaj Roberto, kiel ciam, pretis nin akompani dum tiuj adiaŭaj vizitoj. Ni revidis kaj brakumis ciujn noblajn mentorojn, la amikojn senlacajn en sia sindono, al kiuj ni tiom dankŝuldis pro la amindaj konatecoj, kiujn ni havis la honoron fari ekster nia Departemento, kaj kiuj tradaŭros la tempon, solidiĝante en porciamaj inklinoj!

Ni troviĝis en la Departemento pri Reenkarniĝo, akompanataj de la afablaj servantinoj, Fratinoj Rozalio kaj Celestina, kiam tien eniris pluraj kandidatoj al matrikulo en la Azilo. Estis kortuŝe ilin observi, pripensantaj la pereigajn dramojn, kiuj ilin tiel rapide pelas en la severan sed elacetan estontecon! Ŝajnis, kvazaŭ ili estus damnitoj forpelitaj el la Paradizo pro manko de altiriĝemo por en ĝi pli longe resti: malgaja elmigro de kondamnitoj al la inferoj pro plej gravaj malobeoj al la Leĝoj de la Sinjoro Ĉioindulga kaj Ĉiokompata!

Ĝi efektive estis cio tio! Ĝi estis legio da pentintoj, kiuj, meze de la luktoj en la malkompreniĝoj de la surteraj provoj, purigos la konsciencon makulitan de la peko, baptante ĝin per la elaceta fajro de la suferado, kaj sekve ĝin liberigante el la malhonoro!

Duope formante longan vicon, ili supreniris la ŝtuparon de la Departementa sidejo kaj baldaŭ malaperis en ĝian internon... Kaptitoj de abomena pasinteco, katenitaj al la nigreco de siaj mensoj, nekapablaj, pro siaj korŝiraj rimorsoj, por ia ajn provo, antaŭ ol ili travivos kulpelpagan reenkarniĝon, ili iris kun klinitaj kapoj, malgajaj, korpremataj, donante la impreson, ke ili sin submetas al tiu akra puno nur tial, ĉar alian vojon ili ne trovis, kiu al ili rehavigus la spiritan honoron, la internan serenecon, krom tiu providenca rimedo al ili montrata de la korfavora Leĝo: denove fariĝi homoj! Reboniĝi en la surplanedaj luktoj per la rehonorigaj provoj por plenumo de la Devo!

Konsterna timego tremigis al ni la plej sentemajn fibrojn, kiam ni ekvidis la grupon kondukatan de Frato Johano, la direktoro de la Frenezulejo! Nekapablaj rezonadi per si mem, ili sin direktis al la reenkarniĝo pelate de la imperativa bezono de ia pliboniĝo, de ioma progreso; kaj nur la tre malmultaj kulpomildigoj, kiujn ili eble rajtis, same kiel iliaj evidentaj malmeritoj, krom ankaŭ ilia bedaŭrinda vibrostato, povus difini la kondiĉojn de la celata reenkarniĝo. Frato Johano, la bonkora Teokrito, la fakuloj de la Departemento pri Reenkarniĝo, la ĝenerala direkcio de la Kolonio, ĝiaj plej altaj Gvidantoj - ĉiuj saĝe inspirataj de la Justeco kaj Korfavoreco de la Superegaj Leĝoj de la Ĉiopova Kreinto -, estis ĝuste tiuj, kiuj helpis ilin en ilia nekapableco klare distingi por libere elekti sian estontecon, kaj por ili interkonsente difinis tion, kio al ili plej konvenos, tiucele ricevinte la permeson de la Elaĉetanta Majstro-Jesuo!

Ni ne povis reteni niajn larmojn, ekvidante Hieronimon kaj Marion, niajn kompatindajn kamaradojn kaj samsortulojn depost la nigraj malesperoj en la Sinistra Valo. La unua, deprimita, tenis la kapon klinita sur la brusto, kvazaŭ rezignacia kondamnito en la ekstrema momento. Li tiel absorbiĝis en la afliktaj ondoj de siaj pensoj, ke de malproksime li ne vidis nin! Sed la dua montriĝis ridetanta kaj kuraĝa, kun taŭzitaj haroj, same kiel en la unua fojo, kiam ni lin vidis; lia brusto, maltime levita, kvazaŭ spitis la estontajn luktojn, kaj li rigardis antaŭen, kvazaŭ revemulo, kiu antaŭvidus la honoran apogeon de entrepreno pene komencita inter la oferoj postulataj de la Racio kaj la larmoj verŝitaj de la Koro, ambaŭ flamantaj pro sincera pento, kiun necesos forviŝi! Nin ekvidante, li amike mansignis adiaŭon, kiu ŝajnis la lasta, dum vibro de nepriskribebla hororo premis niajn animoj n: la malfeliĉulo signis per du mizeraj brakstumpoj, kie ne plu estis la manoj; ĉi tiuj tamen elstare montriĝis, alfiksitaj al lia kolo, kvazaŭ ili rememorigus la violentan morton pro strangolado, same kiel li faris al la malfeliĉa Eŭlina!

"- Ĉi tiu nepre venkos - profetis Fratino Celestina, enpensiĝa. - Lia baldaŭa surtera migrado estos severa kalvario, kiun nur travivas la kuraĝaj pentantaj animoj! De la lulilo ĝis la tombo li renkontos nur larmojn kaj akrajn dolorojn! Li treniĝos sen esperoj nek konsoloj, mutilita, malsana, humiligita, mokata, perfidita de sia patrino mem, kiu lin forpuŝos ekde la naskiĝo, ĉar sian korpon li ricevos nur en tiuj koruptaj medioj, en kiuj li iam malvirtiĝis... Sed, ho mia Dio, necesas, ke tiel estu! por ke li repacigu kun sia propra konscienco kaj retrovu la harmonion kun la natura progreso, kiel ĉiu kreito sin direktanta al Dio! Tion li tiel bone komprenis, ke li mem skribis la al si konvenan verdikton kaj ĝin transdonis al Frato Teokrito, ke ĉi tiu ĝin sendu al la ĝenerala direkcio por la aprobo de ties Plej Alta Gvidanto, nome de Maria, estrino de la Legio, al kiu ni apartenas... Mario trudis al si, same kiel tiom multe da niaj fratoj vivantaj sur la Tero, akregan kulpelpagon, kiel severan kaj decidan elaĉeton!"

... Kaj ĉe la vesperkrepusko de la sekvanta tago ni forlasis la Hospitalan Departementon...

Modesta veturilo, kiun ni rekonis aparteni al la tipo plej uzata en la interno de la Kolonio, alvenis por nin forkonduki. Silente kaj kortuŝitaj ni prenis niajn lokojn kaj konsolate de la ĉeesto de Romeo kaj Alcesto, kiuj devis nin akompani al nia nova loĝejo, ni rimarkis, ke dum la veturilo milde glitadis, la pejzaĝo koloriĝis per ĉarmaj perlamotaj nuancoj, floroj ekaperis en polikromia gajo rande de la zorge kulturitaj ŝoseoj... kaj la unuaj domaroj de grandioza hinda urbego montriĝis al niaj surprizaj okuloj, kiuj tiam kredis, ke ili sonĝas!

Dio estu laŭdata! Estis ja vere, ke ni progresis!

TRIA PARTO LA UNIVERSITATA URBO

Ĉapitro I La Loĝejo de la Espero

La unuan nokton ni pasigis en korprema atendado. Niaj ĉambroj rigardis al la ĝardeno, kaj de la ilin ĉirkaŭantaj pintarkoj ni vidis la vastan horizonton de la urbo inkrustsimile ornamitan per graciaj pavilonoj kvazaŭ el perlamoto, de kies laŭboj, ilin pitoreske garnantaj, eliĝis delikataj parfumoj de miriadoj da arbedoj kaj vivofreŝaj floroj, kiuj ne plu montriĝis enue neĝkoloraj, kiel en la Hospitala Departemento.

Ĉio supozigis, ke ni gravitis, laŭ niaj altiriĝemoj, al ia Universitata Urbo, kie novaj etapoj de studo kaj lernado malfermiĝos por ni, laŭ niaj deziroj.

Dum ni promedadis, antaŭ niaj interesataj okuloj etendiĝis milda kaj alloga pejzaĝo, kie grandiozaj konstruaĵoj, rafine ellaboritaj laŭ ideala stilo, kiu sugestus la modelon de ia civilizacio neniam aperonta en la surteraj regionoj, igis nin pripensi la eblecon, ke nevideblaj nebuloj, irizitaj de same nevideblaj palbriloj, servis kiel inspiro al artistoj por krei tiujn allogajn kupolojn, tiujn esprimoplenajn filigranojn, la pitoreskan ĉarmon de tiuj balkonoj invitantaj la poetan menson al longaj revoj serĉe de la Idealo! Grandegaj avenuoj etendiĝis inter majestaj arbaretoj kaj dolĉe krispiĝantaj lagoj, kies bordojn ornamis bonodoraj, florplenaj tufoj. Kaj en vico, kvazaŭ neforgesebla bildo de ia feinurbo, staris la Akademioj, en kiuj la mizerulo, malŝatinta la sanktegan provtempon de surtera ekzistado, devos kapabliĝi por la decidaj, nepre necesaj personaj reformoj, kaj tiel, post nova reenkarniĝo, dum kiu li elmontru la akiritajn valorojn ce tiu lernado, sin prepari por iam esti akceptita en la veran Inicadon.